En Berno antaŭ cent jaroj

La 9a Universala Kongreso de Esperanto de la jaro 1913 devintus esti invitita al Ĝenovo, sed pro organizaj problemoj, interalie, la demisio de la prezidanto de la LKK, ĝi ne povis okazi en Italio. Kiel alternativo oni decidis pri Berno (Svislando), kiu estis je dispono kiel kandidato kune kun Edinburgo kaj Bukareŝto. Pro tio Zamenhof skribis al Hippolyte Sebert, la gvidanto de la Esperantista Centra Oficejo en Parizo, la sidejo de la Konstanta Komitato de l’ Kongresoj (KKK), siajn dubojn pri la senco organizi la kongreson en Berno, des pli ke en ĉi tiu urbo atendis la esperantistojn kelkaj tre influaj kontraŭuloj de Esperanto, precipe idistoj, kiuj povus fari publikan skandalon. Krom tio li timis, ke mankos sufiĉaj aliĝantoj kaj partoprenantoj. Zamenhof proponis al Sebert rezigni pri la UK en 1913 kaj koncentri ĉiujn fortojn al la jubilea kongreso en Parizo en 1914.

UK en la berna Kazino

Sed malgraŭ la zamenhofaj duboj kaj avertoj, la 9a UK estis malfermita la 24an de aŭgusto en Berno kaj daŭris ĝis kaj 31a kun 1203 partoprenantoj (laŭ la jarlibro de UEA, sed 1015 laŭ Enciklopedio de Esperanto) el 30 landoj en la berna Kazino. Zamenhof aperis en akompano de sia edzino Klara kaj sia iom kaprica filino Lidia, kiu eklernis Esperanton nur kelkajn semajnojn antaŭe. Ilia filo Adamo alveturis el Laŭzano, kie li studis kaj doktoriĝis pri medicino.

La membroj de LKK estis: Jakob Schmid, prezidanto; Immanuel Olŝvanger, sekretario; Fritz Merz, financo; Jules Perlet, loĝado; Charlotte Pulvers, kongreslibro; Max Burghold, distro, polico. La honorofico de la alta protektanto estis plenumita de kolonelo Emil Frey, eksa membro de la svisa registaro kaj oficanta direktoro de la centra oficejo de la Universala Telegrafa Unio. Lia varma germanlingva kongresa salutparolado estis laŭtlegita de Lina Häberli en Esperanto-traduko. Frey laŭdis kaj dankis la “grandan verkon”, kiun Zamenhof kreis, kaj montris sin konvinkita, ke “krei kaj vivigi internacian lingvon signifas fari al la homaro nemezureblan servon, kies gravecon nur tiu povas estimi, kiu konas la murojn starigitajn inter la popoloj per la diverseco de lingvoj”. Krom tio, paroladis reprezentantoj de la kantona konsilantaro kaj de diverslandaj registaroj.

Kolonelo Frey estis samtempe la prezidanto de la pompa Honora Komitato, kiun konsistigis aro da signifaj publikaj personecoj kiel Emil Lohner, reprezentanto de la Kantona Registaro; G. Michel, prezidanto de la Urba Konsilantaro; Charles Albert Gobat, parlamentano, direktoro de la Internacia Pac-Oficejo kaj nobelpremiito pri paco (1902); Fritz Koch, ĝenerala sekretario de la Internacia Unio de Poŝtoj, Telegrafoj, Telefonoj. Inter aliaj membroj elstaris la ĝeneralaj direktoroj de la Svisaj Poŝtoj kaj de la Svisaj Telegrafoj, la vic-direktoro de la Internacia Oficejo de la Fervojoj, la rektoro de la Berna Universitato, la direktoro de la Nacia Banko, la prezidanto de la Svisa Asocio por Komerco kaj Industrio, kaj reprezentantoj de la armeo, eklezioj, kuracistaro kaj gazetaro.

Ĉar Zamenhof en Krakovo anoncis, ke li ne plu volas ludi la rolon de la “Majstro”, li rezignis en Berno pri sia propra kongresa parolado kaj delegis la noblan taskon al René de Saussure, frato de la fama lingvisto Ferdinand de Saussure, kiu deĵoris kiel prezidanto de la kongresa akcepta komitato. Malgraŭ la averto de Zamenhof, de Saussure tamen daŭrigis nomi lin majstro kaj esprimis al li, publike kaj oficiale, la “profundan dankon, admiron kaj amsenton de la tuta Esperantistaro”. Samtempe, de Saussure proklamis la unuan periodon de la Esperanto-historio “forpasinta” kaj solene inaŭguris la “duan periodon”, kiu laŭ li “estu la decida periodo, dum kiu Esperanto enradikiĝos pli forte en la tuta mondo!”

Aliaj okazaĵoj estis tri laborkunvenoj de UEA, kiu okazigis sian 4an kongreson sine de la UK, sub la gvido de Théophile Rousseau kaj John Pollen, kiuj anstataŭis la UEA-prezidanton Harold Bolingbroke Mudie, kiu devis iri al Kanado, kaj de Hector Hodler, ĝenerala direktoro de UEA, kiu en sia parolado emfazis la neceson plimultigi la asociajn membrojn.

Kiel en la antaŭaj UKoj, ankaŭ en Berno okazis pluraj fakkunsidoj. En la teatra vespero estis surscenigitaj la spektakloj Patreco de Mathilde Wolf kaj Ginevra de Edmond Privat. Okazis muzika kaj literatura vesperoj, internacia oratora konkurso, oficiala festeno, granda koncerto kaj internacia kongresbalo, kiel ankaŭ festo sur la monto Gurten kaj tri Esperanto-diservoj por protestantoj, katolikoj kaj judoj. Friedrich Uhlmann celebris la unuan framasonan riton en Esperanto. La dumkongresa ekskurso kondukis la esperantistojn al Interlaken en Berna Oberlando.

Unu el la dumkongresaj programeroj, kiujn oni legas hodiaǔ kun amuzo, estis priraportita de la Kongresa Gazeto jene:

Dimanĉon, je la sesa amasiĝis sur la Herrengasse antaŭ la Kazino ĉirkaŭ la naciaj flagoj la mil kongresanoj. Dank´al agemo de l´Komisionanoj ordo baldaŭ regis, kaj sekvante la urbmuzikistaron, kiu ludis gajajn marŝariojn, la tuta Kongresanaro ekiris tra la Marktgasse kaj la Spitalgasse (ĉefaj stratoj en la urbocentro, aK) ĝis la stacidomo kaj de tie tra la Christoffelgasse, preter la monumento al la Universala Poŝta Unio, tra la Bundesgasse ĝis antaŭ la Federacia Palaco. Multaj Kongresanoj portis verdajn flagojn. La stratoj estis superplenaj je Bernaj kaj fremdaj rigardantoj, kiuj tre interesiĝis. Sed kiam la sekvantaro alvenis sur la Bundesplatz, la rigardantoj estis tiel multegaj, ke oni devis iom atenti antaŭ ol grupiĝi. Tiam la urbmuzikistaro solene ludis la svisan nacian himnon; ĉiuj kapoj senĉapeliĝis, kaj ĉiuj nepre ĉiuj, kantis tiun himnon al libereco. Kaj nun tra la Amthausgasse reekmarŝis la Kongresanaro ĝis la Kazino. Tie [estis], sur vasta balkono, S-rino kaj D-ro L.L. Zamenhof, ĉirkaŭitaj de la estradaj eminentuloj, kiuj intertempe trinkis teon. La sekvantaro helike amasiĝis kaj haltis antaŭ la balkono. Post ovacio al la kreinto de Esperanto, la Kongresanoj ĥore kantis la Esperon akompanatan de la urbmuzikistaro. Dum tiu kantado, la vidaĵo, el la balkono, de la placo tute nigra je homoj estis tre impresiga.

Pro maldiskreteco oni povis ekscii, ke la idistoj klopodas saboti la kongreson, sendante leteron al la aŭtoritatoj de ŝtato, kantono kaj urbo kun la alvoko ke oni rezignu sendi oficialan reprezentanton al la UK. La skandalo fariĝis publika, ĉar la letero estis submetita al la prezidanto de la kongreso, Schmid, kiu okupiĝis pri la afero. Ambaŭ flankoj ĵetis oleon en la fajron. En la kongresejo cirkulis bildkarto kun sarkasma karikaturo: dekstre ĝi montris la kongresan prezidanton Schmid en formo de giganta urso, maldekstre estis videbla mortpendigilo kun vireto, supozeble idisto, surportanta la titolon Weltsprache-Amt kaj sufokata de la giganto. La idistoj anoncis, ke ili daŭrigos sian lukton kontraŭ Esperanto. La esperantistoj simple ignoris la agadon de Weltsprache-Amt, kio devis forte ĉagreni la idistojn. La kongresa parolado de Emil Frey estis publikigita ankaŭ en la periodaĵo Die Weltsprache, organo eldonita de la svisaj idistoj. Ĉar Frey estis ankaŭ honora prezidanto de la ‘Unuiĝo por la kreo de Mondlingva Oficejo’, proksima al la idistoj, li deklaris, ke li “nepre deziras gardi la neŭtralecon” rilate la planlingvan demandon.

Kiel aldonaĵo de la revuo Esperanto aperis ses numeroj de la Oficiala Kongresa Gazeto, kiu publikigis krom multaj programaj informoj ankaŭ la paroladojn de la ĉefaj movadaj funkciuloj. La loka kaj svisa gazetaro dediĉis al la 9a Universala Kongreso de Esperanto en Berno plurajn artikolojn.

Andreas Künzli

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №8–9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/08/227bern/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

10 Responses to En Berno antaŭ cent jaroj

  1. A. Künzli diras:

    La detala raporto pri la 9a UK 1913 en Berno, enhavanta enkondukan artikolon kun gravaj kompletigoj, precizigoj kaj modifoj, kiu praktike anstatauas la supran bazan artikolon, estas elshutebla sub

    http://www.planlingvoj.ch/9aUK_Berno1913_Dokumentaro.pdf

  2. Valdas BANAITIS diras:

    En Vilno estas unu persono, 74-jara s-ino Lilija Talmantiene, filino de esperantistoj Jakob Kahn kaj Regina Dvarionaite, fratino de Emanuelis Dvarionas. Eble shi povas respondi al la demando de Alko, char shi estas aktiva Bahaano . Vytautas Shilas nelge intervjuis shin pri iu antaumilita kongreso en Svedio

  3. A. Künzli diras:

    La detala raporto pri la 9a UK en Berno de la jaro 1913, kiun mi estas nuntempe ellaboranta, ankorau ne pretas kaj estos publikigita, sur http://www.planlingvoj.ch, plej frue en la venonta semajno.

  4. A. Künzli diras:

    De mia flanko mi povas aldoni, ke lau la kongresmaterialo, kiun mi disponas (precipe Kongresa Gazeto kaj Kongreslibro), bahaanoj ludis neniun “oficialan” rolon en Berno. T.e. fakkunsido de bahaanoj sine de la oficiala kongresa programo ne okazis (resp. ne estis anoncita), kompare kun plej diversaj aliaj religiemaj, teozofiaj k.s. mistikaj movadoj kiel framasonoj, bontemplanoj, liberpensuloj k.s., kiuj fakkunsidis en Berno.

    Kaj Lidia Zamenhof, kiu cheestis la kongreson, farighis bahaano nur en la 20aj jaroj.

  5. Paul Desailly diras:

    Bedaurinde pro tio ke mia arkivo situas for kaj pro tio ke mi malbone memoras mi ne povas konfirmi de kie la originalo venas; eble mi simple utiligis tiun tekston de bahaa esperantisto, Heinze Dieter Maas, el la franca sur la pagharo de Bahaa Esperanto-Ligo. Li citis daton jene – la trian de Septembro 1913. Jam pasis multe da jaroj de kiam mi verkis “Making World Peace Real – The Baha’i Faith and Esperanto” kiu lau la Esperanto-traduko estas recenzita kvar fojojn de esperantistoj. Vidu al ‘Katalogo’ de UEA. Mi fieras diri ke ghi pli glate legeblas ol miaj ret-leteroj char mia amiko, Trevor Steele, shvite kaj senpage poluris

    Supozeble mi eraris iam al amiko dirinte: “Ke Dro Zamenhof estis intervujita de ‘The Christian Commonwealth’ en Berne ne signifas ke oni necese publikigis la koncernan intervjuon”
    Espereble mi trovos la fonton char mi komprenas vian sintenon kiu supozeble estas ke la vero estas la chefa afero chi kuntekste.
    .
    Mia chefa tasko, krom skribi la veron en chiu okazo, tiurilate estas esperantigi la tutan bahaanaron. Chi lasta tasko estas rajto de unuopulaj bahaaj esperantistoj sed Bahaa Esperanto-Ligo kiel institucio ne rajtas.

    La ‘Christian Commonwealth’-a teksto de Berne vershajne iam aperis en diversaj bahaaj dokumentoj au libroj antau ol la Universala Domo de Justeco asignis tiun jhus menciitan taskon al bahaaj individuoj antau 3 – 4 jardekoj.

    Eble interesos vin ekscii ke eldiroj de Edmond Privat pri la Bahaismo aperis en bahaaj revuoj sed aliflanke neniam lau miaj serchoj ene de Esperantaj magazinoj ktp.

    Mi ne havas kaj neniam havis kontakton kun Heinze Dieter Maas char li estis la sekretario de Bahaa Esperanto-Ligo kiam mi ighis novbakita esperantisto en fora lando antau dudek jaroj; li ne plu estas estrarano sed restas sincera bahaano kaj esperantisto

    Por esperantlingve legi aldonajn komentojn de Abdu’l-Baha rilate al esperantistoj kaj al la Internacia Lingvo kaj pri ties gravegeco vidu anonceton sur pagho 241 de ‘Jarlibro 2013’; temas pri multe pli granda intervjuo publikiginta la 15an de Januaro 1913 en la ‘Christian Commonwealth’, kiun Abdul donis en Edinburga Esperanto klubo. Ghi senpage legeblas sur paghoj 34-36 de mia chefa libro, vd Jarlibro 2013

    Amike

    Paulo

  6. AlKo diras:

    Dankon pro la vortoj de Zamenhof, kiu ja estas konataj en Esperantujo per la libro “La Bahaa Kredo” de Maas. Tamen mi, kompilante la kolekton MEH ne sukcesis trovi en bibliotekoj la koncernan numeron de The Christian Commonwealth kun la tuta originala teksto de la intervjuo, kaj neniu el la kontaktitaj zamenhofologoj povis helpi min.
    Ĉu vi povas havigi al mi la originalan tekston?

  7. Paul Desailly diras:

    Samkiel multaj esperantistoj mi tre tre bedauras vidi malkresadkon jaron post jaro en la Movado; tiu trista situacio same validas rilate al grupoj da bahaaj esperantistoj spite la penojn de kaj Ludoviko kaj Lidia. Dro Zamenhof prikomentis la bahaan situacion multe pli optimisme ol fakte ghis nun okazas:
    En Augusto 1913 dum la naua Universala Kongreso en Berno, Svislando, D-ro Zamenhof estis intervjuita de The Christian Commonwealth, kiu estis progresema revuo religia. Per la sagaco de retrorigardo shajnas, ke li tie prezentis specialan donacon al sia filino Lidia (‘kaprica?!’ Kiel patro de du etuloj mi diru ke mult-multaj tiaj aghaj geknaboj estas kapricaj)kiam ŝi havis nau kaj duonon jarojn.
    Demando: “Cu vi opinias, ke la ordono lerni Esperanton lastatempe donita de Abdu’l-Baha al siaj adeptoj efikos por disvastigi la lingvon en la Oriento?”
    Respondo: “Mi multe interesighas pri la bahaa movado, char ghi estas unu el la grandaj mond-movadoj kiu, simile al la nia insistas pri la homara frateco kaj alvokas chiujn kompreni unu la alian kaj lerni ami sin reciproke. La bahaanoj komprenos la Internan Ideon de Esperanto pli bone ol multaj aliaj. Tiu ideo estas ‘surbaze de neutrala lingvo rompi la murojn inter homoj kaj kutimigi ilin vidi en sia najbaro homon kaj fraton.’ Tial mi opinias, ke kiam la bahaanoj lernos Esperanton ghia Interna Ideo estos granda morala forto, kiu devigos ilin dissemi ghin sendepende de iliaj apartaj kredoj. Mi chiam spertis, ke la plej fervoraj laborantoj por Esperanto estas la konvinkitoj pri la Interna Ideo, ne la homoj kiuj konsideras ghin nura ilo de materia profito, kvankam kompreneble ghia komerca valoro ne estas dubebla. Multaj homoj dubis, chu Esperanto estos akceptita de Orientaj popoloj; mi neniam opiniis tiel. Mi estas certa, ke bahaanoj portos la lingvon en multajn lokojn kien ordinaraj europaj propagandistoj neniam irus.”
    Kelkajn monatojn antau tiu laudo de la bahaanaro farita de D-ro Zamenhof la sama revuo, The Christian Commonwealth, 15 Januaro 1913 publikigis raporton pri la vizito de ‘Abdu’l-Bahá kun la rubriko, ‘ABDU’L-BAHÁ EN EDINBURGO, kaj kun la subtitolo, ORDONAS AL BAHAANOJ LERNI ESPERANTON.

  8. A. Künzli diras:

    Same Berno (kiu tamen estas la chefurbo de tuta shtato) estas kaj restas sen e-istoj, kvankam formale ekzistas iu Eo-grupo surpapere (kies anoj neniam kunvenas) kaj kelkaj individuoj, kiuj movade praktike ne plu aktivas kaj apenau rilatas inter si. Chiuj malnovaj e-istoj de la “gloraj” tempoj de Eo en Berno forpasis. Restas do nur la memoro pri 3 (sufiche gravaj) Universalaj Kongresoj (1913, 1939 kaj 1947) kaj pri kelkaj jarkunvenoj de la Landa Asocio SES.

  9. Valdas BANAITIS diras:

    Dum BET-49 en unu el du gazetoj de Utena, la chefurbo de nordorienta Litovio, ankau aperis artikolo pri BET. En la alia redakcio 5 jhurnalistoj sciis nenion pri la alveno de 200 esperantistoj. Ankau la studentojn de la du kolegioj en Utena apenau interesos kio okazis dum ferioj. Sterile, sen postsigno preterpasas Esperanto, jam ne plu danghera. Vegetas ankorau slogano “Esperanto-en-lernejojn” – chu pli fekunda?
    Utena estis kaj restis sen esperantistoj, kvankam ghia landano Pulgis Andrushis, fama verkisto litova, en Germania kampejo de militfughintoj en 1949 eldonis E-lernolibron 3000-ekzemplere. Ankau lin la urbo ne memoras.

  10. Dieter Rooke diras:

    Hodiau aperis artikolo en jhurnalo de Berno pro iniciato de ueli haenni

Respondi