Senpretenda rimaĵaro

Neĉajev, Nikolao. Karavelo: [Originala poemaro]. – Irkutsk: [Nikolao Neĉajev], 2012. – 26 p.

Nikolao NeĉajevJen malgranda libreto kun versaĵetoj de la irkutskano Nikolao Neĉajev, esperantisto ekde 1990, kiu ekpoeziis, tamen, nur en 2007. La poemetoj ĝis nun estis publikigitaj en la portugalia ret-revuo La Karavelo, kaj tiel nomiĝas ankaŭ la kolekto. Kiajn impresojn ili elvokas?

Unue, la poezio estas forme tute simpla. Ĉio estas glata kaj korekta de la teknika vidpunkto, la aŭtoro priskribas impresojn pri la naturo de sia ŝatata regiono (kiu ja elstaras pro la lagego Bajkalo), esperantistaj renkontiĝoj k. s. La sentoj belaj kaj agrablaj, personaj – sed ne tro originalaj.

Due, la versaĵoj estas tre malgrandaj (kelkaj konsistas el du rimitaj versoj, ankaŭ ĉeestas provo pri hajkoj); verki ion pli longan kaj plenan je pli grava enhavo li eĉ ne penas. Tial la ĝenerala nivelo restas komencanta (de la poezia, ne la lingva vidpunkto). Ĉar Neĉajev poeziumas jam dum kvin jaroj, tio ne atestas pri lia progreso kiel poeto. Do, ni havas ankoraŭ unu poeton de hejma skalo. La plej pozitiva afero en la apero de tia aŭtoro estas tio, ke li loĝas en la loko, kie ĝis nun iu esperantista kreado ne ekzistis.

Nikolao Gudskov

Ĉi tiu recenzo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №7.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/07/recenzo-18/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi