Oriento-Okcidento…

Steele, Trevor. Paradizo ŝtelita. – Antverpeno: FEL, 2012. – 336 p.

Trevor SteeleParadizo ŝtelita de Trevor Steele, daŭrigas la temon de Flugi kun kakatuoj (legu mian recenzon en LOdE, 2012, №12). Eblas diri, ke ili formas dilogion, kvankam la rolantoj estas tute diversaj. Ankaŭ la nova libro traktas eventojn en Aŭstralio (ĉi-foje, en la apuda insulo Tasmanio) en la 19a jarcento: amase venis britoj por “civilizi” la kontinenton, kaj tio kaŭzas neeviteblan morton por aborigenoj, por kiuj ne restas loko sur ilia propra tero. Iuj eŭropanoj penas protekti lokanojn, admonas trakti ilin homece, sed plejmulto eĉ ne konsideras aborigenojn homoj. Eble nur “mankanta ĉenero” inter homoj kaj simioj…

Eksa vicguberniestro diras:

Vidu, granda parto de la problemo estas la primitiveco de la aborigenoj. Ili vagadas tra arbaroj kaj laŭ marbordoj, kultivas nenion, kaj kontribuas nenion utilan al progreso. Ilia nomada vivmaniero signifas, ke ili pretendas posedi grandan terenon, multe pli grandan, ol ili bezonus, se ili kultivus la teron aŭ paŝtus bestojn. Estus loko kaj por ili kaj por la setlantoj, se nur ili adoptus pli produktan vivmanieron. Sed ne, ili rifuzas vidi, ke tiu antikva nomadeco ne estas parto de la moderna vivo. Mi supozas, ke ili formortos, kaj eble baldaŭ.

La sama moŝtulo, ĉiam zorginta pri la “ordo”, opinias, ke krimuloj, ekzilitaj al aŭstralia punkolonio, devas nepre suferi, ĉar, “se onidiroj disvastiĝas, ke en la kolonioj iamaj karceruloj prosperas – kaj mirige multaj el ili ja faris tion pro troa dorlotado far miaj antaŭuloj – kian sencon havas sendi ilin? (…) Mi pendumigis centojn da kanajloj, kaj mi fieras pri tio. Krimuloj devis atendi justecon, ne kompaton miaflanke”.

Epizodoj ne viciĝas kronologie. La rakontanto, ĵurnalisto-historiisto, kolektas informojn pri eventoj okazintaj antaŭ 30-50 jaroj, do liaj “nunaj” (meze de la 19a jc.) konversacioj kun la roluloj alternas kun la senperaj priskriboj de iamaj travivaĵoj. Do kelkaj eventoj estas montritaj el vidpunkto de diversaj homoj.

Ĉi-foje en la centro de la rakonto troviĝas la aborigena virino Trukanini. Tute atendeble, blankuloj mistraktis ŝin ne nur same kiel ŝiajn kunfratojn, sed ankaŭ multfoje seksperfortis ŝin, infektis per venera malsano, senigis de la ebleco naski. Poste ŝi havis aborigenan edzon, tre baldaŭ murditan de blankuloj, poste alian… eble bonan homon, kiu tamen ne amis ŝin.

Alia protagonisto estas misiisto Robinson, devenanta el malriĉa kvartalo de Londono. Li fuĝis en Aŭstralion pro monproblemoj (alikaze li baldaŭ estus sendita tien mallibere). Iuj nomis lin bravulo, eĉ heroo, ja li ne nur protektas aborigenojn, sed longe vivas kun ili, lernas ilian lingvon, rilatas fratece, eltenas severegajn kondiĉojn. Aliaj malamas lin kaj diras, ke la vera kaŭzo de lia agado estas monavido, kaj pro mono li pretas trompi iun ajn. Strange, sed ĉiuj pravas…

Trukanini, bela kaj deziranta veran amon, iĝas (ne baldaŭ kaj ne simple) amatino de Robinson. Oni povus laŭkutime kondamni la hipokritecon de religiaj aktivuloj, ankaŭ la trudeman arogantecon de britoj, sed ne ĉi-foje. Ĵetu ŝtonojn, kiu mem estas senpeka… kaj ĉu nomi tion peko? Forta reciproka amo, eĉ se ne porĉiama kaj ne ekskluziva. Feliĉo por li kaj ŝi, kaj nenia malbono por la edzo de Trukanini (ne scipovanta kaj ne deziranta doni al ŝi plezuron), nek por s-ino Robinson (loĝanta fore kaj pensanta pri siaj propraj aferoj)…

Misiistoj ĉiam strebas “civilizi”, t. e. kristanigi, “sovaĝulojn”, spite ĉion. (Relegu La stratojn de Aŝkelono de Harry Harrison.) Tamen ĉi-kaze la civilizigo, ŝajne, estas savo en rekta senco, alternativo al ekstermo.

Oni planas transloĝigi ĉiujn aborigenojn al fora insulo, ke ili ne povu reveni al la ĉefa tero kaj ne ĝenu la blankulojn. Sed ili baldaŭ eksopiras pri hejmaj lokoj kaj eĉ komencas morti pro nostalgio (laŭ vortoj de kuracisto). Kion fari?.. Robinson serĉas aliajn taŭgajn lokojn, kie aborigenoj povus vivi, ne ĝenante blankulan socion. Baldaŭ ni vidas, ke vere lia ĉefa ag-motivo estas mono, la promesita granda premio. Tute ne ĉio rezultiĝas laŭ liaj intencoj, la aborigenoj ne interesiĝas pri terkultivado kaj malkaŝe mokas predikojn pri dio. Persono, veninta por kontrolo kaj helpo, konstatas: “la provo establi ian regulan vivmanieron por la aborigenoj estis en si mem laŭdinda. Sed Robinson ne konsultis siajn klientojn. Li ne demandis ilin, kion ili volas fari. Li havis siajn celojn – kaj laŭ mi kaj s-ro Walker tiuj celoj estas miskonceptoj – kaj sendevie iris en tiun direkton, kvazaŭ la nigruloj estus idiotoj kun nenia ideo kiel inde vivi”. La du kulturoj, du vivmanieroj tro diferencas kaj neniel kunigeblas…

“Okcidento estas Okcidento, kaj Oriento estas Oriento…” Tamen Robinson ne cedas – li volas plu ricevadi grandan monon por sia agado. Li trompas la inspektantojn; fine tuta lia vivo iĝis “serio da perfidoj kaj da egoismaĵoj… La bono, kiu sendube estis en li, estis subpremata de mon- kaj gloravido.”

Trukanini relative bonŝancis. Malgraŭ multaj danĝeroj kaj suferoj, ŝi ĝisvivis pli ol 60-jaran aĝon, ne ofte atingatan de aborigenoj eĉ en “naturaj” kondiĉoj, sukcesis iel adaptiĝi al la civilizo. Ja troviĝis vere bonkoraj blankuloj por subteni ŝin. Sed ŝi restis sola, la lasta el sia gento…

Ankaŭ ĉi-foje, samkiel en Flugi kun kakatuoj, Steele ne hezitas priskribi la eventojn tiaj, kiaj ili estas: kun krudaj detaloj, iam eĉ naŭzige. Ĉu necesis? Probable jes, ja tia estis la vivo. Ankaŭ ĉi tie sonas senrespondaj vortoj: “Vere estas malfacile kompreni, kiel blankuloj pensas. Ili kredas, ke unu homo povas preni teron kaj nomi ĝin sia. Kiel homo povas posedi teron? La tero estas por ĉiuj homoj de la tribo, kaj ĉiuj devas bone trakti la teron. <…>) Via ĉefo disdonas nian teron al blankuloj. Ĉu li ne scias, ke ni vivas ĉi tie ekde la komenco de la mondo kaj devas prizorgi la teron? Kiel li povas doni nian teron al fremduloj? <…> Ĉu vi ne havas vian teron en alia parto de la mondo? Kie estas la ostoj de viaj antaŭuloj?”

Mankas respondoj… Post pli ol jarcento ni vidas, ke nenio esence ŝanĝiĝis. Kapitalismo por pluekzisto ĉiam bezonas “civilizi” (t. e. alproprigi) novajn teritoriojn. Bonstato de unu homo atingeblas nur per mizeriĝo de cent aliaj. Plejmulto de denaskaj anglalingvanoj plu kredas sin “elito de la homaro” kaj atribuas al si rajton ekspluati kaj eĉ murdi aliajn popolojn…

Estus tro banale fini la recenzon per “Legu kaj pensu!” – mi jam skribis tion plurfoje. Sed kio alia direblas?..

La lingvaĵo de la libro estas bonega, ankaŭ la individua parolmaniero de diversaj personoj estas transdonita sukcese. Tamen anstataŭ “altpiĉa voĉo” mi preferus skribi “alttona” aŭ simple “alta”. Preseraroj ne rimarkeblas, sed la paĝoj 266–271 aperas en fuŝa vicordo. Nu, almenaŭ nenio perdiĝis el la teksto.

Valentin Melnikov

Ĉi tiu recenzo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №7.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/07/recenzo-16/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 Response to Oriento-Okcidento…

  1. b.e. diras:

    Tre interesa recenzo. Dankon.
    Mi tuj ekdeziris legi tiujn ĉi du librojn…

Respondi