UEA serĉos novan redaktoron por la revuo Esperanto

Revuo EsperantoInter siaj unuaj paŝoj por efektivigi la novan Strategian Planon de UEA, la ĵus elektita Estraro decidis serĉi novan redaktoron por la revuo Esperanto. La kontrakto kun la nuna redaktoro, Stano Marĉek, plu validos ĝis la decembra numero 2013, sed ne estos renovigita por 2014.

“La revuo ludas kernan rolon en la bildo, kiun esperantistoj havas pri UEA”, klarigis la nova prezidanto, Mark Fettes. “Mi aŭdis de multaj kongresanoj en Rejkjaviko, ke ili esperas pri ‘nova vento’ en la asocio. Ankaŭ mi esperas tion. Kunlige kun diversaj aliaj ŝanĝoj, ni konkludis, ke necesas doni ankaŭ al la revuo freŝajn vizaĝon kaj enhavon”.

Marĉek redaktas la revuon jam de pli ol dek jaroj, kio signifas, ke li estas unu el la plej longe deĵorintaj redaktoroj en la historio de UEA.

“Ni estas tre dankemaj al Stano Marĉek pro lia multjara fidela laboro por la Asocio. Li kunlaboris kun kvar sinsekvaj estraroj – la nia estas nun la kvina. Aliflanke la mondo kaj la movado ŝanĝiĝas, kaj estas tempo funde repripensi la celojn kaj enhavojn de niaj diversaj eldonaĵoj. Por tio ni volas malfermi pordon al novaj homoj kaj novaj ideoj”, aldonis Fettes.

La Asocio baldaŭ anoncos konkurson por la redaktora posteno.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2013, N-ro 513.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al UEA serĉos novan redaktoron por la revuo Esperanto1

  1. Ankaux en 1991 la UEA-estraro estis sercxanta la novan redaktoron por “Esperanto”. En auxgusto de 1991 mi venis al la CO de UEA kaj deklaris, ke mi pretas igxi la redaktoro. Sed iu oficisto de la CO diris, ke la redaktoro jam estas trovita. 🙁

Respondi