Mark Fettes – nova prezidanto de UEA!

Mark FettesProf. d-ro Mark Fettes el Kanado estis elektita kiel la nova prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio en la unua kunsido de la Komitato de UEA en Rejkjaviko la 20an de julio. Fettes transprenas la prezidan stafeton de Probal Dasgupta, kiu gvidis la Asocion dum du oficperiodoj ekde 2007.

La kunsidon partoprenis 44 komitatanoj aŭ iliaj anstataŭantoj kaj 2 observantoj. Komence ĉeestis nur la komitatanoj A kaj B, kiuj alektis al la supera organo de la Asocio kvin komitatanojn C. Elektitaj estis Zsófia Kóródy (35 voĉoj), Julián Hernández Angulo (30), Jean Codjo kaj Stefano Keller (po 24), kaj Orlando E. Raola (21). Ne elektiĝis Marcel Delforge kaj Josep Franquesa Solé (po 17), kaj Johan Derks (9).

Poste la Komitato diskutis pri la nombro de elektotaj estraranoj kaj aŭdis sinprezentojn de la kandidatoj. Per plimulto de voĉoj oni akceptis la proponon de la Elekta Komisiono, ke la Estraro konsistu el sep membroj. Origine estis dek kandidatoj, el kiuj Johan Derks forfalis pro sia neelekto kiel komitatano. En la voĉdonado sukcesis Mark Fettes (43 voĉoj), Stefan MacGill (37), José Antonio Vergara (35), Lee Jung-kee (34), Martin Schäffer (33), Stefano Keller (30), kaj Barbara Pietrzak (24). Krome, Orlando Raola ricevis 23 kaj Amri Wandel 21 voĉojn.

La Estraro estas preskaŭ tute nova: nur Stefano Keller kaj Barbara Pietrzak membris ankaŭ dum la antaŭa oficperiodo. Du novelektitoj havas tamen antaŭan sperton pri la laboro en la Estraro: Mark Fettes estis ĝia membro 1992-1998 kaj José Antonio Vergara 2007-2010.

Respondecoj de la novaj UEA-estraranoj

Mark Fettes (prezidanto) gvidas la subteamon “Mastruma Evoluo”: Strategia laborplano, financo, Centra Oficejo, kongresa politiko, TEJO, CED, uea.org;

Martin Schäffer (ĝenerala sekretario): Komitato, komunika politiko, Delegita Reto, financo kaj administrado (kunlabore kun Fettes);

Stefan MacGill (vicprezidanto) gvidas la subteamon “Movada Evoluo”: Kapabliga agado (ILEI, edukado.net, aktivula trejnado), Komisionoj pri Oceanio kaj Afriko;

José Antonio Vergara, subteamo “Konsciigo”: Tutmonda Inform-Reto (TIR); Faka agado, Terminologia Esperanto-Centro (TEC), IKU; TEJO kaj CED (kunlabore kun Fettes);

Stefano Keller gvidas la subteamon “Monda Evoluo”: Konsciigo: Komisiono pri Rilatoj kun Internaciaj Organizaĵoj (KRIO), Ĝemelaj urboj;

Barbara Pietrzak: Kultura evoluigo (i.a. Akademioj Lingva kaj Literatura, Belartaj Konkursoj), Komisionoj pri Eŭropo kaj Mezoriento/Nord-Afriko;

Lee Jung-kee: Kapabligo (kunlabore kun MacGill), Novaj landaj asocioj, Komisiono pri Azia Esperanto-movado, Esperanto-Centroj.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2013, N-ro 506, 510

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

5 Responses to Mark Fettes – nova prezidanto de UEA!

  1. A. Kuenzli diras:

    PS Fakte, oni devas timi, ke la nova idiotismo kaj primitivismo en UEA allogos novajn idiotojn. Tion oni ne povas ekskludi – eble en tiu senco oni efektive sukcesos altigi la membronombron.

    Au oni povas preni kelkajn ideojn el la libro Mjortvye dushi de Gogol por altigi la membronombron.

  2. A. Kuenzli diras:

    https://www.facebook.com/ph%5B…%5D6862&type=2&theater

    Unu el la plej idiotaj paroladoj kiun mi iam ajn audis ghis nun en Esperantujo. Shajne tio estas la definitiva intelekta bankroto de UEA. Senhelpa, senespera kazo!

    Jen alia intelekta kulmino de tiu nova prezidanto, kiu meritus la nobelan premion (au almenau premion de UEA por Plej Elstara Kontribuo):

    http://www.youtube.com/watch?v=vvwQo5AP-dg

    (Ghi estas tiom eksterordinare sagha, tiel ke mi auskultis ghin 3-foje sinsekve!) – kaj metis ghin en la kolekton de ligoj de http://www.planlingvoj.ch.

    KARA ZAMENHOF – MI INSISTE PETEGAS VIN: REDONU AL NI PROBAL DASGUPTA-n!!!!!!!!!!

  3. A. Kuenzli diras:

    Mi tute ne havas la ambicion farighi prezidanto de io ajn. Mi neniam estis estrarano, komitatano au prezidanto de io ajn, char tio ne havas sencon en la Eo-movado, char vi devas kunlabori kun idiotoj. Mi ligas mian rolon al komentado, kritikado kaj verkado, kio sufichas por mi. Ke la e-istoj ne deziras kritikon, tion mi jam scias. Sed iu ja devas kritiki la kretenojn, idiotojn kaj stultulojn (KIS-ojn), kiuj abundas en tiu movado, chu ne.

    Cetere, mi komentas nur en Libera Folio kaj Balta Ondo – do restas sufiche da ejoj kaj ujoj kaj ioj, kie vi povas trankvile vivi sen mi.

    Cetere, sen farighi paranoja, mi nepre rekomendas al vi pli serioze okupighi pri miaj komentoj, konsideroj kaj kritikoj, char eble vi povos ion lerni kaj modifi viajn ghisnunan kredon.

    Tiucele, mi konsilas al vi legi ch tiun hipotezaron:

    http://www.planlingvoj.ch/13_HIPOTEZOJ_PRI_ESPERANTO_2012.pdf

  4. Johano diras:

    Cxu estas ie loko en retejo lige kun E kie ne aperas cxiam tre similaj komentoj de A. Kuenzli? Mi dubas.

    Persone mi bedauxras ke A. Kuenzli forlasis UEA, cxar mi lin volonte vidus kiel la novan prezidanton de UEA, kiu gvidus UEA al glora estonto per liaj kapabloj kaj agoj.

    Sed mi persone konas pliajn membrojn de la nova UEA-estraro kaj mi certas ke estis bona elekto. Ni vidos.

  5. A. Kuenzli diras:

    Ho, mia dio, la tuta fatraso, kiun UEA kaj Libera Folio jam ghissate disvastigs, estas remachita nun ankau chi tie!

Respondi