La hobito reaperis

La hobitoJohn Ronald Reuel Tolkien. La hobito, aŭ tien kaj reen: Fabelo / Tradukis el la angla Christopher Gledhill kaj William Auld (poemoj). – Represo de la 2a eldono (2005). – Kaliningrado: Sezonoj, [2013]. – 224 paĝoj, il. – (Serio Mondliteraturo; Volumo 9). – Prezo: 18 eŭroj.

Fine de majo samtempe kun La aventuroj de Ŝerloko Holsmo la eldonejo Sezonoj aperigis represon de La hobito de John Ronald Reuel Tolkien.

La Hobito estas unu el la plej konataj mirfabeloj en la mondo. Ĝi rakontas pri la aventuroj de la hobito Bilbo Baginzo, dek du gnomoj kaj magiisto Gandalfo. William Auld, la tradukinto de la trivoluma La Mastro de l’ Ringoj, tradukis la poemojn de La hobito, kaj Christopher Gledhill tradukis la ĉefan parton.

Sezonoj eldonis La hobiton kiel la naŭan volumon en la libroserio Mondliteraturo, en kiu antaŭe aperis ankaŭ La Mastro de l’ Ringoj. La libro havas 224 paĝojn, fortikan bindon kaj trikoloran kovrilon de Maŝa Baĵenova. Ŝi kreis ankaŭ bildojn por ĉiu ĉapitro (entute 19). La libro entenas ankaŭ mapon kaj etimologian klarigon pri la nomoj en la verkoj de Tolkien.

La unua Esperanto-eldono de La hobito aperis en 2000 kaj rapidege disvendiĝis, same kiel la dua eldono (2005). Nun Sezonoj aperigis represon de la dua eldono kun korekto de kelkaj komposteraroj. Certe, ankaŭ ĉi tiu eldono havos bonan debiton, danke al la nova filmserio, kies unua filmo nun furoras en la mondo.

La hobito jam estas aĉetebla kontraŭ 18 eŭroj ĉe la libroservo de UEA kaj ĉe pluraj grandaj Esperanto-libroservoj. Ruslandaj esperantistoj povas aĉeti ĝin rekte ĉe Sezonoj en Kaliningrado, aŭ ĉe Svetlana Smetanina en Moskvo. Ĝi estos vendata je rabatita prezo en BET-49 (julio 2013 en Utena) kaj en ARKONES XXIX (septembro 2013, Poznano).

En nia arkiva retejo estas legebla la kvina ĉapitro de La hobito

Legu pli pri la projekto Tolkien en Esperanto.

Halina Gorecka


Ĉe represo bonvolu indiki la fonton
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2013/06/hobito

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to La hobito reaperis

  1. AlKo diras:

    Dankon, Lu, pro la atentigo. Mi vidas, ke ili uzis la bildon de la plej unua malmola kovrilo, ne de la nuna – mol-binda kaj centrigita.

  2. Interese ke informo pri la reapero aperis ankaŭ en “The One Ring.net”, http://www.theonering.net/torwp/2013/06/12/73383-esperanto-hobbit-translation-reprinted/, “by and for fans of JRR Tolkien”, jam en januaro.

Respondi