UEA: Komitatanoj B elektitaj

Roterdamo. La 17an de junio okazis en la Centra Oficejo de UEA la nombrado de la voĉoj donitaj en la elektado de ses Komitatanoj B por la periodo 2013-2016. Por tiu tasko la Estraro de UEA nomumis komisionon, kiu konsistis el la Ĝenerala Direktoro Osmo Buller kaj la individuaj membroj Atie van Zeist, Piet Schuil kaj Rob Moerbeek. Laborantoj de la Centra Oficejo helpis la komisionon en la nombrado, kiu daŭris preskaŭ kvar horojn.

Balotilo estis sendita al 4392 individuaj membroj, el kiuj voĉdonis 1188, t.e. 27,0%. Estis 1185 validaj kaj 3 malvalidaj balotiloj. Ĉar pri la ses elekteblaj lokoj konkursis nur sep kandidatoj, la voĉdonado eble ne estis same interesa kiel en 2010, kiam por la sama nombro da lokoj estis 13 kandidatoj kaj la balota procentaĵo estis pli alta, 32,3%. La rekordo, 33,8%, datiĝas de 1998.

Plej multe da voĉoj, 1002, ricevis Mark Fettes. La aliaj sukcesaj kandidatoj estis Stefan MacGill (973), José Antonio Vergara (887), Barbara Pietrzak (881), Amri Wandel (874) kaj Dennis Keefe (859). Ne elektita estis Johan Derks, kiu ricevis 566 voĉojn.

La Komitatanoj B reprezentas en la supera organo de UEA la individuajn membrojn. Estas unu Komitatano B por ĉiu komencita milo da membroj laŭ la stato fine de la antaŭa jaro, ĉi-kaze la 31an de decembro 2012. Krome, ĉiuj aliĝintaj landaj kaj fakaj asocioj kun minimume 100 membroj rajtas nomumi Komitatanon A. Aliaj asocioj nomumas observantojn, kiuj ne havas voĉdonrajton en la kunsidoj de la Komitato. Fine, la Komitatanoj A kaj B rajtas alelekti Komitatanojn C, kies nombro ne rajtas esti pli ol la kvarono de la suma nombro de la Komitatanoj A kaj B.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2013, N-ro 503.

Legu ankaŭ:

Balotado pri komitatanoj B komencita

Komitatano Z. Antaŭraporto el Rejkjaviko

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to UEA: Komitatanoj B elektitaj

  1. Valdas BANAITIS diras:

    Gratulon al Marko kaj precipe al Stefano, kiu en 2005 kuraĝis deklari “Esperanto havas sian unike logikan kaj senesceptan strukturon, estas freneze ignori tion, konstruante [jam 126 jarojn – V.B.] niajn lernilojn ĉirkaŭ la komplikaj gramatikoj de etnaj lingvoj“.
    Errare humanum est, sed kiu diablo igas nin azene fosi nian sulkon per ilo perfekta en direkto misa? Zamenhof tute ne intencis Esperanton por instruado. Li NENIAM uzis la radikon INSTRU rilate Esperanton en siaj publikaj elpashoj inkluzive lingvajn respondojn dum chiuj 25 jaroj de sia umado en la movado, dum LERN kaj KOMPREN estis de li menciitaj po ch.125 fojoj. En 9 lingvoj per 9 frazoj en li deklaris, ke la tuta gramatiko de Esperanto estas lernebla en UNU HORO(same kiel irigo de auto – en unu vespero), kaj poste kun listo de 125 vortetoj (signoj de trafiko) en la mano vi povas memstare navigi tra tekstoj, kolektante leksikon – LEGOLIBRON anstatau instrulibro. Chu neniu legis tiujn 9 frazojn en la Fumdamenta Krestomatio, kiu eldonighis 18-foje tra XX jarcento kaj nun senpage alireblas interrete en Gutenberga projekto. KLe instruado pushis Esperanton al sakstratom jamen 1979 diris G.Pirlot, kaj en 2012 konkludis Z.Tishljar – 90% de komencitoj malesperiughas pri Espweranto, 9% restas eternaj komencantoj kaj nur 1% farighas parolantoj. Inter ne pli o; 100 000 fluiaj uzantoj de Esperanto 3/4 estas memlernintoj. Kaj mi mem dum 55 jaroj de mia esperantumado renkontis neniun, kiu lernis Esperanton instruate en lernejo.

  2. Kion diri?…Nur ke mi estas ege kontenta pro la elektigxo de
    José Antonio Vergara el Cxilio…Kial… Bone li iom post iom
    akiras altan oficon cxe UEA.
    Mia kontetigo temas ankau cxar li estis unu el miaj elstaraj lernantoj.
    Jen mia fiereco.
    Iván Mättig catalán
    UEA-Delegito Santiago de Cxilio

Respondi