Lingvaj kursoj en BET-49

Dum la 49aj Baltaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 6–14an de julio 2013 en la Litovia urbo Utena, oni povos ne nur pasigi interesan semajnon kun samideanoj, profitante tre interesan programon, sed ankaŭ lerni en unu el la tri diversnivelaj lingvokursoj.

Por komencantoj instruos la redaktoro de la revuo Esperanto Stano Marĉek el Slovakio, kies rektan instrumetodon kaj lernolibron Esperanto per rekta metodo oni jam konas en pli ol tridek landoj.

Kun esperantistoj, kiuj jam paroletas Esperanton, sed volas pli profunde lerni la lingvon, laboros Svetlana Smetanina, la nuna prezidantino de Rusia Esperantista Unio, konata kursgvidantino kiu multege instruis en pluraj landoj.

La kurson por kun la nivelo B2 gvidos Mikaelo Lineckij – konata esperantisto el Ukrainio, sperta instruisto kaj organizanto de Esperanto-aranĝoj.

La lingvaj kursoj en Utena okazos ĉiutage krom la ekskursa tago. Bonvenaj estas ĉiuj, kiuj deziras eklerni la lingvon aŭ perfektigi siajn lingvokonojn. Kuraĝigu komencantojn en viaj urboj, regionoj kaj landoj partopreni en BET-49, ĉar tio estos bonega okazo ne nur lerni dum la kursohoroj, sed ankaŭ tuj provi praktike la akiritajn konojn.

Informoj pri la aliĝo, loĝado, manĝado, invitiloj kaj la reta aliĝilo estas en la retejo de la Litova Esperanto-Asocio.

Gražina Opulskienė

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2013/05/bet-6

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Lingvaj kursoj en BET-49

  1. A. Kuenzli diras:

    La instruistoj kaj prelegantoj engaghitaj en tiu Eo-arangho eble estas malnovaj spertaj fervoraj e-istoj, sed ili estas chiuj senescepte el iamaj komunismaj landoj kaj kiel tiaj do reprezentas la specifan tipon de aganto, kiu vershajne ne plu estas tre moda (krom eble en la verda geto de la Eo-movado mem). Tiu fakto povas esti kulpa kaj respondeca por tio, ke tiu programo ne estas sufiche alloga. Persone mi neniam partoprenus aranghon, en kiu prelegas kaj instruas tiuspecaj aktivuloj.

    Mi jam antaue skribis, ke mi bedauras, ke oni ne invitas homon kiel Markus Roduner, kiu estas tre interesa svisa litovologo loghanta jam de multaj jaroj en Litovio (Siauliai), kaj ech simpatianto de Eo lau mia scio. Char la plimulto de la aprtoprenontoj estos litovoj, li povus prelegi litovlinge pri litova literaturo (li tradukis la romanojn de Jurga Ivanauskaigte), kaj esti samtempe tradukita al Eo. Sed chu tie iu interesighos pri litova literaturo, diablo scias. Kiel ajn, tia preleganto povus meti novajn interesajn akcentojn dum tia arangho kaj iom neutraligi la tedan etoson de la verda geto, kiun karakterizas tiuj aranghoj, kie granda parto chiukaze nur krokodilas, pro manko de bona scio de Esperanto au pro manko de sento de bezono praktigi ghin.

Respondi