La 72a HEK: “Bela programo”

Malfermo de la Hispana E-Kongreso«“Komence estis la sento”, tiel oni devus komenci la historion de Esperanto. Vi ja scias, ke la sento naskis la lingvon <…>. Lingvo kaj sento, jen estas Esperanto». Ĉi tiaj trafaj kaj oraj vortoj de Kalocsay iĝis la mot(iv)o kaj la (t)emo de la 72a Hispana Esperanto-Kongreso, okazinta en Zaragozo la 3–5an de majo. Aliĝis pli multaj kongresanoj ol ĉe la lastaj hispanaj kongresoj: 104 el diversaj hispanaj regionoj kaj eksterlandanoj (ĉefe francoj), kiuj travivis emociajn momentojn.

Pri la organizado respondecis la asocio Frateco kies nomo jam sugestas solidaran senton. La organizantoj klopodis ebligi kiel eble plej agrablan “ujon”, por ke la eno (alportoj de program-kontribuantoj kaj de kongresanoj) estus ĝue memorinda…

Laŭ proklamo en la kongreslibro, la kvar piedoj de la “kongresa tablo” estas lingvo, sento, literaturo kaj muziko (Menciindas ke kune kun la Kongreslibro disdoniĝis ia Pirata Suplemento por distro kaj humoro sub aliaj motoj: Lango kaj Mento, Drivo kaj Vento, Tinto kaj Tento).

En nur tri tagoj enestis densa kaj intensa programo. Tamen, eĉ estis tempo por du kongresaj malfermoj: vendrede nesolena malfermo kun amuza bombon-ĵetado, salutado de sciencfikcia aŭtoritatulo kaj alkravatigo al la kara prezidanto de HEF; sabate solena malfermo kun interveno de Emilio Gastón (kies familio aperas brile en la historio de esperanto en Aragono) kaj piano-interpreto kaj kantado de La Espero.

Antonio Marco Botella, juna veterano (92-jara), kiu verkis multe da libroj pri historio de Esperanto kaj beletro, prelegis pri poezio kaj pri Donkiĥoto omaĝe al ties tradukinto Fernando de Diego. La omaĝinto ankaŭ iĝis omaĝito, ricevinte aplaŭdon pro la dumviva dediĉo al esperanto. Miguel Fernández emociis ĉiujn per sia arto kaj elokvento: dum la kongresa bankedo li donacis aŭskultan deserton omaĝe al Eduardo Larrouy, ĉarma vigla esperantisto kun 100 jaroj de viveco. Aliaj prelegistoj estis aparte brilaj kaj spritaj: Jorge Camacho, Abel Montagut, Antonio Valén kaj José Salguero (Kani).

Muziko plezurigis la orelojn kaj korojn en diversaj stiloj: Eduardo Berdor (valsoj de Chopin), Solotronik kaj jOmO pravigis la ideon de la kantisto Luis Pastor, kiu asertas ke “la muziko estas la maniero igi flugi la vortojn al la koroj”.

Ĉiu kongresano ricevis ekzempleron de Kiĥoto kaj tradiciajn bombonojn “adoquines” (pavim-ŝtonoj) kun Esperanta vesto, kie legeblis hajko de Moritake, tradukita de Kalocsay: “Ĉu florfolio / post fal’ reflugis branĉen? / Ne! – papilio!”. Do, ĉiu kongresano foriris en sia ujo kun dolĉaĵoj kaj vortoj kaj en sia koro kun memoraĵoj kaj emoci-fortoj. Kiel titolo de la bela poemo de Kalocsay: Bela programo.

Lorenzo Noguero

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/05/224hispana/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi