Azia Kongreso en Jerusalemo

Jerusalemo, vidata el la oliva monto

Mi ŝatus komenci ĉi tiun raporteton per letero de fama Esperanto-kantisto, kiun mi ricevis antaŭ nelonge:

Mi ankoraŭ ne havis la tempon skribi al vi por danki vin pro la mirinda kongreso en Jerusalemo. Ne gravas la pluvo, la etoso estis bonega, la diverseco de la originoj valoris, la ekskursoj ege interesaj. La internacia vespero estis tute neforgesebla, eble la plej kortuŝa de mia vivo de esperantisto!!
Denove dankon, Amike, jOmO.

Multajn similajn mesaĝojn mi ricevis skribe kaj buŝe post la 7a Azia Esperanto-Kongreso, okazinta la 18–22an de aprilo en Jerusalemo. Tri jarojn pli frue, kiam Israelo invitis la kongreson, la reago de pluraj aktivuloj de la Komisiono de Azia Esperanto-Movado de UEA (KAEM) estis: “Israelo ja troviĝas en Eŭropo, ĉu ne?”

Tamen dum la 6a Azia Kongreso en Mongolio (2010) KAEM decidis okazigi sian sekvan Kongreson en Israelo. Aldone ELI ofertis al la kongresanoj turisman kovron de la tuta lando ene de du semajnoj: antaŭkongreso en la norda parto, dum la kongreso duontagaj ekskursoj en Jerusalemo kaj apude, kaj postkongreso en la Morta Maro, Eilat kaj Petra en Jordanio. Tiu turisma programo reflektis ankaŭ la kongresan temon: “ekologio de paco – kunvivado de homo, medio kaj naturo”. Kiel distra teamo estis kontraktitaj Kajto kaj denove JoMo, kiu sukcesege koncertis en la pasintjara Israela Kongreso. La bezono informi al la tuta Esperantujo spronis la rapidan konstruon de nova retejo, en kiu apartapaĝe iom post iome akumuliĝis la informoj pri la Azia Kongreso.

Entute partoprenis ĉ. 150 personoj el 25 landoj. La programo estis tri-parta: en la mateno ĝis la posttagmezo – ekskursoj en kaj apud Jerusalemo; ĝis la vespermanĝo – kleriga programo (prelegoj); kaj post la vespermanĝo – arta kaj distra programo. En la inaŭguro salutis la vicurbesto pri kulturo kaj arto, estis legita la saluto de la prezidanto de UEA, kaj parolis la eliranta kaj novelektita prezidantoj de KAEM.

La dumkongresa ekskursa programo konsistis el kvar ekskursoj en Jerusalemo: la okcidenta apudurba regiono – la holokaŭsta muzeo Yad Vashem kaj la araba vilaĝo Abu Goŝ, kie oni gustumis la plej bonan orientan manĝon; la orienta apudurba regiono – Oliva Monto kaj natura promeno en la rivero Kelt; la antikva Jerusalemo – la Templa Monto, la Tomba preĝejo kaj la Lamenta Muro; kaj la moderna Jerusalemo – Kneset (parlamento) kaj la Israela Muzeo.

En la kleriga programo estis prelegoj pri tre variaj temoj – interalie, pri Indonezio, pri la infanedukado en Vjetnamio, ĉina opero, cunamo-katastrofo en Japanio. Okazis debato pri la paco en la Mezoriento, gvidita de Renato Corsetti, kaj prelegoj pri moderna pentrado en Israelo. En la arta programo ĉefrolis la mirindaj Kajto kaj Jomo, kiuj kantigis kaj dancigis la kongresanojn de ĉiuj aĝoj. Krome aperis israelaj dancgrupoj, orienta ventrodanco kaj eŭritmia dancado. Plej vigla kaj riĉa estis la internacia vespero, kiu estis tute spontanea.

Esperantistoj en la Morta Maro

Post la kongreso trideko da kongresanoj partoprenis kvintagan ekskurson al Jeriko, la Morta Maro, Masada, Eilat kaj la Ruĝa Maro kaj Petra, la nabatea antikva urbo en Jordanio.

Amri Wandel

Ĝi estas artikolo el la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/05/224azia/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi