Postprezidaj meditoj

Grigorij ArosevPost la eksiĝo de la prezida posteno en Rusia Esperantista Unio (REU) mi ekanalizis la rezultojn de mia propra laboro. De ekstere la rezultoj efektive aspektas magraj, pli ĝuste – neekzistantaj. Mi konsentas kun tio kaj eĉ pretas akcepti la “titolon” de la plej malsukcesa prezidanto de REU – probable iuj ŝatos tion kaj kontentiĝos pro la “agnosko”. Mia egoo ne suferus, ĉar dorloti miajn proprajn ambiciojn mi kutimas ekster Esperantujo. En la “Esperanto-movado” estas tro simple atingi asocian postenon, do la facileco de atingado devas egali al la facileco de malsukcesa elposteniĝo.

Mi prezidantiĝis, havante kelkajn erarajn iluziojn. La unua, sed ne la ĉefa, estis ke interreto por esperantistoj en Rusio havas grandan signifon. Notu: ne ĝenerale por homoj, sed por esperantistoj, do por individuoj, kiuj opinias sian esperantistecon grava. Sed evidentiĝis, ke ne. Oni volonte uzas la ekzistantajn servojn, sed tion, kion REU povis proponi/oferti – ne. REU ne havis sufiĉajn financajn rimedojn por kreo de io elstare granda (ekzemple de nova socia reto), kaj la nura afero, kiun ni lanĉis de nulo, estis la retejo E-kluboj.ru. Ĝi evidentiĝis tute malbezonata, kvankam mi ĝis nun taksas la ideon tute bona. La observado de rilato de esperantistoj al ceteraj retejoj lasas fari kelkajn konkludojn:

1. Esperantistoj pli ŝatas uzi ĉiukonatajn retservojn (ekz., Facebook);

2. Sekvo de la unua: esperantistoj neglektas bonajn retejojn, kiuj ofertas jen tute malkutimajn servojn (ekz. jam forgesita, sed laŭkoncepte ege bona abonu.com), jen servojn kiuj proponiĝas aliloke (malgraŭ nemagra investado, esperanto.com daŭre estas absolute malpopulara, se kompari ĝin kun la esperantista uzantaro de Facebook);

3. Sekvo de la unuaj du: esperantistoj aktive uzas specifajn retejojn nur se mankas alternativo (ekz. UEA.org, LiberaFolio.org) kaj certajn informojn/ servojn oni ne povas ricevi aliloke.

Lige kun tio estas aparte interesa la sorto de la retejo eoru.ru, kie “vivas” la retaj versioj de la rusa-Esperanta kaj Esperanta-rusa vortaroj de Boris Kondratjev. Mi iniciatis financan subtenon de la retejo eoru.ru – ĉiujare REU-estraro donis al la vortara skipo modestan sumon, kiu kompreneble ne povis, eĉ parte, kompensi la laboron, sed jes – elspezojn por retnomo kaj lokigo de la serviloj. Sed malgraŭ evidenta (eĉ tro evidenta) utileco kaj bezonateco de la retejo, ĝi estas nesufiĉe aktive vizitata: laŭ oficialaj informoj marte estis 970 unikaj vizitoj, aprile – iom pli ol 1100. Oni ne povas imagi, ke esperantistoj ne bezonas vortarojn. La nura konkludo estas, ke oni ne kutimas uzi la retajn vortarojn, malgraŭ ke eoru.ru estas simplega kaj oportunega por uzo. Se manko de kutimiĝo malhelpas uzi vortarojn, ĉu oni esperu je uzado de io pli “ekzota”?..

La dua iluzio koncernis la rilaton de esperantistoj al la laboro de movadaj funkciuloj. Mi, havinte nulan sperton en la “plenkreskula” Esperanto-movado, sed sufiĉan pri la junulara (en la dua duono de la 1990aj, kiam SEJM-2 ankoraŭ vivis kaj relative bonfartis), esperis, ke nun, same kiel SEJM-junuloj antaŭ 15 jaroj, membroj de REU kaj ceteraj aktivaj esperantistoj respektos la laboron de la aliaj. Vane mi esperis je amasa subteno. Kelkaj homoj daŭre opinias, ke, akceptinte volontulan nepagatan postenon, movadaj funkciuloj tuj ekdevas fari multegajn aferojn. “Evidentiĝas, ke en ĉi tiu urbo estas pluraj homoj, por kiuj Ostap Bender estas bezonatega!” – skribis antaŭ jarcento la verkistoj Ilf kaj Petrov. Do, estis tre amare vidi tian misrilaton, kvankam kompreneble ne ĉiuj kondutas tiel. Plejparto respektas onian laboron. Sed des pli frapa estas misrilato – ĉiuj ni estas homoj. Dankoj estas akceptataj kiel io memevidenta, kelkaj skandaloj kaj vanaj akuzoj seniluziigas kaj senfortigas. (Parenteze, tia misrilato venas nur flanke de homoj, kiuj neniam okupis seriozan postenon en la landa movado, ĉar tiuj, kiuj jam havas tian sperton, konscias malfacilecon kaj sendankecon de la laboro.)

La tria iluzio, pli ĝuste – seniluziiĝo – estis mi mem. Mi planis inviti por laboro en REU novajn aktivulojn, plejparte tiujn, kun kiuj ni laboris kune en SEJM-2. La afero malsukcesis – malgraŭ daŭra persvadado preskaŭ neniu konsentis, kaj tiuj, kiuj formale konsentis, reale faris nenion. (Raraj esceptoj – ekzemple, la kasisto de REU – nenion ŝanĝas ĉi-rilate. Estis privata venko de estrarano, kiu siatempe proponis kandidaton por la ofico de kasisto.) Kroma maltrafo estis mia evidentiĝinta malkapablo insisti pri plenumo de certaj taskoj flanke de tiuj, kiuj surprenis la respondecon – estraranoj kaj komisiitoj. Mia (erara) penslogiko estis jena: “Homo respondecas pri io, do li/ŝi memoras tion, kaj faros, se povos”. Tia atendado rezultigis fiaskon de multaj ideoj kaj projektoj. Ĉu mi kulpas? Sendube. Konsciante tion, mi mem provis fari ion, kompreneble, kun magra rezulto. Aferoj kaj farendaĵoj amasiĝis, tempo mankis, teamanoj pasivis, okupiĝante nur pri siaj aktivadoj. Bona insistema prezidanto milde devigus ilin plenumi la asociajn taskojn. Mi ne povis.

Antaŭ iom da tempo mi aperigis en La Ondo kaj REGo la artikolon Kio estas reala trezoro de REU?, kie mi esprimis la opinion, ke rusiaj esperantistoj nenion bezonas de REU, kaj sekve ne pretas aktivi en la Unio kaj por la Unio. La teksto elvokis multajn reeĥojn, inter kiuj estis pozitivaj kaj negativaj. Rusianoj, konintaj min persone, miskomprenis la artikolon, opiniante, ke mi provas pravigi mian propran malsukcesan agadon per “eksteraj” kialoj. Tute ne – mi neniam negis miajn erarojn, sed ja unu homo ne povas esti kaŭzo de la tuta malbono! Alilandanoj analizis la tekston pli neŭtrale, ne aldonante personan opinion pri mi, kaj iliaj komentoj estis pli raciaj. Sed la tempo iom post iom pruvas, ke la Esperanto-agado (almenaŭ en Rusio – karaj alilandanoj, ĉu ankaŭ en viaj ŝtatoj?) efektive dispeciĝas je privataj aktivadoj, kies “posedantoj” ne bezonas rilati kun la landa asocio. Ĝia, de landa asocio, tasko estas pruvi sian bezonatecon kaj utilecon. Mi mem sincere volas, ke tiel okazu, kaj ekde nun mi faros ĉion, kion povas fari ordinara membro – ĉiujare pagi kotizon. Tamen mi havas kelkajn dubojn, ke io radike ŝanĝiĝos, ĉar por mi estas evidenta vivneceso rekoncepti la rolon kaj strukturon de REU. Do fari tion, kion apenaŭ faros la ĵuselektita estraro.

Grigorij Arosev

Legu ankaŭ:

Grigorij Arosev: Kio estas la reala trezoro de REU?

Grigorij Arosev: Ĉu Esperanto povas doni ion principe novan al la mondo? (Intervjuo)

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/05/224arosev/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

40 Responses to Postprezidaj meditoj

  1. Fehér Andor diras:

    Al la problemoj cxi-supre menciitaj mi povus la jenojn aldoni.
    Kiel supre (je la 24-a de majo) mi jam skribis: la unua plenumenda tasko estas la determino de tauga, oportuna celo por UEA kaj (gxiaj) landaj asocioj. Tiun celon ni bezonas jam ne elkovi, sed nur solvante alternativon: cxu tiu celo estu “okcidenta” (individu-centra) aw “orienta” (sociocentra). En nia tuta movado sxajnas la individu-centrismo regi (“niaj asocioj zorgu pri la priservo de la membraro” k.s.), kio egalas eternajn kvereladon, stagnadon, almenaw el la vidpunkto de la socia misio de nia movado. “Socia misio”?! Kio estas tio? Mi devis kun bedauro sperti, ke cxi tiu esprimo por la plimulto da e-istoj sonas “cxine” (alm. inter europanoj).

    Gxi signifas, ke la homaro bezonas ne sole “interfratigxon” (ho, Z-a naivajxo…), sed ankaw (ecx prefere) IL-on, pli precize ties tiajn uzeblojn, per kiuj gxi kapablus kontentigi praktikajn bezonojn en la cxiutaga vivo, “fluanta” ekster niaj artefaritaj uzebloj (do en la internacia turismo, en la strato, bazaro de urboj k.s.). Nia mondo, precipe rezulte de la evoluo de amasmezura veturado kaj internaciaj komerco, kunlaboro, igxis multe pli internacia ol en la antawaj jarcentoj, sed la internacia komunikado (el lingva vidpunkto) postrestis tiun evoluon. Cxu la apenaw decxifreblaj uzavizoj sur ujoj de internacie venditaj varoj, la maleblo komunikigxi kun piedirantoj, policanoj en stratoj de fremdaj, eksterlandaj urboj, en vendejoj, hospitaloj, sukurejoj, doganejoj, muzeoj k.t.p., en alia lingvo ol la angla, estas ne unu el la fontoj de cxiutagaj cxagrenoj? Jen la problemoj, kies solvon la nacioj atendas de ni, sed ni, strute sxovante nian kapon en sablon, simple ignoras ilin. Kie ajn lancxis mi cxi tiujn “ordinarajn” problemojn, mi cxie renkontas nekomprenemon, kvazaw mi parolus “cxine” (mi petas pardonon de gecxinoj). Kaj ni miras, se la “makrosocio”, spertante nian indiferentecon pri tiuj problemoj, sin tenas ankaw siavice indiferente pri ni.

  2. Valdas, mi ja ne komparis naturan koncipon de Esperanto. 😮
    Se Tok Pizin havas jam 4 milionojn da parolantoj, kial nenio auxdigxas pri gxi en la mondo? 😮 Mi neniam renkontis parolanton de tiu “lingvo”. 🙂
    Gravas ne pureco, sed kvalito. La uzado estas primara, kaj la kvalito estas sekundara. Granda kvanto de uzado naskas kvaliton, sed ne granda kvanto da balbutantoj.

  3. vojaĝo.info diras:

    Temas ne pri dilemo “kvanto-kvalito”, sed pri “uzado-nenio”
    Ĉu estas pli bone, ke iulo, kiu bone scias e-ton ne uzas ĝin por praktikaj, utiljaj bezonoj?
    Se vi parolas kun misoj, vi povas plibonigi vian lingvon uzante ĝin. Tamen vi neniam plibonigos ĝin, se vi ne uzas ĝin. Kaj tute la lingvo estas malviva, se ĝi ne estas uzata.
    Kvaliton naskas uzado. Kaj kvanton ankaŭ.

  4. Valdas BANAITIS diras:

    Tamen plej gravas ne pureco de la lingvo, sed ĝia uzado.
    Bona slogano. Temas pri kvanto, ne pri kvalito.
    Chu kvanto naskas kvaliton?
    Baldau 40 coms
    🙁

  5. Valdas BANAITIS diras:

    Vladimiro,
    ne komparu naturan koncipon de Esperanto kun plastikaj artefaritaj opupoj, kiel Lidepla kaj Klingon. Adoleska, des pli adolta menso jam ne povas naski vivipovan lingvon. Tion ecx Kornej Cxukovski kaj Lev Vygotsky sciis. Nu, Tok Pizin havas jam 4 milionojn da parolantoj kaj pli ol 200 mil denaskuloj.

  6. Euxgen, Vi prave skribis, ke necesas renkontigxi “vizagxo al vizagxo”. Do mi proponas al Vi kaj al la aliaj kundiskutantoj veni al Internaciaj E-Tagnoktoj (IET-3) en kabo Tarhxankut (Krimeo, Ukrainio) la 1-an – la 15-an de julio 2013:
    http://jalto-esperantoklubo.org/eventoj/iet-3/
    🙂

  7. Eugen Macko diras:

    El nenio nur dio povas fari ion. Ni ne supertaksu nian povon. Ni bezonas la tradicion kaj esperanto havas. Jam Zamenhof kreis el la tradicio kiu en la historio evoluighis. Interreto estas tute en la senco de esperanto disvolvigho.
    Sed tio ne signifas ke la antauaj strukturoj estus detruendaj. Ankau post la detruo eblas surkonstrui, sed ni jam havas la sperton, ke tio estas multe pli pena, ol renovigi. Landaj asocioj, lokaj kluboj kaj UEA, havas jam sian historion, el kiuj eblas lerni kaj plibonigi.
    Ni estu atentaj, interreto estas granda evoluebleco por esperanto, sed ne solvas chion problemon. Nuntempe ankorau ne estas tute ekkoneblaj la malfacilajhoj, sed ili jam parte mendighas. Por resti tuta homo ne sufichas nur audvizaj kontaktoj, sed necesas ankau senperfizike vizajhaj.
    Chiu nova iniciado, (kiuj ne restas nur grandaj Ideoj), projektoj kiuj realighas, disvastigas kaj pluevoluigas esperanton. Sed, ankau tie oni devas atenti, ke tiuj movadoj ne restu nur en si mem, sed ili devas flegi la kontakton ankau kun aliaj partoj kaj samtempe kun la tuto.
    Grava demando estas, kiel tion per novaj, au renovigitaj strukturoj en la esperantomovado atingi? Ne sufichas nur diskritiki chion ghis nun estantan kaj nur detrui, sed kiel fari ke estu pli bona? Kiel kunigi tiujn patigitajn sukcesajn movadojn, ke ili kune povus montri la vivkapablon de esperanto?
    Ke mi ne restu nur che demandoj, mi provas ankau kelkajn respondojn: Sufiche ghenerale konata valoro estas, ke en chiu movado kun iu konvinko al iu celo, gravas la unueco de la membroj. Kaj chiam pli da subtenatoj ekzistas, despli potenca povas esti tiu unuigho.
    La esperanto movado konsistas el tre diversaj homoj, ech tutmonde, kiujn tre malfacilas kunigi. En la historio jam estis kelkaj provoj tutmonde unuighi homoj kun similaj interesoj. Ekz. „Proletarioj de la mondo unuighu.“ Tiu tute fiaskis, ech efikis inverse, la tutmondistoj estis persekutitaj.
    Sed tio tamen ne signifas ke homoj kun similaj interesoj tutmonde ne estus unuigheblaj. Troveblas multe da aliaj organizajhoj kiuj tutmonde funkcias. Sed ghis nun tutmonde neniu funkcias sen iu kapitalo. Kio ankorau ankau ne signifas ke, chiu socia movado povas nur per kapitalo funkcii.
    Vidu, en demokratiaj shtatoj per legho estas certigita la subteno de sociaj movadoj, se ili atingas la leghe antauviditan procenton. Bedaurinde ni ne havas mondan shtaton, por internacia subteno. Sed, jam komencis io tute novo ghis nun nekonata, ankau internacie, en la mondrelacio malgranda Europa Unio.
    Tiun historie, ghis nun unikan internacian evoluon en la mondo povus uzi kaj eluzi la esperantistoj minimume en la EU. Ili havas nun sian internacie konkrete demokratian rajton agi por demokrata internacia komprenigho en la EU, kiu havus ankau tutmonde efikon, por lingva justeco. Tiun shancon jam ekkonis ne nur esperantistoj en la EU, sed ankau en aliaj mondpartoj (ekz. Japanio), sed bedaurinde ne en bezonata vasteco kaj unueco.
    Mi ne komprenas, kio retenas la esperantistoj en la EU unuece subteni iun politikan movadon, kiu agas por internacie demokrtiaj lingvaj rajtoj, kio en la EU estus tre necesa kaj pro tio trovighus ankau neesperantistaj subtenantoj. Sendepende de iliaj alipolitike partiaj apartenoj. Memkompreneble nur de tiuj kiuj akceptas la Homajn Rajtojn.

  8. vojaĝo.info diras:

    Loko kie mi aŭdis plej multe de piĝino-parolantoj estis, evidente, la UK en Hanojo. Kompare kun tiu lingva situacio, la retejoj estas praskaŭ normo de la lingvo )))
    Tamen plej gravas ne pureco de la lingvo, sed ĝia uzado.
    Ne sektanta adoro, propra al minin’oj kaj liaj gekolegoj-movadanoj, sed uzado.
    Paroli rompe kaj produkti – estas pli progreseme, ol fierigi mallaboreme. De tiu malsano – senlaborema fiereco – suferas tuta ruslanda movado.

  9. Valdas, ankaux ‘vijagxo.info’ (Biserov) kredas, ke lia pseuxdoEsperanto (pigxino) venkos. Cxu iu legis ion ajn en liaj fusxaj retejoj? 😮

  10. Valdas BANAITIS diras:

    La ĉefa ideo de Ian Fantom –
    por esti en kontakto kun la homoj!
    kaj ke tiu kontakto estu kontinua kaj produktiva. Nun ĝi restas fragmenta kun konstante fuŝiĝanta lingva nivelo. Tion agnoskas ne nur Zlatko, sed ankaŭ Katalina – bakado de eternaj komencantoj malgraŭ 125-jara espero, obstino kaj la pacienco en trudado de instruado por ricevi ne pli ol 1% da rezulto. Ne mirinde – ni ricevis unikan reciproke komprenigan instrumenton kaj freneze (lau Mc Gill) fosis nian sulkon laŭ misgvida reklama instrukcio, tute neadekvata por la sintEksa mekanismo de tiu instrumento. Efektiviĝis la profetado de Zamehof,tra 100 jaroj 18-foje reeldonita en Fundamenta Krestomatio: “la nombro de la entuziasmuloj atingos certan ciferon kaj haltos, kaj la malvarma indiferenta mondo ne volos oferi sian tempon por tio, ke ĝi povu komunikiĝadi kun tiuj ĉi nemultaj, kaj tiu ĉi lingvo, simile al la antaŭaj provoj, mortos, alportinte absolute nenian utilon”.
    Li ne mensogis, ankaŭ asertante, ke la mekanismo de lia lingvo estas lernebla en unu horo. Tion li ripetis en la Unua Libro oklingve plus okfoje en 1900 en la “Esenco kaj estonteco de LA ideo de lingvo internacia” (konsultu la Krestomation, jam 10 jarojn interrete en Gutenberga projekto). Li ne intencis Esperanton por instruado – tiun li tute ne menciis… Kiom ni semis kaj semis, kiom ĝermis kaj velkis, ekzemple en Zamenhofa patrujo, por ĉijare legi en LF “mi min mortigis por ne kabei”
    Por Facebook sufiĉas piĝino, kaj piĝino, antaŭ 125 jaro aperinta en Papua Novgvineo, venkis sen instruado.

  11. Ĵajro diras:

    “Sed shajnas al mi, ke ili ankau ne tro interesighas pri tiu chi demando, chefe char la e-istoj mem ne kredas, ke tia enkonduko reale okazas. Jen la tuta paradokseco en la logiko de Esperanto.

    Prefere komencu kun la praktika agado antau ol konstrui abstraktajn modelojn, kiuj chiukaze ne funkcis.”

    Kutimaj vanaj vortoj kiu gvidas onin al nenie.

    “Grigorij Arosev…..Tamen ĝenerale pri la movado mi estas sufiĉe pesimisma. Komentita 29 05 2013 je 00:47”

    Se ni ne povas produkti nenian konkretan G. Arosev, almenaŭ produktu ni lumajn ideojn. Forlasu vi la pesimismon bonvole.

    Post legi mi volas profiti tie ĉi por diri observon kiun neparolanto de Eo diris en mia lando al mi: Eo havas troe da propagandisto kaj neniu da produktisto! Gesinjoroj, ni devas produkti! Kion? Ĉion! Ekde arktikoj en interreto ĝis varoj!

    Ni kapablas produkti. Mi perfekte povas kontakti eksterlandanoj por negocii, por kunlabori. Vidu ni sron Ĉielismon (Wang Tianyi) en Ĉinio. Mi ricevis hodiaŭ noticon pri entrepreno de ruso

    http://www.worldsherryday.com/esperanto-red-berry-cobbler/

    Multfoje mi vidas negocojn kaj en Britujo kaj en Ukrainujo, kaj Kaj Germanujo (Hotelo Esperanto en Fulda) kaj en aliaj lokoj kiu volas uzi nian lingvon.

    Ni delonge devas produkti por niaj necesoj, al niaj necesoj kaj per niaj rimedoj.

    La subfosanto kiu Ian priskribas certe estas kaj estos en ĉia ajn kulturon sed ni devas identigi sufoki ilin. Formu ni en nial lokoj niaj esperantaj insuloj kaj ni devas ligi ilin al pli granda afero kiu estos nia monda Esperantujo.

    Pri la laboro de statistiko de Lu Wunsch-Rolshoven mi opinias laŭdinda sed ĝi ne devas esti vane. Li ne devas labori sole kaj precipe, lia laboro devas gvidi nin al produktado de rezultoj en iu areo.

  12. vojaĝo.info diras:

    Jen, tiuj kiel Minin neniam komrenos diferencon inter ilo kaj esenco. Por ili egalas “uzi esperanton” kaj “dissendi sensensaĵojn sub titolo de esperanto-dissendolisto”

    Grandan dankon al ili, ke ili tamen ne postulas salajron…

  13. Lu, mi bonvenigas Vin en nia dissendolisto
    esperanto-rus@yahoogroups.com
    🙂

  14. Ian Fantom diras:

    En Britio ne ekzistas, nek ekzistis, dissendolisto de la landa asocio. Tamen la dissendolisto esper-brit estis en 2003 sabotita de Raŭmistoj kaj stranguloj. Poste ni starigis novan, samnome, per Google, kiu estas pli bone kontrolata. Tamen neniel tia listo povas vere efike funkcii, sen kunlaboro de la landa asocio, ĉar ni ne havas aliron al membrolistoj, kaj okazis ĉiukaze negativa propagandado, tiel ke ajna porEsperanta agado en la lando estas nun malfacila.

    La landaj asocioj certe ŝanĝiĝis en karaktero depost kiam mi eniris la movadon en 1962 – kaj plej rimarkeble ŝanĝiĝis depost la kolapso de komunismo en 1991. Iam ilia celo estis specife por antaŭenigi Esperanton. Estis en la fruaj tagoj la ĝenerala supozo, ke iu kiu ne simpatias kun tiu celo ne aliĝus al la asocio. Oni povus kompreni, ke kelkaj kiuj volis nur uzi Esperanton – eble por kolekti poŝmarkojn aŭ simile – aliĝus al la landaj asocioj tutsimple por esti en kontakto kun la homoj; tamen nun tio tute ne necesus, ĉar ekzistas pli bonaj rimedoj ekstere de la asocioj por tion fari ol estas ene de la asocioj.

    Tamen nuntempe oni ĝenerale vidas la asociojn kiel asociojn de Esperanto-parolantoj, kiuj konsistigas ian “lingvan diasporon” kaj “komunumon”. Iuj membroj de tiu “komunumo” eĉ subfosas la “pra-celon” de la movado, kaj mokas movadanojn, nomante ilin “finvenkistoj”. Kial tiaj homoj dezirus eĉ membriĝi en Esperanto-asocio, kies celo estas disvastigi Esperanton laŭ la zamenhofaj ideoj? Kaj samtempe, multaj kiuj ja subtenas la zamenhofajn ideojn forlasas la Esperanto-asociojn pro la supozata “fuŝado” en la asocioj.

    Estas absolute la malo de tio kion asertis Lu, kiam li skribis: “Laŭ mia impreso la landaj asocioj ne plu estas ĝeneralaj asocioj por ĉiuj Esperanto-parolantoj …”. Mia landa asocio estas ĝuste tio. La ideo, ke oni aliĝos ĉar oni subtenas Esperanton estas nun konsiderata preskaŭ kiel frenezaĵo. Kompreneble la plimulto de la Esperanto-parolantoj ne interesiĝas pri la asocio, eĉ se ĝi estas por ili.

    Tamen la cetero de la frazo de Lu ja estas ĝusta: “…, kie povas kunlabori ĉiu kiu volas, kaj en kiuj oni povas libere organizi sian propran agadon kun samcelanoj”. Oni tutcerte ne povas ene de mia nuna landa Esperanto-asocio tion fari, sen esti blokita”. Provoj diskutigi la “renovigon” de la asocio estis sabotitaj. La asocion transprenis maldemokratiaj Raŭmistoj. Kian intereson ili povus havi en asocio kies celo estas antaŭenigi Esperanton? Juĝante laŭ iliaj agoj, povas esti nenio alia ol saboti Esperanton.

    Jam antaŭ pli ol jardeko mi antaŭenigis la vidpunkton, ke en la Interreta epoko ne gravas al mi se malkreskos la membraro de nia landa asocio, kondiĉe, ke tiuj kiuj restas estas tiuj kiuj volas antaŭenigi Esperanton. Aliaj povos kontentiĝi aliloke; ili formas iasence la merkaton por libroj, gazetoj, Esperanto-ferioj ks. Sed fakte okazis ĝuste la malo; forlasis ĉefe la senesperiĝintaj movadanoj, kaj transprenis la Raŭmistoj. Tion oni povas klare vidi en la supra koresponado pri la rusa movado. Mi ne scias, ĉu la prezidinto en la rusa asocio estis sabotanto aŭ sincera movadano kiu malsukcesas pro la sabotado de aliaj. Eĉ por ruso necesus elfosi protokolojn kaj aliaj dokumentojn por vere kompreni kio okazas.

    Bezonata estas landaj Esperanto-asocioj kies sola celo estas antaŭenigi Esperanton, kaj ne ĝeneralaj asocioj de Esperanto-parolantoj, senkonsidere, ĉu ili estas por aŭ kontraŭ la zamenhofa celo.

  15. Lu W.-R., Vi pravas. Ni jam fondis nian dissendoliston komence de la jaro 2003, kaj gxi sukcese funkcias jam la 11-an jaron:
    esperanto-rus@yahoogroups.com
    Cxiuj dezirantoj bv aligxi al gxi!
    Sed tie jam ne temas pri REU-agado. Gxiaj membroj okupigxas sukcese pri sia propra kaj sendependa E-agado. 🙂
    Ni agadas gxuste laux Viaj konsiloj, Lu! 🙂

  16. Grigorij Arosev diras:

    Mi sincere dankas pro la reeĥoj kaj sonintaj subtenaj vortoj. Ne atentante kelkajn senrezerve idiotajn komentojn ĉi tie, mi refoje atentigu, ke celo de la artikolo ne estis devigi la legantojn simpatii kun mi pro la malsukcesa prezidado. La celo estis koncize priskribi problemojn, kiujn mi reale alfrontis dumprezide. Estas evidente, ke la problemoj efektive aktualas. Ni vidu, kio okazos poste. Tamen ĝenerale pri la movado mi estas sufiĉe pesimisma.

  17. A. Kuenzli diras:

    “Fiasko de e-kluboj.ru ne estas fiasko de Arosev, sed fiasko de tuta grego movadana en Rusio.”

    ABSOLUTE PRAVE!

    Mi aldonus: Arosev estas NUR VIKTIMO de tiu grego (konsistanta plimulto el idiotoj), kiun necesus sendi al la piprolando, senescepte. Temas en principo pri la sama koterio kiel tiu de UEA, kiu kondukis Esperanton en la sakstraton, dilemon, abismon. Sub la komunismo ili fartis bone, nun ne plu, char neniu plu interesighas pri ili, kaj ili estas frustritaj kaj klopodas pravigi sin per sensenca aktivismo kaj stulta argumentado.

    Pri chiuj cetere esprimitaj opinioj de vojago.info mi centprocente konsentas.

  18. Por iom bazi miajn asertojn sur statistikoj mi kreis paĝon pri tio, http://eo.wikipedia.org/wiki/Statistiko_de_Esperantujo , kaj faris dekon da enketoj ĉe Facebook, https://www.facebook.com/notes/lu-wunsch-rolshoven/enketoj-%C4%89e-httpswwwfacebookcomesperantoland/4562979193145 . Interalie pri eklernoaĝo, loko de E-lernado, tempo uzata por E-eklernado, deveno de informoj pri Eo, graveco de informoj por la eklernado, studofakoj…

  19. vojaĝo.info diras:

    Fiasko de e-kluboj.ru ne estas fiasko de Arosev, sed fiasko de tuta grego movadana en Rusio. Mi tion diras facile, ĉar mi ne alkalkulas min al movadanoj kaj eĉ esperantistoj, tamen partoprenis en la retejo kaj fakte mia artikolo estis tie unu el plej plenaj. Tio ne gravas, sed tio montras esencon de movado, kiu akuzas Arosev’on sed ne movis eĉ unu fingron por kunlabori.

    Kaj Smetanina, kiel mi vidas laŭ atingebla informaro, nur planas “unuigi aktivulojn el provinco, por disvastigi agadon, por plifortigi agadon, por aranĝi renkontojn” .. ktp ktp… do kantas malnovajn kantojn.

    Se “provincianoj” sukcese agas sen REU, sen Smetanina, do, por kio ŝi (kaj REU) estas bezonata al ili? Ĉu por legitimi ekziston de REU kaj “prezidantecon” de Smetanina?

    “kies celo estas nur detrui la funkciantan E-agadon”
    montru al mi “funkciantan E-agadon” en Rusio. Fruktodonan e-agadon, ne krabladon de personoj, suferantaj de fantomdoloroj de ilia eksa grandhomeco.

    ” malamikoj de E-o estas uloj, kiel ‘vojagxo.info’… sed ne fari ion utilon por REU kaj por la E-movado.
    ‘vojagxo.info’ opinias, ke li”

    Tute ne planas fari ion por REU kaj por via “movado”. Ĝi estus krimaspekte vana okupado. Sed ĉiu persono, kiu ne estas blindulo, povas viziti ‘vojagxo.info’ kaj konstati mian kontribuon en e-uzado. Ne movado, sed uzado!
    Eble, erarplena, eble, ne perfekta, sed realan kontribuon.

    Ĉu vi, Minin, povas prezenti ion ajn similan? Aŭ vi kapablas nur kune la alia “granda rusia movadano” nur kalumnii en interretaj dissendoj kaj malhelpi al e-aranĝoj, en kiuj partorenis membroj el ses landoj?

  20. Vladimir Minin demandas, “kiel eblas kunlabori, se la REU-dissendolistoj estas cenzurataj, kaj proponoj de REU-membroj ne povas aperi tie”.

    Nu, oni fondas propran dissendoliston, al kiu povas aliĝi, kiu volas, kaj kiun oni mem administras kun aliaj, kiuj preferas sencenzuran diskutadon. Tio ĉe Guglo aŭ Yahoo kostas malpli ol horon (kiam oni faras unuan fojon). Volonte mi konsilos.

    Laŭ mia impreso la landaj asocioj ne plu estas ĝeneralaj asocioj por ĉiuj Esperanto-parolantoj, kie povas kunlabori ĉiu kiu volas, kaj en kiuj oni povas libere organizi sian propran agadon kun samcelanoj. Landaj asocioj (kaj UEA) havas sian propran stilon, depende de prezidantoj kaj estraroj. Sekve estas saĝe okazigi la ĝeneralan diskutadon kaj la organizadon de komunaj agadoj ekster la asocioj kaj iliaj diskutolistoj.

  21. Smetanina proponas kunlabori, sed kiel eblas kunlabori, se la REU-dissendolistoj estas cenzurataj, kaj proponoj de REU-membroj ne povas aperi tie. Ankaux Smetanina mem ne respondas al leteroj de REU-membroj.

    Sed la plej grandaj malamikoj de E-o estas uloj, kiel ‘vojagxo.info’, kies celo estas nur detrui la funkciantan E-agadon, sed ne fari ion utilon por REU kaj por la E-movado. ‘vojagxo.info’ opinias, ke li (Biserov) kapablas kasxigxi sub multegaj pseuxdonomoj, sed li eraradas denove kaj denove: liaj grandegaj diablaj orelacxoj elsxovigxas el cxiu lia leteracxo.

  22. Ian Fantom diras:

    “Mankas senco ion ripari, la tuta sistemo estas putrita”.

    Tion mi eltrovis pri mia landa asocio. Sed neniu demandas la kialon. Mia landa asocio estis sabotita, kaj mi nur sugestas al sinceraj homoj inkluzivi tiun eblecon kiam ili konsideras tian situacion en iu ajn membrara asocio. Tiom simple.

  23. vojaĝo.info diras:

    “Ne troigu kaj ne komplikigu aferon — esperantistoj sekvas socian evoluon/ŝanĝojn en Rusio.”

    “Esperantistoj en Rusio” estas svaga socio. Se vi vidpunktas pri e-movado, kluboj, REU – tio estas nur iluzio. Ĉiu nova “prezidanto de REU” startas kun promesoj de evoluo, ŝanĝoj, proksima feliĉo ktp ktp. Kaj poste estas nenio.

    Ĝi ne estas nura persona problemo. Pli granda estas “Problemo de minin’-oj”, kiuj sukcese postulas, petas, atendas, edifas, sed NENIAM faras, neniam partoprenas, nenion produktas krome bla-bla-blado.

    Mi atendas nenion de “prezidanteco” de Smetanina, unue, pro miaj propraj opinioj pri la persono, due, pro tio, ke aktuale ne gravas, kiu estras en via “movado”. Estas anekdoto pri akvotubisto malliberigita pro lia eldiro “Mankas senco ion ripari, la tuta sistemo estas putrita”.
    Sed tiuj homoj, kiuj devas ŝanĝi, ripari, eviluigi povas pensi kaj agi nur limigitaj per iliaj kelkdekjaraj ŝablonoj. Modo ŝanĝiĝis, ili – ne.

    “Strategia eraro — li ne formis taĉmenton kaj preskaŭ sola efektivigis siajn ideojn.”
    Jes. Ĉar aliuj personoj preferis babiladon en VK. aŭ forumoj, aŭ dolce far niente

  24. Ian Fantom diras:

    Ĝuste, oni ne troigu aŭ kompliku aferojn: sen faktoj oni faras nur supozojn aŭ hipotezojn.

    Kiam oni scias, ke okazis subfosado en unu asocio oni ne forigu la ideon, ke povus esti subfosado ankaŭ en aliaj asocioj kiuj montras similajn simptomojn. La insisto, ke ĉio kio misiras absolute nepre okazas pro fuŝoj, kaj ke fizike ne eblas ke en Esperanto homoj povas mensogi, estas laŭ mi la ĉefa obstaklo al progreso en la hodiaŭa Esperanto-movado.

    Parenteze, en 2005 mi provis fari iom similan enketon al tiu kiun sugestas Andreas, per sendo de cirkulaĵo al ĉiuj membroj de mia landa asocio. La demandoj estis:

    1. Kio laŭ vi estas la ĉefa kaŭzo de la membroperdo dum la pasintaj dek ĝis dek kvin jaroj?
    2. Kion vi opinias, ke la Estraro devus fari pri tio?

    Mi sukcesis persvadi la Estraron akcepti, ke mi tion faru. Tamen iuj membroj de la interna rondo poste renkontiĝis private kaj inversis la decidon. La agado estis blokita. Tiu interveno faris pli por demonstri la problemon ol estus farintaj ĉiuj ordinaraj membroj kune. La koterio volis eviti, ke mi montru en la cirkulaĵo la membrostatistikojn por tiu periodo en grafika formo, kio tuj evidentigus la skalon de la membrokolapso.

  25. Geĉjo diras:

    Amikoj! Ne troigu kaj ne komplikigu aferon — esperantistoj sekvas socian evoluon/ŝanĝojn en Rusio. Tamen iom kun prokrastiĝo kaj “bremso”.

    Grigorij estas relative pli juna kun propra vidpunkto pri evoludirekto/j de E-movado en Rusio.
    Strategia eraro — li ne formis taĉmenton kaj preskaŭ sola efektivigis siajn ideojn. Sed multaj (fakte nemultaj) restintaj e-aktivuloj “restis” en etoso de 60-70-80/2 jaroj. Vere, la etoso estis bona kaj fruktodona. Sed socia fono draste ŝanĝiĝis post 1985…
    Valoroj de E-movado nun interesas nemultajn, nuna slogano – “pririĉiĝu ajn maniere”. Sed E-movado estas ligita al ekonomiko tre malforte. Sociaktivaj homoj sin “trovas” en aliaj aktivadoj kiuj estas pli profitdonaj. Multaj serioze opinias, ke lerninte la anglan ili perlaboros pli multe. Kaj multaj kursejoj bone ekspluatas tion. Kaj perlaboras nemalmulte.
    Kiujn valorojn nun povas proponi E-movado? Kiujn allogaĵojn?
    Ili estas, sed kiu povas klare vortumi ilin? Kaj apliki en konkreta agado.
    Sed pro rutiniĝo kaj kutimiĝo ni ne emas ion ŝanĝi. Almenaŭ e-aktivuloj.

  26. A. Kuenzli diras:

    Nuntempe mi lanchas enketon inter la aktiva e-istaro kun jena demando:

    Saluton

    Mi faras malgrandan privatan enketon.

    Se vi devus respondi al la demando: Kiuj estis lau vi la 10 chefaj eraroj de la Esperanto-movado, kiujn erarojn vi mencius?

    Averto: Bv. fari diferencon inter “problemoj”, “malfaciloj”, “mankoj” unuflanke kaj “eraroj” aliflanke”.

    Bv. respondi ene de unu semajno.

    Dankon pro la kunlaboro.

    ghis

    http://www.planlingvoj.ch

    Oni estas invitita respondi.

  27. Ian Fantom diras:

    Dennis Keefe skribis en uea-membroj, kaj ankaŭ en esper-brit, ke laŭ moderna merkatika teorio oni komencu merkatadon per kolekto de statistikoj. Por sciencisto sen ajna scio de merkatiko tio devus esti evidentega, kaj ĝuste tion mi faris en la sepdekaj jaroj, kaj denove en la nuldekaj jaroj, kiel mi detaligis en mia reago en esper-brit. Sed mia demando estis esence, kial en Esperantujo oni kolektu statistikojn se oni poste ignoros ilin? Jes, Esperantistoj laŭdas la mesaĝiston kiam la statistikoj plaĉas, kaj kelkfoje mallaŭdas la mesaĝiston kiam la statistikoj malplaĉas. Kiam ili ne mallaŭdas la mesaĝiston ili tutsimple ignoras la statistikojn, kaj daŭrigas la diskutadon surbaze de neniaj faktoj.

    Ĝuste tiel faris Lu kaj Andreas supre.

  28. A. Kuenzli diras:

    “La artikoloj de Arosev devas esti bazoj por niaj debatoj pri la movado kaj la monda kulturo kiun ni ĉiuj konstruas ĉiutage.”

    Tipa troigo de esperantisto. En la artikolo de Arosev mi vidas nenion tian. Li nur ripetis aferojn, kiujn antau li multaj jam spertis kaj esprimis, chefe pro havo de vanaj iluzioj. Mi ne konas Arosev, eble li estas bonintenca, inteligena kaj simpatia, sed unu el liaj problemoj estis vershajne, ke li kunpushighis kun malnovaj aktivuloj, de kiuj li kaj liaj proponoj ne estis akceptitaj, aktive au pasive. Chi tiun problemon pli junaj kaj li novaj esperantistoj ofte alfrontas, ankau en UEA, kiu estas regata de la malnova koterio, kiu ignoras chiajn ideojn eksterajn, au en Pollando, kie malnovaj stalinistoj revenis por dikti la tonon. Multaj novuloj denove kabeis (ekzemple preskau la tuta aktivularo de mia TEJO-generacio, se eble ankau pro aliaj kialoj), char ili vidis, ke “batali” kontrau la rigida sinteno de la malnovularo kun ties fiksaj konvinkoj ne eblas, au estas en la praktiko vana kaj sensenca. Lau tio, ankau en Rusio la movado pluekzistos ghis kiam la plej lasta tia aktivulo malaperis. Chi tiu evoluo estos neevitebla, se la Eo-movado ne kapablos renovigi sin kaj proponi ion interesan al novaj publikoj.

    Keefe kaj Wunsch tro “intelekte” kaj tro komplike cerbumas pri la tuta afero. Iliaj pensoj estas tro malfacile kompreneblaj, imageblaj kaj digesteblaj, do tro abstraktaj, kaj probable ankau ne tro interesas aliajn aktivulojn. Se vi studus la historion de la Eo-movado vi pli bone komprenus kion la e-istoj volas kaj kion ili ne volas, kaj kiuj eraroj estis faritaj kaj kiuj problemoj, mankoj kaj malfacilajhoj ekzistas. La e-istoj volas du chefajn aferojn: a) pasigi sian tempon per Esperanto kiel hobio, iom korespondi kun aliaj e-istoj kaj turismi kaj viziti Eo-kongresojn; b) revi pri la “fina venko” de Esperanto – t.e. ili ESPERAS ghian enkondukon en la lernejojn kaj kiel duan lingvon por chiuj. Kompreneble, ili neniam demandis sin reale pri la konsekvencoj de tia enkonduko. Sed shajnas al mi, ke ili ankau ne tro interesighas pri tiu chi demando, chefe char la e-istoj mem ne kredas, ke tia enkonduko reale okazas. Jen la tuta paradokseco en la logiko de Esperanto.

    Prefere komencu kun la praktika agado antau ol konstrui abstraktajn modelojn, kiuj chiukaze ne funkcis.

  29. Fehér Andor skribis, “ke la kerna kaj tradicia problemo ankaŭ en la Rusia movado estas ne eventuala maltaŭgeco, sensperteco k.s. de prezidantoj, aliaj funkciuloj, do de unuopaj e-istoj (eĉ se movade gravaj), sed la manko de oportuna celdifino (…)”.

    Mi havas la impreson, ke simple _ne eblas_ atingi konkretan komunan celdifinon ene de Esperanto-asocioj, kiuj alvokas ĉiujn Esperanto-parolantojn al membreco. Ĉar tio sekvigas, ke en la asocio troviĝas ĉiaj opinioj kaj tendencoj pri Esperanto – desuprismo, desubismo, kreskigo, kulturigo, stagnemo, propra uzado de Esperanto, finvenkismo, raŭmismo ktp. Ne povas ekzisti iu konkreta strategio, pri kiu ĉiuj konsentus – se oni proponas varbadon ĉe civitanoj aŭ specife studentoj kiel celon, tiam la desupristoj asertas, ke oni devus alparoli politikistojn; se estas proponita agado ĉe edukaj instancoj, aliaj plendas ktp.

    Estas laŭ mi nur du eblecoj por eliri tiun principan problemon:
    a) La Esperanto-asocioj _ne_ havas ĝeneralan tutasocian celdifinon, sed ili kreas en si mem subgrupojn, kiuj interkonsentas pri komuna celdifino – ekzemple pri alparolado de studentoj kaj lernantoj, pri ĉepolitikista agado, pri kultura agado… Kaj la membrokotizojn post pago de administraj kostoj oni dividas inter tiuj subgrupoj por servi la koncernajn celojn (kaj decidu la subgrupoj, kiel uzi, ne la centra estraro).

    b) Aŭ tiuj pli specifaj grupoj simple neformale kreiĝas ekster la asocioj. Tio estas la tendenco en Esperantujo ekde kelkaj jardekoj, facila solvo, ĉar ĝi estas atingebla sen devi atendi la konsenton de iu ajn alia. Tiel kreiĝis dum la jardekoj amaso da neformalaj grupoj ekster la tradicia asocia mondo, ekzemple: Muzikistaj bandoj, muzikeldonejoj, organizantoj de la denaskula kaj familia mondo (REF, Hejma Vortaro k.a.), Amik’ en Afrik’ kaj pliaj ekstereŭropaj varbantoj kaj instruantoj, renkontiĝaj organizantoj, interlingvistoj, vikipediistoj, kunlaborantoj de Tatoeba, de Reta Vortaro, de Vikia Vortaro, tradukantoj de Mozilla Firefox, de Linukso, de Facebook, de Ipernity k.a. programoj kaj retejoj, Aktivuloj de Ondo de Esperanto kaj ĝiaj kunlaborantoj, same de Libera Folio, E@I, EsperantoLand, Verduloj (AVE), EDE… Sennombraj unuopaj grupoj kun “oportuna celdifino”.

    Ekestas nun la demando, kiu funkcio restas por la tradiciaj Esperanto-organizoj. Eble tion pli bone respondu homo, kiu aktivas en unu tia organizo. (Ĉu iu el vi pretus tion komenti?) Ĉiukaze mi havas la impreson, ke du specoj de aferoj _ne_ tre taŭgas:

    – Rekrei mem ion en la asocio, kio jam bone ekzistas ekster la asocia mondo (tion fari kelkfoje asociaj gvidantoj emas por montri, ke asocioj tamen havas iun utilon).

    – Simile: Provi engluti en la propran asocion ion, kio jam bone funkcias sen la asocio (pro samaj motivoj). Se asocio volas subteni ion, kio jam bone funkcias, indas subteni tion morale kaj finance (kaj lasi ĝin sendependa); tio cetere estas la agmaniero de modernaj ŝtataj strukturoj, kiuj laŭ mia kompreno taŭgas kiel modelo por la Esperanto-asocioj. (Eblas aldoni, ke en ambaŭ kazoj estas la granda strukturo, kiu tenas la nunan staton, dum la progreso okazas ekstere.)

  30. Ian, Vi pravas pri “La Ondo…” Gxi disvastigas la ideologion de G. Silfer kaj de lia Civito inkluzive disvastigon kaj propagandon de samseksemo. 🙁

  31. Ian Fantom diras:

    Ankaŭ ĉe ni estis historio pri fantoma gazeto! Kiam William Auld emeritiĝis kiel redaktoro de La Brita Esperantisto mi estis kontaktita de aganta direktoro de Esperanto-Asocio de Britio, kiu informis min, ke li estis aŭtoritatigita demandi min, ĉu mi pretus akcepti la redaktorecon de la gazeto. Ni detale diskutis, kaj li menciis ankaŭ pli ĝeneralan respondecon pri informado en la asocio. Mi evoluigis planojn por modernigi la gazeton en stilo simila al la poste aperinta franca gazeto Le Monde d’Esperanto. Li diris al mi, ke li volas fari la kontrakton senprokraste, kaj ke li esperas, ke ĉio estos fine interkonsentita post unu semajno. Mi vane atendis la proponitan kontrakton. Kiam mi fine parolis kun li, li estis en senpacienca stato rilate al la komitato. La komitato deziris dividi la diversajn respondecojn menciitajn, por fari diversajn kontraktojn, kaj do li devis demandi al mi, ĉu mi tion akceptus. Evidente mi ne povis fari interkonsenton akcepti estontajn kontraktojn sen unue vidi la kontraktojn. Kaj cetere, se ĉiu kontrakto estus same malfacila kiel tiu ĉi, ni eterne diskutados kontraktojn. Nun mi opinias, ke ĝuste tio estis la ideo de la komitato. Poste la komitato dufoje metis al mi la saman demandon, kvazaŭ ili ne sciis, ke ili jam demandis kaj ricevis respondon.

    Duonjaron poste la ĝenerala sekretario telefonis al mi, por demandi, ĉu mi interesiĝus pri la redaktoreco de La Brita Esperantisto, kvazaŭ temus pri nova ideo. Mi demandis, pri kio ili diskutis intertempe, kaj li listigis tutan aron da detaloj. Kiam li diris, ke ili decidis, ke ili volas havi poemon sur la dorsa paĝo, mi diris, ke ŝajnas al mi, ke la komitato preferus mem redaktori la gazeton. Mi malakceptis. Aperis eĉ letero en Revuo Esperanto, mirante, ke en la tuto de Britio eĉ ne estis unu persono kiu pretus transpreni la redaktorecon de La Brita Esperantisto. La tuta afero estis ŝarado por ŝajnigi, ke ili serioze provis trovi iun, sed, ho ve, ili ne sukcesis.

    Tio donis al ili belan pretekston sendi al ĉiuj membroj La Ondon de Esperanto, pro malapero de La Brita Esperantisto. La membroj ŝafece akceptis tiun alternativon, ĉar tutsimple ne estis la homoj en Britio por transpreni la gazeton. Estis al mi evidente, ke Ondo de Esperanto iom subtile iom post iom donas respektindecon al La Esperanta Civito kaj la klaŭnaĵoj de Giorgio Silfer. En la Brita Kongreso de 2003 gastparolis la redaktoro de Ondo de Esperanto, kaj en sia prelego li diris, ke Ondo de Esperanto estas duonvoje inter UEA kaj La Civito. Tio subtenis mian ideon, ke la raŭmismo estas la vera celo de Ondo de Esperanto. Tiutempe mi estis kontraktita kiel Informa Oficisto de la asocio, kaj miaj observoj de la maniero en kiu funkcias ties Estraro evidentigis al mi, ke la Prezidanto, la Vicprezidanto kaj la Kasisto ĉiuj havas siajn proprajn planojn, kiuj ŝajnis esti simpatiaj kun la raŭmismo. Evidente ili havis komunan intereson, sed ĉu ili hazarde estis kune en la komitato, aŭ ĉu ili koluziis ekde la komenco estis por mi demando ankoraŭ ne solvita.

    Ondo de Esperanto iom post iom gvidis la legantojn en la direkton de la raŭmismo, en simila maniero en kiu la brita gazeto Encounter, la germana gazeto Der Monat, kaj diversaj aliaj en Eŭropo iom post iom subtile gvidis legantojn al akcepto de la usonaj kulturaj valoroj. Tio okazis en kunordigita operacio de CIA nomata ‘Congress for Cultural Freedom’ [Kongreso por Kultura Libero]. La ideo estis, ke la legantoj eĉ ne suspektu, ke la gazetoj povus esti frontoj por io alia. Ĉu aŭ ne Ondo de Esperanto estis en la sama kategorio estis demando malpli grava ol la fakto ke ĝi tiel kondutas. Kiam pasintjare la redaktoro diris al mi, “Ni ne bezonas movadon” li tiel konfirmis, ke li ne subtenas la Esperanto-movadon, same kiel Giorgio Silfer kaj La Civito. La kandidatiĝo de Giorgio Silfer por la sekretarieco de PEN-Klubo estu prenita en la sama kunteksto; PEN-Klubo estis pli-malpli transprenita de tiu sama operacio Kongreso por Kultura Libero.

    Fine reaperis La Brita Esperantisto, sed nur dufoje jare. Nun ĝi estas entute en Esperanto, anstataŭ dulingva, kaj ĝi aktive malinstigis diversajn agadojn por la antaŭenigo de Esperanto. La redaktoro malaprobis la Esperantan Parlamentan Grupon, kiu mortis proksimume en la tempo en kiu li mem eniris la Estraron de la landa asocio. Li mem, kiel Prezidanto de Esperanto Teachers Association [la brita filio de ILEI] mortigis la asocion, kvankam ĝi havis ĉirkaŭ cent membrojn kaj sanajn kontojn – surbaze de preteksto, ke ili ne sukcesis anstataŭigi la emeritiĝintan redaktoron. En aŭtuno 2004 li atakis miajn ideojn pri festado de la centjariĝo de la landa asocio, dirante ke mi estas ‘nur unu individuo’ kiam mi fakte estis la Informa Oficisto de la asocio, kaj la ideojn mi prezentis laŭpete al ties Publica Komitato. Li mokis min, kaj ankaŭ la ideon inkluzivi bildon de la unua Prezidanto de Brita Esperantista Asocio, la famega W T Stead, en parto de ekspozicio en Londona Lingvo-Ekspozicio. En 2007 li per du redaktoraj artikoloj subfosis la Britan Kongreson de Esperanto, kies kongresa temo estis ‘Renoviĝo’. Tio rezultis en la demisio de ilia komisiito pri kongresoj. Kaj nun tiu ulo, kiu faris tiom por saboti la britan Esperanto-movadon ĵus fariĝis Prezidanto de la landa asocio.

    Do tia estas la historio de la fantomaj gazetoj en Britio!

  32. Dankon, Ian! Vi donas interesajn faktojn.
    Kaj nun pri G. Arosev.
    En la jaro 1996 G. Arosev skribis arogan leteron kun multaj gramatikaj eraroj al nia E-gazeto “AKTUALE”, kiu jam la 10-an jaron estis sukcese eldonata kaj populara. G. Arosev postulis fermi la gazeton kaj fordoni gxian tutan monon al li por eldoni lian organon de REJM (SEJM-2). Cxu G. Arosev sukcesis eldeni almenaux 1 numeron de tiu cxi nova gazeto? Cxu iu iam vidis almenaux 1 numeron de tiu cxi fantoma gazeto de G. Arosev? 😮

  33. Ian Fantom diras:

    Mi ne povas juĝi pri la situacio en la rusa Esperanto-movado, sed tio kion priskribis Vladimir Minin ja okazis aliloke. Estas ofte malfacile distingi inter nura fuŝado kaj sabotado vestita kiel fuŝado.

    Tamen en mia propra landa Esperanto-asocio mi eltrovis per studo de 15 jaroj da protokoloj, raportoj, artikoloj kaj leteroj, ke konstante la helpo de kernaj movadistoj estis ignorita aŭ marĝenigita. Mi eĉ trovis unu protokoleron laŭ kiu iu membro havas multajn ideojn kaj sugestojn, sed ke la Estraro ne ŝatis lian lingvaĵon kaj ke li insistas diskuti pri tio en la angla lingvo, kaj do ili ignoris lin. Alia membro dufoje proponis, ke la asocio petu monkontribuojn por savi la domon, kiun ni tiutempe havis en Londono, sed ŝi estis ignorita.

    La jarkunveno de 1999 voĉdonis por vendi la domon (ĉe 140 Holland Park Avenue, London, W11 4UF) pro tri kialoj: (1) daŭra perdo de kapitalo (2) kaduka stato de la domo, kaj (3) profesia konsilo, ke ili devas vendi la domon. En mia studo de 2005 mi ne sukcesis trovi pravigon de iu ajn el tiuj tri kialoj.

    La profesia konsilo ne estis menciita en la protokoloj, kaj evidentiĝis nenio alia ol aserto en notoj de kunveno kun la kontkontrolisto, ke iu diris, ke ili devos vendi la domon. Tiujn notojn verkis la sekretario de la Esperanto-asocio. Mi trovis nenion en skriba formo de la kontkontrolisto. Ĉiuokaze, la asocio nuligis la tradician kontkontroladon (jure rekonitan) kaj anstataŭigis per malpli strikta kontrolo. La ‘kontkontrolistoj’ ne havus sufiĉe da informoj por fari tian profesian rekomendon.

    Pri la kaduka stato de la domo mi trovis ciferojn por fari ĉiujn riparojn, sed sen tempo-indiko. La sumo (£60 000) estis la sama sumo kiun la asocio kolektis dudek jarojn pli frue (kiam ĝi voloris multe pli) por aĉeti hotelon (kiun ili poste perdis). Do certe la propono lanĉi monkolekton meritis konsideron. Rilate al urĝeco, ili registris nur, ke “iom” devos esti elspezita en la venontaj kvin ĝis dek jaroj.

    Pro la manko de detaloj mi fariĝis suspektema kaj do decidis studi la kontojn. La kapitalo devus esti klare videbla en ĉiuj kontoj, sed ĝi ne estis. Estis fakte granda tasko fari la kalkulojn, kaj fine mi eltrovis, ke dum la ses jaroj en kiuj ili informis la membrojn, ke ili perdas kapitalon, ili fakte spektakle gajnadis kapitalon. Nur en 2011 mi sukcesis igi la kasiston agnoski, ke miaj ciferoj estas ĝustaj, kaj ke oni ne povas juĝi, ĉu estas financa krizo sole per la ciferoj. Tio signifas, ke ŝi konstante mensogadis pri la perdado de kapitalo en tiu periodo, kaj ke la pretendo ke ili ricevis profesian konsilon de la kontkontrolisto estis blufa.

    Signojn de similaj situacioj mi vidas en multaj partoj de la tutmonda Esperanto-movado. Kelkfoje la fuŝado certe estas pro malfacilaj cirkonstancoj aŭ pro malkompetenteco, sed kelkfoje ne; ĝi ŝuldiĝas al sabotado de la Esperanto-movado de interne fare de Tre Persvademaj Personoj.

  34. Fehér Andor diras:

    Kvankam certa pri negativa akceptigxo ankaw cxi tie, mi ne povas resti indiferenta pri la zorgoj cxi tie prezentitaj.

    Mi kuragxas aserti, ke la kerna kaj tradicia problemo ankaw en la Rusia movado estas ne eventuala maltaugeco, sensperteco k.s. de prezidantoj, aliaj funkciuloj, do de unuopaj e-istoj (ecx se movade gravaj), sed la manko de oportuna celdifino, pri kiu “kulpas” ne tiom rusiaj, germanaj aw aliaj landaj asocioj, kiom UEA, kies devo devus esti organizi tiajn INTERNACIAJN kunlaborojn, kiuj servus LA PROGRESON DE E-O EN LA MONDO, ne nur la kontentigon de personaj bezonoj de unuopaj e-istoj, tia programdifino tamen mankas ecx en la nunaj programoj de la elekteblaj novaj komitatanoj de UEA.

    Oni cxi tie demandas: “… kiujn taskojn plu havu la landaj asocioj, kiuj taskoj estu eble plenumataj en aliaj organizaj formoj.” Jes, cxi tio montras, ke la bezonon de kunlaboro de alia speco sentas ankaw aliaj krom mi. Cxiuj program-projektoj tamen daure servas nur la plifirmigon de la malnovaj, ne suficxe oportunaj vojsulkoj por nia “cxaro”. La apogadon de novaj “vojsulkoj” mi cxiam esperis, se de iuj entute, tiam unuavice de rusiaj e-istoj, kiuj vivas en lando kun profundaj, historie longedauraj tradicioj, favorantaj por kolektiva, disciplina laboro, sed mi devas sperti ties malon. Cxu la “tutmondigxo” en la mondo totale detruis ankaw en la Rusia movado la kolektivismon?

  35. A. Kuenzli diras:

    Sendepende de la asocia prezidanto, Esperanto sendube estas tro malgrava afero en Rusio. Chu do infas agadi por ghi, mi ne scas (kaj dubas).

    Sed mi ne esperas, ke rusiaj esperantistoj apartenas al tiuj kiuj vochdonis tiel:

    http://www.kommersant.ru/doc/2194078

    Se tamen ili vochdonas tiel, mi konsilas al la rusiaj esperantistoj legi kaj traduki jenan libron:

    http://www.chbeck.de/Dalos-Gorbatschow/productview.aspx?product=9481803

    Sed ili povas esperantigi ankau tion, se ili volas:

    http://www.stalinwerke.de/

    Al Esperanto tradukindas ankau jenaj libroj:

    http://www.guardianbookshop.co.uk/BerteShopWeb/viewProduct.do?ISBN=9780852652497

    kaj

    http://www.foreignaffairs.com/articles/137565/masha-gessen-allen-c-lynch/the-man-without-a-face-the-unlikely-rise-of-vladimir-putin

    Per tio oni sendube farus movade ion gravan, valoran kaj utilan.

  36. Gecxjo diras:

    Ho ve, cxiama afero. Oni elektis 1 personon kaj trankviligxis – “Ufff, nur ne min! Nu rigardu kiOn li/sxi farus…”
    Se rigardi 60-70-80/2 – eblas konstati, ke estis etoso de kolektiva agado. Certe, gxi ne naskigxis tuje, sed po iomete.
    Pasis tempo, sxangxigxis socia etoso kaj… espoj ankau!
    Kaj Vi kunpusxigxis kun tio. Ne eraras tiu, kiu nenion faras!
    Rikani kaj kritiki, des pli “pelante bajtojn” ege facile. Kaj senrespondece.
    Endus klare vortigi — KION NI VOLAS de la organizajxo, cxu bezonas esti en strukturo kiu ligas nin plenumi almenau tion kio skribita en la Statuto.
    Kaj agnoski, ke pasinta aktiveco de 60-70-80/2 ne plu okazos. En “Regxo mortis — vivu la regx’!” tute ne temas pri homo, sed pri etoso.
    Kaj Viaj konkludoj devas helpi rekonsideri tion, ja ili estis faritaj de konkreta agado.

    Kaj tenu en penso — “Hundo bojas, karavano vojas!”

  37. Grigorij skribis: “Ĝia, de landa asocio, tasko estas pruvi sian bezonatecon kaj utilecon.” Eble jes.

    Laste funkciulo de Esperanto-asocio diris al mi, ke la problemo de la Esperanto-asocioj en la nuna tempo de interreto estas trovi novan utilon, ĉar la malnovaj taskoj ne plu estas multe bezonataj. (Mi ekzemple legas sur la paĝoj de la Germana Esperanto-Asocio pri tio, kion alportas la membreco:
    – vi ricevos kontaktadreson
    – ni informos, kie estos Esperanto-kursoj
    – vi ricevos senkostan kursmaterialon por lerni hejme
    – vi ekscios, kie okazos Esperanto-aranĝoj.
    Ĉion ĉi oni povas ricevi sen membreco en interreto… Facebook kaj aliaj retejoj bone helpas ĉe tio.)

    Loka Esperanto-parolanto ne sciis diri al mi, kial li plu estas membro de la loka asocio… “Antaŭ trideko da jaroj, jes, tiam necesis asocio por povi uzi Esperanton…” Hodiaŭ li membras nur, ĉar mankas la energio malmembriĝi. (Kaj li ĉiutage uzas Esperanton.)

    Do resume mi demandas min, por kio fakte estas bezonata landa asocio, kiun utilon ĝi alportu hodiaŭ – kaj mi vere demandas tion al la koncernaj aktivuloj. Ja estas multaj alternativoj al laboro en landa asocio, se oni volas fari ion bonan por Esperanto: Oni povas varbi loke aŭ interrete, povas subteni vikipedion aŭ Tatoeban, povas organizi kaj kunorganizi renkontiĝojn ktp.

    Mi neniel celas meti la tezon, ke landaj asocioj superfluas – sed mi ja kredas, ke en la hodiaŭa forte ŝanĝiĝinta mondo oni demandu sin, ĉu la modeloj de la antaŭ-interreta epoko restu senŝanĝaj, kiujn taskojn plu havu la landaj asocioj, kiuj taskoj estu eble plenumataj en aliaj organizaj formoj.

  38. Svetlana Smetanina diras:

    Grigorij, tro pesimisme!Vi multon faris, ne havinte sufichan movadan sperton. Kaj ni dankegas vin pro via kuragho kaj teda chiutaga laboro, kiu ne chiam videblas. Ni laboru plu kune kaj esperu pri sukcesoj. Via sperto estas utila kaj por vi mem kaj por la aliaj. Ne chiuj vojoj estas glataj kaj ne chie atendas nin florbukedoj.

  39. Ĵajro diras:

    Karaj legantoj kaj samideanoj,

    Unue mi gratulas G. Arosev pro sia kuraĝo je priskribi sian malsukceson. Brazila entreprenisto iam diris, ke estas tre facile paroli pri la sukcesoj sed ne estas facile komenti kaj alfronti la fiaskojn. La artikoloj de Arosev devas esti bazoj por niaj debatoj pri la movado kaj la monda kulturo kiun ni ĉiuj konstruas ĉiutage. Verdire Grigorij, se mi komparis vin al fiŝisto mi povus diri, ke vi kaptis malmulte da fiŝojn ĉar vi metis en hoko tiun kiu plaĉis al vi kaj ne plaĉis al fiŝoj. Mi amas fragojn kun laktokremo sed fiŝoj ne! Sed la graveco de via laboro ne estis precize la sukcesoj, ĝi estas la spertoj. Vi gajnis sperton. Faru vi raportojn kaj referatojn kaj interŝanĝu kun aliaj organizantoj tra la mondo. En Brazilo mi povas rekomendi vin fari kontakton kun Pedro Cavalheiro (Pedro Kavaliejro) kaj ŝanĝi spertojn. Ankaŭ estas Ian Fantom en Britujo, kiu alfrontis malfacilaĵojn. Resume miaj karaj legantoj, nia movado devas doni aliajn paŝojn. Kaj tiuj paŝoj bezonas konadon de financa areo. Jes, ni bezonas monrimedojn kaj financi niajn proprajn projektojn. Jam estas tempo por Eo eniri en aliaj areoj krom amikecaj, artismaj, poeziaj areoj. Ni devas montri al mondo, ke Eo funkcias malgraŭ la homaj malvirtoj. Kaj estos necesa granda armeo de egoismuloj, monaviduloj, ktp por deteni nin. Kiel diras vin ruse? Нас не догонять!

  40. Fakte G. Arosev nur malhelpadis al la agado de REU en Rusio. Li rifuzadis cxiujn proponojn. Plej “glorigxis” li kiel cenzuristo en la REU-dissendolistoj. Praktike ne eblis pridiskuti kaj fari ion utilan enkadre de REU. 🙁

Respondi