Carlevaro tro facil-anime prognozis

Fotis Irmi HaupenthalIntervjuo kun André Albault

Unu el la grand-sinjoroj de la Esperanto-movado sendube estas d-ro André Albault en Tuluzo. Jam oni lin omaĝis per la fest-libro De A al B[1] okaze de lia 75-jariĝo. La redakcio de La Ondo volonte kaptis la okazon de lia 90-jariĝo por la intervjuo, kiun kun la jubileulo faris Reinhard Haupenthal.

La maljunulojn (tia vi estas sojle de via 90-jariĝo) oni kutimas demandi, ĉu ia viv-sekreto situas malantaŭ ilia aĝo. Ĉu tian vi havas kaj pretas ĝin riveli?

En rilato al mia aĝo[2] kaj al eventuala vivo-sekreto, oni komprenu tiun terminon kiel “sekreto pri longa vivo”, mi emas respondi jene:

Jes ja! Mi naskiĝis la 14an de majo 1923 kaj ĉiu kalkulu mian aĝon! Sed la aĝo signifas malmulton. Ĉiu konas long-vivulojn, kiuj aspektas kaj estas junuloj. Inverse oni renkontas maljunulojn, kiuj ne travivis multajn printempojn.

Sekve estas tro frue serĉi ian sekreton, ian eliksiron pri longa vivo. Mi ne fin-vivis mian vivon kaj neniu povas antaŭdiri kia estos tiu fino. Persone mi ne volas scii antaŭe, sed entute tio ne okazos antaŭ sia horo!

Tamen kiel kuracisto kaj por plaĉi al la sindemandantoj mi provos analizi mian vivon por elserĉi la elementojn kiuj favorigas mian relativan long-vivecon.

Mia vivo-stilo: unue mi estas esperantisto kaj multaj akordiĝas opiniante, ke tiu aparteneco favorigas la long-vivecon. Due kiel kuracisto mi studis kaj ekzercis ankaŭ sofrologion[3]. Ne eblas ekzerci tiun fakon, ne profitante mem el ĝi. Kaj havi serenan vivon dank’ al sofrologio valoras ĉiun eliksiron. Krom tio mi ĝuis sobran sintenon: ne drinkis alkoholaĵojn, ne manĝegis, ktp.

Mi notu, ke kiel infano mi ĝuis pri la sama instruisto en la tuta tempo de la elementa lernejo. Li donis al ni bonajn lecionojn pri ĉiu-taga vivo. Li instruis nin per rakontoj, per trafaj bildoj kiel ekzemple jena: “Jen homo, kiu fosas sian tombon per siaj dentoj!”

Ali-parte mi en stirado de aŭtomobilo neniam danĝere kondukis. Sed mi ne fieru pri tio, ĉar la vojoj estas pli kaj pli danĝeraj kaj mi ne scias, kio povos okazi morgaŭ!

Ekster tio mi ĵuras, ke mi ne havas sekretojn de longa vivo!

Ĉu vi vidas rilaton inter via kuracisteco – kiel Zamenhof vi estis okul-kuracisto – kaj via nuna san-stato?

Fakte mi jam respondis al tiu demando. Krom ke efektive mi tre admiris Zamenhofon! Sekve fine de miaj ĉefstudoj mi decidis imiti lin ankaŭ profesie.

Mi ne forgesu, ke kune kun mia unua edzino, Hélène, kiu estis instruistino en bub-lernejo, ni decidis esti vegetaranoj. Nia tuta familio, ni ambaŭ kune kun la tri infanoj ekde ilia alveno, sekvis tiun nutro-disciplinon, ĝis kiam Hélène forlasis nin! Post tiuj 21 jaroj da kuna vivo, dum kiu ŝi zorge kaj senmanke preparis al ni bonajn pladojn laŭ vegetaraj receptoj, ĉio estis bona kaj nenio mankis al ni. Iuj konfirmos, ke tiu viv-maniero bon-efikis al ni. Aliaj pridubos. Kiu scias?

Kun ŝia malapero la vivo rapide montris al mi, ke vegetare vivi estas tre malfacile. En nia granda urbo mi konis nur unu vegetaran restoracion. Mi rapidis al ĝi en ĉiu tag-mezo. Mi rapide devis reveni al tradicia manĝo-maniero. Kaj nun kiam mi, oldulo, aliĝis al entrepreno de hejmena manĝo-liverado, mi devis konstati, ke la legomaj kaj aliaj pladoj plej ofte entenas viando-pecojn kaj lardaĵojn, kiuj ja ne konvenas al vegetaranoj. Ba! Mi ne plu apartenas al ili!

Oni povas diri, ke en la Esperanto-movado vi trapasis ĉiujn marojn kaj marĉojn: prezidanto de landa asocio, estrarano de UEA, membro kaj prezidanto (dum 12 jaroj) de la Akademio de Esperanto, por citi nur la ĉefajn. Kiu el ĉi agad-kampoj plej konvenis al vi?

Mi efektive ascendis multajn ŝtupojn de nia movado. En ĉiu el ili mi sentis min hejme kaj gemute. Mi laboris kiel konvenas kaj taŭgas en ĉiu el ili kaj ne konfuzis la rolojn. Kiel prezidanto de asocio mi konsilis agadojn, mi aranĝis diverĝajn sintenojn kaj provis trovi solvojn al la mil kaj unu problemetoj, kiuj rezultas el kuna vivo kaj el la neceso iri antaŭen por movado, kiu volas diskonigi siajn ideojn, kiu volas disvastigi lingvon. Ĉar se ĉiuj hom-grupiĝoj de kelka gravo jam de tempoj nememoreblaj provis ion tian, la Esperanto-movado tion saman efektivigas, sed kun diferenco de skalo kaj de intenseco. En 1887 Ni estis Unu, hodiaŭ ni estas jam grupo en la tuta mondo, kun kiu Oni kalkulu. Morgaŭ ni volas esti plimulto, kiun oni ne povas preteri!

Vi pravas. Ne estis la samaj problemoj ĉe la tiam tre honorinda Akademio. Kvankam similaj problemoj ankaŭ ekzistis. Sed ili ne estas plej esencaj. Esencaj estas la rilatoj kun la lingvo mem! Do problemoj leksikaj, nomenklaturaj, gramatikaj k. a. Iu kvalifis min “rimarkinda leksikografo”[4]. Efektive mi ĉiam ŝatis ekkoni la valoron de vortoj, serĉi la rilatojn inter miaj francaj vortoj, ĉu mi diru “denaskaj”, kaj miaj Esperantaj vortoj. Nova nocio en mia denaska lingvo instigis min serĉi la taŭgan replikon en la Esperanta. La inversa faro okazis kvankam malpli ofte. Sekve, mi ofte proponis t. n. “neologismojn”, kiam ŝajnis al mi, ke io mankas en “mia” lingvo. Plie mi havas vere la senton, ke “mia”, nia lingvo devas konduti, kiel la posteulo de du grandaj lingvoj de la pasinteco: la antikva greka kaj latino. Anglezo pli kaj pli riĉiĝas, absorbante pli kaj pli multajn vortojn el latino! Ni ne lasu ĝin fari tion sola. Ni almenaŭ imitu ĝin!

En intervjuo kun Lins kaj mi[5] jam en 1966 (t. e. longe antaŭ ol Auld proponiĝis kiel kandidato) vi sugestis, ke Kalocsay estu kandidato por la literatura Nobel-premio. Ĉu la ideon proponi Esperantan verkiston vi ankoraŭ trovas aktuala?

La demando kun la Literatura Nobel-premio estas, ke rajtas kandidati nur vivantaj aŭtoroj. Nu, Kalocsay delonge forlasis nin, dum oni scias, ke la kandidato Auld ne havis la bonan ideon ĝisvivi sian elekton. Ni ne povas ŝanĝi la destinon de homoj, sed ni devas trovi alian kandidaton por simila posteno. Ni estas luktanta movado kaj estas nia devo elekti homon por tia grava loko en nia strategio.

Nu, vi demandas “Ĉu vi trovas tiun klopodon ankoraŭ aktuala?”

Ĝis iu el niaj vicoj ne ricevos tiun premion, la klopodo restos aperte aktuala. Estas la tasko de niaj gvidantoj, ne nur la centraj ĉe UEA, sed ankaŭ la periferiaj, ĉe la landaj asocioj, kaj nelaste la faka organizo de verkistoj, kiu fariĝis la Akademio Literatura de Esperanto, estas kolektiva tasko spuri niajn aŭtorojn kaj taksi, kiu el ili havas sufiĉe larĝan dorson, sufiĉe grandan enverguron, por lasi nin esperi, ke li ne ruĝiĝos pro honto inter ali-lingvaj eminentaj kandidatoj!

Vian nomon – prave aŭ malprave – oni ligas al du demandoj: la land-noma nomenklaturo[6] kaj la alfabet-reformo pro la bezonoj de interreto. Ĉu ambaŭ demandojn intertempe solvis la tempo?

Prenu la germanan Franzose, kiu devenas el la oldfranca françois france: français. Ĝi sia-vice generis la rusan француз, legu: “francuz”. Zamenhof eltiris el tio la nomon de ano “franco”, senatente al la fakto, ke la rusa ~uz, germana ~ose, franca ~ois, ~ais same kiel ankaŭ la itala ~ese kaj la hispana ~és el la Latinidaj, ktp signifas nian -ano. Sekve la radiko Franc- envere nomas la landon, neniel la anon!

Ni nun do eliru el la germana Frankreich, landnomo, kaj ni ne bezonas esti tre kleraj por kompreni, ke temas pri tre olda vorto, kiu origine signifis “Ŝtato, lando de la Frankoj”, Latine Francia.

Tiu land-nomo pasis tra Alpoj kaj subiĝis al la franca palataligo klarigita de Dauzat [FRAN CI-YA], kiu iĝis en Mez-Epoko [FRAN CE] kaj finis moderne al [FRAn S.] kun la sama ortografio “France” ekde la 12a jc.

Pri Koreo oni sciu, ke Marco Polo simpligis la lokan landnomon Gaoli al Kore. Nu en tiu lingvo l kaj r estas unu fonemo (kaj unu grafemo de Hangul). Ĝi transskribiĝas per unu el ambaŭ likvidoj laŭ pozicia regulo. Do pro la fama navigatoro en la tuta mondo ekzistas nur unu landnomo, nome, Kore- por ĉi lando, krom en la lando mem kaj kelkaj el ties najbaroj. Sed enlande bone konata estas la Korean Airlines krom aliaj Anglaĵoj! Neniu uzas la radikon por nomi anon. La AdE eraris rilate tiun nomon. Ba! Neniu rimarkis tiun eraron! Divenu kial?

La 15a Regulo de la Fundamento ne povas esti tiel forte molestita de iu nomanta sin Zamenhofano. Kaj se tiu regulo ne ekzistus, tamen ekzistus la multaj lingvoj tra la mondo, kiuj klamus la saman veron. Ni povis dum la frua juneco de nia lingvo toleri kelkajn misajn nomojn, sed nun kiam ĝi adoltiĝis jam tempas por forbalai tiajn malsan-spurojn. Jam temp’ est!

… kaj la bezonoj de la interreto?

En la historio de tio, kion vi nomas la alfabet-reformo, la bezonoj de Internet aperas tute laste! Tamen jam de la fruaj jaroj ekzistis la ĝeno kaj sekve la klopodo kontraŭ la supersignaj literoj. Nun ŝajne la plejmulto akomodiĝis kun tiuj literoj, sed ĉio ne estas perfekta kaj ĉie/ĉiam povos aperi okazoj en kiuj ni aŭ niaj amikoj estos ĝenataj.

Pro tio singardemo konsilas daŭre havi sub la mano iun help-alfabeton kiu pretas servi! Des pli ke niaj specialaj literoj estas uzataj cent-procente nur por nia lingvo! Se iu “instanco” iam trovus, ke nia lingvo, tiam konsiderinde disvolviĝinta, ĝenas ĝin per sia ekspansio, ĝi povus relative facile malhelpi specife nian lingvon per serĉo kaj forpelo de tiuj niaj grafemoj. Ne timu, ni ankoraŭ ne atingis la kritikan ekspansion!

Sed oni ne miskomprenu min! Absolute ne estas demando, kiel simplistoj ŝajnigas kredi, ke oni forbalau la Zamenhofan skribon. Tiu estas emblema por nia lingvo, ĝi estas agnoskita de Unikodo, tiu repertuaro de ĉiuj kaj ĉiaj skrib-signoj de la Homaro. Ĝi estas konata de la Reto. Prezentu demandon al ĝi uzante la supersignajn literojn, la Reto respondos al vi per sama skribo. Plie forlasi tiun skribon estus fortranĉi sin el nia tuta movado, el nia pli ol centjara vivo! Tio ne estas pensebla!

Restas, ke la konata NHA, kiu ali-nomiĝis al Ralfo (Racia Alfabeto) perfekte respondas al la Zamenhofa admono: “Necesas forigi tiujn literojn”. Oni atentu ke la digramoj kaj aliaj grafemoj uzataj de Ralfo estas uzataj de naŭ el la 12 plej parolataj lingvoj de la mondo. Ni omnomis ilin “la Mondaj Grafemoj”.

En la politiko ni konas la fenomenon de elder statesman, kies konsilojn kaj opiniojn oni volonte aŭdas, sed ne nepre sekvas. Kian konsilon vi donus al la nuna UEA rigarde al ties rapide falanta membro-nombro?

Se mi estus juna kaj se oni invitus min en la estraron de UEA, mi ĝenerale konsilus al ĝi tri agadojn:

a) serĉado de alianco kun simil-cela asocio ekster la movado;

b) akiri monon ekster la movado;

c) scienca interna studado por scii, ĉu eblus interesi al la internacia lingvo pli da homoj kaj kiuj?

Por a) mi studus per internaj konferencoj kaj per similaj aranĝoj estigataj en simil-celaj asocioj ĉu alianco estus akceptita de la koncernaj membroj ambaŭflanke. Mi komencus per la asocioj, kiuj proponas starigon de Mond-Registaro, konkrete la “Mond-Civitanoj”[7]. Efektive kio povus esti pli bona volbo-ŝlosilo por nia movado, ol Mond-Registaro obeanta la principojn evidentigitajn de tiu aŭtoro? Ĝi certe defendus nian lingvon, kiel ĉiu registaro sian nacian lingvon. Kaj kio estus pli bona volbo-ŝlosilo por movado proponanta tian Mond-Registaron, ol la lingvo de Zamenhof, kiu ebligus al ĉiu Terano libere paroli kun ĉiu alia?

Por b) mi provus trovi instituciojn kapablajn kaj emajn doni stipendiojn al movadoj kiaj la nia! Mi unue rekomencus studi la aferon apud la organismoj de la Nobel-premioj. Mi resendas vin al la punkto 4, kiu estas najbara sed malsama demando. Ĉar se kolego de Kalocsay aŭ de Auld estus premiita, UEA estus en pli bona pozicio por ricevi specifan premion.

Por c) oni certe trovus pli ol unu sektoron, kien ekzerci tian reserĉon sed mi citos nur unu, evidentan laŭ mi. De kiam nia lingvo ekzistas, ni daŭre estis ĝenataj pro la supersignaj literoj kaj Zamenhof mem pli ol unu fojon admonis nin: “Forigu tiujn literojn”. Estas vere, ke li ankaŭ montris al ni kial superas alfabeto kun po litero por ĉiu sono. Des pli ke tia ĝi estas emblema por nia lingvo kaj nedisigeble apartenas al nia movado. Ni do havu du alfabetojn: unu supera per siaj supersignaj literoj, dua malhavanta ilin sed ĝuanta nur grafemojn konatajn pro ilia uzado ne nur en naŭ el la plej parolataj lingvoj de la mondo sed ankaŭ en tre diversaj aliaj! Nome, en ilia alfabeto aŭ en ilia transskribo.

Ĉu la t. n. Civito estas por vi serioza afero? Kian destinon vi antaŭvidas por ĝi?

Mi tute ne konas tiun organismon!

Vi edukis viajn infanojn en Esperanto longe antaŭ ol oni deliris pri “denaskismo”. Ĉu ĉi iom nekutiman uzon de la lingvo vi ankoraŭ juĝas dezirinda, necesa aŭ eĉ nepra?

Oni unue komprenu la pozicion de Esperantisto, ŝatanta sian lingvon meze de oceano da dubantoj, kiuj vidas nur la anglan lingvon kiel help-lingvon. Ĉu vi opinias, ke la infanoj komforte travivas tian situacion? Ili havas siajn kamaradojn eksterhejme aŭ enlerneje. Ili amikiĝas kun ili. Ĉar ili estas nek blindaj nek surdaj, ili rapide konstatas, ke neniu parolas la lingvon de paĉjo kaj de panjo. Ili tamen ekparolas ĝin. Sed ĉar neniam ili amikiĝas kun samlingvaj infanoj, krom en la plej bona okazo, unu fojon jare ĉe la Infan-kongreseto, ili ne firme povas enradikiĝi en nia ĝenerala movado! Aŭ necesus trudi al ili la enbrigadiĝon en diversaj funkcioj de tiu movado! Sed kiel gepatroj ni ne deziras tion, ĉar ni volas antaŭ ĉio, ke iliaj vivonecesaj studoj estu enkalkulitaj en iliaj celoj kaj prioritatoj.

Mi ne bedaŭras, ke ni edukis ankaŭ Esperant-lingve, sed mi ne opinias, ke la afero povu esti ĝeneraligita. La tempoj ne estas sufiĉe maturaj por tio.

Tazio Carlevaro diris, ke estas la destino de ĉiuj plan-lingvoj denove malaperi.[8] Ĉi sorton li prognozis ankaŭ por Esperanto. Ĉu vi dividas la vid-punkton de la tiĉina psikiatro?

La prognozo de Tazio Carlevaro estis facile farita. Ĉiuj nun-tempaj lingvoj, kiel ĉio homa, estas destinita malaperi. Do ankaŭ Esperanto, sed nek pli nek malpli!

Cetere ĉiuj legintoj de tiu rara aŭtoro, certe rimarkis la ĉagrenan humoron de tiu aŭtoro, preta nigrigi ĉian lumon, ĉian esper-radion. Ili ankaŭ rimarkis la elektitan skribon tiel dissemitan per krucoj (x, x, x…), kiuj pensigas pri eterna tombejo, en kiun povas eniri nenia espero al pli bona tempo!

Male mi antaŭvidas epokon, en kiu nia lingvo plene disvolviĝos kaj plene disvastiĝos en nian mondon kunigante ne nur la popolojn, sed ankaŭ iliajn korojn kaj mensojn.

Sed eble tio ne okazos en la tuja estonteco, eble pasos ankoraŭ ia tempo… La tempoj maturiĝos, kiel ĉio kiam alvenas la Printempo! Fakte tiu Carlevaro portis al ni malbonon, malmobilizante la spiritojn de iuj el niaj batalantoj, la plej fragilaj, la plej elŝireblaj.

D-ro Albault, La Ondo dankas pro la interparolo.

Referencoj

1. De A al B. Fest-libro por la 75a naskiĝ-tago de D-ro André Albault. 1923 – 14 majo – 1998 / Ed. I. Haupenthal, R. Haupenthal. [Schliengen]: Edition Iltis, 2000.

2. Kp. la aŭtobiografion en la fest-libro, p. 13-18.

3. Albault A. Sofrologio kaj la kuracanta vorto. Avangarda psikosomata medicino en Tuluzo, Francio. Saarbrücken: Iltis, 1987.

4. Albault A., Léger R. Dictionnaire Français-Espéranto. Marmande: Ed. Françaises d’Espéranto, 1961.

5. Haupenthal R., Lins U. Nobel-Premio por Kalocsay? Ni parolis kun D-ro André Albault // Germana Esperanto-Revuo, 1967, №4, p. 44-45.

6. Albault A. Vojaĝo tra la landoj. Historia-lingva studo pri la land-nomoj. Saarbrücken: Iltis, 1991. – Mult-lingva glosaro pri land-nomoj. Komplemento al “Vojaĝo tra la landoj”. Saarbrücken: Iltis, 1991.

7. Kp. d’Argenlieu O. La prodiĝa povo de la Mond-Civitanoj / Tr. el la fr. André Albault. Paris: Éditions Le Manuscrit, [2012].

8. Carlevaro T. Ĉu Esperanto postvivos la jaron 2045? 2a eld. Bellinzona: Dubois, 2000.

Ĉi tiu intervjuo aperis en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Atenton! Represo malpermesita! Ĉe referenco aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №4–5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/05/223Albault/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

11 Responses to Carlevaro tro facil-anime prognozis

  1. Valdas Banaitis diras:

    Mi venis al ĉi intervjuo esperante iun mencion de la traduko de La Milito pro l’ fayro, ĉar Sergio Pokrovskij nr referencis al ĝi en sia eseo pri vokaloj kaj diftongoj. Kaj mi trovis la komentadon ĉesinta antaŭ jaro kaj duono. Kiel ĉio inter Esperantanoj – do kiel eblas pluvivo, se mankas motivo? Precipe kiam per guto malgranda oni planis trabori la monton granitan. Kaj ĉefe pro tio, ke Zamenhof misgvidis nin, surmetinte la 16-regulajn okulshirmilojnloj kaj rekomendinte tute ne legi la Enkondukon por tute ne vidi la diferencon inter la poipalingva gramatiko kaj la tute fremda konstruo de Esperanto. Jam 127 jarojn ni “disvastigadis” nian lingvon en la direkto, inversa al la intenco de la Belostoka lernoknabo, ribelinta kontraŭ la inerto de fremdlingva rutina didaktiko… Amen!

  2. Andrew Woods diras:

    En kiu universo estis Esperanto iam ajn populara?

  3. A. Kuenzli diras:

    Vi forgesas, ke ghis 1990 la lingvo Eo estis populara. Post tiu dato ghi perdis tiun popularecon, kune kun la malapero de la komunismo (interesa koincido), kiu subtenis Eon kaj kauzis al la “esperantistoj” la iluzion, ke Eo estas grava kaj bezonata afero ech kun shtata subteno. Do, probable Esperanto malaperos same kiel Volapük, Ido, Occidental, Interlingua malaperis. Tio okazos post chirkau 10-20 jaroj, kiam la membraro de la Eo-asocioj grandparte elcherpighis. Kvankam la Eo-movado estis pli granda kaj pli forta ol la supre menciitaj lingvoj kaj movadoj (kiuj cetere chiuj asertis, ke ili estas superaj al Eo). Sed fakte neniu homo en la mondo reale bezonas tian lingvon, krom kelkaj “esperantistoj”, por partopreni Eo-aranghon.

  4. Andrew Woods diras:

    Fakte, estas nun preskaŭ neeble ke Esperanto malaperos. En la nuna erao la nocio estas ridinda. Tiu kredo estis esprimita tre ofte tra la tuta historio de la lingvo, kaj ĝenerale tipigas homojn kiu emas projekcii psikologie (ili scias ke ili mem devas morti, kaj ne povas toleri la ideon ke la lingvo, kiun ili iom rigardas kiel posedo, povus vivi sen ilia ĉeesto).

  5. AlKo diras:

    Kara Jorgos. Bedaŭrinde, tradukado kaj represado de ĉi tiu intervjuo estas malpermesita de la intervjuinto. Do, simple, enmetu ligon al la teksto.

  6. A. Kuenzli diras:

    La samajn ideojn mi esprimis jam antau jaroj, ekzemple chi tie

    http://www.esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov05-21.htm

  7. dennis keefe diras:

    Estas interese legi la opiniojn de D-ro Albault pri tio kion li rekomendus por la Estraro de UEA. Li esplorus 1) ĉu eblas, ke UEA kunlabori aliance kun aliaj internaciaj asocioj; 2) ĉu eblas, ke UEA trovi monfontojn ekster Esperantujo; kaj, 3) ĉu eblas, ke ni ekkompreni ĝuste kiuj homoj lernas Esperanton kaj kial.

    Tiu lasta demando pri kiuj kaj kial estas ege kompleksa. Enestiĝos en la respondo la laboro de psikologoj, psikosociologoj, etnologoj, eble historiistoj kaj aliaj fakuloj. Bezonatus fari enketojn kaj PROFUNDAJN pridemandadojn al homoj kiuj jam lernis Esperanton. Malfacila laboro kiun neprofesiuloj ne povas sukcese fari.

    Mia demando estus, ĉu iu konas, antaŭ ĉio, psikosociologon en la Esperanto-Movadoj? Kiu aŭ kiuj esperantistoj doktoriĝis pri tiu fako? Estas kun tiaj homoj, ke ni povas komenci starigi esploro-kadron por respondi al la tria demando kaj rekomendo de D-ro Albault.

    Laŭ merkatika vidpunkto, tiaj scioj estas ege gravaj. Sen respondo al la tria demando pri kial kaj kiuj, granda parto de nia strebado kaj laborado estos vana. Blinda informado estas senefika informado. Kie, do, ni povas trovi psikosociologon kiu interesiĝos pri ni kaj nia lingvo?

    Dennis Keefe

  8. A. Kuenzli diras:

    La opinio de T. Carlevaro estis tute ghusta kaj prava. Chiuj planlingvoj malaperis, kaj la saman destinon probable spertos ankau Esperanto, char post 10-20 jaroj vershajne ne plu ekzistos membroj de Eo-asocioj.

    La sinteno de Albault montras, ke li konsideras Esperanton kvazau-religia afero de kredo. Per tio oni nur ridindigas Esperanton.

  9. Jorgos diras:

    Al AlKo :
    Ĉu vi permesas al mi traduki tiun intervjuon al la franca por ĝin parte aperigi en lokan gazeton ?
    Evidente kun mencio pri via gazeto.
    Antaŭdanke via Js.

  10. Jorgos diras:

    Dankon Andreo, kiu antaŭ 13 jaroj, kiel Prezidanto de AdE, venis en Verniolle (FR-09) por moŝtece fest-paroli okaze de inaŭguro de nia loka E-sidejo …iom poste detruita pro kadukeco de la entenanta domo …anstataŭita de last-septembre inaŭgurita “Jardin de l’Espéranto” en ĉeesto de Vic-Prezidanto de AdE Brian MOON kaj de Vic-Prezidantino de UEA Claude NOURMONT. Mi esperis vin rerenkonti en FOIX ĉe la lasta regiona Zaĉja Festo, ĉu por la sekva ? Samideane, patro de tri denaskuloj 6-lingva Ĵasmin’ (17-j), 5-lingva Floreal’ (14-j) & 4-lingva Luma (10-j) …Js.

  11. Valdas BANAITIS diras:

    Mi dankemas Avon Andreon pro lia bela traduko de La Milito pri l’Fajro – ŝatata libro en nia familio tra tri generacioj. Mi tre bedauras, ke ghi kaj la alfabeta fonetiko restis neglektita.

Respondi