Svetlana Smetanina kandidatiĝis por la posteno de la prezidanto de REU

SmetaninaProksimiĝas la vica REU-Konferenco, kiu okazos la 13–14an de aprilo en Moskvo. La nuna situacio en nia landa movado estas sufiĉe malfacila kaj trista. Mankas aktivaj movadanoj, falis la nombro de REU-anoj, la kluboj malfortas, ni perdis kelkajn seriozajn aktivulojn, belajn revuojn, ejojn kaj eĉ entuziasmon. La landa organizo estas sursojle de disfalo… Permesi tion ne eblas! Bolas la movado post Urala montaro, aktivas MASI-klubo, aperadas REGo kaj ne mankas bonegaj ideoj ĉe spertuloj kaj novuloj.

Do, post longa hezitado kaj persvado mi decidis kandidatiĝi por la posteno de la prezidanto de REU. Ni devas savi nian landan organizon. Mi petas dum ĉi kurta semajno antaŭ la konferenco viajn konsilojn, ideojn, proponojn.

Bonvolu ne nur aliĝi, sed fizike veni al la Konferenco. Ĝi daŭros du duontagojn:sabate ekde 10h30 ĝis 14h30 kaj dimanĉe inter 12h00 kaj 16h00. La konferenco okazos en la biblioteko Ĉeĥov; stratadreso: Strastnoj bulvar, dom 6, strojenije 2, metrostacioj Puŝkinskaja aŭ Ĉeĥovskaja.

Vidu la skemon:

Oni petas veni ambaŭtage je 10 minutoj pli frue.

Dankon pro la komprenemo, subteno kaj – bonvenon!!!

Svetlana Smetanina

Legu ankaŭ:

Grigorij Arosev: REU konferencos en aprilo

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2013/04/reu-3

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

9 Responses to Svetlana Smetanina kandidatiĝis por la posteno de la prezidanto de REU

  1. A. Kuenzli diras:

    Mi miskredis, ke vojaĝo.info redonas la respondon de s-rino S. (kaj estis iom ŝokita pri la nivelo de la respondo), sed evidente temas pri la respondo de iu alia. La supra respondo de s-ino S. sonas jam pli bone, almenaŭ lingve, kaj postlasas la impreson, ke kun ŝi certe eblas almenaŭ diskuti kaj sobre pritaksi la ekzistantajn problemojn.

    Permesu kelkajn konsiderojn:

    Persone, mi atendus de prezidanto de Landa Asocio, ke ŝi aŭ li ne nur kompetente gvidas la rutinan laboron, kiuj jes estas teda sed vole nevole apartenas al la organiza laboro. Kiel membro mi dezirus, ke tiu asocio ofertas kaj organizas REGULAN interesan programon pri temoj LIGITAJ kun Esperanto kaj interlingvistiko. En tio mi ne pensas unuavice pri la tradicia programo verdisma de la e-istoj, sed pri programo, kiu estus iom pli moderna, pli novtipa kaj pli “inteligenta“ (kion ajn tiu vorto signifu) kaj kiu kaptus la atenton KAJ de la propraj membroj KAJ de eksteraj publikoj, por klerigaj kaj distraj celoj. Moskvo ja ne estas vilaĝo (kvankam foje ironie nomata granda vilaĝo) – do oni devus esti kapabla allogi novan publikon kaj organizi prelegojn pri temoj ligitaj al Esperanto kaj interlingvistiko (same kiel prelegoj pri ĉio ajn alia) sine de universitataj institutoj, bibliotekoj, kulturdomoj ktp. kadre de jam ekzistantaj strukturoj. En tio ne estus tro grave, ĉu la Eo-organizaĵo kvante kreskus, eĉ ne kvalite. En tio ankaŭ ne tro gravus prezentoj PRI Esperanto, ĉar kutime temas pri iom stulta propagando (je kio la homoj estas alergiaj, precipe en Ruslando, ĉu ne). Verŝajne ankaŭ en Ruslando kun siaj 140 milionoj da homoj neniam ekzistos amasa Esperanto-Landa organizaĵo kun miloj da membroj (pri kio la e-istoj revas). Sed tia organizaĵo eĉ ne necesas. (Nu, kompreneble, ju pli da membroj despli bunta kaj multflanka estas la organizaĵo.) Sed la limigitan potencialon, kiu povas interesiĝi pri Eo kaj eĉ fariĝi membro, oni konas. La nuntempa internacia tendenco estas, ke la tradiciaj fizikaj membraroj de Eo-organizaĵoj ŝrumpas, ĉu pro oldiĝo de la membraro, ĉu pro eksaktualiĝo de Eo, ĉu pro aliaj kialoj (kiel konkurenco de aliaj temoj kaj okupoj). Estas tre malfacile kontraŭstari tiujn tendencojn. Esperanto ne nepre devas esti amasa movado, sed servi nur kiel lingvo, eĉ sen amasa kvanteco la kvalito povas kreski. Al la dimensioj POR kaj PER devus esti aldonita la dimensio por NE-Esperanto-publiko, kiu estus interesata aŭdi ion interesan LIGE kun Esperanto (ekzemple pri la historio de Eo en Sovetunio dum inter 1917 kaj 1938, aŭ pri la agado de E.K. Drezen, aŭ pri la restariga periodo de la 50aj jaroj, por spontane nomi kelkajn ekzempojn de temoj, do ekzistas sennombraj temoj, kiuj cetere ne devas esti ligitaj al la ruslanda historio kaj al la historio de Eo). En tio novaj homoj devus studi kaj okupiĝi pri tiuj temoj, sciencnivele kaj el novaj vidpunktoj. Oni ankaŭ povas organizi regulan klerigan programon nacilingve, ekster ĉia Eo-movada kadro. Sed tion oni devus fari laŭ la normoj de la kulturaj organizaĵoj kaj universitatoj, kaj ne laŭ la maniero de sektoj kaj fundamentalismaj civilorganizaĵoj.

    Ĉar multaj Esperanto-organizaĵoj troviĝas sur tiom malalta nivelo (ĉiurilate), necesus kvazaŭ refondi ilin kaj revivigi ilin de la nulo. Supozeble ankaŭ la ruslanda Landa Asocio troviĝas en tia situacio, post tendencoj de disfalo, same la svisa, same la pola, same aliaj (pro tio mi kriis supre “sama katastrofo!“). Laŭ mi la estraroj de tiuj landaj asocioj ne faras kaj ne povas fari multon. Eble ili eĉ ne volas fari multon, ĉar al ili plaĉas la status quo kaj kion ili kutime faras, kaj ne havas ideojn, sed ne ĉesas revi pri la “fina venko“, kiu neniam alvenos (jen groteska ekzemplo: mi bone memoras la tempojn, kiam en Lucerna Esperanto-Societo oni konstante parolis pri la “tago X“, sed la rezulto estis, ke tiu tago X ne alvenis, sed okazis ke la samideano, kiu daŭre parolis pri tio, forpasis, kaj la societo intertempe estis malfondita).

    La problemo de la Eo-asocioj estas, ke ili malmulton interesan ofertas kaj organizas kaj por siaj membroj kaj por la ekstera publiko. Estas vere, ke pri Esperanto interesiĝas nur malmultaj homoj kaj pri ĝi ekzistas strangaj opinioj. Sed tiuj strangaj opinioj aperas, ĉar ofte stranguloj aperas kiel esperantistoj antaŭ la publiko, kiun ili forpuŝas. Bedaŭrinde, strangulojn la Eo-movado ne povas eviti – tio estas ĝia tragedio.

    Lingvokursoj estas alia afero: La problemo de Esperanto estas, ke homoj devas lerni lingvon, se ili volas kunludi. Iuj bone kaj rapide allernas la lingvon, aliaj havas penojn, kaj aliaj neniam atinas la necesan nivelon kaj restas eternaj komencantoj, sed apogas la “ideon de paco kaj amikeco“ de Esperanto. Alia problemo estas, ke mankas lingva praktiko, lingva rutino. Nur malmultaj esperantistoj verkas, ekzemple. Pro tio la publico de Esperanto estas subevoluinta kaj konas nur kelkajn malmultajn kulminojn. En lingvo oni fariĝas spertulo, nur se oni praktikas ĝin. Do kion fari por solvi tiun problemon? Malfacila demando, al kiu ne ekzistas facilaj respondoj, ĉar la esencon de la problemo la e-istoj, aŭ la Eo-movado neniam povis solvi ĝis nun, malgraŭ kongresoj, sennombraj aranĝoj, kursoj kaj aliaj praktikaj rimedoj. Plej bonaj e-istoj fariĝis aŭtodidaktoj, dum lingvokursoj ofte montriĝas vana klopodo, ĉar la lingva nivelo ĉe multaj kursanoj restas malalta. Do, kion fari kun tiu kaj kion fari la alia publiko? Laŭ mi la e-istoj kaj la Eo-movado ĝenerale estas tro indiferentaj rilate tiujn demandojn, ĉar ili preferas aliajn aferojn (kiel turismon, folkloron). Pro tio Esperanto ne superis la limojn de hobio, de iom kurioza libertempa pasigilo. Ĉi tio kondukis Esperanton en la dilemon, sakstraton, el kiu ĝi apenaŭ plu povas eliri.

    Potenciala nova publiko povas esti trovita inter tiu publiko, kiu partoprenis viajn KER-ekzamenojn kaj la Lingvajn Festivalojn. Sed kutime restas nur malmultaj personoj kaj la plimulto elvaporiĝas. Pro tiu mizero kulpas la e-istoj mem, kiuj ne kapablas oferti al tiu potenciala publiko interesan programon kaj ofte komencas prilabori interesulojn kiel novajn membrojn, trudante sin per sia stranga maniero de rilatado. Tio nepre forpuŝas homojn, kiuj serĉas en Esperanto ion alian ol nur la “rondon amikan“.

    Mi iom trarigardis la revuon REGO, kiun oni disponigas en la reto, kaj metis la atenton ĉefe al la raportoj pri la kunvenoj. Bele kaj bone. Sed tiuj kunvenoj, kiuj laŭ mia impreso okazas en iom simila stilo kaj etoso kiel en la sovetia tempo aŭ kiel sekto (cetere kun la partopreno de pli malpli samaj veteranoj-“animatoroj“ /kiel s-ro Bronstejn k.a./). Certe, tiaj kunvenoj povas allogi certan tipon da homoj, kiuj sentas sin bone en tia etoso, sed ĉu tio havas sencon por Esperanto mem, mi ne scias, kaj dubas. Laŭ mi, La seriozaj Esperanto-asocioj devus forlasi tiun tipon de aranĝoj, se ili volus allogi novajn publikojn.

    Pro tio, mi dume devas resti ĉe miaj supre esprimitaj principaj opinioj, kiujn mi provis klarigi kaj pravigi. S-ino S. kaj la aliaj membroj mem devas prijuĝi a) ĉu ŝi taŭgas kiel estro kaj gvidanto de Landa Asocio (aŭ ĉu ŝi restu ĉefdelegito de UEA kaj instuistino) kaj b) ĉu valoras la penon daŭrigi la agadon laŭ la ĝisnuna maniero – ĉi tiu aspekto estas eĉ pli grava. Plej verŝajne, vian kunvenon partoprenos pli malpli la samaj aktivuloj, kiuj kontribuas per la samaj diskutoj, kiujn oni ĝissate konas de jardekoj. Oni devus iel rompi tiun diablon cirklon. Sed ĉu al s-ino S., kiu sendube havas kvalitojn, ekzistas alternativo, mi ne scias. Oni ne atendu tro multe. Sed ŝia respondo montris, ke kun ŝi almenaŭ eblas normale diskuti.

    Certe, ankaŭ la tempo de la supre menciitaj mamutoj jam delonge pasis. S.N. Kuznecov estis la plej elstara, la plej kompetenta, la plej inteligenta, la plej interesa kaj la plej “neŭtrala“ (politike-ideologie) preleganto, kiun la sovetia kaj ruslanda movado havis. Li devas esti kalkulata al la plej eminentaj esperantistoj entute, eĉ se li ne estis grava politikisto aŭ ne havis la famon de Baudouin de Courtenay, Ferdinand de Saussure, Polivanov, Reformatskij, Vinogradov aŭ Troubetzkoy. Lia kvazaŭa kabeo estas grandega perdo por Esperanto kaj interlingvistiko, kaj bedaŭrinde liaj en si mem bonaj lernolibroj restis sur la nivelo de sovetiaj eldonaĵoj (kio estas vera katastrofo; almenaŭ li sukcesis inde reeldoni la ĉefverkon de Drezen). Pro tio necesus adekvate anstataŭi tiujn personecojn per samtipaj kaj samnivelaj aktivuloj. Sed unue necesus eskapi la verdan get(t)on kaj forlasi la propagandismon. Se oni povus kontentige solvi almenau tiujn du problem-“kompleksojn“, multo estus atingita, kaj oni povus pensi pri aliaj solvotaj problemoj. La renoviĝo de iu “movado“ (ĉu ĝi entute necesas? – mi dubas) povus sekvi poste. Movadeco laŭ mi multe malhelpis Esperanton. Sufiĉus, se ekzistus unu elstara organizaĵo en formo de faka asocio, kiu okupiĝas pri temoj ligitaj kun Esperanto kaj interlingvitiko, kio enkludas diskutojn pri temoj ĉirkaŭ la internacia komunikado). Ankaŭ UEAn mem oni devus transformi en tiu senco (sed mi timas, ke sub la nova estraro ĝi fordriftos en novan sektemismon).

    Se oni ofertas ion interesan, la publiko aŭtomate aperas.

    Se vin interesas miaj aliaj opinioj pri diversaj temoj, mi invitas vin studi la 13 hipotezojn (kiuj jam fariĝis iom fifamaj)
    http://www.planlingvoj.ch/13_HIPOTEZOJ_PRI_ESPERANTO_2012.pdf

    Mi ne atendas, ke la e-istoj adoptu tiujn hipotezojn, sed se io el tiuj analizoj estas utilaj por via agado, por iom ŝanĝi la stilon, enhavon, strategion kaj etoson, mia laboro eble ne estis vana.

    Sed ne estas necese sekvi la iom herezajn konsilojn de la plej malŝatata esperantisto de ĉiuj tempoj. 🙁

    En tiu senco, denove sukceson. Ni eble vidu la rezultojn post duonjaro, post unu jaro.

  2. Svetlana Smetanina diras:

    Dankon pro la intereso al la onta Konferenco de REU. Ne klaras, chu estos elektota mi au iu alia. La unua kaj la plej chefa celo en la nova agadperiodo estu plifortigo de la landa organizo kvante, kvalite kaj finance.Gravas instruado, ankau porinfana, preparo de instruistoj por enlanda kaj internacia skaloj. Apartan atenton bezonas regiona agado. Mi ne volus kaj ne celas esti “la unua virino”, sed bedaurinde multaj “mamutoj” kiel S.Kuznecov, A.Dulichenko, G.Shilo, A.Melnikov ne povas fari rutinan laboron kaj gvidi landan organizon. Delonge “peno disvastigi E-n” ne estas bezonata, ni laboru, vivu kaj agu PER Esperanto. Novajn fortojn, rimedojn, ech homojn bezonas ne nur REU, sed multaj landaj asocioj. Porti kulturon de sia popolo, interkomunikighi, uzi E-n en internacia merkato – jen estas noblaj celoj de nuntempo.

  3. Svetlana Smetanina diras:

    Dankon pro la bondeziroj!

  4. A. Kuenzli diras:

    Kaze ke tio estis respondo al mi:
    Laŭ viaj imagoj probable ne indas/eblas entiri Esperanton en la tutmondan vivon. Unue eskapu la verdan get(t)on kaj poste entiru Esperanton unue en la ruslandan vivon!

    Mi deziras al vi plenan sukceson en la realigado de viaj planoj kaj revoj.

    🙂

  5. vojaĝo.info diras:

    Esperanto… ne Esperanto, sed esperanto-parolata socio bezonas ne movadon, sed uzadon de la lingvo, efektivigon per esperanto de siaj ĉiutagaj, praktike utilaj taskoj.
    Movado tion ne celas. Movado celas E-adoradon kaj estraranoj de movado estas ne kunordigantoj de uzado sed prizorgantoj de kulto.
    Pensu pri entiro de esperanto en tutmonda vivo, kutima uzado, aŭ forgesu pri la lingvo.

  6. A. Kuenzli diras:

    PS Ekzemple ĉi tie oni povas vidi, ke ekde la sovetia tempo temas pri la samaj aktivuloj, kiuj “gvidas” la movadon ankaŭ nun:

    http://www.reu.ru/kontaktoj/eo

    (La stranga sektema konduto de e-istoj min “impresis“ jam en 1988/89 kiam mi restadis en tiu lando kaj kiam antaŭ deko da jaroj mi denove vizitis ĝin. La aranĝoj okazis sur la nivelo de primara lernejo kaj pionira tendaro. La sola inteligenta ero, kiu restas en mia memoro, estis prelego de prof. Kuznecov pri Rene de Saussure ĉe MGU).

    (Mi ŝatus scii, ĉu en la ruslanda Eo-movado aperis iuj interesuloj, kiuj serioze interesiĝis pri Esperanto (ekzemple similaj signifaj personecoj kiel Kuznecov aŭ Duliĉenko) sed kiuj vidante la strangan konduton de la e-istoj, tuj forfuĝis kaj estis perditaj por Eo por ĉiam).

  7. A. Kuenzli diras:

    Vi ne komprenis min. Persone mi havas nenion kontraŭ Sveta (kiun mi vidis antaŭ kelkaj jaroj), kaj min ankaŭ tute ne interesas, ĉu ŝi entuziasme penas por disvastigi Esperanton, ĉar tiaj vortoj estas nur ridinda kaj sensenca blablablao, despli ke ĉiuj tiuj klopodoj estis ĝis nun vanaj kaj sensencaj.

    Ne temas pri tio, ĉu indas aŭ necesas kolekti kelkajn homojn por konvinki ilin ke necesas entuziasme disvastigi Esperanton, laŭ la maniero de iuj religiaj sektuloj kaj misiistoj. Tiajn Esperanto ne plu bezonas.

    Temas nur pri tio:
    Se Esperanto-asocioj volus ludi iun rolon kaj esti interesaj por la homoj, ili devus esti prezidataj de signifaj personecoj de la publika vivo, kiuj havas ion por diri kaj kiuj altirus vastan kaj novtipan publikon. Sen tio Esperanto plustagnos sur la mediokra nivelo, sur kiu ĝi troviĝas nuntempe kaj neniam eliros el la marĉo de la mediokreco. Do, ankaŭ Sveta nenion ŝanĝos kiel prezidanto de REU, tiom longe ke REU kaj la Eo-movado havas nenion interesan por oferti al novaj homoj.

    Sed kion fari, se neniuj novaj signifaj personecoj pledas por Esperanto kaj praktikas ĝin? Tio estas katastrofo por Esperanto.

    Ŝi prezentu kelkajn ideojn de agado ĉi tie en la Balta Ondo kaj ni vidos ĉu ili havos iun sencon por esti konsideritaj.

    Kion mi klarigas ĉi tie validas ne nur por Rusio kaj Sveta, sed por la tuta Esperanto-movado kaj por la plimulto de la aktivuloj.

  8. Miaopinie, Sveta estas la grava aktivulo kiun bezonus organizaĵo kiu havas la kondiĉojn kiel tiuj priskribitaj de A. Kuenzli. Mi persone konas ŝin kaj scias pri ŝia laborado, ŝiaj klopodoj kaj eĉ penoj por disvastigi Esperanton, ĉiam entuziasme. Mi pensas ke estos tre bona eblo elekti ŝin prezidanto de REŬ. Bondezirojn al ĉiuj miaj rusaj geamikoj. Guillermo Macias, Aguaskalientes, Mekŝiko. Prezidanto de Meksika Esperanto-Asocio, A.C.

  9. A. Kuenzli diras:

    Mi ne kredas, ke REU estas savebla. Kaj certe la prezidantiĝo de Smetanina havas neniun sencon. Estas same kiel ĉe ni en Svislando, kie Grosjean prezidas la landan asocion. Sama katastrofo.

    Esperanto estas afero de la pasinteco. Neniu nova homo plu interesiĝas pri ĝi, krom kelkaj e-istoj, cetere ĉiam la samaj, kiuj agadas jam de jardekoj.

    Al Esperanto mankas ĉiuj kondiĉoj por ludi iun rolon kaj allogi novajn publikojn.

Respondi