La 31an de marto la nombro de ŝatantoj de la paĝo de UEA en la socia retejo Facebook (Vizaĝlibro) atingis 3500. La paĝo estis kreita la 5an de novembro 2009.
Kun 470 ŝatantoj Brazilo havas la unuan lokon en la laŭlanda statistiko. Aliaj pintaj landoj estas Usono (315), Francio (212), Pollando (160), Italio (157), Hispanio (143), Germanio (114), Meksiko (109), Argentino (103) kaj Ruslando (88).
En Brazilo troviĝas ankaŭ la du urboj kun plej multe da ŝatantoj: San-Paŭlo (57) kaj Rio-de-Ĵanejro (55), sekvataj de Parizo (47), Hanojo (40), Budapeŝto (36), Bonaero (34), Santiago de Ĉilio kaj Varsovio (po 33), Seulo kaj Vilno (po 29), Moskvo (28), kaj Romo kaj Belo Horizonte (po 25).
71,2% de la ŝatantoj de la UEA-paĝo en Facebook estas viroj kaj 27,3% virinoj, dum 1,5% ne anoncis sian sekson. Viroj do estas iom pli forte reprezentataj ol en la individua membraro, kie 66% estas viroj, 31% virinoj kaj 3% ne anoncis sian sekson.
Per sia Facebook-paĝo UEA atingis publikon, kiu estas multe pli juna ol la kotizanta membraro. Entute 40,5% de la ŝatantoj estas malpli ol 35-jaraj, dum inter la individuaj membroj ilia proporcio estas 7,3%.
Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2013, N-ro 494
Mi havas kun Andy amikan rilaton, mi interesighas pri lia diagnozo ech se ni havas multajn diferencojn ideajn kiuj foje ighas ambauflanke tikle iritaj… Mi do povas respondi al li ke Cindy McKee ja estas reala homo, fakte tre inteligenta esperantulino usona, kun kiu mi ankau ghuas amikan kontakton.
Mi admiras shian intelektan lertecon kaj kritikan sintenon, i.a. pri la Esperanta fenomeno mem.
Bedaurinde, mi nenion interesan, au utilan povis trovi en http://verkoj.com.
Prefere propagandu http://www.planlingvoj.ch, tie oni trovas pli da verka substanco.
Kara Andi, nur du rekomentoj:
Unue pri FB. La nombro de “ŝatantoj” neniel estas ligita kun la “amikoj”, pri kiuj vi skribas. Por iĝi ŝatanto de iu asocio/establo, oni devas memstare veni al ĝia FB-paĝo kaj “ŝati” ĝin tie – neniu amiko povus fari tion anstataŭ vin. Nu, por iĝi “amiko” necesas reciproka decido: mi ofte ricevas invitojn, sed ne ĉiam akceptas ilin, kaj male – ne ĉiuj akceptas miajn invitojn al amikiĝo.
Due, se temas pri Cindy McKee (ne MacKee, kiel vi mistajpis), vi, kiel delonga kaj atenta leganto de “La Ondo de Esperanto” certe plurfoje legis ŝian nomon: ŝi lastatempe partoprenas en niaj tradiciaj Rondaj Tabloj, kaj ŝi dum kelkaj jaroj partoprenis la projekton “La Esperantisto de la Jaro”. Probable vi foje vizitis ankaŭ la retejon http://verkoj.com/, kiun ŝi prizorgas.
Mi ne scias, kiu estas Cindy MacKee, neniam antaue mi audis tiun nomon (chu temas pri pseudonomo de alia konata e-isto?), sed lastatempe ghi fantomas tra la reto. Probable temas pri unu el tiuj usonaj “amikoj” de Fejsbuko, kiuj ludas la rolon de moralapostolo kaj psikologia konsilanto, kiujn en Libera Folio mi pritaksis kiel kretenojn, idiotojn kaj stultulojn (KIS-ojn), se oni rememoras. Eble shi apartenas al iu religia sekto. Shiaj komentoj kaj konsiloj estas por mi pura virtuala balasto, kaj kauzo por moki kaj sherci pri strangaj e-istoj.
Sen esti mem moralapostolo, ankau al Cindy MacKee mi konsilas legi la 13 hipotezojn:
http://www.planlingvoj.ch/13_HIPOTEZOJ_PRI_ESPERANTO_2012.pdf
Eble shi retrovos la racian pensadon kaj distancighos de la esperantista sektemo.
En Fejsbuko ĉiu ajn “amiko” povas klaki sur “plaĉas al mi” sen reale scii pri kio temas, kaj tiel li aldoniĝas al la sistemo. Tiel la nombro da virtualaj amikoj senlime (kaj sensence) multobliĝas. Ankaŭ mi de tempo al tempo ricevas inviton fariĝi amiko aŭ ŝatanto de io ajn aŭ iu ajn en Fejsbuko, inter ili estas konataj kaj nekonataj nomoj. Mi vere demandas min kiel tiuj proponoj atingas min. Tian “amikaron”, kiun la maŝino generas, mi vere ne bezonas. Kion vi volas fari kun tia amikaro? Tio estas balasto, elektronika datena rubaĵo. Mi rilatas kun 4-5 e-istoj per retmesaghoj, kelkfoje telefone, tio plene sufiŝas al mi. Tiom longe ke la e-istoj havas nenion interesan por mesaĝi kaj komuniki, kaj ofte la reta korespondado kun ili estas teda kaj sensignifa, mi ne utiligas ilin. Rilati kun e-istoj signifas ankaŭ perdi tempon, kaj ofte la nervojn.
Due:
Do, espereble mi ne troviĝas inter la fejsbukaj ŝatantoj de UEA, ĉar mi eksiĝis el tiu asocio. Se mi tamen aperus kiel ŝatanto de UEA en Fejsbuko, tio estus altgrade groteska paradokso kaj farso, kaj trompo kiun faris al mi la interreto.
Andi, ĉu vi vere «dubas, ke la plimulto de tiuj “shatantoj” de UEA konscias, ke ili estas shatantoj de UEA»? Ĉu laŭ vi ilin faris tion senkonscie?
Nu, mi apartenas al tiuj – laŭ vi, malplimultanoj – kiuj venis al la paĝo de UEA ĉe l’ Muzelaro kaj tute konscie klakis sur «Нравится» (mi uzas la ruslingvan interfacon) por manifesti mian ŝaton.
Kuenzli, virtuale kaj vorte, psike kaj komunike, vi sensence agresemas. Vi senĉese kritikaĉas ĉion kaj ion rilate Esperanton, ĉu via juĝo havas sencon, ĉu ne. Mi legis vian turmentadon de la homoj kiuj ricevis honoron en Pollando. Sed vi neniam hontos pro viaj turmentoj de aliaj. Vi volas kredi vin ne nur la sola portanto de La Vero, sed la sola homo kiu meritas honoron.
Tio estas la agado kaj pensado de mensa malsano. Vi bezonas psikologian helpon.
Via konduto estas detrua. Vi ĝojas en tio. Vi ne celas helpi Esperanton. Vi celas nur detruon de ĉio, kio ne rekte rilatas al atento por vi mem. Kaj vi sendube detruas. Mi estas certa ke via konduto forpelas mildajn homojn.
Mi dubas, ke la plimulto de tiuj “shatantoj” de UEA konscias, ke ili estas shatantoj de UEA, kaj ke ili entute scias kio estas UEA. 🙂
Due, kion ili konkrete kontribuas al Esperanto ankau estas nekonate. Tio estas t.n. virtualaj amikoj, kiujn Fejsbuko kreas abunde kaj redunde.
Pli multe pri tiu temo estas klarigite sur
http://www.planlingvoj.ch/13_HIPOTEZOJ_PRI_ESPERANTO_2012.pdf
punkto 11 (prilaborita kaj kompletigita versio).