Madrido: Iberia renkontiĝo

La 9a Iberia Renkontiĝo pri Esperanto (IRo) okazis en la junulargastejo San Fermín en Madrido, la 15–17an de marto. IRo estas juneca aranĝo (sed por ĉiuj aĝoj) en la Iberia Duoninsulo, sinsekve organizata de unu el la asocioj: PEJ (Portugala Esperanto-Junularo), KEJ (Kataluna Esperanto-Junularo) kaj HEJS (Hispana Esperanta Junular-Societo). Ĉi-jare estis la vico de HEJS.

Vendrede vespere la interkona vespero komenciĝis per la prelego de José Antonio del Barrio (Toño), kiu klarigis al la spektantaro pri Esperanto kaj respondis al la demandoj de la interesatoj. Poste en ĝardena dometo okazis vespermanĝo, dum kiu ĉiuj enkondukis sin mem kaj parolis kiel oni eklernis Esperanton aŭ kial oni ŝatas uzi ĝin. La etoso estis aparte amuza kaj neformala.
Sabate venis la partoprenantoj, kiuj emis lerni la lingvon en la kurso de Ferriol Macip (Farri), kiu montris la kunlaboradon de KEJ je la organizado de la evento. En la akceptejo de la junulargastejo, apud la ekspozicio starigita de Hispana Esperanto-Federacio, Pedro Sanz starigis la libroservon kiu estis vizitita ne nur de la partoprenantoj de la IRo sed ankaŭ de ĉiuj vizitantoj de la junulargastejo okaze de la popola interŝanĝa merkato okazinta tie samtempe. Ankaŭ oni povis ĝui la atelieron pri manfarado de sapo kaj naturaj kosmetikaĵoj instruita de Mati Montero. La tuta tago estis plenigita per prelegoj kiel tiu pri Candidaturas de Unidad Popular (Popolaj Unuigitaj Kandidatumoj, aparta maniero organizi politikan partion); pri la projekto San Fermín (la socia asembleo reganta la junulargastejon, kie okazis la renkontiĝo, kaj aliajn projektojn), peĉakuĉo (japandevena prelegstilo per rapidaj kaj mallongaj klarigoj) kie oni klarigis pri la vivo de la inventisto Leonardo Torres Quevedo kaj ties rilato al Esperanto, kaj pri la magio sub la numero Φ [fi’] kaj ties rilato al arĥitekturo kaj beleco. Ankaŭ oni havis tempon por spekti filmetojn kun Esperantaj subtekstoj.

La plej grava sabata programero estis la itinero Maks Stelo – literatura promenado tra la lokoj kie okazis la verko Bohemiaj Lumoj, de Ramón María del Valle-Inclán, kreinto de la ĝenro esperpento: “la aspekto de la praaj herooj sinrigardantaj en misformigaj speguloj”. La poeto kaj tradukisto Miguel Fernández klarigis al ni pri tiuj lokoj kaj gvidis la gepartoprenantojn tra la historio de Madrido dum la komenco de la 20a jarcento. En la Pordego de la Suno la grupo venis tien, kie la socia movado 15M (pordemokratia grupo civitana, fondita la 15an de majo 2011) tendumis kaj manifestaciis. Tie oni kriis esperantigitajn revoluciajn motojn. La itinero finiĝis per teatrado el la sesa sceno de la verko fare de Miguel Fernández kaj Raúl M. Anguita en la trinkejo Bar Kunin. Miguel Gutiérrez Adúriz el Kantabrio aliĝis al la gvidinto kaj ili kune kantis kaj deklamis.

Dimanĉe, danke al la paŭzo de la pluvo, grupo da partoprenantoj biciklis tra la parko Madrid Río apud la rivero Manzanares. Certe estis bona maniero adiaŭi ĝis la sekvonta IRo, kiun organizos KEJ.

La renkontiĝon partoprenis pli ol kvindek homoj el Portugalio, Litovio, Ruslando, Kostariko, Madrido, Kastil-Manĉio (regiono Kastilio – La Manĉo), Aragono, Katalunio kaj Ekstremaduro. Inter ili estis afablaj junuloj kiuj eklernis la lingvon kaj interesiĝis pri la movado, novaj geamikoj kiujn ni kuraĝigas partopreni en niaj eventoj kaj diskonigi la lingvon. Pluraj programeroj estis diskonigitaj realtempe en Twitter / Pepumilo: @HEJSEsperanto per la etikedoj #IR2013 kaj #IRo2013.

La okazigo estintus neebla sen la nepagebla helpo de ĉiuj, kiuj kunlaboris en ĝi. Nome de HEJS, ni dankas ilin ĉiujn.

La Estraro de HEJS

Ĝi estas artikolo el la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №4–5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/04/madrido/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi