Historio sur fotoj: jaroj 1977-1980

OrSEJT-19 ĉe la laGO tURGOJAK (1977)

“Ametistoj” – unu el la grupoj formitaj en la junulara tendaro OrSEJT-19, okazinta antaŭ 36 jaroj, en aŭgusto 1977 ĉe la bordo de la Urala lago Turgojak. Staras la dua de maldestre Aleksander Korĵenkov, sidas plej dekstre Jevgenij Perevertajlo.

En la populara socia reto Vkontakte ĵus aperis albumo kun pli ol sesdek fotoj, faritaj en Sovetuniaj esperantistaj renkontiĝoj dum 1977-1980, interalie en la someraj junularaj tendaroj OrSEJT-19 (Uralo) kaj OrSEJT-20 (Siberio), kaj en kelkaj renkontiĝoj volga-uralaj REVU.

Sur la fotoj estas rekoneblaj pluraj esperantistaj aktivuloj, plejparte el Uralo, interalie, Aleksander Korĵenkov (kiu elektis, skanis, prilaboris kaj enretigis la fotojn), Vladimir Izosimov, Vladimir Opletajev, Viktor Zaĥarov, Aleksandr Kalaŝnikov, Nadeĵda Ŝeveljova (Panova), Diljara Mametova (Gadirova), Viktor Sapoĵnikov, Viktor Kudrjavcev, Andrej Peĉonkin, Halina Gorecka, Viktor Kloĉkov, Boris Kolker, Aleksej Aleksandrov, Gafur Gazizi, Aleksandr Ŝarov, Jevgenij Perevertajlo, Jevgenij Tartyŝev, Aleksandr Jelizarov…

Ĉiuj dezirantoj povas spekti la fotojn kaj legi subkribojn kaj komentojn. La membroj de la reto Vkontakte povas marki sin kaj aliajn personojn sur la fotoj kaj komenti ilin. Nun en la ruslingva grupo Эсперанто en Vkontakte estas 11 mil 158 membroj.

La adreso de la albumo:
http://vk.com/album5849838_21699800

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2013/04/fotoj

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi