La programo de la Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET) estas komparebla kun la programo de la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Dum BET okazas multaj kursoj, prelegoj, ekskursoj kaj koncertoj. Riĉan klerigan programon havos ankaŭ la 49a BET, kiu okazos ekde la 6a ĝis la 14a de julio en Utena (Litovio). Krom apartaj prelegoj de fakuloj el pluraj landoj, en la kleriga programo de BET-49 estos du prelegocikloj.
Ni jam informis pri la kvarprelega ciklo de Petras Čeliauskas “Kelkaj faktoj pri la litovaj lingvo kaj kulturo”. Krome, en Utena Aleksander Korĵenkov prezentos sian kvinprelegan kurson “Historio de Esperanto”.
La Ruslanda ĵurnalisto, redaktoro kaj histori-esploranto Aleksander Korĵenkov estas unu el la plej konataj fakuloj pri la historio de Esperanto. Li multe laboris en arkivoj kaj bibliotekoj, kie li malkovris interesajn dokumentojn, kiujn oni ne konis pli frue. Surbaze de siaj esploroj Korĵenkov verkis multajn artikolojn (ili aperis plejparte en la revuo La Ondo de Esperanto kiun li mem redaktas), kelkajn librojn, interalie:
- Esperanto post la jaro 2000 (1998)
- Esperanto en Ruslando (kune kun Halina Gorecka, 2000)
- Historio de Esperanto (2005; aperis ankaŭ serbe)
- Homarano (2009, 2a eldono 2011; aperis ankaŭ japane)
- Zamenhof (2010; aperis ankaŭ angle kaj slovake)
Krome, li editoris gravajn verkojn de Drezen (Historiaj studoj, 1992) kaj Zamenhof (Mi estas homo, 2006).
Ne laste pro sia historiista laboro Aleksander Korĵenkov ricevis la honoran titolon La Esperantisto de la Jaro 2009 kaj (kune kun sia edzino Halina Gorecka) iĝis laŭreato de la prestiĝa Esperanto-kulturpremio, kreita de la FAME-fondaĵo kaj la urbo Aalen (2010).
Dum tri jardekoj Aleksander Korĵenkov prelegis pri diversaj temoj, ligitaj kun la historio de Esperanto kaj ties aŭtoro Ludoviko Zamenhof en pluraj landoj de la mondo: Ruslando, Litovio, Pollando, Slovakio, Germanio, Finnlando, Hispanio, Britio…
Sian kurson pri la historio de Esperanto li prezentis unuafoje en la Somera Esperanto-Kursejo (Jekaterinburg, aŭgusto 1998). Ĝi estis kompletigita en 2003 kaj en 2004 por la instruista seminario de Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno kaj por la kurso “Historio de Esperanto” en la Interlingvistikaj studoj ĉe la universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano, kie Korĵenkov estas gastprofesoro pri la historio de Esperanto.
La universitata kurso por studentoj, kiuj poste plenumas ekzamenon, estas sufiĉe ampleksa, sed por la ĝenerala publiko Aleksander koncizigis ĝin nur ĝis kvin unuhoraj lekcioj, kiujn li prezentos ĉi-jare en la 98a Universala Kongreso en Rejkjaviko. Sed la partoprenantoj de BET-49 havos la ŝancon viziti la kurson “Historio de Esperanto” de Korĵenkov du semajnojn antaŭ la Rejkjavika UK.
Jen plia kialo veni al Utena ĉi-julie!
Povilas Jegorovas
Legu pli pri la 49a BET:
BET-49
Vytautas Šilas: Utena – la urbo de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj
Povilas Jegorovas: Ekskurso en bierfarejo
Kvar prelegoj pri la litovaj lingvo kaj kulturo
Antanas Visockas: La tuttaga ekskurso
Povilas Jegorovas: Riĉa kultura programo
Informoj pri la aliĝo, loĝado, manĝado, invitiloj kaj la reta aliĝilo estas en la retejo de la Litova Esperanto-Asocio
Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2013/04/bet-3