Minsko: La unua lingva festivalo

LF en Monsko

Vjaĉeslav Ivanov prezentas Esperanton (Foto de Aleksej Sorokopit)

La 31an de marto okazis en Minsko (la ĉefurbo de Belarusio) la unua lingva festivalo. La festivalon gastigis la filologia fakultato de la Belarusia ŝtata universitato.

Kontraste al plejmulto de “Keefe-tipaj” lingvaj festivaloj en la mondo, la festivalo en Minsko ne estis organizita de la loka esperantista movado. Tamen la ĉefa aktivulo malantaŭ ĝi estis partopreninto de la esperantistaj lingvaj festivaloj en Moskvo kaj Sankt-Peterburgo Anton Somin, minskano studanta en Moskvo. Kun li el Moskvo venis kelkaj oftaj prezentantoj de diversaj lingvoj.

La organizantoj faris sondadon antaŭ la festivalo por imagi, kiuj lingvoj estas la plej popularaj inter la partoprenontoj. Esperanto montris bonajn rezultojn, trovante sin en la kvino de la plej atendataj lingvoj — tial okazis du prezentoj de ĝi en relative granda ĉambro. Ambaŭ prezentojn faris la Peterburga esperantisto Vjaĉeslav Ivanov.

Laŭ la festivala statistiko, la plej popularaj estis la prezentoj de la lingvoj hispana (prezentis Nikita Moniĉ) kaj pola (Ljubovj Podporinova), kiujn vizitis po 95 personoj; sekvas la prezentoj de la germana lingvo (Tajtjana Streljcova) kun 88 vizitantoj kaj de Esperanto (Vjaĉeslav Ivanov) kun 84.

La unua festivalo en Minsko estas brila komenco, kun relative granda altirita publiko, kun amaskomunikilaj reeĥoj. Oni planas ripeti la sukceson sekvajare en marto.

Vjaĉeslav Ivanov

Ĉi tiu artikolo aperos en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №4–5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/04/222minsk/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

13 Responses to Minsko: La unua lingva festivalo

  1. Valdas Banaitis diras:

    Antau monato okazis ne malpli brila lingvofestivalo en Ruslanda provinca chefurbo Kaluga kun 4 prezentoj de Moskvaj esperantistoj. Neniu diskuto. Nu, mi atendos pliajn hirundojn. Hodiau en Vilno la suno komencis degeligi 30-centimetran neghokovron kaj la jam ne plu minusa nokto ghin ne fiksos, char jam ne plu minughin ne fiksos. Ho venu la dua hirundo el Slovenio, alportu prinmaveron post 125a vintro.

  2. A. Kuenzli diras:

    Do, laŭ vi indus resti obstina 🙂

    Hodiaŭ iu franca e-isto proponis traduki la 13 hipotezojn al la franca lingvo, ĉar li trovis ilin konsiderindaj kaj diskutindaj. Do, iom post iom mia obstino rezultigos la unuajn fruktojn! Sed por atingi la finan venkon necesos ankoraŭ granda kaj persista laboro kontraŭ la eterna mediokreco kaj blinda entuziasmo.

  3. Valdas Banaitis diras:

    legu “la” anstataŭ [da a]

  4. Valdas Banaitis diras:

    Brave, kuraĝe kaj neflankiĝante, kara Andreas! Viaj lastaj vortoj trafas, kaj via obstino laŭdindas – vi provokis la unuan viglan diskuton. La unua hirundo de Esperanta vivo en Interreto. Eble aperos ankaŭ la unua esperantisto, kiun naskis Interreto. La profetaĵo de eksprezidanto Probal eble efektiviĝos. Tra 125 jaroj da a instruado el 100 komencintoj bakis 90 seniluziiĝintojn, 9 eternajn komencantojn kaj nur 1 esperantiston laŭ “Mia saĝo post 50 jaroj de instruado de Esperanto” de Zlatko Tiŝljar eĉ li mem ne vidas alian vojon, senbalastan paradigmon. La intenco de Ludoviko ĝis 1887 estis tute alia, sed la inerto kaj lerneja rutino katenas.

  5. A. Kuenzli diras:

    Ŝajnas, ke miaj komentoj kaj demandoj ne plaĉas al vi, ĉu ne, ĉar ili estas kritikaj. Tio estas via problemo. Nu, vi ja estas en Ĉinio, kie demokratio ne ekzistas kaj kie vi devas esti tre singarda kion vi diras. Pro tio estas absurde riproĉi al mi maldemokratan sintenon. De neniu persono el Ĉinio kaj Ruslando kaj similaj diktaturaj landoj mi akceptas iun ajn instruon rilate demokration, tion vi povas tuj forgesi. Mi devas rememorigi vin, ke ĉiujn miajn demandojn pri la situacio en Ĉinio vi ĝis nun rifuzis respondi (en Libera Folio).

    Ke diversaj e-istoj agadas en Ĉinio, Belorusio, Kubo, Vjetnamio ktp. kaj pruvas mian hipotezon, ke e-istoj unuavice preferas ĉefe tiajn landojn, komunismajn kaj nedemokratiajn, en kiuj la politikistoj grandskale lezas la homajn rajtojn kaj subpremas la civilsocion. En tiuj lanndoj malaperas homoj kaj estas arbitre juĝataj kaj traktataj. Kiu malfermas la buŝon devas enkalkuli la riskon esti malliberigita aŭ mortigita. Mi interpretas, ke la e-istoj apogas kaj flatas tiujn landojn (ĉar mi neniam legis aŭ aŭdis proteston kontraŭ tiuj faroj flanke de la e-istoj, kiuj, aliflanke, apogas agresemajn peticiojn kontraŭ Israelo). Sed el komunistoj ili transformiĝis el perfektaj kapitalistoj.

    Kompreneble, mi ŝatus aŭdi la opinion de la nekonataj partprenantoj de la aranĝo en Minsko. Ĝuste tiaj opinioj interesus min. La opinioj de e-istoj mem ne interesas min, ĉar mi konas ilin ĝissate. Sed pri la partoprenanta publiko oni NENIAM legas iun ajn vorton en la raportoj de e-istoj, kiuj fanfaronas ĉefe pri la kvanto de partorpenantoj.

  6. dennis keefe diras:

    Resumo, 67 vortoj. Komentado 655 vortoj

    Resumo:

    Mi parolas pri kvin tre pozitivaj trajtoj de la Lingva Festivalo de Minsk, kaj ĉe la fino, mi demandas al Andreas, kial li ne starigas tiajn malfacilajn demandojn ankaŭ al aliaj lingvaj partoprenantoj en la Lingva Festivalo.

    Mi petas al Andreas ankaŭ, ke li ne plu inundu la komento-kolumnon per tro da sinskevaj komentoj. Ke li estu pli demokrata, kaj permesu al aliaj homoj esprimi sin libere.

    Komentado:

    Ĉi tiu novaĵo pri la Lingva Festivalo de Minsk montras al ni, kiel la bona laboro de Esperantistoj en Moskvo, tutnature, komenciĝas disvastiĝi aliloken. En la tre mallonga raporto de la Balta Ondo videblas multaj pozitivaj trajtoj.

    Unue, kiel menciite de Vjaĉeslav kaj Jefim, la festivalo estis organizita de NE-Esperantistoj. Tiuj ne-esperantistoj permesis al ni, kaj mi eĉ aŭdacas diri, plene bonvenigis al ni prezenti nian lingvon al eble nia nuntempa plej celtrafa celgrupo, la lingvemuloj.

    Due, la organizantoj en Minsk nun volas ripeti la Lingvan Festivalon en la venonta jaro. Do, laŭ ILI, ne laŭ ni Esperantistoj, ĝi estas nova, valora aldono al la liberaj eventoj de tiu urbo, tiu universitato. Esperantistoj havos senpagan “hejmon” en venontaj jaroj. Bona novaĵo por niaj informado-budĝetoj.

    Trie, la amaskomunikiloj venis kaj raportis. Tio estas unu el la ĉefaj indikiloj, ke Lingvaj Festivaloj nature sukcesas altiri ĵurnalistojn kaj tio estas bona por la publikaj rilatoj de Esperanto kaj minoritataj lingvoj kiuj volas montri sin.

    Kvare, Anton Somin, la Minska organizanto, spertis la Lingvan Festivalon de MASI-anoj en Moskvo. Simile okazis al ni en Anglio, Max el Anglio estis unu el miaj instruistoj en mia VIEWS Programo en Nankino, Ĉinio. Poste mi invitis al li kunlabori en la Lingva Festivalo de la Universitato de Nankino. Mi trejnis lin speciale por starigi Lingvajn Festivalojn, kaj kiam li reiris al la Universitato de Sheffield en Anglio, li okazigis tiun Lingvan Festivalon kiu estigis la tutlandan BBC Programon, en kiu la britaj Esperantistoj ludis la ĉefan rolon (Tio rilatas al la Cigno Premio de Etsuo Miyoshi, ĉu ne?). Doktoro John Wells estis la invitita preleganto por la angla Festivalo.

    Rilate la Lingvan Festivalon de Anglio, mi citas Liberan Folion: “Ayako Kawakita aparte laŭdas EAB-n pro informa kampanjo kadre de la Internacia Festivalo de Lingvoj ĉe la Universitato de Sheffield, pro kiu Esperanto estis menciita en vaste spektata televida programo kiu atingis pli ol milionon da spektantoj.”

    Kvine, la Lingva Festivalo de Minsk okazis en la konstruaĵo de la filologia fakultato. Ĝusta loko, ĉar tie troviĝas lingvemuloj, niaj plej bonaj amikoj, eĉ se ili ne poste studos Esperanton. Luksa loko, prestiĝa lernejo aŭ kongresejo aldonus nenion valoran al Lingvaj Festivaloj. Ni bezonas esti tie kie troviĝas niaj amikoj kaj, eble, venontaj Esperantistoj.

    Finfine, la Lingva Festivalo de Minsk estos tre brila sukceso se Vjaĉeslav ŝatas tion. Se al li plaĉis prezenti Esperanton antaŭ nekonata publiko, kaj li ankoraŭ ŝatos fari tion en la venonta jaro, tio estas granda sukceso. Trovi ion, laŭ mi utilan, kion oni NATURE ŝatas fari por niaj malgrandaj Esperanto-Movadoj estas la sekreto de venontaj sukcesoj. Tio bezonas organizadon, sed tio estas alia temo por alia momento.

    Al Andreas, faru eksperimenton. Estis pli ol cent lingvoj en la lasta Lingva Festivalo de Ĉinio (oni neniam aŭdis pri ĝi, ĉar neniu verkis raporton). Faru viajn demandojn al la 250 instruantoj kaj prezentantoj de tiuj lingvoj pli ol cent lingvoj. Ekzemple, kio okazis en la kurseto, kial ili faris tion, kaj ne tion? Eble, pli bone, ĉeestu mem Lingvan Festivalon, kaj bone komprenu, ke ĝi ne estas altsubvenciita mondopinta kongreso pri kiel savi la mondon. Lingva Festivalo estas nur festivalo. Se vi volas, krei mem vian version de serioza afero, laŭ vi serioza afero, kiu helpos al Esperanto. Ni ĉeestos.

    Andreas, bonvolu ne plu inundu la komento-kolumnon per tro da sinsekvaj komentoj. Ofte vi havas du, eĉ tri el la kvin videblaj komentoj. Tia konduto forpuŝas aliajn homojn, kaj ni tial perdas multe da valoraj kaj buntaj vidpunktoj, laŭ mi. Estu pli demokrata. Lasi al aliaj homoj paroli kaj skribi. Tio estos bona por VIA klopodo montri al aliaj homoj viajn ideojn. Diverseco gravas en biologio; diverseco gravas en opinio-esprimado. Mi diras tion por helpi al vi, sed antaŭ ĉio mi diras tion por helpi al ni ĉiuj libere esprimi opiniojn, ĉu ĝustajn aŭ neĝustajn. La afero estas, ke ĉiu sentu sin bonvena kiam li aŭ ŝi volas esprimi sin. Mi pensas, ke vi konsentas kun tia demokrata vidpunkto, ĉu ne?

    Amike,

    Dennis Keefe

  7. A. Kuenzli diras:

    Se oni starigas kelkajn demandojn, kiuj ne estas kutimaj por la e-istoj, kaj kiam la diskuta nivelo IOM altiĝas, oni tuj estas nomita “fame malfacila kunparolanto”. Ĉu mi rajtas ridi aŭ ĉu la rusoj sendos min al Vorkuta aŭ Kolyma? De kiu planedo vi venas? Ĉu kiel e-isto oni devas esti idioto, kreteno kaj stultulo? Ĉe Jefim mi havis la impreson, ke temas pri inteligenta persono, ĉe la aliaj mi devas bedaŭrinde dubi.

  8. José Antonio Vergara diras:

    Mi tre tre ghojas pro tiu chi novajho. Mi opinias ke lingvaj festivaloj estas bonaj en si mem kiel celebrado de la homa fenomeno lingvo kaj ties bunta diverseco. Krome, en la klopodoj iom plivastigi la (ofte proksiman al nulo) scion pri la tamena ekzisto de Esperanto, ili povas utili char allogaj por lingvemuloj, kiuj devus chiam esti prioritatigitaj kiel unu el la chefaj celgrupoj por la kiel eble plej trafa, respondece malblufa informado pri Esperanto.

    Jam antau jaroj, sub la inspiro de la chi-rilata sperto de Dennis Keefe, mi proponis ke en chiu Universala Kongreso de Esperanto ni okazigu Lingvan Festivalon kiel konstantan programeron de nia arangho, komplete malferman al la publiko.

    Tiel nia UK eble ighus pli iom pli rimarkinda en la urboj kie ghi sinsekve okazas, char ghi povus esti perceptata kiel migranta eduka evento chiujara. Tio, en aliancigho kun lokaj lingvaj fakultatoj au similaj instancoj de la respektivaj landoj.

    Jam ILEI kaj TEJO foje okazigis ion tian dum siaj respektivaj konferencoj, kaj lau la raportoj la afero marshis tute glate. Simile, en novembro 2012 okazis la 7-a Moskva Lingva Festivalo kun granda sukceso, unu el kies plej gravaj efikoj estas la altigo de la prestigho de Moskva E-Asocio, kies anoj lanchis kaj organizas la Festivalon.

    Eble per io tia ni kaptus multe pli da (ol la preskau nula) atento koncerne nian chefan E-renkontighon, almenau che la plej ofta fonto liverinta novajn esperantulojn en chiuj generacioj, nome la lingvemuloj. Pardonon ke mi ripetas tiun chi lau mi gravan argumenton.

    Per io tia, ni nekontesteble utiligus tion kion mi nomas la “lingva kapitalo” de la esperantularo, do ke ni estas kaj multlingva kaj komunlingva komunumo.

  9. Väčesláv diras:

    Kaj rilate la demandojn de Jefim:
    » kion donos la festivalo al stagnanta esperanto-movado en Belorusio?

    Nu eĉ apero de 1-2 novaj aktivuloj estas certe atingo. Eĉ se tio ne okazos, kelkdek personoj aŭdis pri Esperanto iom pli detale kaj senpartie, ol oni kutime povas aŭdi de hazarduloj (ja ĉiu havas opinion pri medicino, pedagogio kaj Esperanto, eĉ sen esti fakulo).

    » Cxu aperis dezirantoj lerni la lingvon? Kaj se jes, kiu instruos?

    Oni demandis, kie eblas lerni la lingvon. Mi konsilis lokojn en Interreto — kaj fakte la ekzemploj mia aŭ de akademiano Moĵajev montras, ke tiu vojo funkcias.

  10. Väčesláv diras:

    S-ro Kuenzli estas fame malfacila kunparolanto.
    Se paroli pri precizaj ciferoj, je la verkado de la teksto ili ankoraŭ ne estis konataj, ĵus (antaŭ unu horo) estis diskonigite, ke la du prezentojn de Esperanto kune vizitis 84 personoj (el proksimume 300-400 vizitintoj de la festivalo); tiu sumo estas la kvara plej granda rezulto post la hispana, la pola kaj la germana.

    Kiel ni ĉiuj komprenas, 84 personoj vid-al-vide aŭdantaj pri Esperanto, kun lingvaj ekzemploj kaj la ebleco fari demandojn, estas eĉ ne ĉiumonata atingo en plejparto de la urboj en la mondo.

    La enhavon de mia prezento mi certe ne emas rerakonti, estus iom longe, krome la festivalo tradicio subkomprenas liberan paroladon — mi ne vere bone memoras, kion mi fakte diris kaj kion nur planis. Mi montris kelkajn lingvajn trajtrojn (fakte ni aŭskultis kanteton kaj mi klarigis la tuton renkonteblan en ĝi), iom rakontis pri la historio kaj nuntempo de la movado, iom longe parolis pri la taksoj de la kvanto de parolantoj (surbaze de Statistiko_de_Esperantujo ĉefe), provis sentigi ke Esperanto iusence apartenas al la kultura heredaĵo de la regiono (Zamenhof ja loĝis dum kelkaj jaroj en Grodno ktp).

    » ĉu kadre de la lingva festivalo estis traktita la aktuala situacio de la belorusa lingvo

    La festivalo ne estas scienca aŭ politika diskutejo (vi povas aliloke pli detale legi pri la ideo de Dennis Keefe kaj lia modelo de lingvaj festivaloj). Indas rimarkigi, ke la evento estis senteble pli dulingva ol la cetero de la vivo en Minsk (parte pro „filologieco“ de la loko, sed ankaŭ pro la celkonscia politiko de la organizintoj). La lingva situacio en Belorusio estis en iuj aspektoj traktita dum kelkaj lekcioj: pri la lingva diverseco, pri la historio de la belorusa leksikografio (kaj farado de novaj vortoj por novaj nocioj) kaj eventuale en aliaj programeroj.

  11. A. Kuenzli diras:

    Ne kripta-, sed kripto- 🙂 Ne gravas.

    Vi tute pravas per viaj rimarkoj en la plej lasta alineo. Tio fakte estas la kerna demando kaj la kerna problemo de la afero, kaj de Esperanto.

    Permesu kelkajn pliajn konsiderojn:

    Mi esperas, kaj eĉ pensas, ke la kleruloj de la belorusia publiko ne plu kredas ĉiajn fabelojn kaj ĉian fatrason, kiun ONI (ankaŭ la e-istoj) eventuale rakontas al ili.

    Ni ne devas PROPAGANDI Esperanton, sed APLIKI ĝin en la reala vivo, same kiel la anglan, francan, germanan, hispanan, rusan lingvojn, ktp. ktp.

    Mi ne scias, ĉu s-ro Ivanov estas bona lingvisto, mi ne konas lin. Sed tio ne gravas. Se li estas klera personeco, kiu havas ion interesan por diri, tio sufiĉas.

    Kaj se oni jam estis en Belorusio, ĉu kadre de la lingva festivalo estis traktita la aktuala situacio de la belorusa lingvo? Se jes, estus interese scii, kiu diris kion pri tiu ĉi temo.

    Entute, mi ne kredas, ke havas sencon “propagandi” Esperanton en landoj kiel Belorusio. En tiaj landoj mankas la kadraj kondiĉoj por okupiĝi pri tia temo, kaj certe ankaŭ en tiaj landoj la “merkato“ ne bezonas Esperanton.

    Kiel esperantisto mi nepre evitas tiajn landojn kiel Belorusion kie mankas la politika libereco kaj kie iu primitiva diktaturo grandstile lezas la civitanajn rajtojn laŭ la maniero kiel en Sovetunio oni tion faris.

    Sed ne nur en Belorusio mankas la kadraj kondiĉoj, sed praktike en ĉiuj ceteraj landoj de la mondo, ankaŭ en Svislando (kiu iam estis konsiderata kiel planlingva eldorado). Ankaŭ la Esperanto-movado, precipe UEA kaj ties Landaj kaj Fakaj Asocioj, inkluzive de la Akademio de Esperanto, kapablas oferti nenion interesan al novaj esperantistoj kaj interlingvistoj el la universitataj kaj akademiaj medioj. La intelekta nivelo de la Eo-movado estas tro malalta, la materia nivelo ankoraŭ pli mizera, la “klasikaj” literaturo kaj publico estas malaktualaj, eksmodaj kaj malnoviĝintaj, fakte fosiliaĵoj el la praa tempo (precipe el la tempoj de antaŭ 1918, de antaŭ 1939 kaj de antaŭ 1989). Multaj Eo-kongresoj kaj ceteraj Eo-aranĝoj estas seninteresaj kaj konsistas precipe el propagando kaj turismo, plus ia pseŭdo-kleriga programo, kiu allogas ĉefe pensiulojn kaj kie pli malpli ĉiam la samaj personoj rakontas la samajn (ofte dubindajn) aferojn. Al la e-istoj tiu mortiga kaj forpuŝa rutino ŝajne plaĉas, sed ili bedaŭrinde ankoraŭ ne komprenis, ke tio ne sufiĉas kaj ne kondukas Esperanton al novaj sukcesoj kaj progresoj. Sed kiuspecaj estu tiuj sukcesoj kaj progresoj, el kio ili konsistu, kin ili enhavu, kion la Esperanto-movado kaj kion la homaro faru kun aŭ per ili?

    Certe, ĉiu tiu skeptiko kaj kritiko ne signifas, ke sur scienca nivelo oni ne povus aŭ ne povu okupiĝi pri Esperanto, esperantologio kaj interlingvistiko, ekzemple laŭ la maniero kiel faris tion S.N. Kuznecov, A.D. Duliĉenko kaj A. Melnikov (Rostov-na-Donu), kiuj utile kontribuis al la fako. Post la eksiĝo de la malnova generacio, la fako urĝe bezonas freŝajn akademiajn fakulojn. Sed kion ni ne bezonas estas stranguloj, kiuj idiotisme propagandas Esperanton, rakontante la plej bizarajn “faktojn” al la publiko, kiel tio 99-procente okazas en la movado. Jen tiun situacion mi kritikas kaj postulas ŝanĝi ĝin. Pro tio estis ellaboritaj la 13 hipotezoj, kiuj analizas kelkajn problemojn de Esperanto.
    http://www.planlingvoj.ch/13_HIPOTEZOJ_PRI_ESPERANTO_2012.pdf
    (la plej aktualan version mi prezentas en La Balta Ondo)
    La moderna diskuto pri Esperanto devus iri en tiu direkto, por eviti la ripeton de la eraroj de la pasinteco.

    Sed bedaŭrinde miaj konsideroj ne estas popularaj en la movado, kie oni evitas diskuti ilin kaj kie mi estas konsiderata kiel malpuriganto de la nesto, mensmalsanulo kaj frenezulo, ĉar mi aŭdacas kritiki.

    Kelkaj gvidaj funkciuloj perfekte profitas de la status quo de Esperanto, pro kio mi konsideras ilin cinikuloj. Mi estas konvinkita, ker per la nuntempe aplikita strategio la Esperanto-movado ne plu vivos longe, ĉar krom tiuj cinikuloj neniu alia bezonos ĝin.

  12. Jefim diras:

    Mi ne komprenas aludon “kripta-esperantista”. Mi povas respondi anstataux Viacxeslav, kial la festivalo estas brila komenco, kvankam ne cxeestis tie. Cxar estas sukceso organizi LF tie, kie esperantistoj ne kapablas iniciati gxin. Kaj la demando pri “konkreta enhavo de la Esperanto-prezento” sonas strange. Kion oni povas prezenti al ne esperantistoj pri esperanto dum kutima tempo – 40 minutoj?
    Cxu la prezentinto rerakontu?
    Mi scias, ke V.Ivanov estas bona lingvisto,esperantisto kaj organizanto de bonaj Lingvaj festivaloj.
    Mi preferus demandi pli gravan: kion donos la festivalo al stagnanta esperanto-movado en Belorusio? Cxu aperis dezirantoj lerni la lingvon? Kaj se jes, kiu instruos?

  13. A. Kuenzli diras:

    Se laŭ la opinio de la raportinto tiu (kripto-esperantista) lingva festivalo estis tiom “brila”, oni eble bonvolos klarigi, kio konkrete estis tiom brila kaj kion oni diskutis dum tiu aranĝo. Kaj kion la gazetaro skribis pri ĝi? Kaj kiu estis la konkreta enhavo de la Esperanto-prezento de Vjaĉeslav Ivanov, t.e. kion li diris al la partoprenantoj pri Esperanto.

    Krom tio, kion signifas “relative granda altirita publiko”? Kial oni ne mencias konkretan ciferon. (Cetere min pli interesus kiuj estis la partoprenantoj).

Respondi