La 27an de marto 2013 en Moskvo en sia 76a vivojaro forpasis d-ro Vladimir Romanoviĉ Lemelev (1938–2013). Brila sciencisto-medicinisto, docento kaj vicdekano de la Samarkanda medicina instituto, elstara pedagogo, aŭtoro de multegaj sciencaj verkoj, eksterordinara erudiciulo kun enciklopediaj scioj kaj samtempe ege modesta, bonkora kaj helpema homo…
Lerninte Esperanton en 1977, li restis fidela al la ideo de la Internacia Lingvo kaj faris grandegan kontribuon por la evoluo de Esperanto-movado en Uzbekistano. Li senlace prelegis, instruis la lingvon, artikolis, partoprenis Esperanto-aranĝojn, aperigis multajn valorajn materialojn en la scienca rubriko de Monato.
Dum multaj jaroj li estis vicprezidanto de la Samarkanda Esperanto-klubo, kungvidanto de Esperanto-kursoj kaj de la studentaj sciencaj konferencoj pri interlingvistiko kaj esperantologio en Samarkanda universitato. Lastatempe li loĝis en Moskvo kaj estis fakdelegito de UEA pri medicino/epidemiologio.
Ni funebras kaj kondolencas.
Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2013/03/nekrologo-3
Mi bedaŭruas tian fruan porpason! Sed la diaj decidoj estas misteraj, nur en kiam mi atingas la finon no komprenos. Se ni ne komprenis, do ni ne atingis la finon.
Dume, estu li nia simbolo. Estu li nia pravigilo. Honorigu ni lian laboron.
Vivu Lebedev! Dankon, nia kara samideano Lemenev! Estu vi pace kaj trankvile ĉar ni en la mondo kiun vi laboris senlace laboras ankaŭ por via nomo kaj via strebo.
Mi tre bedauras lian forpason. Antau pluraj jaroj mi kontaktis lin char nia fako estas la sama. Li respondis tre afable. Li verkis tre bonajn artikolojn pri epidemiologiaj temoj en Monato.
En nia movado kun stagna cirkulado de informado eĉ nekrologo devus esti pli konkreta, almenaŭ kun iom da bibliografio de la forpasinta samideano, ja multe pli fama en la ekstera mondo…