La marta Ondo

La Ondo de Esperanto, marto 2013Dennis Keefe aperigis pasintjare en La Ondo de Esperanto kvar artikolojn, en kiuj li traktas Esperanton el la vidpunkto de merkatiko, kiun li mem universitat-nivele instruas. En la marta kajero de La Ondo aperis – kiel la ĉefartikolo – plia kontribuo de profesoro Keefe kun la titolo “Modelo pri la Konduto de Konsumantoj de Hawkins, Best kaj Coney, aplikata al Esperanto”.

Sekvas ĝin la rubriko Eventoj kun pluraj artikol(et)oj pri la esperantista agado en multaj landoj de la mondo. En la sekcio Tribuno estas presitaj interesaj tekstoj de Dafydd ab Iago pri la klimata ŝanĝiĝo en Eŭropo, de Katarína Nosková pri kreado de subtekstoj por muzikaj filmetoj kaj ampleksa artikolo de Rubén Fernández Asensio pri la problemoj, kiujn Katalunio frontas survoje al memstariĝo.

La plej granda teksto en la marta Ondo estas la kvinpaĝa eseo La unuaj Romanovoj, kiun akademiano Sergio Pokrovskij verkis okaze de la festata ĉi-marte 400-jara datreveno de la surtroniĝo de la Romanova dinastio en Ruslando.

En la kultura sekcio enestas fragmento el Mia jarcento de Günter Grass, el kiu en La Ondo ĉiujare aperas unu ĉapitro (ĉi-foje Wolfgang Kirschstein tradukis la eron “1963”, kiu rakontas pri la inaŭguro de la Berlina filharmonio, okazinta antaŭ 50 jaroj). En ĉi tiu sekcio estas ankaŭ recenzo de la nova pollingva libro de Agnieszka Jagodzińska pri Zamenhof kaj artikolo de Andreas Künzli pri la fama lingvisto Baudouin de Courtenay kadre de la rubriko Nia trezoro, ĉi-jare dediĉita al eminentuloj, kiuj grave progresigis Esperanton, abonstatistiko pri La Ondo de Esperanto en la 2012a jaro kaj bibliografiaj eroj.

En ĉi tiu kajero de La Ondo la legantoj trovos ankaŭ liston de jubileoj kaj memordatoj por marto 2013, novan konkurs-taskon kaj humuron en Mozaiko, Esperanto-Kalendaron kaj fotoraportojn.

La marta Ondo estas la unua kajero presita en Litovio kaj dissendita el Litovio. Oni do vidas sur la kovropaĝo portreton de la urbestro de la orient-litovia urbo Utena, Alvydas Katinas, la Alta Protektanto de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos ĉi-julie. Kun la BET-urbo Utena oni povas konatiĝi per la artikolo de Vytautas Šilas kaj per la dorspaĝaj fotoj.

Pluraj tekstoj el la marta kajero de La Ondo de Esperanto, dissendita al la abonantoj antaŭ unu monato, estas legeblaj dise en nia novaĵretejo kaj kune (17 tekstoj en unu sama dosiero) en la arkiva retejo http://esperanto.org/Ondo/Ondo/221-lode.htm.

La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 38 eŭroj (rabatoj por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio (pdf) estas abonebla kontraŭ nur 12 eŭroj: http://esperanto.org/Ondo/Lo-abon.htm

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi