Nia trezoro: Baudouin de Courtenay

Inter la plej fruaj eminentaj lingvosciencistoj, kiuj aprobis kaj subtenis la planlingvan ideon kaj la lingvon Esperanto, estis Jan Niecisław Ignacy Baudouin de Courtenay (1845–1929). Naskita en Radzymin apud Varsovio en familio kun francaj-polaj radikoj, Baudouin de Courtenay studis en Germanio kaj poste laboris kiel profesoro pri slavistiko en universitatoj de Ruslando, kie li estis nomata Ivan Aleksandroviĉ Boduen de Kurtene. Pro politikaj motivoj, nur en 1918 li povis esti dungita de la Varsovia universitato.

Baudouin de Courtenay estis unuavice talenta kaj sindona fakulo pri malnova pola lingvo, pri hindeŭropaj lingvoj kaj slavaj dialektoj, precipe slovenaj. Efektivigante siajn lingvajn studojn, Baudouin persone vizitis fremdajn landojn por esplori lokajn idiomojn en rekta kontakto kun la indiĝenoj. En sia laboro li aplikis ne nur lingvistikajn metodojn, sed ankaŭ matematikajn formulojn, natursciencajn eksperimentojn, psikologiajn spertojn kaj sociologiajn rimedojn. Pro siaj avangardaj ideoj li konfliktis kun la “jungramatikistoj” (Brugmann, Leskien). Per siaj modernaj teorioj li malfermis al la lingvistiko kvazaŭ revoluciajn opciojn kaj perspektivojn, precipe en la semantiko, semiotiko, semasiologio, morfologio, fonetiko, fonematiko kaj psikofonetiko, same kiel en la antropofoniko, sonfiziologio, dialektologio, psiko- kaj socilingvistiko kaj lingvopatologio, kaj pretigis la vojon al la strukturismo en la lingvistiko.

En sia politika agado Baudouin postulis la egalrajtan traktadon de la etnoj, la separadon inter ŝtato kaj eklezio, la agnoskon de sennacieco kaj senreligieco kaj pledis kontraŭ naciismo, ŝovinismo kaj antisemitismo. Sian nekutiman civitanan kuraĝon Baudouin pagis per malamikaj reagoj flanke de ŝtataj kaj akademiaj instancoj kaj per la portempa perdo de siaj libereco kaj laborposteno.

Unuan kontakton kun la universala lingvo Baudouin de Courtenay probable havis ĉirkaŭ 1884. Tiam li laboris en la universitato de Dorpat (Tartu, Estonio). En la “Delegacio por la adopto de internacia helplingvo”, fondita de Louis Couturat kaj Louis Leau en 1901, Baudouin fariĝis kun Otto Jespersen vicprezidanto de ties Komitato, kies tasko estis ekzameni la taŭgan planlingvan solvon. Kiel konate, la Komitato elektis en principo Esperanton kiel proponotan universalan helplingvon, tamen ne sen postuli kelkajn reformojn en tiu lingvo. Kiam la Lingva Komitato, la plej alta lingva instanco de la Esperanto-movado, rifuzis efektivigi la postulatajn reformojn, estis publikigita en 1907 la reformlingvo Ido. Tio kondukis ne nur al movada skismo, sed ankaŭ al la eksiĝo de Baudouin el la Komitato, ĉar li opiniis, ke Ido signifas “malprogreson” kompare kun Esperanto. Kvankam laŭ liaj propraj klarigoj Baudouin de Courtenay iom scipovis kompreni kaj legi Esperanton, li avertis la publikon, ke li ne konsideras sin esperantisto, nek estas adepto de ia ajn alia internacia helplingvo.

Baudouin de Courtenay verkis kelkajn signifajn artikolojn pri la planlingva demando, kiuj aperis en esperantistaj kaj nacilingvaj periodaĵoj. Lia unua ĉi-tema artikolo probable estis tiu, kiu aperis en la efemera Peterburga gazeteto Esperanto de I. Ostrovskij en 1905. Liaj tri ĉefaj artikolaj kontribuaĵoj pri planlingvoj, kiuj estas prezentindaj, estis publikigitaj en la jenaj gravaj revuoj:

En Analoj de la naturfilozofio (Lepsiko, 1907), Baudouin de Courtenay ne nur rifuzis la asertojn de la lepsikaj jungramatikistoj Karl Brugmann kaj August Leskien (ĉe kiu Baudouin doktoriĝis), kiuj opiniis, ke la konscia perhoma kreado de artefaritaj lingvoj ne eblas kaj ne decas, sed li donis ankaŭ la unuan kompetentan sciencan pritakson de Esperanto. Aparte li laŭdis en ĝi la okulfrapan regulecon de la gramatika, fonetika, grafika, morfologia kaj sintaksa strukturoj kaj substrekis la evidentajn lingvajn avantaĝojn de Esperanto kompare kun la naturaj lingvoj. Esperanton li pritaksis kiel nek tro latinecan nek tro artefaritan lingvon. Lia ĉefa kritiko pri Esperanto koncernis la regularon, laŭ kiu en ĉi tiu lingvo la ina formo estas derivita de la vira formo (ekzemple: patro/patrino, knabo/knabino ktp.) kaj laŭ kiu la inverso estas formita per la sufikso mal-. El ideologia vidpunkto Baudouin estis konvinkita, ke Esperanto povus servi kiel rimedo de la paco kaj unuecigo de la popoloj.

En sia ampleksa ruslingva artikolo aperinta en 1908 en la aldonaĵo Espero de la Peterburga kleriga ĵurnalo Vestnik Znanija Baudouin de Courtenay ankoraŭfoje resumis la ideojn kaj avantaĝojn de la planita internacia helplingvo per konvinkaj argumentoj, emfazante aparte la propedeŭtikan kaj pedagogian valorojn de Esperanto. Samtempe li admonis la esperantistojn, ke ili ne ripetu la erarojn de la volapukistoj kaj ne konsideru sian lingvon supereca kaj netuŝebla. Esperanton mem li konsideris ankoraŭ ne tute matura internacia helplingvo kaj opiniis, ke ĝia perfektigo devus esti la tasko de la lingvoscienco.

En artikolo aperinta en Pola Esperantisto en aprilo 1909 Baudouin de Courtenay okupiĝis pri kelkaj “riproĉoj farataj al la lingvoj internaciaj ĝenerale kaj al Esperanto aparte”. En ĉi tiu brila teksto li plene rifuzis plendojn, kiuj koncernis la asertojn, ke Esperanto estas “ne unuforma lingva miksaĵo” kaj “elpensita fikcio” kaj ke en ĝi estas “malfacile reprodukti frazeologion”. Kaj li konkludis, ke “vanaj estas la timoj de diversaj skeptikuloj, esprimitaj rilate al Esperanto”, pri kiu li cetere kredis, ke ĝi ne disfalos en unuopajn idiomojn kiel siatempe la popola lingvo latina.

Kiam en 1916 en Petrogrado estis fondita la societo Kosmoglot, en kiu aktivis grupo de kuriozaj planlingvistoj, Baudouin de Courtenay estis nomita ĝia honora prezidanto. Okaze de speciala kunveno omaĝe al Zamenhof en aprilo 1918 en Petrogrado, Baudouin ankoraŭfoje plenimprese emfazis la signifon de la nobla morala-etika verko de la mortinta aŭtoro de Esperanto, kiun li konis persone. Kiam Baudouin de Courtenay forpasis en novembro 1929, Leo Belmont honoris en patosa nekrologo de Pola Esperantisto la malaperintan scienciston kiel “gloran kunlaboranton de komunaj eŭropaj lingvoscienco kaj kulturo” kaj kiel “grandan patrioton kaj veran homaranon”.

Andreas Künzli

Legu pli fruajn artikolojn el Nia Trezoro:

Aleksander Korĵenkov: Lev Tolstoj

István Ertl: Jules Verne

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/03/221trezoro/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio de Esperanto, Nia trezoro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

8 Responses to Nia trezoro: Baudouin de Courtenay

  1. A. Künzli diras:

    Pri la frazo:
    “Unuan kontakton kun la universala lingvo Baudouin de Courtenay probable havis ĉirkaŭ 1884.”

    Ĉar iu lingvisto citis kaj miskomprene komentis tiun ĉi frazon en sia artikolo, evidente erare pensinte ke “universala lingvo“ signifas Esperanton (kiu kiel konate aperis nur en 1887), mi devas emfazi, ke en tiu ĉi kazo kaj kunteksto “universala lingvo” ne signifas “Esperanton”. Laŭ iu fonto (kiun mi devos retrovi), oni povas supozi ke BdC konatiĝis kun (aŭ eksciis pri) la demando de la internacia planlingvo ĝenerale, principe, en si mem, kiel tia ktp. kiam li estis en Dorpat. En tiu tempo ankoraŭ iom “furoris” Volapük.

    Por e-istoj tiu frazo eble povas kaŭzi miskomprenon.

  2. José Antonio Vergara diras:

    Dankon pro tiu chi interesa artikolo. Ja estus bone se iu povus esperantigi la chefajn verkojn de Baudouin de Courtenay per kiuj li klarigis sian sintenon pri la konstruitaj interlingvoj kaj Esperanto.

  3. A. Kuenzli diras:

    Jen ankoraŭ kelkaj utilaj ligoj el la elektronika arkivo de Pola Esperantisto 1908-9 lige kun Baudouin de Courtenay:

    https://sezonoj.ru/2013/03/221trezoro/comment-page-1/#comment-1743

    http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e1c&datum=1908&page=109&size=45

    http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e1c&datum=1929&page=189&size=45

    http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e1c&datum=1909&page=97&size=45

    Laŭ mi indus reeldoni la tutan materialon kadre de (plurlingva) memorlibro okaze de iu festjaro pri BdC. Sed mi dubas, ke la e-istojn tio interesas, pro kio oni povus rezigni pri eldono en Esperanto. La e-istoj (eble krom kelkaj polaj en 1908-9 kaj 1929, 1-2 rusoj, 1 germano kaj 1 sviso) neniam interesighis pri tiu chi temo kaj vershajne ankau neniam interesighos.

  4. A. Kuenzli diras:

    Mi scias, ke tiuj artikoloj jam aperis presitaj (antau longa tempo). Sed la problemo estas, ke tiuj artikoloj ne estas konataj en la Esperanto- kaj ech interlingvistika movado, pri tradukado al Eo mi tute ne parolu. Tio koncernas praktike chiujn lingvistikajn kontribuajhojn de BdC, kaj ne nur de li. Do, mi levis principan demandon. Sen kompreni la ghenerale lingvistikajn verkajhojn kaj opiniojn de BdC apenau eblas plene kompreni la sintenon de BdC pri planlingvoj. Mi chiam trovis strange kaj malghuste, ke e-istoj stulte kaj reakcie reagas al chiuspeca literaturo, kiu ne rekte koncernas Esperanton au interlingvistikon kaj rifuzas konsideri ghin kvazau kiel ion, kio ne koncernas au ne devus koncerni ilin.

    Tio rilatas ankau chiujn aliajn analogajn autorojn. Pro tio tiuj autoroj kaj iliaj verkoj ne estas konataj al la e-istoj, kiuj asertas, ke ilia lingvo estas chiurlate supera al la ceteraj lingvoj, kvankam en tiu lingvo malmulto aperas.

  5. AlKo diras:

    La prelego pri la miksita karaktero de ĉiuj lingvoj estas tre bone konata kaj multfoje eldonita, kaj ĝi havas neniun rilaton al planlingvoj, kiel Esperanto. Ĝi estas la enkonduka leciono por lia slavistika kurso pri kompara gramatiko. Pri Baudoin estas multegaj tekstoj, interalie, eт “Бодуэновские чтения”.

    Eble ni aperigos ankaŭ lian manuskriptan ekciklopedian artikolon pri Zamenhof.

  6. A. Kuenzli diras:

    En miaj arkivoj mi trovis:
    J. Baudouin de Courtenay: «Einfluss der Sprache auf Weltanschauung und Stimmung (Drei Vorträge, gehalten in Kopenhagen Ende Mai und Anfang Juni 1923 auf Einladung des Rask-Ørsted-Komitees), 1929.

    La german-lingva dokumento nun estas transkribata, tradukita al Esperanto kaj provizita per la necesaj komentoj. Kredeble ĝi aperos en la serio “Unabhängige Schweizer Interlinguistische Studien” sur http://www.plansprachen.ch

    En miaj arkivoj mi trovis:
    И. Бодуэн де Куртене : «О смешанном характере всех языков»(втупительная лекция, С.-Петербургский университет, 21-е сентября 1900 г.)

    La rus-lingva dokumento nun estas transkribata, tradukita al Esperanto kaj provizita per la necesaj komentoj. Kredeble ĝi aperos en la serio “Unabhängige Schweizer Interlinguistische Studien” sur http://www.plansprachen.ch

    Krom tio mi trovis en miaj arkivoj la rus-lingvan artikolon de Rozalia Shor pri planlingvoj, kiun shi verkis por “Granda Sovetia Enciklopedio”, 1935.

    Krom tio ekzistas multaj pol-lingvaj artikoloj de Baudouin, kaj amaso da rus-lingvaj dokumentoj el la revuo “Meždunarodnyj jazyk”, kiujn oni povus transkribi, traduki kaj provizi per la necesaj komentoj.

    Sed kiu volas tion fari? Tempo kaj intereso mankas.

  7. A. Kuenzli diras:

    Dankon pro la publikigo de mia artikolo.
    Pri Baudouin mi verkis siatempe tutan ĉapitron kadre de mia universitata diplomverkaĵo antaŭ 20 jaroj pri Esperanto kaj interlingvistiko en Ruslando.

    Dum la esplorado en svisaj bibliotekoj mi malkovris antaŭnelonge germanlingvan doktorigan disertacion pri Baudouin fare de (la polino) Renata Budziak: Jan Baudouin de Courtenay als Soziolinguist und Sprachsoziologe. Bamberg 1997. Unu tuta ĉapitro estas dediĉita al la okupiĝo de Baudoin pri planlingvoj. Mia kritiko de tiu laboraĵo estas duobla, nome, ke estis konsiderataj ĉefe polaj fontoj, due ke la aŭtorino iom senkritike remaĉis la kutiman propagandon de la esperantistoj pri paco, pacismo, amikeco, interpopola justeco ktp. (nu la problemo estas, ke Baudouin mem parolis pri tio).

    Cetere, la ĉefa germanlingva fonto por Baudouin estas: Joachim Mugdan: Jan Baudouin de Courtenay (1845-1929). Leben und Werk. München 1984.

    Kio pro spacomanko ne eblis mencii en la supra artikolo de La Ondo estas, ke en Sovetunio Baudouin de Courtenay estis misfamigita de fanatikaj ideologoj kiel “subjektivisma idealisto” kaj “naiva materiisto” kaj konsiderata kiel “lakeo de la okcidenta lingvistiko”. En komunisma Pollando la lingvisto Doroszewski nomis lin “baza individuisto”.

    Kiel ajn, por mi persone, Baudouin estas kaj restas, apud Tolstoj kaj Lev Kopelev, la plej grava kaj plej ŝatata “esperantisto” el Ruslando (resp. PL, UKR, SU).

  8. Przemysław Wierzbowski diras:

    Koran dankon pro la artikolo, tre interesa biografio de nia eminenta lingvisto.

Respondi