Modelo pri la Konduto de Konsumantoj de Hawkins, Best kaj Coney, aplikata al Esperanto

La kvina artikolo de Dennis Keefe

Dennis Keefe

Mia celo en ĉi tiu artikolo estas prezenti al esperantistoj ĝeneralan modelon de la subfako de merkatiko nomata en la angla Consumer Behavior, tradukebla en Esperanton kiel Konduto de Konsumantoj (KK). La modelo kiun mi prezentos (KKM aŭ Modelo pri la Konduto de Konsumantoj) povas helpi al esperantistoj pli bone kompreni, en kia kadro situas niaj varbaj, informaj kaj reklamaj agadoj. Eble interesos al la esperantistoj scii, ke kiam mi instruas mian KK-kurson en Francio kaj en Ĉinio, mi ofte utiligas la fenomenon Esperanto en miaj lecionaj ekzemploj. La Esperantaj ekzemploj helpas al miaj bakalaŭraj kaj magistraj studentoj pli bone kompreni la neprofitdonan flankon de organizoj.

Estas multe da modeloj, kiujn merkatikistoj utiligas por priskribi, klarigi kaj antaŭdiri, kial kaj kiel konsumantoj akiras, uzas kaj finfine ne plu utiligas varojn, servojn kaj ideojn. Kelkaj modeloj estas tre kompleksaj, kaj kelkaj estas relative simplaj. KKM estas sufiĉe klara por nemerkatikistoj, kaj bone aplikeblas por Esperanta agado. Tamen la fenomeno Esperanto estas lingvo kaj ne varo, do la modelo ĉefe aplikiĝas al la Internacia Lingvo rilate la agadojn varbajn, informajn kaj reklamajn.

La kvin eroj de la KKM

La KKM de Hawkins, Best kaj Coney, konsistas el kvin fundamentaj partoj, kiuj interrilatas kaj influas unu la aliajn, kaj tiel estigas nian konduton. Unue, eksteraj faktoroj, kiuj estas ĉefe sociologiaj kaj kulturaj fenomenoj. Due, internaj faktoroj, kiuj baziĝas sur psikologiaj fenomenoj. Trie, nia memkoncepto kaj la rezulta vivostilo, kiuj estas influataj de la internaj kaj eksteraj influoj. Kvare, la situacio mem, en kiu ni antaŭkonsumas, konsumas kaj postkonsumas varojn, servojn kaj ideojn. Tia situacio ne estas tiel sociologia nek psikologia, kaj tion ni vidos poste. Kaj finfine, kvine, la interna decido-pensmaniero, kiun homoj utiligas kiam ili akiras varojn, servojn aŭ ideojn. En la sekva parto mi priskribos la kvin modelopartojn, kaj donos kelkajn ekzemplojn kiuj rilatas al la Esperanto-movadoj.

I. La eksteraj influoj

Esperantistoj ofte parolas pri celgrupoj, kaj tio estas bona ekpaŝo por pli trafe kaj sukcese informi pri nia lingvo. Sed, antaŭ ol elekti celgrupojn necesas kompreni la eksterajn influojn, sur kiuj tiuj celgrupoj, ofte nomataj segmentoj, baziĝas. Eksteraj influoj estas diversaj kaj fortaj. Ni listigu kelkajn kategoriojn el la KKM: kulturo, subkulturo, socia klaso, referenco-grupoj, kaj ciklo de la familio. Aldone estas demografiaj faktoroj kiaj aĝo, profesio, eduk-nivelo, sekso kaj similaj. Iu ajn el tiuj faktoroj povas influi la decidon rilate la specon kaj markon de dezirataj varoj, la specon de utiligataj komunik-kanaloj, la prezojn kiujn ili akceptas, kaj la vendejojn en kiuj ili aĉetas. Ofte vi aŭdos iun kiu diras, ke Esperantaj kursoj devas esti pagataj, dum aliaj diras kontraŭe. La vero estas, ke kelkaj konsumantoj reagos favore al Esperanto-servoj kiam ili estas pagataj, ekzemple, kursoj, dum aliaj reagos negative.

La studo de kelkaj eroj de KKM, ekzemple, familio-ciklo, povas esti fruktodona por UEA kaj aliaj Esperanto-grupoj. Konante ĝin, studante ĝin, oni povas pli bone altiri novajn membrojn kaj konservi ilin pli longe. La plej simpla skizo de la nocio familio-ciklo estas: fraŭleco, geedzeco, gefileco, kreskanta gefileco, malkreskanta gefileco, geedzeco sen hejmo-filoj, ekemeritiĝeco, vidv(in)eco, fino de la ciklo. Kalkulinte la nombron de membroj en ĉia subkategorio, UEA povas pli ĝuste kompreni kiel la asocio evoluis antaŭe, kaj kiel ĝi disvolviĝos poste.

II. La internaj influoj

Nia modelo, la KKM, diras ankaŭ multe pri la internaj faktoroj, kiuj influas nian konduton rilate la aĉetadon, akiradon kaj utiligadon de varoj, servoj kaj ideoj. Internaj faktoroj estas pluraj kaj inkluzivas perceptadon, memoron, lernadon, motivojn, personecon, emociojn kaj sintenojn (angle, attitudes). Tiuj kampoj estas la studfakoj de psikologoj, ĉar oni esploras ne la rilatojn inter homoj, sed la individuojn mem, kaj kiel la individuoj perceptas, lernas kaj daŭre memoras. Se esperantistoj komprenos kiel tio okazas, ili multe pli bone sukcesos en la informado. Ĉar tio, kion la socio pensas pri Esperanto, estas la sumo de ĉiuj individuaj pensoj. Por havi pensojn pri Esperanto la homoj devas memori ion, kion ili antaŭe lernis; kaj tio, kion ili lernas nur devenas de tio, kion ili perceptis. Se ne estas informado, nek reklamado, nek varbado pri Esperanto, nek publikaj rilatoj kun sufiĉe granda amaso da legitaĵoj, viditaĵoj kvante kaj kvalite, Esperanto suferos. KKM speciale informas nin pri tiu kvalita parto.

Lernado kaj memoro estas gravaj internaj faktoroj, kaj esperantistoj povas profiti je apliko de ties principoj. Lernado ne estas rapida, kiam ni estas en la tereno de publika informado, kaj tie ĝuste ni estas. Memoro estas vaporiĝema en la publika tereno. Se Esperanto volas krei favoran kaj memoreblan impreson en la urbo kaj lando de la Universalaj Kongresoj, ekzemple, nur unu artikolo en loka ĵurnalo, kaj unu raporto en landa televido ne sufiĉas. Por ke la publiko bone lernu pri Esperanto kaj memoru ion favoran pri ĝi, la informado devas iel ripetiĝi por esti lernita, kaj ĝi devas krei favorajn asociojn – tiuj pri idealisma lingvo ne sufiĉas – inter Esperanto kaj aliaj nocioj. Prefere ne pensu pri unu granda anonco aŭ reklamo kiu tuŝos ĉiujn en la tuta mondo supraĵe; pensu pri anonco aŭ reklamo kiu tuŝis unu malgrandan celgrupon plurfoje. Per la sama investo de mono, la ripetata reklamo por limigita grupo havos rezultojn tre superajn al tiuj de la unufoja, ĝenerala anonco.

III. Memkoncepto kaj vivostilo

Do, en KKM estas fortaj internaj influoj kaj gravaj eksteraj faktoroj. Ili ambaŭ influas kaj helpas formi la memkoncepton de la individuo. Kio mi estas? Kia mi estas? Kiel mi ideale agus? Tiaj nocioj estas la bazo de nia vivostilo.

La tasko de esperantistoj ne devas esti ŝanĝi interne la homojn, tio estas, ŝanĝi la memkoncepton kaj vivostilon de aliaj homoj. Tute ne. Nia tasko devas esti serĉi homojn kun komunaj trajtoj (lingvojusteculoj, idealistoj, lingvemuloj, propedeŭtikistoj, vojaĝemuloj, kaj mi eĉ dirus, lingvafestivalemuloj, ktp.), segmenti ilin kaj celgrupigi ilin, komunikante kun ili pri Esperanto, montrante kiel Esperanto servas al iliaj, ne niaj, bezonoj.

IV. Situacio

La centra ideo de KKM estas ke, kiam oni decidas pri akiro de varo, servo aŭ ideo, la decido-pensmaniero disvolviĝas en konkreta situacio. Tiu situacio ofte grave influas la finajn decidojn. Estas kvar specoj de situacio: la komunika, la aĉeta, la utiliga kaj la taska (ĉu la aĉeto estas donaco aŭ ĉu estas por la aĉetanto mem). Ĉia situacio povas ŝanĝi la reagon de la konsumanto.

Ekzemple, la komunika situacio. Kiam vi varbas lernantojn, se la komunikado aŭ informado okazas dum komerca foiro, la akceptemo rilate Esperanton sendube estos tre malalta. Sed se vi varbas dum Lingva Festivalo, la akceptemo rilate Esperanton povas estis multoble pli alta.

V. La decido-pensmaniero

La lasta parto de KKM pritraktas la decido-pensmanieron. Kelkfoje decidoj estas ege rapidaj, simplaj kaj unuŝtupaj; ekzemple, kiam oni aĉetas maĉgumon aŭ la kutiman markon de minerala akvo. Alifoje, la decido-pensmaniero estas longa kaj kompleksa, ekzemple, aĉeto de aŭtomobilo aŭ loĝejo. Esperanto apartenas al la kompleksaj, malrapidaj decidoj, do eble valoras ekrigardi la tutan decido-pensmanieron prezentitan en KKM.

Estas kvin fundamentaj ŝtupoj en la kompleta decido-pensmaniero. Unue, la konsumanto devas eksenti bezonon aŭ havi problemon, kiun la akiro de varo, servo aŭ ideo povas kontentigi aŭ solvi. Ekzemple, kiam oni ekkonstatas, ke ne plu estas trinkaĵoj en la fridujo, aŭ kiam pro nova laboro necesas aĉeti veturilon. Estus interese konjekti, kia estas la bezono kiun oni sentas, kiam oni ekscivolemas pri Esperanto.

Due, post kiam la aĉetonto ekkonscias pri iu bezono aŭ problemo, li aŭ ŝi komencas serĉi por informo rilate tion. Se estas trinkaĵo-bezono, la konsumanto simple serĉas interne, provante memori, kie li aĉetis la akvon aŭ sukon lastfoje. Se estas kompleksa aŭ nova akiro, la konsumanto serĉas ankaŭ ekstere, eble demandante geamikojn, eble rigardante retpaĝon, eble parolante en vendejo kun vendisto. Indas, ke esperantistoj studu, kiel homoj serĉas informon pri lingvoj kaj lingvolernado por nekomercaj aŭ lernejaj kialoj. Kaj kion entute serĉas ekadepto de Esperanto? Mi konas neniun studon aŭ esploron tiurilate. Tiaj studoj helpos al ni meti la bonan informon en la bonan lokon je la bonaj kvanto kaj kvalito en la bona momento.

Trie, post kiam la konsumanto serĉas kaj trovas informon, se la varo, servo aŭ ideo estas grava kaj relative altriska (finance, tempe, socie aŭ psikologie), la konsumanto detale analizos diversajn alternativojn. Se la akiraĵo estas aŭto, la aĉetonto pripensos plurajn markojn de aŭtoj, kaj trarigardos ilin utiligante plurajn kriteriojn: prezo, benzino-bezono, kvalito, stilo, ktp. Kiaj estas la kriterioj por elekti planlingvon? Bona demando! Tiuj kriterioj plene dependas de la segmento aŭ celgrupo al kiu tiu konsumanto apartenas. Tiu fakto tre komplikas la informadon de la esperantistoj.

Kvare, estas la akiro de la varo, servo aŭ ideo. La aĉeto-ŝtupo kaj la aliaj kvar ŝtupoj de la decido-pensmaniero okazas en konkretaj situacioj. La aĉeta situacio por Esperanto povas esti tutsimple la decido-momento. Pensu pri la decido eklerni Esperanton. Tiu decido povas okazi en multaj malsamaj lokoj, kaj en multaj malsamaj sociaj situacioj. Kie vi estis, kiam vi decidis aliĝi al kurso? Ĉu vi estis sola? Kun via plej bona amiko? Apud la instruisto? Mi jam menciis la potencon de Lingva Festivalo por la varbado. En la rekorda Lingva Festivalo en Ĉinio, ekzemple, el ĉ. 1450 ĉeestantoj de Esperanto-provlecionoj, pli ol 300 aliĝis al postaj pli longaj provlecionoj, kaj el ili 250 vere ĉeestis, kaj el tiuj homoj, 57 pagis relative multe da mono por longa kurso. Lingva Festivalo probable estas la plej bona situacia-helpa evento kiun la esperantistoj posedas por influi la pozitivan decidon por eklerni Esperanton. Situacioj, do, ege gravas, kaj profunde influas la decido-proceson.

La kvina kaj lasta parto de la decidopensmaniero, kaj la lasta parto de KKM estas la postanalizo de la akiro. La fabrikanto de Mercedez Benz volas kaj bezonas scii, kio okazas post la aĉeto de tiu veturilo. Ĉu la aĉetinto estas kontenta, tre kontenta, mezkontenta aŭ malkontenta? Kio okazas, kiam oni finas la Esperanto-kurson? Kio okazas al la homoj kiuj frue forlasas la kurson? Mi memoras, ke en Madrido en la fruaj 1980aj jaroj estis centoj da novaj lernantoj ĉiujare, kaj kursoj ofte komenciĝis plenplene kun 35 gelernantoj. Ĉe la fino, tamen, estis, en kelkaj okazoj, nur unu lernanto! Jes ja, nur unu! Tio estas katastrofo, ĉar tia forlaso probable indikas, ke la nivelo de la kontenteco pri Esperanto estis tre malalta, kaj anstataŭ krei homojn favorajn al Esperanto, ni kreis homojn kiuj neniam rekomendos la eklernadon de la Internacia Lingvo.

Konklude, estus bone se esperantistoj aldonus al sia skatolo da iloj por informi kaj varbi pri Esperanto la Modelon de Konduto de Konsumantoj de Hawkins, Best kaj Coney. Se ni volas plibonigi nian informadon, varbadon kaj reklamadon, ni studu kaj apliku tion, kion oni jam scias pri informado, varbado kaj reklamado. Bonvolu, iom pli da astronomio, kaj malpli da astrologio; bonvolu, iom pli da kemio, kaj malpli da alkemio. Per trastudo kaj apliko de teorie kaj sperte bazita KKM kaj de similaj modeloj, ni probable povos informi signife pli efike, varbi pli da lernantoj al niaj ĉeestaj kaj virtualaj kursoj, kaj eviti multe da financa kaj energia malŝparo en niaj elspezoj por informado, varbado kaj reklamado.

Legu ankaŭ:

Dennis Keefe. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (1)

Dennis Keefe. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (2)

Dennis Keefe. La leciono de Vakero Marlboro kaj Esperanto

Dennis Keefe. Transiri tiun damnindan verdan abismon!

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/03/221keefe/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

13 Responses to Modelo pri la Konduto de Konsumantoj de Hawkins, Best kaj Coney, aplikata al Esperanto

  1. A. Kuenzli diras:

    Kial kaj kiel vi volas informi la eksteran publikon, se vi havas nenion interesan aŭ utilan por informi, kiel Esperanto-movado?

    Ĉu vi kredis, ke la ekstera publiko interesiĝas pri la artikoloj de Keefe, la komentoj de Marĉek aŭ la kolumnoj de la kolumnistoj de La Balta Ondo? Eĉ e-istoj ne interesiĝas prie. Eĉ se la statistiko de La Ondo poste informos, ke miloj da homoj legis tiujn artikolojn (kion neniu krom stultuloj kredas).

    Bedaŭrinde, la e-istoj nenion komprenis, kaj modela por tiu problemo estas ekzemple la komentoj de Cindy MacKee.

    Se A. Korĵenkov, kiu tamen ne estas idioto, skribas al mi, ke 90% de e-istoj “malŝatas” min, ĉar mi publikigis iom da kritiko pri la Eo-vomado, klopodante analizi ĝin (ĝuste el la vidpunkto de la ekstera publiko), kaj reprezentas aliajn opiniojn rilate Esperanton, mi povas nur ridi pri tiuj stranguloj, kiuj malŝatas min pro tio, anstataŭ serioze okupiĝi pri la kritiko kaj analizo formulita ekzemple en la 13 hipotezoj. Jen ripete:

    http://www.planlingvoj.ch/13_HIPOTEZOJ_PRI_ESPERANTO_2012.pdf

    Kvankam d-ro Macko ŝajnas ankaŭ aparteni al tiuj 90% da “malŝatantoj” (“unfriends” aŭ kio?) – kion mi tre bedaŭras – li tamen devis konfesi, ke mia analizo estas tute prava kaj ĝusta. Finfine aperis inteligenta homo, kiu komprenis tion! (La resto de la vomado ja subpremas mian kritikon, ĉar ĝi ĝenas la propagandon). Sed mi konscias, ke ĝi estas komplete kontraŭa al la mitoj kaj legendoj, kiujn la e-istoj ĝis nun kredis kaj volonte kredas kaj kun kiuj ili sentas sin feliĉaj, kvankam ili kondukis Esperanton en la sakstraton, dilemon kaj abismon kaj plej verŝajne al la defintiva fina malvenko post kelkaj jaroj, ĉar mankas aktivaj parolantoj kaj uzantoj de la lingvo, kaj postmilita generacio forpasas. Jam Leyk kaj Carlevro antaŭvidis tiun destinon, sed neniu volis ilin kredi nek eltiri la ĝustajn konkludojn kaj konsekvencojn el ilia kritiko. UEA skribas la saman fatrason en siaj eldonaĵoj kiel antaŭ 10, 20, 30 jaroj.

    La e-istoj ankoraŭ longe povos jesi kaj sekvi kaj adori la konsilojn de Keefe, Corsetti, Dasgupto kaj de aliaj kuriozuloj, kiujn oni povas trovi kaj imagi precipe en sekto-similaj movadoj kiel Esperanto kaj kiujn oni povos daŭre adori ĝis la definitiva alveno de la Esperanto-mesio (kiu neniam alvenos).

  2. dennis keefe diras:

    Stano, Dankon pro via komento kaj sugestoj rilate pli praktikan aplikon de merkatiko al konkretaj projektoj.

    Vi demandis, interalie, ĉu mi kredas, ke miaj artikoloj havos efikon? Eble iomete, eble kelkaj homoj pli pripensos aferojn de merkatiko rilate la informadon, reklamadon kaj varbadon en Esperantujo. Mi mem ne scias multon, kio rekte helpos antaŭenigi la Esperantajn Movadojn, ĉar por tion fari oni devas bone koni 1) la Esperantajn Movadojn kaj 2) la diversajn celgrupojn kiuj povas eventuale interesiĝi pri Esperanto.

    Mankas en la oficialaj Esperanto-Movadoj, ekzemple, UEA, sufiĉe da novaj, eksteraj provoj por informi al eksteraj publikoj. La reala mondo de merkatiko estas plenplena de eksperimentado. Oni daŭre provos kaj provas kaj provas. Per tiu provado, oni komencas scii kio funkcias kaj kio ne. Pro la fakto, ke nia mondo ŝanĝiĝas tiel rapide je teknologia, jura, ekonomia, socia kaj politikaj niveloj, ni Esperantistoj devas almenaŭ tiel rapide adaptiĝi. Mi ne diras ŝanĝi la lingvon aŭ la, por tiel diri, 16 regulojn, sed ŝanĝi profundi niajn metodojn por komuniki kaj informi. Diri ke Tostoi eklernis Esperanton iel helpas, eble. Sed anonci, ke Shakira, Lady Gaga, Justin Bieber aŭ aliaj ekŝatas nian lingvon, kaj tio helpos multege inter certaj celgrupoj.

    Tamen, se UEA ne renoviĝas kaj faras novajn provojn, multe da individuoj jes ja faras eksperimentojn. Petro Balasz kaj lia teamo estas unu klara ekzemplo de tio.

    En la paĝoj de la Ondo de Esperanto kaj en la retejo Balta Ondo, ni vidas rezultojn de politika agado. Pensu pri la antaŭnelonge anoncitaj ordenoj de Stansilao Rynduch kaj Eŭgeno Macko kaj aliaj kiuj laboras en aliaj landoj. La fakto, ke prezidento de iu lando rekonas la laboron de kelkaj Esperantistoj ne estas bagatela.

    En Rusio, estas la kreskanta agado de MASI de Moskvo. Ie tie en tiuj novaj agadoj ni povas lerni multe pri la komunikado, informado, varbado.

    Ni eble komencu pensi pri la kolektado de detalaj raportoj pri sukcesoj. Mi interesiĝas multe pri detaloj, ĉar en tiuj detaloj povas esti sufiĉe da informo por restarigi la saman aŭ similan eventon en alia mondoparto. Priskribi eventojn enmetante ankaŭ merkatikan vidpunkton povas esti grava, ĉar estas la merkatikeco kiu ofte estas la ŝlosilo por la altirado de la publiko.

    Nu, kelkaj pensoj rilate vian komenton.

    Amike,

    Dennis Keefe

  3. dennis keefe diras:

    Resumo, 143 vortoj. Komentado, 659 vortoj.

    Resumo:

    Mi profitas je la rimarko de Vladimir Minin por iom enkadrigi lian, sufiĉe komunan pensmanieron rilate Esperanton kaj merkatikon. Mi, kiel Lu Wunsch-Rolshoven vidas trajtojn de la unua grupo en la Teorio de la Difuzo de Novaĵoj de Everett Rogers https://sezonoj.ru/2012/03/210keef . Poste, ne rilate al Vladimir, mi parolas pri la miskompreno de merktatikaj principoj kaj la misuzo de esperantaj budĝetoj, kaj mencias du historiajn okazaĵojn en Esperantujo, unu multekosta, kaj katastrofa, kaj la alia, senkosta kaj ege fruktodona. La Esperantistoj provadas utiligi merkatikon, sed ili ofte uzas la malĝustajn partojn. Esperanto NE estas maĉgumo kaj estas erare provi utiligi metodojn kiuj oportunas por tiaj malmultekostaj varoj. Esperanto NE estas kokakolao. Por la Esperantistoj kiuj laboras en la kampo informado, reklamado kaj varbado, ke ili komencu informiĝi pri la utilaj partoj de merkatiko, kaj ne naive sekvu principojn kiuj tute ne rilatas Esperanton.

    Komentado:

    En alia mesaĝo, mi respondos al la meritplenaj komentoj de Stano Belov, sed unue mi volas eniri la ege belajn pensfadenojn de Vladimir Minin. Lu Wunsch-Rolshoven, laŭ mi, trafe vidas en la skribaĵoj de Vladimir, la trajtojn de homoj kiuj estas en la avangardo de movadoj kaj ekaceptado de novaj ideoj. Vladimir deklaras, ke li ne priatentas reklamadon, kaj ke li ekinteresiĝis pri Esperanto pro surmura, senkolora afiŝo. Tia aliro al reklamado estas tipa de nia nuntempa celgrupo de homoj kiuj eventuale eklernos Espernanton.

    Anekdote, mi mem alvenis al Esperanto, almenaŭ al la kursoj de Esperanto ĝuste pro io tre simila. En Madrido, en malluma loko apud la fama Plaza Mayor en la centro de la urbo, mi iam piediris kaj ekrimarkis, A4-formatan afiŝon sur iu muro tie. La afiŝo estis amatora, sufiĉe malbela, sed la enhavo altiris min: Kursoj de Esperanto, Lingvo, Senpaga. Mi ĉiam estis tia homo kiu volis eksperti novajn aferojn, kaj en tiuj jaroj, mi komencis voli lerni lingvojn, do mi iris al la Liceo de Esperanto, ekkonis nekonatulon, nomatan Augusto Casquero, kaj komencis lerni la lingvon en kurso de Pedro Vilarroig en Madrido.

    Estas multe da Vladimiroj kaj Dennisoj en nia mondo, kaj la celgrupo al kiu ili apartenas, Grupo I en la teorio de Everett Rogers, estas ĝuste la homoj, kiujn ni nuntempe povas pli fruktodone celumi. Sed nekonante kelkajn bazajn principojn de merkatiko, ni ne emas celstrebe fari tion.

    Multe da Esperantaj asocioj kaj kluboj tute eraras kiam ili volas elspezi multe da mono por fari belajn reklamojn pri Esperanto. Belajn reklamojn. Esperanto NE estas maĉgumo, kaj ni devas scii, ke la merkatikaj principoj por tiaj produktoj kaj Esperanto ege malsimilas.

    Kvankam la alirvojo por Esperanto kaj la alirvojo por varoj kaj produktoj malsimilas, estas kelkaj komunaj trajtoj. Tiuj trajtoj firme enradikighas en principoj de psikologio kaj memoro, sociologio kaj referencaj grupoj, kulturaj kaj internaciaj influoj, por nomi nur kelkaj el la modelo de Coney, Hawkins kaj Best.

    Ni prenu unu el tiuj principoj de memoro kaj psikologio: unu informo aŭ reklamo pri iu ajn produkto maloftege influas postan aĉeton. Oni bezonas ripetadi la anoncon al la sama celgrupo plurfoje, minimume 3 kaj probable multe pli.

    Ne estas bone, ke kelkaj gravaj Esperantistoj daŭre kaŝu sin rilate ĉion, kion oni malkovris pri informado kaj reklamado en la lasta jarcento. Tamen, tion ni faras. Mi bone konas kelkajn katastrofajn elspezojn.

    En unu lando, oni achetis du tutpaĝajn reklamojn en tutlanda, televida revuo, tre populara en tiu lando. La elspezo en hodiaŭa mono estus pluraj miloj da eŭroj, ĝis dek mil eble. Venis du respondoj, nur du, al tiu dufoja reklamado, kaj unu el la respondoj venis de parenco de la Esperantisto kiu starigis la reklamojn! Por fari tian kampajnon, oni devas pensi merkatike, NE mi-havas-bonan-ideon-e. Antaŭ ol elspezi multe da mono por reklamo- aŭ informado-kampanjo, parolu alemenaŭ kun iu kin konas iomete la aferon. Ne divenu. Esperanto ne estas maĉgumo.

    Aliflanke, en iu eŭropa lando, en la okdekaj jaroj, en somero, iu radio-ĵurnalisto invitis la Esperantistojn fari ĉiutage, dum tuta monato, 5-minutan lecioneton de Esperanto por la feriantoj de la lando. Do, entute, estis eble 20 lecionetoj sur tutlanda radio. Kosto, nulo. Rezulto, miloj kaj miloj da LETEROJ al la radiostacio kun peto pri pli da informo pri Esperanto! Tio estas merkatiko bazita sur pli solidaj principoj. Tio estas bona strategio. Tio ne estas la tre naiva kaj seninforma metodo utiligata de tro da esperantaj asocioj, lokaj, landaj kaj universalaj.

    Do, Vladimir, mi konas iomete da merkatiko. Mi ne estas granda spertulo aŭ fakulo, tamen, mi scias sufiĉe por diri, ke la Esperantistoj, pro emoj, pro historiaj kialoj, pro io, tro komforte vivas en neinformata stato. Mi provas, iomete, malfermi la pordon de merkatiko por, ke oni komencu kompreni kio estas merktatiko aplikata al Esperanto. Tutcerte ne estas la merkatiko de maĉgumo kaj kokakolao!

    Mi ŝatas viajn komentojn, kaj esperas iam pli profunde ekkoni viajn opiniojn kaj observojn pri kial homoj eklernas Esperanton.

    Amike,

    Dennis

  4. Eble ne tiom por la nuna artikolo, sed certe por la entuta surmerkatigo de Esperanto la rimarko de Vladimir MININ estas vere memorinda: Li skribis, ke li “ĉiam serĉas ion tute nekonatan kaj nereklamatan. Tial mi iĝis esperantisto.”

    Ni vere konsciu, ke nia ĉefa celgrupo enhavas grandparte membrojn de la unua grupo laŭ la klasifiko pri la “disvastiĝo de novaĵoj”. Ili serĉas la novajn aferojn, la eksterordinarajn, la (ĝenerale) nekonatajn (kaj eble ĉefe) nereklamatajn. Tiaj estas multaj el niaj “konsumantoj”, tio estas parto de la “internaj faktoroj” ĉe ili.

    Supozeble Vladimir celas: Aferojn ĝenerale ‘nekonatajn’ kaj ‘nereklamatajn’ en granda skalo. Ni ja devas iel informi homojn kiel lin (kaj min, tute klare), por ke la decido lerni Esperanton havu ŝancon.

  5. Versxajne la strategio en la artikolo tauxgas por reklami macxgumon kaj auxtomobilojn, sed mi cxian sercxas ion tute nekonatan kaj nereklamatan. Tial mi igxis esperantisto. 😮

  6. Stano Belov diras:

    Tre interesa kaj trafa artikolo (kiel ĉiam ĉe tiu aŭtoro).
    Sed jen la plej grava sekva demando: ĉu inter legantoj de tiu artikolo estas sufiĉe da spertaj pri merkatikaj esploroj homoj, kapablaj entrepreni pluajn paŝojn kaj uzi proponitajn rimedojn por merkatike pliĝustigi informadon/varbadon/reklamadon? Ĉu la aŭtoro vere kredas, ke lia verko kaŭzos ion alian krome (meritaj) aplaŭdoj kaj ioma grumblado (de atendita flanko)? Jen mia forta konsilo: faru sekvajn paŝojn memstare. Esploru suprenomitan kampon, eble helpe de volontuloj, kolegoj merkatikistoj el/ekster Esperantujo. Kaj prezentu poste rezultojn, taŭgajn por pli vasta publiko, inkluzive de gvidantaro de la plej gravaj esperanto-organizaĵoj. Se tiu lasta povus memstare fari tiun esploron, ĝi jam faris tion, sed laŭ mi esperi ke eĉ plej bonega artikolo instigos al reala laboro estus naive. Do mi mem de antaŭ multaj jaroj konkludis: se vi volas ke io estu farita bone, do faru tion vi mem!

  7. La strategio de Dennis estas diskutebla. Mi neniam atentas reklamojn. Mi neniam acxetis macxgumon, ekzemple. Por acxeti auxtomobilon en Usono mi iris al la plej proksima vendejo kaj acxetis tiun, kiun mi ekvidis je la unua rigardo, cxar mi ne havis tempon por iri al alia vendejo. Ktp.
    Dum jardekoj mi auxdis nenion pri Esperanto, sed kiam mi ekvidis senkoloran anonceton pri internacia lingvo Esperanto sur muro, mi tuj decidis lerni gxin. Cxu mi estas nestandarta acxetanto kaj ne ensxovigxas en la teorion de usonaj merkatikistoj? 😮

  8. A. Kuenzli diras:

    Fakte, mi ne celis moki pri vi mem, sed per tiuj citoj mi celis montri, ke vi komplete vane klarigas ion ajn en principo bone intencitan al la e-istoj, kiuj nepre ignoros viajn konsilojn, ĉar ili nek kapablas nek volos efektivigi ilin. Tio estas le esenco de la problemo. Viaj rekomendoj estas tro teoriaj, tro abstraktaj, tro malpraktik(ebl)aj (por la kazo de Esperanto). Mi devus detale klarigi al vi kial, sed tio kreus longan tekston, kiun verŝajne neniu volus tro legi.

    Antau 10-15 jaroj iu itala e-isto nomata Marco Picasso (mi jam delonge nenion plu aŭdis pri li, ĉar verŝajne li kabeis), jam klopodis klarigi al la e-istoj kelkajn merkatikajn principojn. Sed ili nenion komprenis kaj ignoris ilin, do liaj rekomendoj restis vane komunikitaj kaj neaplikitaj, eĉ en Svislando, kie li prelegis.

  9. dennis keefe diras:

    Andreas, merkatiko-guruo mi ne estas, sed mi devas eble akcepti vian percepton pri mi, kiam vi skribas, ke mi estas iomete freneza. La teorio de Rogers, nomata Difuzo de Novajhoj, parolas pri multaj kazoj tiaj. Homoj kiuj estas normalaj, konservemaj, tradiciaj ofte rigardas novajn ideojn de aliaj homoj kiel frenezajn, minacajn. Vi estas normala, do.

    Pri via percepto che la supra artikolo, tamen, mi ne konsentas kun vi. Shajnas, ke vi pensas, ke la artikolo parolas pri la LINGVO Esperanto, dum ghi klare parolas pri la INFORMADO, VARBADO kaj REKLAMADO de Esperanto. Vi mislegis. Se ne, mi pardopetas, ke mi kontribuis al via miskompreno.

    Krome, la artikolo klare diras, ke Esperanto NE estas varo, do kial vi parolas pri machgumo, trinkajhoj kaj veturiloj? Relegu la artikolon, kaj vi mem konstatos, ke ghi limighas al la informadaj, varbadaj kaj reklamadaj aspektoj de niaj asocioj kaj organizoj.

    Vi listigis multe da frazoj de la teksto. Mi ne scias precize kial. Se vi volas pridiskuti la artikolon, mi rekomendas, ke vi prenu iun au alian punkton, kaj utiligi argumentojn kontrau au favore al ghi. Ne ghenas min se vi volas kritiki la artikolon, sed unue legu ghin, ghis kiam vi komprenas ghin sufiche, kaj poste skribu. Chu vi konsentas kun mi pri tio? Antau ol paroli pri la enhavo de iu artikolo, legu ghin pli profunde kaj provu kompreni.

  10. A. Kuenzli diras:

    Ŝajnas, ke la kalkulilo de la Balta Ondo indikas la kaliningradan horon, kiu diferenciĝas je 2 horoj disde MET.

  11. A. Kuenzli diras:

    Ho mia dio, kia sensenca palavrado de iu freneza merkatiko-guruo!

    Precipe amuzis min jenaj frazaĵoj:

    “UEA povas pli ĝuste kompreni kiel la asocio evoluis antaŭe, kaj kiel ĝi disvolviĝos poste.“

    “Se esperantistoj komprenos kiel tio okazas, ili multe pli bone sukcesos en la informado.“

    “Se ne estas informado, nek reklamado, nek varbado pri Esperanto, nek publikaj rilatoj kun sufiĉe granda amaso da legitaĵoj, viditaĵoj kvante kaj kvalite, Esperanto suferos.“

    “Lernado kaj memoro estas gravaj internaj faktoroj, kaj esperantistoj povas profiti je apliko de ties principoj.“

    “Se Esperanto volas krei favoran kaj memoreblan impreson en la urbo kaj lando de la Universalaj Kongresoj, ekzemple, nur unu artikolo en loka ĵurnalo, kaj unu raporto en landa televido ne sufiĉas.“

    “Nia tasko devas esti serĉi homojn kun komunaj trajtoj (lingvojusteculoj, idealistoj, lingvemuloj, propedeŭtikistoj, vojaĝemuloj, kaj mi eĉ dirus, lingvafestivalemuloj, ktp.)“

    “Kaj kion entute serĉas ekadepto de Esperanto? Mi konas neniun studon aŭ esploron tiurilate.“

    “Mi memoras, ke en Madrido en la fruaj 1980aj jaroj estis centoj da novaj lernantoj ĉiujare, kaj kursoj ofte komenciĝis plenplene kun 35 gelernantoj. Ĉe la fino, tamen, estis, en kelkaj okazoj, nur unu lernanto! Jes ja, nur unu! Tio estas katastrofo, ĉar tia forlaso probable indikas, ke la nivelo de la kontenteco pri Esperanto estis tre malalta…“

    “Bonvolu, iom pli da astronomio, kaj malpli da astrologio; bonvolu, iom pli da kemio, kaj malpli da alkemio.“

    “Se ni volas plibonigi nian informadon, varbadon kaj reklamadon, ni studu kaj apliku tion, kion oni jam scias pri informado, varbado kaj reklamado. “

    Konklude:
    La solvo estas: Do, ni traktu Esperanton kiel maĉgumon, trinkaĵon aŭ aŭton – prefere kiel Mercedez Benz, ĉar tiun valoraĵon ĉiuj homoj volas havi en la mondo, precipe la ĉinoj.

    Tiuj frazoj estus tre taŭgaj por la koncerna humura kolekto de Istvan Ertl.

  12. Rafael Henrique Zerbetto diras:

    Gratulon pro la interesa artikolo. Viaj artikoloj montras al la esperantistaro la vojon por pli efikigi la diskonigadon de la lingvo kaj la disvolviĝon de la movado.

Respondi