Interlingvistiko kaj esperantologio daŭre ĉeestas en la paletro de UAM

UAMJam de 15 jaroj fino de septembro kaj komenco de februaro estas dediĉitaj al la intensaj sesioj de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Ili havas firman lokon en la universitata paletro kaj proponas universitatnivelan studadon kun fina atestilo al ambiciaj esperantistoj. Ili entreprenas ankaŭ la formadon de Esperanto-instruistoj. En la tria jaro de la Studoj okazas instruista specialiĝo. Kunlabore kun ILEI kaj Edukado.net tio kiel instruista trejnado estas ofertata ankaŭ al pli vasta publiko, kiu volas instruistan spertiĝon dum unu jaro. Simila kurso jam estis organizata kelkfoje kun la gvido de Katalin Kováts. Aliĝantoj estas atendataj por la septembra sesio (14-20). Informoj: en la retpaĝo de la Studoj kaj interlin@amu.edu.pl.

La 5a grupo de la Interlingvistikaj Studoj travivis sian 4an sesion la 2–8an de februaro en Poznano. Kvankam la nombro de studantoj iom malpliiĝis, la persistuloj (kvar el Brazilo, po du el Svislando kaj Pollando, po unu el Germanio, Hungario kaj Ruslando) aktive partoprenis la sesion. Stipendioj de ESF kaj de ILEI-UEA daŭre helpas al kelkaj.

Aleksander Korĵenkov, Ruslanda eldonisto kaj esploranto, lekciis pri la historio de Esperanto-movado; li skizis la ĉefajn eventojn, konfliktojn kaj tendencojn en Esperantujo, kiuj fojfoje surprizis la studentojn, kaj montris la kaŭzojn de tiuj ŝajnaj neklarigeblaĵoj.

La lingvistikajn kursojn gvidis Ilona Koutny multe diskutante kun la gestudentoj. Ŝi prezentis la semantikan sistemon de Esperanto, kun ĝiaj fontoj kaj memstara evoluo, analizis la semantikajn rilatojn inter la elementoj de la vortoprovizo kaj la frazeologiaĵojn, tuŝis la problemon de lingvotavoloj kaj provis trovi la lokon de Esperanto inter la etnaj lingvoj perhelpe de lingvotipologio kadre de gramatika kurso. Ŝi esploris la specifaĵojn de la Esperanta lingvouzo en diversaj eventoj kaj ĝentilecformoj kadre de pragmatiko. Kurso pri aplikata lingvistiko enkondukis i. a. al lingvoplanado, tradukado, leksikografio, terminologio kaj komputa lingvistiko.

Al la programo kontribuis Zbigniew Galor, profesoro pri sociologio, per prelego pri socio kaj lingvo. Christoph Goro Kimura, profesoro pri lingvistiko el Tokio, gastprelegis pri la interlingva komunikado, pri la interna ideo kaj la neeŭropa aliro al Esperanto. Li revenos en aprilo por prelegi en la Lingvistika Instituto pri siaj esploroj – laŭ la invito de la institutestro.

La bonetosan kaj riĉan kursaron kompletigis la komuna vespero en la fervojista domo, kie la partoprenantoj prezentis poemojn kaj Mirejo Grosjean parolis pri Afrikaj etosoj. Post la kurso okazis ekskurso al Vroclavo, kie la lokaj esperantistoj gvidis nin tra la urbo.

Prof. Ilona Koutny
gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

Ĝi estas artikolo el la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/02/uam-4/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

5 Responses to Interlingvistiko kaj esperantologio daŭre ĉeestas en la paletro de UAM

  1. A. Kuenzli diras:

    Mi konstatas, ke kritikon de ekstere oni ne pretas reale konsideri, kaj ke oni daure dependas de la eterne samaj e-istoj, kiuj ludas la rolon de prelegantoj, kvazau oni estus hipnotizita de ili. Char aliaj ne ekzistas. Mankas freshaj nomoj kaj mankas freshaj homoj. Oni scias jam parkere kion la menciitaj prelegantoj diras, pro kio oni ne devas ilin venigi al Poznano, por prezenti ilin al la studentoj kiel “korifeojn” de la Eo-movado, sendepende de tio, chu ili diras ion interesan au ne.

    La tuta afero pri doktorigho ktp. ofte aspektas en la realeco alie, kiel mi mem spertis en la kazo de aro da universitatoj en diversaj landoj. La fiasko de intencita doktorigho ofte dependas de la konkreta malinteresiteco de la proforo(j), kiu(j) devus okupighi pri tia projekto. La instanco, kiu finfine donas la doktorigon, kutime ne estas la problemo kaj nur formalajho, sed la vojo ghis la momento de la dono de tia doktora titolo povas daure ege longa, precipe pro la kulpo de la profesoroj, kiuj devus okupighi pri la projekto. Sed eble via universitato ja estas felicha escepto.

    Kio koncernas miajn proprajn planojn, mi komplete rezignis pri la intenco doktorighi ie ajn, post malagrablaj spertoj kun aro da universitatoj en diversaj landoj, kiuj finfine ne montris sin interesitaj pri la temo de interlingvistiko kaj esperantologio, prezentante mil diversajn pseudo-argumentojn por malakcepti min kiel kandidaton.

  2. Ilona Koutny diras:

    Jen respondoj al la rimarkoj de Andy Kuenzli pri la Interlingvistikaj Studoj de UAM:
    1. Internacia agnosko. En universitatoj eblas akiri diversajn titolojn , sed ankaŭ aldonajn kvalifikojn enkadre de t.n. postdiplomaj studoj. Tiuj abundas en Pollando kaj Hungario. Sur la retpaĝo de UAM https://rejestracja.amu.edu.pl/Strona/Matrix/szybkie-linki/podyplomowe/studia-podyplomowe inter multaj aliaj postdiplomaj studoj troviĝas ankaŭ la interlingvistikaj. Ili finiĝas per la atestilo de ŝtata universitato, rekonita en eŭropaj landoj. Vidu ankaŭ la anglalingvan anoncon de polaj studeblecoj: http://www.studyinpoland.pl/en/index.php/component/jumi/university?view=application&schoolid=70 dekstre inter la ofertoj trovigxas ankaux “Diploma in Interlinguistics”.
    Cetere la studformo kaj programo fontas el la internaciaj magistraj studoj de la Esperanto-fako de ELTE (Budapeŝto, Hungario), kie mi laboris 10 jarojn antaŭ ol transloĝiĝi en Pollandon. Ankaŭ la nunaj postuloj egalvaloras al magistraj postuloj de UAM.
    2. Eblas doktoriĝi pri interlingvistiko kaj esperantologio, kondiĉe, ke la verko rilatas al lingvistikaj aspektoj, ĉar mi kiel gvidanto (depost mia habilitiĝo en 2009) rajtas gvidi laboraĵojn en tiu kampo. La doktoran titolon donas nek la hungara fako, nek la Lingvistika Instituto, kie kaj la hungara kaj la interlingvistika kaj multaj aliaj fakoj funkcias, sed la Fakultato pri Modernaj Filologioj havas la rajton doni doktoran titolon pri lingvistiko kaj literaturo. Pri historio rajtas doni doktoran titolon la Fakultato pri Historio. Tiel same pri habilitiĝo. Cetere en 1999 en UAM habilitiĝis Alicja Sakaguchi. Mi jam provis klarigi tion pli frue en privata letero al Andy.
    3. Kursgivantoj de IS. Se iu rigardas la studprogramon de IS (kiun cetere siatempe aprobis la fakultata konsilio, kiel ĉiuj noficialajn paŝojn), videblas la nomo de prof. Wells, kiun la anglistoj deUAM nomis „fonetikisto n-ro 1 en la mondo“, prof. Humphrey Tonkin, universitata eksrektoro, kiu venos post unu jaro, prof. Aleksander Melnikov, prof. Vera Barandovska-Frank, nur mencii kelkajn, kontentiĝos pri la nivelo. Ankaŭ la aliaj kursgvidantoj estas rekonataj specialistoj de sia tereno, eĉ se ili ne akiris altajn universitatajn gradojn.
    4. Feliĉe, IS havas diversajn partopenantojn: junajn kaj entuziasmajn , mezaĝajn kaj pli maturajn kun spertoj, el diversaj landoj. Tio kreas elstaran kunlabor- kaj diskuteblecojn, speciale taŭgas por la interkulturaj kaj komparaj studoj kiel la nia. Eĉ la plej spertaj povas ion novan lerni kaj ankaŭ la plej junaj povas lumigi per ilia freŝa aliro. Cetere krom Mirejo Grosjean la alia sviso estas Sebastien Moret, universitata instruisto en Lausanne.
    5. Mi povas trankviligi Andy, la subteno de ESF signifas nur la studkotizon de kelkaj partoprenantoj, ĝiaj gvidantoj neniam provis enmiksiĝi en la studprogramon. IS havas plenan suverenecon koncerne la enhavon de la programo, pri formalaj aferoj ni devas peti la aprobon de la fakultata konsilio.

  3. A. Kuenzli diras:

    La punkto de la instruado de Eo estas traktita ankau en tiuj 13 hipotezoj, kiuj estas iom prilaboritaj kaj aktualigitaj:

    http://www.planlingvoj.ch/13_HIPOTEZOJ_PRI_ESPERANTO_2012.pdf

  4. Valdas BANAITIS diras:

    La INSTRUADO mem estas io neadekvata al la interna ideo de Esperanto – lingvo farumema, nature evoluinta el infana lingvokrea ludo (Ludoviko estis virtuozo en kashlingva ludo, kaj nur post cent jaroj estis difinita la agha limo, ghis kiu homa cerbo povas kovi lingvon.
    Post 50 jaroj de instruado de Esperanto Zlatko Tishljar konvinkighis pri mizeraj rezultoj de penado INSRUI. Zamenhof tyte ne intencis INSTRUADON, kiu per si mem estas misgvida paradigmo, analoga al plantado de shosoj kun radikoj supren. La gramatikaj okulshirmiloj, kiujn trudas europa lerneja rutino, fushis la starton. Necesas retroiri por retrovi la ghustan direkton por nia sulko, ech pli rektan ol tiu “tre difinita”

  5. A. Kuenzli diras:

    Che chiu ekstera brilo kaj shajno de tiu ja sendube laudinda kursaro-klopodo, kiu shajnas al mi esti parto de la Esperanto-propagando, aperas jenaj gravaj demandoj (au problemoj), formalaj kaj praktikaj, kiujn oni ne mencias:

    1. Internacia agnosko de la atestilo. Universitatan studon oni kutime finas per Bachelor, Master au doktorigho. Do, kiun sencon havas tiu atestilo (kiu eble estas komparebla kun la ILEI-diplomo).

    2. Granda manko estas, ke ne eblas doktorighi au habiltaciighi pri interlingvistiko kaj esperantologio (krom eble tra la hungarologio, kie Ilona laboras, sed mi ne scias, chu tiaj kazoj ekzistis/as).

    3. Shajnas al mi, ke iu ajn amatora lektoro, kiu iom sentas sin kompetenta pri Esperanto, povas tie instrui sen disponi pri la necesa universitata formado kaj titolo (sendepende de tio, chu ili estas bonaj kaj interesaj prelegantoj). Tiuj “libertempaj” lektoroj estas ankau akcepteblaj por prelegi en KCE, en Gresillon au en la Malferma Tago de la CO.

    4. Kiun sencon havas instrui interlingvistikon kaj esperantologion al “studentoj” kiel M. Grosjean kaj S. Keller, mi ne scias. Probable nek la unua nek la dua interesighas pri la esenco – kaj solvo – de la de mi aluditaj problemoj, sed la kurso estas por certaj personoj bonvena okazo por pasigi la liberan tempon kadre de privata vojaghado.

    5. Alia problemo shajnas al mi ankau la eventuala troa financa dependeco de la sponsoreco de privata usona fondajho, kio povas ankau kauzi, ke oni ne povas esti sufiche suverena kiel universitata gvidanto kaj ke oni evitas diskuti certajn aktualajn movadajn problemojn.

Respondi