Iom pala daŭrigo

Kajto. Duope: KD. – Burgum: Windrose Music, 2011.

KajtoLa muzika bando Kajto certe ne bezonas longan prezenton. La popolstilaj akustikaj muzikaĵoj kaj kantoj de tiu nederlanda kolektivo de multaj jaroj ĝuas merititan atenton de la verda popolo. Bedaŭrinde, de kelka tempo la grupo ne plu ekzistas kiel tuto, sed per ĉi disko du ĝiaj motoroj, Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer, daŭrigas la tradicion jam longe konatan al la esperantistaj muzikemuloj.

La ĝenerala sono de Kajto en tiu ĉi albumo preskaŭ ne ŝanĝiĝis: la muzikoj uzas simplajn melodiojn, harmoniojn kaj akustikajn muzik-aranĝojn. Tre karakteriza estas ankaŭ la riĉa plurvoĉa kantado. La muziko sonas jen gaje, jen melankolie lirike; enestas unu tute senvorta valseto. La tekstoj estas plejparte simplaj lingve kaj enhave. Tamen malantaŭ tiu simpleco foje riveliĝas jen kortuŝa am-liriko, jen ĉiutaga filozofio, prezentata leĝere kaj nedokte (kiel, ekzemple, en ĉarma trilingva kanono kun mallonga mesaĝo “Aliuloj jam sufiĉas, vi estu vi mem”). Iuj kantoj sonas tute popolstile; enestas ankaŭ ĉarma viglaritma amuzaĵo “Skifla muziko”. La plenumo estas tre bona kaj kun tre klara elparolo.

Rezultas do tipe “kajteca” albumo de simplaj kantoj, eventuale aparte taŭgaj por komencantoj. Tamen senteblas, ke ĉi albumo rezultis iom pli “simpla” ol la antaŭaj: la malnovaj diskoj de Kajto, laŭ mi, prezentis iom pli grandan seriozecon rilate al la tekstoj kaj iom pli grandan ellaboritecon rilate al la muziko.

Bedaŭrinde, ankaŭ la kutimaj mankoj restis preskaŭ la samaj: la tekstoj enhavas kelkajn malglataĵojn (ekzemple: “plej boneble” anstataŭ la simpla “plej bone”, “geamikojn ŝi havas ne” anstataŭ “ŝi ne havas geamikojn” k. a.) kaj eĉ perditan akuzativon. La lasta muzikaĵo anstataŭ kroni la diskon prezentas longegan multlingvan kaĉon: oni penis ĉenkanti la frazon “Mi amas vin” en preskaŭ 20 diversaj lingvoj (inter tiuj almenaŭ la rusa prononco estis aĉega), el kio rezultis nur tedega miaŭado. La tekstolibreto krom prezenti la tekstojn kaj ties mallongajn resumojn en multaj lingvoj enhavas kuriozaĵon: la Esperantaj priskriboj uzas strangegan ortografion (ekz., oni skribas “ĝ” kiel “dzj”, “ĥ” kiel “x” ktp.), dum la tekstoj mem enhavas normalajn literojn. Ĉu vere tiel malfacilis uzi la ĉapelojn?

Malgraŭ la entute bona impreso pri la disko, mi ne povas eviti la konkludon, ke fone de la antaŭaj diskoj de Kajto tiu ĉi aspektas pala kaj iom haste preparita. Al ĝi tute ne malhelpus iom pli zorga elekto de la materialo. Ĉiuokaze, la Kajto-tradicio daŭre restas atentinda fenomeno en nia muzika kulturo, kaj mi kuraĝe rekomendas la diskon al ĉiuj, kiuj ŝatas tiun tradicion.

Paŭlo Moĵajev

Ĉi tiu recenzo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/02/recenzo-8/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperanto-Kulturo, Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 Response to Iom pala daŭrigo

  1. A. Kuenzli diras:

    Kompetenta kaj honesta recenzo, pro tio kredinda kaj modela. Gratulon!

Respondi