Enhavoriĉa februara Ondo

La februara kajero de La Ondo de Esperanto estas speciale interesa. En ĝi ĉiujare aperas tekstoj, kiuj diversmaniere resumas la pasint-jaran agadon esperantistan. Inter ĉi tiuj tradiciaj tekstoj estas intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro 2012, Peter Baláž. (lia portreto estas en la kovropaĝo). La laŭreato mem kaj 12 pliaj divers-tendencaj aktivuloj en la tradicia “ronda tablo” respondas la demandon: “Kiujn Esperanto-eventojn en 2012 vi taksas la plej pozitivaj kaj la plej negativaj?”

Artikol(et)oj pri la Zamenhof-Ferstaj aranĝoj en la mondo, inkluzive de la festa renkontiĝo en Bjalistoko, malfermas la rubrikon “Eventoj”. En ĝi oni povas legi ankaŭ pri kelkaj tradiciaj novjarfestaj Esperanto-renkontiĝoj kaj pri aliaj esperantistaj aranĝoj en multaj landoj.

En la rubriko “Tribuno” estas komentarioj de niaj konstantaj kolumnistoj Dafydd ab Iago kaj Komitatano Z, respektive pri problemoj Eŭropaj kaj Esperantujaj, kaj alian interesan materialon.

Plia ĉiujara teksto estas en la kultura sekcio – la statistika revuo de la Esperanto-libroproduktado en la pasinta jaro, kiun Aleksander Korĵenkov faris jam por la 22a fojo. La kultura sekcio enhavas ankaŭ la prezenton de la fama franca verkisto Jules Verne (de István Ertl) en la rubriko “Nia trezoro”, kelkajn recenzojn (interalie, pri la nova Bildvortaro en Esperanto kaj pri la romano 1984 de Georges Orwell)…

En “Mozaiko” estas nova krucvortenigmo, “Spritaj splitoj kaj preskeraroj” de István Ertl kaj fotoraportoj.

Pro pli multaj tekstoj ol kutime, la februara Ondo estas 28-paĝa – je kvar paĝoj pli ampleksa ol kutime.

Pluraj tekstoj el la februara kajero de La Ondo de Esperanto, kiu estis dissendita al la abonantoj antaŭ unu monato, estas legeblaj dise en la novaĵretejo https://sezonoj.ru/ kaj kune (pli ol 20 eroj) en la arkiva retejo http://esperanto.org/Ondo/Ondo/220-lode.htm

La Ondo de Esperanto estas daŭre abonebla kontraŭ 38 eŭroj (rabatoj por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio (pdf) estas abonebla kontraŭ nur 12 eŭroj
http://esperanto.org/Ondo/Lo-abon.htm

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi