Februaro 2013: Jubileoj kaj memordatoj

1. Antaŭ 10 jaroj (2003) la usona kosmopramo Columbia kun sep astronaŭtoj disrompiĝis kaj forbrulis dum sia 28a flugo.

2. Antaŭ 775 jaroj (1238) la armeo de ĥano Batuo konkeris Moskvon.

3. Antaŭ 525 jaroj (1488) la portugala ŝipestro Bartolomeu Dias iĝis la unua eŭropano, kiu atingis la Kabon de Bona Espero kaj venis al la Hinda Oceano.

4. Monda kontraŭkancera tago.

5. Antaŭ 225 jaroj naskiĝis Robert Peel (1788-1850), ĉefministro de Britio (1834-1835, 1841-1846), reforminto de la brita polico, kies anoj omaĝe al li (Bobby estas karesformo de Robert) estas familiare nomataj Bobbies en Anglio kaj Peelers en Norda Irlando.

Borovko7. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis la ruslanda esperantisto Nikolaj Borovko (1863-1913).

8. Antaŭ 50 jaroj (1963) en Irako okazis ŝtatrenverso, rezulte de kiu la potencon akiris la Araba Socialisma Partio Ba’ath.

9. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis sovetia ukraina esperantisto Aleksandr Koroleviĉ (1913-1995), aŭtoro de la populara ruslingva Libro pri Esperanto (1989).

11. Antaŭ 175 jaroj (1838) komenciĝis regula trafiko en la unua ruslanda fervojo Sankt-Peterburgo – Carskoje Selo.

13. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Ĥalid bin Abdul-Aziz Al Saud (1913-1982), reĝo de Saŭda Arabio (1975-1982).

14. Tago de S-ta Valenteno ĉe okcidentaj kristanoj.
Antaŭ 200 jaroj naskiĝis la rusa komponisto Aleksandr Dargomyĵskij (1813-1869).

15. Antaŭ 250 jaroj (1763) en Hubertusburg (Saksio) estis subskribita packontrakto inter Pruslando, Aŭstrio kaj Saksio, per kiu finiĝis la Sepjara milito (1756-1763).

17. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis la usona basketbalisto Michael Jordan (1963-), konsiderata kiel la plej fama figuro en la historio de la basketbalo.
Antaŭ 25 jaroj forpasis (probable suicide) Aleksandr Baŝlaĉov (1960-1988), poeto, kantisto kaj gitaristo, unu la plej famaj sovetiaj rokmuzikistoj.
Antaŭ 25 jaroj en Vieno naskiĝis Natascha Maria Kampusch (1988-), kiu la 2an de marto 1998 estis kaptita de Wolfgang Priklopil, kiu tenis ŝin en sia kelo dum 3096 tagoj.

19. Antaŭ 75 jaroj (1938) finiĝis la 274-taga funkciado de la unua surglacia drivanta esplorstacio Norda Poluso 1.
Antaŭ 75 jaroj forpasis la unua litova esperantisto Aleksandras Dambrauskas (1860-1938).

20. Antaŭ 25 jaroj (1988) eksterordinara sesio de la regiona soveto de la Aŭtonoma regiono Montara Karabaĥo akceptis decidon pri transiro el Azerbajĝana SSR al Armena SSR.

21. Internacia tago de la denaska lingvo. Antaŭ 500 jaroj forpasis Giuliano della Rovere (1443-1513), kiu kiel Julio II estis Papo (1503-1513).

22. Antaŭ 100 jaroj en Meksiko okazis ŝtatrenverso dum kiu estis murdita la ŝtatprezidento Francisco Ignacio Madero González (1873-1913).
Antaŭ 225 jaroj en Dancigo naskiĝis la germana filozofo Arthur Schopenhauer (1788-1860).
Antaŭ 100 jaroj forpasis la svisa lingvisto Ferdinand de Saussure (1857-1913), la kreinto de strukturismo en lingvistiko.

23. Tago de Defendanto de l’ Patrujo en Belarusio, Ruslando, Ukrainio kaj kelkaj aliaj ekssovetiaj landoj.

24. Antaŭ 550 jaroj naskiĝis la itala humanisto kaj filozofo Giovanni Pico della Mirandola (1463-1494).
Antaŭ 100 jaroj naskiĝis la sovetia verkisto Emmanuil Kazakeviĉ, kiu verkis en la jida kaj rusa lingvoj.

Frederiko I de Pruslando

Kronado de Frederiko I en la Kenigsberga kastelo (1701)

25. Antaŭ 300 jaroj forpasis Frederiko I (1657-1713), la unua reĝo de Pruslando (1701-1713).

26. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis la rusa verkisto kaj socia aganto Aleksandr Proĥanov (1938-), redaktoro de la gazeto Zavtra (1993-).

27. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis la usona verkisto kaj scenaristo Irwin Shaw (1913-1984).

28. Antaŭ 200 jaroj (1813) en Kalisz estis aranĝita alianco de Ruslando kaj Pruslando kontraŭ Napoleono.
Antaŭ 50 jaroj forpasis Raĝendra Prasad (1884-1963), la unua prezidento de la sendependa Barato (1950-1962).
Tago de Kalevala en Finnlando.
Kalevala

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №2.
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2013/02/februaro2013/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Februaro 2013: Jubileoj kaj memordatoj1

  1. Tjeri diras:

    Bartolomeu Dias ja estis la unua eŭropano, kiu atingis la Kabon de Bona Espero en 1488, sed Marko Polo, alia eŭropano, jam estis veninta kaj travelis la Hindan Oceanon, dum sia revenvojaĝo en 1293.

Respondi