Rememore pri Zofia Banet-Fornalowa (1929–2012)

Zofia Banet-Fornalowa prelegas en ARKONES (Foto: Andrzej Sochacki)

La 19an de septembro 2012 en Varsovio forpasis Zofia Banet-Fornalowa. Ŝi estis unu el la plej aktivaj, internacie rekonataj, esperantistino kaj historiistino el Pollando. Ŝi verŝajne preferus, ke mi nomu ŝin pollandanino.

Ŝi, filino de la nacio, kiun Hitler kaj milionoj da liaj disĉiploj volis komplete neniigi dum la Dua Mondmilito, mirakle travivis kaj scipovis ĝoji pro la vivo. Zofia aktivis, interalie, en la societo Infanoj de Holokaŭsto kaj Internacia Korczak-Societo. Janusz Korczak (Henryk Goldszmidt), kuracisto kaj pedagogo el Varsovio kiu kunfondis kaj gvidis en Varsovio dum 30 jaroj la orfejon Nasz Dom (Nia Hejmo) kune kun “siaj” infanoj iris vice al la buĉej’ en Treblinka, estis la plej ofte menciata, priskribata kaj priparolata “heroo” de Zofia.

Sed ni esperantistoj konis ŝin dum preskaŭ kvindek jaroj (ŝi eklernis la lingvon en 1963 en Vroclavo) kiel kompetentan aktivulinon de Pola Esperanto-Asocio kaj de Sennacieca AsocioTutmonda (kio postulis grandan kuraĝon en Pola Popola Respubliko), sed ĉefe kiel prelegantinon kaj aŭtorinon de pluraj artikoloj kaj libroj. Kun kun sia edzo Jerzy Fornal, aktoro de Vroclavaj kaj Varsoviaj teatroj, ŝi dum preskaŭ tridek jaroj gvidis la teatron Espero, kiu prezentis multajn spektaklojn, kiuj estis kuntradukitaj aŭ kunpreparitaj de Zofia. Zofia dum pluraj jaroj havis oficialajn funkciojn en la regiona kaj landa estraroj de PEA, sed la temoj plej favorataj de ŝi, estis: arkivo, biblioteko kaj veteranoj. Aparte kompetenta Zofia estis pri la historio de la Esperanto-teatro, pri kio ŝi multfoje, tutmonde prelegis (akompanante la spektaklojn de Jerzy), kaj skribis en sia trivoluma broŝurserio.

Mi renkontiĝis kun Zofia unuafoje en Jankowice apud Poznań en oktobro 1981, dum mia unua Esperanto-aranĝo – ARKONES – kaj dank’ al ŝi mi parkerigis du unuajn vortojn en Esperanto: “kompreneble” kaj “bedaŭrinde”, kiujn ŝi ripetadis dum pli ol duhora prelego pri Laborista Esperanto-Movado. Poste ni plurfoje renkontiĝadis dum multaj Esperanto-aranĝoj, ĉefe en Pollando. Zofia kaj Jerzy kelkfoje gastigis min en la 1980aj jaroj en sia domo en Raszyn, apud Varsovio, kiam mi estis studento kaj aktivulo de PSEK (Pola Studenta Esperanto-Komitato). Mi vidis la riĉan arkivon de Zofia. Ŝi – profesia instruistino de historio – preparis prelegojn, artikolojn kaj librojn, detale esplorante polajn kaj Esperantajn gazetojn, dokumentojn, librojn… Mi esperas, ke ili ne malaperos post la forpaso de Zofia!

La geedzoj Fornal estis kelkfoje miaj gastoj: unue dum la Studentaj Someraj Esperanto-Lernejoj en Toruń, poste – kiam mi loĝis en Bjalistoko – dum la aranĝoj de Fondumo Zamenhof kaj de Bjalistoka Esperanto-Societo, en la loĝejo de mia patrino kaj poste en la mia.
Dum kelkaj jaroj (1986-89) ni “proksime” kunlaboris kun Zofia en la Ĉefa Estraro de PEA, kiun prezidis Roman Dobrzyński. Mi memoras ŝiajn “strebojn” (kion subtenis Roman, mi kaj kelkaj eks-PSEK-anoj) formale rehonorigi la membrojn de la Estraro de PEA, gvidata de Jerzy Leyk, kiuj estis forigitaj el la funkcioj en 1985, verŝajne pro la “helpo” de aliaj esperantistoj… En 1988 ni kunorganizis la Jaron de Antonio Grabowski – la patro de la Esperanto-poezio, pri kiu ŝi prelegis kaj poste eĉ verkis interesan libron. Ni tiam ankaŭ kunlaboris kun Pola Esperantisto.

Ŝi estis la unua Esperanto-historiistino, kiu profesinivele okupiĝis pri la historio de Esperanto en Bjalistoko, pri kio ŝi ankaŭ sukcesis verki libron. Ŝi substrekis, ke en la 1930aj jaroj de la 20a jarcento en Bjalistoko estis pli ol 300, registritaj de Jan Zawada, esperantistoj kiuj aktivis en Zamenhofa Esperanto-Societo, fondita kaj prezidata de Jakobo Ŝapiro (murdita en 1941).

Ne ĉiam niaj kontaktoj kun Zofia estis facilaj, ĉefe pro mia kulpo, ĉar mi malofte respondis ŝiajn poŝtkartajn kaj leterajn demandojn kaj kritikojn. Zofia, historiisto, foje subiĝis la pasia “zamenhofano”, kaj ŝi malfacile akceptis novajn faktojn pri Ludoviko kaj Marko Zamenhof, kiujn prezentis – pere de mia lingva helpo – la juna historiisto el Brańsk, Zbigniew Romaniuk. Fakte ŝi pruvis, ke Romaniuk eraris prezentante la tezon, ke “nia” Ludoviko formale petis forlasi la hereditan kredon al la ortodoksa, ĉar temis pri la samnoma kuzo de la aŭtoro de Esperanto, kiun post la UK en Vaŝingtono en la jaro 1910, Ludoviko vizitis en Kanado. Zofia akuzis min (simile kiel la familianoj de Zamenhof), ke mi – kiel prezidanto de Fondumo Zamenhof – ne rajtis traduki kritikajn tekstojn pri Zamenhofoj.

Lastfoje ni renkontiĝis por momento en 2009, dum la inaŭguro de 94a UK en Bjalistoko. Zofia, invitita de UEA, venis nur por unu tago, sed subite forlasis la Kongreson. Mi ne parolis kun ŝi, nek korespondis poste kun ŝi, pri la kialo. Bedaŭrinde, mi pruvis ke mi ne meritis amikan, ofte eĉ “patrinecan” sintenon de Zofia al mi.

Tamen – dankon, Zofia, pro viaj lecionoj, avertoj kaj konsiloj al mi kaj al la polaj esperantistoj. Vi ofte ripetadis, ke antaŭ la Dua Mondmilito poloj ne havis komunan, tutlandan organizon. Estis nur Pola Esperanto-Delegitaro, prezidata de prof. Odo Bujwid. La teatro Espero dum la krizaj jaroj de la Pola Esperanto-Movado, kiuj ne jam pasis, estis apud Varsovia Vento unu el la la lastaj apogiloj de la Varsovia kaj Pollanda Esperanto-movado.

Nun mankas PED, Bujwid kaj mankas Zofia Banet-Fornalowa.

Jarek Parzyszek

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2013/01/zofia

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to Rememore pri Zofia Banet-Fornalowa (1929–2012)

  1. Dieter Rooke diras:

    Zofia aligxis al la Esperanto Civito – tial kaj pro sxia SAT- aneco mi sentas en mia koro proksimecon.
    En Kopenhaga UK sxi komentis sagxe mian prezenton de komunista kunveno .
    Pri sxiaj faroj en “malbenita” socialisma pollando mi ne scias.
    Sed sxi kontribuis al la esploro pri la malinvito de SAT kongreso en Krakovo .

  2. A. Kuenzli diras:

    Dankon al Jarek pro tiu provo de nekrologo, en kiu oni nature ne povas mencii chiujn detalojn.

    Kio koncernas la rilatojn de homoj kaj de la Eo-movado al shi, lau mi, Zofia Banet-Fornalowa farighis ankau iusence viktimo de la “kashita” (au konstanta, latenta)antisemitismo en Pollando kaj en la pola kaj internacia Eo-movado. Kompare kun iuj aliaj poloj, kiuj elmigris al eksterlando, Zofia eltenis la komunismon ghis la fino, kaj shi restis ankau en tiu malbenita lando, kiam la kapitalismo denove venkis, kiu ja certe ne favoris Esperanton.

    UEA (pri kies rilatoj al judaj aferoj mi vere dubas) shajne ne opiniis inde au necese tuj post shia forpaso publike atentigi pri tiu evento en Gazetara Komuniko, kiel oni kutimas fari tion, kiam iu signifa e-isto mortis (shajnas, ke Zofia ne estis honora membro, kio estas grandega maltrafo kaj nepardonebla al UEA).

    Zofia Banet-Fornalowa postlasis kelkajn tre interesajn kaj gravajn studojn en formo de nemalheveblaj libroj pri la historio de la Eo-movado (kiujn ja ankau la Libroservo de UEA vendas), kiel:
    Antoni Grabowski eminenta Esperanto-aganto,
    La familio Zamenhof,
    Historio de Esperanto-movado en Bjalistoko (eble shia la plej signfia verko)
    La pereintoj in memoria (ankau ege valora libro)

    Bedaurinde, tiuj libroj aperis, en relative primitiva tipografio kaj malgranda eldonkvanto, en iuj marghenaj mikroeldonejoj de la Eo-movado (chefe dank al la klopodoj de Tomasz Chmielik kaj LF-koop) kaj ne havis grandan rezonon en la Esperanto-movado, kiu restis sufiche indiferenta pri tiu shia laboro, kaj estas konataj nur al kelkaj fakuloj, kiuj okupighas pri tiuj temoj, kaj krom tio estas senespere elcherpitaj kaj malfacile akireblaj (au shimas ankorau kelkekzemplere che UEA kaj Leja). Do, la malatentado de la agado de Zofia flanke de la Eo-movado, kiu “utiligis” shin nur kiam tio montrighis utila (ekzemple pri teatro), estis krude neakcepetbla sinteno.

    Certe, shia maniero labori estis terure eksmoda kaj ne chiam sufiche scienceca, kaj la verkstilo ghenerale iom tro patosa kaj ne sufiche kritika-objektiva, sed la faktaro, kiun shi kolektadis kaj kompilis, estis de ne sufiche alte taksebla signifo kaj valoro.

    Kompreneble, la personeco de Zofia ne estis facila, kaj shia (chefe skriba) lingvostilo pura katastrofo, tiel ke multaj redaktoroj preskau frenezighis kiam ili devis au klopodis plibonigi la tekstojn de Zofia (kiu severe kontrolis, ke oni ne tro shanghu ilin kaj okaze de modifo ne hezitis akre protesti). Shia truda maniero kaj plendema karaktero (plurfoje shi grumblis kaj protestis che mi kaj shajne estis chagrenita pri mia “laboro”, au sinteno, kiu ja nur celis helpi al shi fari shiajn tekstojn pli taugaj) vershajne kontribuis, ke post 1-2 jaroj mi rezignis kiel redaktoro de MONATO komence de la 90aj jaroj.

    Sed malgrau tiu iom malagrabla sperto, mi tute ne celas kritiki kaj akuzi shin pro tiuj mankoj, kiuj estas indulgeblaj kaj pardoneblaj, au malbone pensi pri shi, char ghenerale Zofia estis pozitiva kaj tre valora homo, kies perdo neniel estas anstatauebla.

    Pro tio mi atendas, ke shiaj vivo kaj agado estos ne nur adekvate honoritaj en la Eo-movado, sed estimataj ankau en polaj kaj judaj medioj.

    Mi renkontis Zofian plurfoje, kaj la plej lastan kontakton, kiun mi havis kun shi, estis telefona antau kelkaj jaroj. Shi tiam seninterrompe paroladis, tiel ke mi apenau trovis la okazon starigi demandojn…

  3. Cezar diras:

    Jen interesa faktoriĉa artikolo! Ankaŭ mi kiel juna esperantisto havis iam la plezuron vidi ŝin en Lepsiko en prelego, kaj ŝi tre impresis min. Ŝi havis fortan personecon, tion mi sentis tuj! Ŝi havis multajn talentojn, ankaŭ aktoran.

  4. Bojana diras:

    Mi renkontis kaj ekkonis Zofia kaj sxian edzon dum SATkongreso en Beogrado, en 2006. Tiam mi ne parolis E-on, sed dank’al Zofia iomete komprenis. Nome, mi kun Zofia parolis je miksita lingvo:serba-pola-rusa kaj E-to. Kvankam mi forgesis la polan kaj rusan, kaj Zofia ne parolas la serban, ni interparolis. Zofia persiste instruis min E-on dum kelkaj kongresaj tagoj. Kvankam ni ne renkontis denove, mi rememoras sxin kaj sxia edzo.

Respondi