REU konferencos en aprilo

Konforme al la Ĝenerala regularo de REU (Rusia Esperantista Unio), kiu tekstas: “La Estraro anoncas pri la dato, loko kaj proponata Tagordo de la Konferenco en la Organo de REU ne malpli frue ol tri monatojn antaŭ la dato de la Konferenco” (art. 3.2), mi nome de la Estraro de REU anoncas, ke la 27a Konferenco de REU okazos en Moskvo la 13-14an de aprilo.

La adreson de la konferencloko oni diskonigos poste. Aliurbaj partoprenantoj, bezonantaj tranokton, estas bonvenaj konsulti la estraron pri la afero. Oni petas aliĝi eventualajn partoprenontojn por scii, kiom da personoj planas partopreni la konferencon. Aliĝi eblas en la retejo de REU.

La proponata tagordo

  1. Raporto de la estraro, akceptado de la raporto;
  2. Diskutado pri la perspektivoj de la movado en Rusio;
  3. Elekto de prezidanto;
  4. Elekto de estraro;
  5. Elekto de komisiitoj kaj respondeculoj.

Ĉiuj membroj de REU estas invitataj kompletigi la tagordon kaj proponi kandidatojn (sinproponoj eblas) por la postenoj en la estraro, inkluzive de la prezida posteno. Mi atentigas, ke, kvankam la Ĝenerala regularo (art. 6.4) permesas al unu persono ofici dum tri sinsekvaj mandatperiodoj, mi ne restos en ĉi tiu posteno. Sekve REU havos novan prezidanton.

La plej grava punkto de la tagordo estas la dua. Laŭ mi, nun estas taŭga (aŭ eĉ vivbezona) momento por pridiskuti la staton de la movado en Rusio kaj en la mondo, la rolon de REU en ĝi, perspektivojn kaj eblecojn de/por ili (la movado kaj REU). Probable post la konferenco komenciĝos principe nova erao en nia movado.

Grigorij Arosev
prezidanto de REU

Legu ankaŭ la artikolon Kio estas la reala trezoro de REU? de Grigorij Arosev kaj intervjuon kun li.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2013/01/reu-2

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to REU konferencos en aprilo

  1. Kaj necesas forigi s-ron G. Arosev el la posteno de la moderiganto de REU-dissendolistoj. Pro lia konstanta cenzurado de REU-dissendolistoj REU ne povas evolui normale. 🙁

  2. Komence de majo 2013 en Tjumeno planatas “EsPrimo-9”. Estus prudente, ke la REU-konferenco okazu jxus antaux aux tuj post gxi. Kaj plej bone estus, ke la REU-konferenco okazu en Tjumeno samtempe kun “EsPrimo-9” aux sinsekve.

Respondi