Pollando, la krizo superita?

Stanisław MandrakLa eksterordinara landa kunveno de la delegitoj de Pola Esperanto-Asocio kunsidis la 19an de januaro 2013 en Varsovio. La kunveno akceptis novan statuton de PEA kaj elektis novan estraron:

Stanisław Mandrak (prezidanto)
Barbara Pietrzak (vicprezidanto)
Robert Kamiński (sekretario)
Alina Mozer
(kasisto)
Anna Maria Koniecpolska-Bień (estrarano pri junularaj aferoj)
Paweł Fischer-Kotowski (estrarano)
Teruo Matsumoto (estrarano)
Łukasz Żebrowski (estrarano)

La nova estraro havas provizoran karakteron kaj la elektitaj ok personoj devas nur enkonduki la preskribojn de la nova statuto kaj okazigi la unuan ĝeneralan kunvenon.

Laŭ la nova statuto la supera organo de PEA ne plu estas delegita kunveno, kiu kunsidis ĉiun trian jaron, sed ĝenerala kunveno, en kiu rajtas partopreni ĉiuj individuaj membroj de la asocio. Tia kunveno devos unuafoje okazi ĉi-jare, espereble jam en junio 2013.

Paweł Fischer-Kotowski

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/01/220pollando/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Pollando, la krizo superita?1

  1. Antoni Dorosz diras:

    Kvankam pro mia malsano mi ne cxeestis la landan kunvenon de PEA,sed mi estas kontenta, se temas pri novelektita PEA-estraro.Precipe la tri unuaj, la plej gravaj postenoj ricevis la personoj, kiuj meritas al tio.Estas vaste konate, ke Stanislavo, Barbara, kaj Robert apartenas al la plej konataj kaj la plej laboremaj geesperantistoj en Pollando. Mi deziras sukcesojn al ili

Respondi