Novaj fenestroj al Eŭropo

Ruslandanoj, nur antaŭ du jardekoj ricevintaj liberon de internaciaj rilatoj, iĝas pli malfermaj kaj pli integritaj en la mondan komunumon. Precipe oni konstatas tion ĉe kaliningradanoj, kiuj pro la historia hazardo troviĝas plej proksime ne nur al la eksaj Sovetiaj respublikoj kaj al la eksaj amikaj (t. e., socialismaj) ŝtatoj, sed ankaŭ al la iam “malpermesitaj” landoj de la Okcidenta Eŭropo. Rezulte kreiĝis mirinda situacio, kiam Kaliningradaj lernantoj vizitas eksterlandon pli ofte ol la “Grandan Ruslandon”.

Se oni retrorigardas la 2012an jaron en la sfero de internaciaj rilatoj, oni povas konstati, ke por la Kaliningrada regiono ĝi estis sukcesa. La lokaj estroj havis kelkajn renkontiĝojn kun siaj alilandaj kolegoj, en la regiono mem efektiviĝis pluraj sciencaj kaj kulturaj aranĝoj kun reprezento de dekoj da landoj. Sed la vera trarompo iĝis la interkonsento inter Pollando kaj Ruslando pri la apudlima vojaĝado. La 27an de julio 2012 ekvalidis la interkonsento, kiu faciligis la vizitadon de Pollandaj apudlimaj teritorioj por la loĝantoj de la Kaliningrada regiono. Nun por viziti la du translimajn Pollandajn vojevodiojn (Varmio-Mazurio kaj Pomerio) ni bezonas nur specialan permesilon, kiu por tri jaroj ebligas liberan moviĝadon en la apudlima teritorio.

Pollando kun sia evoluinta turisma infrastrukturo, historiaj tradicioj kaj malaltaj prezoj por varoj kaj servoj ĉiam ĝuis ŝaton de kaliningradanoj. Ne estas mirinde, ke la nova regularo pri vojaĝado elvokis grandan intereson – fine de la somero la atendovico en la Pollanda konsulejo kreskis ĝis du monatoj. Dezirantoj tiom multis, ke post unu monato la konsulejo provizore ĉesis akcepti dokumentojn por la petado de vojaĝpermesilo kaj baldaŭ anoncis fondon de nova viza institucio.

Kvankam vizaj centroj funkcias en multaj landoj de la mondo, en Ruslando tiaj centroj ekaperis nur antaŭnelonge. Ĉi-jare ekfunkciis la unua oficejo ankaŭ en Kaliningrado. Mi sciiĝis pri tio tuj, ĉar ĝi sin lokis en najbara loĝdomo, kiun mi ĉiutage preteriras. Kaj mi estas atentema pri ĉio nova. Ĉi tiu centro akceptas vizopetajn dokumentojn por la landoj, kiuj ne havas siajn diplomatiajn reprezentejojn en Kaliningrado, sed estas allogaj turisme, interalie, Aŭstrio, Bulgario, Malto k. a. Sed la kaliningradanoj jam kutimiĝis memstare aranĝi vizojn por Germanio, Litovio kaj Pollando, kies konsulejoj funkcias en la regiona centro.

Ne sukcesante regi la grandan torenton da vizpetantoj, Pollandaj gvidantoj aranĝis kontrakton kun la kompanio VFS Global, kreita de barataj fakuloj, kiu pli ol dek jarojn liveras tiaspecajn servojn. En la modesta malferma ceremonio la ĝenerala konsulo de la Pollanda respubliko, Marek Gołkowski deklaris, ke kunlaboro kun tia firmao estis nepre necesa, ĉar la intereso de kaliningradanoj pri la Pollandaj vizoj superkreskis la eblojn de lia institucio. Li certigis, ke la fondo de la viza centro rimarkeble plibonigos la kvaliton de la priservado kaj pligrandigos la kvanton de donataj vizoj.

En la nova oficejo funkcias samtempe tri dekoj da giĉetoj (en la konsulejo estis nur kvar). Samloke haveblas akcesoraj servoj: oni povas aranĝi asekuron, fotiĝi, kopiigi dokumentojn… Alia avantaĝo, kiun konstatis la unuaj vizitantoj, estas la oportuneco de la ejo, en kiu estas sidlokoj por atendi sian vicon, ekranoj kun informoj, trinkakvo, aĉeteblas ĉokolado, varmaj trinkaĵoj k.t.p. Negativa estas tio, ke mankas elektebleco. La Pollanda konsulejo ne plu akceptas dokumentojn, kvankam pli frue la ĝenerala konsulo asertis, ke 10 procentojn da vizoj la konsulejo prizorgos mem.

Mi mem spertis la novan sistemon. Mia antaŭa vizo validis ĝis la 5a de decembro, tial mi decidis viziti la konsulejan retejon por registriĝi cele al fordono de dokumentoj. Unue min frapis la nova aspekto de la retejo, plue – manko de la ebleco registriĝi. Mi estis direktita al la retejo de la viza centro. Bone, tie mi trovis formularon, sed la registrado, ve, ne funkciis. Sekvatage mi devis telefoni al la oficejo, tio postulis tutan horon da provado. Fine mi sukcesis, sekvante instrukciojn kaj premante certajn butonojn, kontaktiĝi kun oficistino, kiu je mia plendo konfirmis, ke la problemo pri reta registrado vere ekzistas. Mi diktis miajn nomojn personan kaj familian, pasportonumeron kaj retadreson kaj, ricevinte kodon, estis registrita por la 26a de novembro.

Kiam venis tiu tago mi konsciiĝis, ke mi ne scias, kiom da tempo miaj dokumentoj estos traktataj. Antaŭe mi estis certa, ke ekde la fordono de la dokumentoj ĝis ilia rericevo pasos precize kvin labortagoj. Evidentiĝis, ke nun oni asertas pri minimume sep labortagoj, sed oni ne povas garantii, ke ne pli da tagoj, tio dependas de la Pollanda konsulejo. Sed mi ja bezonas mian poreksterlandan pasporton por mia trajna vojaĝo al Moskvo la 3an de decembro – sen la valida poreksterlanda pasporto oni ne povas veni trajne el Kaliningrado al Moskvo kaj reen. Tial mi devis nuligi mian registradon kaj prokrasti mian konatiĝon kun la viza oficejo.

Cetere, estas ankaŭ la financa flanka de la afero. Krom la pago por la vizo mem (35 eŭroj), necesas pagi la servokotizon, kiu estas 17,5 eŭroj. Akceptas la pagojn nur unusola banko, kiu pro la ĝiro prenas 2,5 eŭrojn. (En la serva centro situas bankaj aŭtomatoj.) Sume oni pagas nun 55 eŭrojn anstataŭ la antaŭaj 35. Parenteze: mia amiko, kiu regule vizitas Kaliningradon por fakaj konferencoj, aranĝis sian Ruslandan vizon en Gdansko, kie situas unu el la ses Ruslandaj konsulejoj, kiu mem okupiĝas pri vizo-aranĝado.

Estas interese, ke la konsulejoj de Litovio kaj Germanio ĝentile rifuzis proponojn krei similajn entreprenojn, klariginte, ke la konsulejoj mem nemalbone sukcesas plenumi sian laboron kaj eksteran helpon ne bezonas.

Fine, la 20an de decembro mi venis al la viza centro. Sed unue mi rakontu, kiel tio funkciis en la Pollanda konsulejo: registrite por la certa tempo oni staris vice ekster la barilo, foje pli ol unu horon en ajna vetero (mi spertis pluvon kaj froston); en la malgrandan ĉambron la vizpetantoj estis enlasataj pogrupe (ankaŭ ellasataj same). Ankaŭ ene necesis vicostari por trafi al giĉeto. Por ordinaruloj estis tri giĉetoj, la kvara priservis VIPojn (la gravulojn). Ricevado de pasportoj okazis en la ekstera pavilono, pli ĝuste ĉe ĝia giĉeto, ankaŭ post vico-starado.

Do, la 20an decembro mi venis al la viza centro je duona horo pli frue ol la fiksita tempo, trairis metalserĉilon, gardisto enkomputiligis mian nomon kaj mi tuj estis vokita al giĉeto. Ĉiuj tridek giĉetoj funkciis, homoj svarmis, iuj havis nekompletan dokumentaron kaj devis foriri ricevinte informojn pri mankantaj eroj. Mia dokumentaro estis kompleta. Necesis subskribi konsenton pri enkomputiligo de la personaj informoj kaj kontrakton kun la viza centro. Pri la preta vizo mi informiĝis rete kaj venis al la centro la 27an de decembro. Vizitantoj estis nur ĉe duono de la giĉetoj. Rapidege mi ricevis mian pasporton kun la aspirata vizo.

Halina Gorecka

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2013/01/hago

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Novaj fenestroj al Eŭropo

  1. Valdas BANAITIS diras:

    Nu kaj nu! Kun helpo de Hindio Kaliningrado ighos okcidenta Honkongo au Singapuro. Multe pli mirakla
    perspektivo ol sendependighi kiel Rusabaltio (litovlingve la Minska lando nomighas Baltarusio (=Blankarusio)

  2. Fritz Hilpert diras:

    Gratulon!
    Cetere, al chiuj legantoj prosperan novan jaron!

Respondi