Anton Ĉeĥov: Ivaĉjo

ĈeĥovIvaĉjo Ĵukov, naŭjara knabo, sendita antaŭ tri monatoj por metilernado ĉe ŝuisto Alaĥin, dum la Kristnaska nokto ne kuŝiĝis por dormi. Ĝisatendinte, kiam la gemastroj kaj helplaboristoj foriris al la nokta diservo, li prenis el la mastra ŝranko boteleton kun inko, plumingon kun rustiĝinta plumo, kaj, metinte antaŭ si ĉifitan paperfolion, komencis skribi. Antaŭ ol kaligrafi la unuan literon, li kelkfoje timeme rigardis al la pordo kaj fenestroj, strabis al la malhela ikono, ambaŭflanke de kiu etendiĝis bretoj kun ŝuformiloj, kaj treme suspiris. La papero kuŝis surbenke, kaj li mem staris antaŭ la benko surgenue.

“Kara mia avĉjo Konstanteno Makaroviĉ! — li skribis. — Kaj do skribas mi al vi leteron. Gratulas Vin pro la Kristnasko kaj deziras al vi ĉion de Disinjoro. Malhavas mi patron, ankaŭ panjon, nur vi sola por mi restis”.

Ivaĉjo direktis la okulojn al la malhela fenestro, sur kiu trembrilis respeguliĝo de lia kandelo, kaj vive imagis sian avon Konstantenon, kiu servis kiel nokta gardisto ĉe gesinjoroj Ĵivarev. Li estas nealta, magreta, sed neordinare vigla kaj moviĝema olduleto, probable sesdekkvinjara, kun ĉiam ridanta vizaĝo kaj ebriaj okuloj. Tage li dormas en la servista kuirejo aŭ babilas-ŝercas kun kuiristinoj, sed nokte, volvita en vasta peltaĵo, paŝas ĉirkaŭ la bieno kaj klakas per sia klakilo. Mallevinte la kapojn lin sekvas hundoj — olda Kaŝtanjo kaj virhundeto Putoro, nomita tiel pro sia nigra koloro kaj la korpo longa kvazaŭ tiu de musteleto. Tiu Putoro estas ege respektema kaj karesema, ĝi egale afable rigardas homojn proksimajn kaj fremdajn, sed fidata ĝi ne estas. Sub ĝiaj respektemo kaj humilo kaŝiĝas plej jezuita kovardo. Neniu kapablas pli bone ol ĝi ĝustatempe kaŝe proksimiĝi kaj mordi je kruro, penetri en kelon aŭ ŝteli kokinon de kampulo. Oni jam plurfoje draŝis ĝiajn piedojn, dufoje pendumis ĝin, ĉiusemajne vipis ĝin ĝis duonmorto, sed ĝi ĉiam denove reviviĝis.

Nun, probable, la avo staras ĉe pordego, fermetas la okulojn je skarlataj fenestroj de la vilaĝa preĝejo kaj, frapetante per feltbotoj, babilas kun la servistaro. Lia klakilo estas ligita al la zono. Li plaŭdas per la manoj, kuntiriĝas pro la frosto kaj, oldece hihiante, pinĉas jen ĉambristinon, jen kuiristinon.

— Ĉu, eble, tabaketon ni snufu? — li diras, proponante sian tabakujon al la virinoj.

La virinoj snufas kaj ternas. La avon kaptas nepriskribebla ĝojego, li ŝprucas per gaja rido kaj krias:

Deŝiru, alfrostiĝis jam!

Oni donas tabakon ankaŭ al la hundoj. Kaŝtanjo ternas, skuas la muzelon kaj ofendite deiras flanken. Sed Putoro pro respektemo ne ternas kaj svingas la voston. Kaj la vetero estas sublima. La aero kvietas, klaras kaj freŝas. La nokto estas malhela, tamen videblas la tuta vilaĝo kun ties blankaj tegmentoj kaj fumstrietoj fluantaj el tuboj, arboj arĝentumitaj per prujno, neĝdunoj. La tuta ĉielo estas superŝutita per gaje trembrilantaj steloj, kaj la Lakta Vojo konturiĝas tiel klare, kvazaŭ antaŭ la festo oni ĝin lavus kaj frotus per neĝo…

Ivaĉjo suspiris, retrempis la plumon kaj daŭrigis la skribadon:

Ilustraĵo de Maria Baĵenova“Kaj la hieraŭan tagon ricevis mi eltrenadon. La mastro eltrenis min je la haroj korten kaj prilaboris per streĉrimeno pro tio ke mi balancis ilian bebaĉon en lulilo kaj laŭhazarde ekdormis. Kaj ĉi-semajne la mastrino ordonis al mi haringon senskvamigi, kaj mi komencis de la vosto, kaj ŝi prenis la haringon kaj per ĝies muzelo ŝovadis la mian. Helplaboristoj min mokas, sendas en drinkejon por vodko kaj devigas ŝteli kukumojn de la gemastroj, kaj la mastro batas per ĉio ajn kaptebla. Kaj da nutraĵo estas nenio. Matene oni donas panon, por tagmanĝo kaĉon kaj ankaŭ vespere panon, sed kio pri teo aŭ supo, tion la gemastroj mem voras. Kaj dormi mi devas en malvarma antaŭĉambro, kaj kiam ilia bebaĉo ploras, mi eĉ tute ne dormas, sed balancas la lulilon. Kara avĉjo, faru dian favoraĵon, forprenu min de ĉi tie hejmen, vilaĝen, nenia mia kapableco estas… Klinas mi min antaŭ viaj piedoj kaj eterne Dion preĝos, veturigu min for de ĉi tie, aŭ mi mortos…”

La lipoj de Ivaĉjo tordiĝis, li frotis la okulojn per sia nigra pugno kaj plore singultis.

“Mi por vi tabakon pistos, — li daŭrigis, — Dion preĝos, sed se io misokazos, do vipu min kiel ĉevalaĉon. Kaj se vi pensas, laborloko por mi mankos, do mi je Krista favoro iros al la administranto botojn ciri, aŭ anstataŭ Fedoĉjo paŝtiston helpados. Avĉjo kara, nenia kapableco estas, nur morto sola. Volis mi piede vilaĝen fuĝi, sed botoj mankas, froston mi timas. Kaj kiam mi kreskos granda, do pro tio ĉi mi vin nutrados kaj de ĉiaj ofendoj gardos, kaj kiam mortos vi, preĝos mi konstante por paca ripozo de via animo, samkiel por patrino Pelagea.

Kaj Moskvo estas urbo granda. Ĉie estas sinjoraj domoj kaj ĉevaloj multas, sed ŝafoj ne estas kaj hundoj ne malicas. Kun la Kristnaska stelo ĉi tie geknaboj ne iras kaj en preĝejan ĥorejon kanti oni neniun enlasas, kaj foje mi vidis en unu butiko surfenestre fiŝhokojn oni vendas jam kun fadeno kaj por diversaj fiŝoj, tre indajn, eĉ tia estas unu hoko, ke pudan siluron retenos. Kaj mi vidis tiajn butikojn, kie pafiloj diversaj estas laŭ sinjora speco, do eble po cent rubloj ĉiu… Kaj en viandaj butikoj estas kaj tetroj, kaj bonazioj, kaj leporoj, sed en kiu loko oni ilin pafas, pri tio la vendistoj ne diras.

Kara avĉjo, kiam la gesinjoroj faros feston kun abio kaj dolĉaĵoj, do prenu por mi orumitan nukson kaj en la verdan kofreton kaŝu. Petu sinjoridinon Olga Ignatjevna, diru, por Ivaĉjo”.

Ivaĉjo konvulsie suspiris kaj denove gapis al la fenestro. Li rememoris, ke por alporti abion al la gesinjoroj, en arbaron ĉiam iris la avo kaj kunprenis la nepon. Gaja tempo estis! Kaj la avo krakis, kaj la frosto krakis, kaj, imitante ilin, ankaŭ Ivaĉjo krakis. Antaŭ ol forhaki abion, la avo kutime fumis pipon, longe snufis tabakon, moketis la malvarmiĝintan etan Ivaĉjon… Junaj abioj, volvitaj per prujno, staris senmove kaj atendis: kiu el ili devos morti? Subite, neniu scias de kie, tra neĝdunoj sage flugis leporo… La avo ne povis ne ekkrii:

— Hej, tenu, tenu… kaptu! Aĥ, stumpovosta diablo!

La dehakitan abion la avo trenis en la sinjoran domon, kaj tie oni komencis ornami ĝin… Pleje klopodis juna sinjoridino Olga Ignatjevna, amata de Ivaĉjo. Kiam Pelagea, la patrino de Ivaĉjo, estis ankoraŭ viva kaj servis ĉe la gesinjoroj kiel ĉambristino, Olga Ignatjevna regalis Ivaĉjon per kandoj kaj simple por amuzo instruis lin legi, skribi, kalkuli ĝis cent kaj eĉ danci kvadrilon. Sed kiam Pelagea mortis, la orfan Ivaĉjon oni forŝovis en la servistan kuirejon al la avo, kaj el la kuirejo en Moskvon, al la ŝuisto Alaĥin…

“Venu, kara avĉjo, — daŭrigis Ivaĉjo, — je Dio Kristo mi vin petegas, forprenu min de ĉi tie. Kompatu min, orfon malfeliĉan, ĉar min ĉiuj batadas kaj manĝi mi terure volas, kaj la enuo estas tia, ke eĉ diri ne eblas, mi ĉiam ploras. Kaj antaŭ nelonge la mastro per ŝuformilo mian kapon batis, do ke mi falis kaj apenaŭ reviviĝis. Perdita estas mia vivo, pli aĉa ol de hundo ajna… Kaj plie mi klinsalutas al Aljona, al unuokula Jegor kaj al la koĉero, kaj mian harmonion al neniu fordonu. Restas mi via nepo Ivano Ĵukov, kara avĉjo, venu”.

Ivaĉjo dufoje faldis la skribitan folion kaj metis ĝin en la koverton, aĉetitan hieraŭ kontraŭ unu kopeko… Iom pensinte, li retrempis la plumon kaj skribis la adreson:

En la vilaĝon al la avo.

Poste li gratetis sin, enpensiĝis kaj aldonis: “Konstanteno Makaroviĉ”. Kontenta pro tio, ke oni ne malhelpis lin skribi, li surmetis ĉapon kaj, eĉ ne survestante peltaĵeton, simple en ĉemizo elkuris straten…

La vendistoj el viandobutiko, kiujn li hieraŭ pridemandis, diris al li, ke leterojn oni metas en poŝtkestojn, kaj el la kestoj ili estas veturigataj tra la tuta tero per poŝtaj triĉevalaj kaleŝoj kun ebriaj koĉeroj kaj tintantaj sonoriletoj. Ivaĉjo alkuris la plej proksiman poŝtkeston kaj ŝovis la valoregan leteron en la fendon…

Lulite per dolĉaj esperoj, post unu horo li profunde dormis… Li sonĝis fornon. Sur la forna kuŝejo sidas la avo, etendinte la nudajn krurojn, kaj voĉlegas la leteron al kuiristinoj… Apud la forno iradas Putoro kaj svingas la voston…

Tradukis el la rusa lingvo Valentin Melnikov

Notoj

La rakonto Ivaĉjo (Ванька) aperis en Peterburgskaja gazeta (1886, №354). La unua Esperanta traduko (Vanjko de Radvan-Ripinskij) aperis en Lumo (1903, №3). V. Melnikov pro sia traduko iĝis laŭreato de Liro-98. Lia traduko aperis en La Ondo de Esperanto. (1999, №12) kaj en Rusa novelaro.

klakilo (R колотушка). Ligna instrumento, kiun sonigas gardisto, ĉirkaŭirante sian gardolokon. En la mezepoko klakilojn uzis lepruloj por averti pri sia irado.

Putoro. “Originale la hundo havas la nomon Vjun (R Вьюн), kies ekzakta traduko kobitido ne vekus emociojn por la internacia legantaro. Tial mi preferis ŝanĝi la nomon al putoro, kiu tuj vekas imagon pri ruza, moviĝema kaj kovarda besteto”. (Noto de V. Melnikov)

Deŝiru, alfrostiĝis jam! Neniu el la konsultitaj filologoj kaj aliaj spertuloj povis kompetente klarigi la frazon. Supozeble temas pri tio, ke en frosta vetero la muko, aperinta pro la ternado, povis alfrostiĝi al la vizaĝo.

Ĉi tiu teksto aperis en la libro de Anton Ĉeĥov Ĉeriza ĝardeno (Kaliningrado: Sezonoj, 2004).

Represo malpermesita. Diskonigo bonvena.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 Response to Anton Ĉeĥov: Ivaĉjo

  1. Svetlana diras:

    Perfekta rakonto! Ghi revenigis min al infaneco, kiam mia panjo vochlegis ghin al mi antau dormo. Kaj mi ploris…

Respondi