De laktolagoj al laktejegoj en Eŭropo

Vide el Bruselo

Pli kaj pli da laktaj bovinoj ne plu vidas la tagan lumon en Eŭropo (Foto de Eŭropa Komisiono)

Dum jardekoj la eŭropa Komuna Agrikultura Politiko produktis laktolagojn. Hodiaŭ politikistoj pripensas reformadon de la plej kosta eŭropa politiko, kiu ankaŭ produktas novan tipon de laktofabrikoj kun miloj da bovinoj. Tie la bovinoj ne plu vidas la lumon de la tago kaj ne plu povas moviĝi.

La NRO Kompato en Terkulturado komencis en Bruselo sian batalon kontraŭ tiuj novtipaj laktofabrikoj. Ĝi argumentas surbaze de la artikolo 13 de la Eŭropa Traktato, kiu postulas, ke EU, formulante sian agraran politikon devas “plene” konsideri la bonfarton de bestoj.

Krom zorgoj pri poluado kaj sano, Kompato en Terkulturado klopodas konvinki politikistojn kaj oficistojn en Bruselo, ke ili devas konsideri la rajtojn de la bestoj. Laŭ tio, la laktofabrikoj, kie miloj da bovinoj en la sama ejego estas devigataj produkti ĝis 30 litrojn tage kaj kelkfoje eĉ 60 litrojn, estas kontraŭlaŭleĝaj, aŭ almenaŭ ne plu financeblaj pere de la Komuna Agrikultura Politiko. Laŭ la NRO, la novaj fabrikegoj prezentas teruran fizikan torturadon por la bestoj.

Plie, la bovinoj, kiuj estas tiel mistraktataj, elĉerpiĝas jam post tri lakto-cikloj, kaj dum sia vivaĉo ili produktas eĉ malpli da lakto ol la bovinoj vivantaj nature. Kompato en Terkulturado argumentas, ke oni ne bezonas tiajn grandajn laktejojn, kie bovinoj estas profitcele mistraktataj por dum relative mallonga tempo produkti grandajn kvantojn de lakto. Krome, tiuj fabrikegoj bezonos, laŭ la NRO, multe da plia investado por aĉeti nutraĵojn de grandaj internaciaj firmaoj. Malpli kosta kaj multe pli humana solvo estas lasi al la bovinoj vidi la sunlumon kaj manĝi herbojn, kiel ili faras jam dum miloj da jaroj.

Registaroj devus helpi al laktoentreprenoj koncentriĝi pri altkvalita lakto de malgrandaj bienoj. Ĉi tio pli facile permesus lakto-produktantojn gajni pere de altkvalitaj produktoj. Solvo povas esti EU-direktivo kiu malpermesus la mistraktadon de bovinoj kontrolante, ekzemple, ke bovinoj havas aliron al paŝtejoj dum la sezono kiam kreskas herbo. Tamen oficistoj en Bruselo ankoraŭ ne konsideras tiun eblecon. “La Eŭropa Komisiono rifuzas leĝon pri protektado de laktobovinoj. Ni alvokas la Komisionon repensi ĝian starpunkton”, – diris Peter Stevenson de Kompato en Terkulturado.

Dafydd ab Iago

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/01/220bruselo-3/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo, Vide el Bruselo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to De laktolagoj al laktejegoj en Eŭropo

  1. AlKo diras:

    Kara Andi,
    Kiel malnova leganto de La Ondo vi ja bonege scias, ke la rubriko “Vide el Bruselo” estis lanĉita antaŭ 12 jaroj de la sekretario de EEU (kaj gvidanto de la Brusela Komunikadcentro) Dafydd ab Iago. Poste ĉi tiu rubriko transformiĝis al la kvarpaĝa ĉiumonata suplemento “Eŭropa Bulteno” (Davido ĝin redaktis), kiun ricevis ĉiuj abonantoj de “La Ondo” kaj centoj da aktivuloj de EEU.

    Kiam en 2005 “Eŭropa Bulteno” iĝis aparta eldonaĵo de EEU, la rubriko “Vide el Bruselo” nature reaperis en “La Ondo”.

    Se temas pri la loĝlando de la redaktoro, tiu ne tre gravas por internacia gazeto. Ekzemple, “Esperanto” kun la slovaka redaktoro ne estas slovakia gazeto, “Kontakto” ne estas brazila gazeto, “Heroldo” ne estas hungaria, kaj “Literatura Foiro” ne estas bulgaria.

    Atentu la statistikon: en 2011 “La Ondo” havis 556 abonantojn. El ili en Ruslando estis nur 15% (86 personoj), sed la plejmulto de niaj abonantoj estis en la landoj de Eŭropa Unio – 58% (324 personoj). Nature, la plej granda grupo da legantoj – eŭropunianoj – rajtas havi sian propran ĉiumonatan rubrikon pri la problemoj de EU.

    Baldaŭ ni resumos la abonstatstikon por 2012, sed estas certe, ke la procentaĵo da EU-legantoj restis pli ol 50-procenta. La vivo…

  2. Cindy McKee diras:

    En Usono okazas mal-reformo. 6 subŝtatoj jam starigis leĝojn kiuj malpermesas la kreon de aŭdvidaĵoj (sonaĵoj, filmoj, fotoj) en farmo/bieno sen la permeso de la posedanto. Tio efektive kontraŭleĝigas la malkovron kaj publikigadon de mistraktado de la brutaro.
    Flanke, tio ankaŭ malpermesos la publikagon de aliaj misfaroj en bienoj.
    Ni bezonas malkovri kaj paroli pri misfaroj – en ĉiu lingvo!

  3. A. Kuenzli diras:

    Mi ne komprenis, kun kiu celo oni publikigas tiutemajn artikolojn en La Ondo de Esperanto, despli kutime kun tre unuflankaj kaj polemikaj klarigoj. Supozeble La Ondo de Esperanto, kiu estas eldonita en Ruslando, shatas artikolojn, kiuj krititas europajn problemojn (dum pri la problemoj en Ruslando oni fere silentas).

    La temon de la lakto-inundoj (kaj buter-montoj) produktataj de la okcidentaj landoj estas tre malnova. Mi konas ghin ekde kiam mi povas konscie pensi. Do, nenio nova, bedaurinde, kvankam la problemo daure estas grava kaj nesolvita.

    Kion fari kun la superflua lakto: Chu donaci ghin al Afriko? (Shajnas, ke lau la logiko de la kapitalisma ekonomio estas pli malmultekoste ghin detrui).

    Granda progreso estas, ke oni produktas lakton kaj buteron sen graso. Sed eble tiu demando ne apartenas al la traktitaj en chi tiu artikolo.

Respondi