Nia trezoro: la kvina jaro finita

En la decembra kajero de La Ondo de Esperanto István Ertl prezentis la baldaŭ 50-jaran ĉinan poeton Mao Zifu. Ĉi tiu artikolo, aperinta en la kleriga rubriko Nia trezoro, estas la dek-unua kaj la lasta en la ciklo dediĉita al la plej interesaj Esperanto-poetoj. Pli frue dum la 2012a jaro estis prezentitaj Ludoviko Zamenhof, Julio Baghy, Kálmán Kalocsay, Nikolao Hohlov, Eŭgeno Miĥalski, Nikolajs Ķurzēns, Lajos Tárkony, William Auld, Baldur Ragnarsson, Marjorie Boulton.

La rubriko Nia trezoro celas tiujn, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, sed ankoraŭ ne bone konas ties historian kaj kulturan fonon.

En la 2008a jaro en Nia trezoro estis prezentitaj dek libroj, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture. En la 2009a jaro, la jaro de la centjariĝo de La Ondo de Esperanto, la rubriko prezentis la Esperantan gazetaron per artikoloj pri dek gravaj Esperanto-gazetoj. En la 2010a jaro aperis artikolserio pri la plej gravaj romanoj originale verkitaj en Esperanto, kaj en 2011 en la fokuso estis Esperanto-eldonejoj. Kaj en 2012 ni prezentis Esperanto-poetojn.

Kadre de la sesa jaro de Nia trezoro dum 2013 estos prezentataj eminentuloj, kiuj diversmaniere helpis al Esperanto: ekde Lev Tolstoj (artikolo de Aleksander Korĵenkov pri Tolstoj aperis en la jam dissendita januara Ondo) ĝis Johano Paŭlo la 2a.

Ni memorigas, ke La Ondo de Esperanto estas abonebla por 2013 ĉe UEA kaj pluraj landaj perantoj kontraŭ 38 eŭroj. Rabatoj por pluraj mondregionoj. La elektronika jar-abono kostas nur 12 eŭrojn. Vidu pli pri la abonado.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2012/12/trezoro2012

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Nia trezoro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi