Pri homoj kaj verkoj: Eseoj pri la Esperanto-kulturo / Redaktis Michela Lipari, Humphrey Tonkin; Enkonduko de Humphrey Tonkin; Postparolo de Nicola Minnaja. – Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2012. – 143 p.
Privata kuriero rekte el la Hanoja UK kunportis al mi freŝan eldonaĵon de UEA, redaktitan de Michela Lipari kaj Humphrey Tonkin. La eseoj pri la Esperanto-kulturo Pri homoj kaj verkoj tuj surgenuigis min. Esperantistoj ne tro entuziasme enprofundiĝas en la literaturon de la Zamenhofa lingvo. Lastatempe japanoj entreprenis ion pozitivan kaj fekundan tiurilate por stimuli beletran utiligadon.
Jen estas taŭga gvidilo por ĉiuj gesamideanoj – ankaŭ al komencantoj. Konvena longeco efike stimulas legemon. Carmel Mallia (1929-) el la mediteranea insulo Malto en sia kontribuaĵo interese kaj el nova vidpunkto prezentis kaj analizis la konatan poemon La Vojo de Zamenhof. Tiaj tekstoj facile forigas barilojn, kiuj kelkfoje povas bremsi legemon pri poeziaĵoj.
Lena Karpunina (1963-), rusino el Taĝikio, kiu nun vivas en Germanio, elektis interesan titolon por sia eseo: “Ni ne entombigu niajn literaturajn trezorojn”. Ŝi mem aperigis du librojn: La Bato kaj Neokazinta amo ĉe la Flandra Esperanto-Ligo. Trafajn argumentojn ŝi notas pri eldonado en Esperantujo kaj nelegemo de esperantistoj. Iom kaprice agadas iuj eldonistoj, kiuj tute hazarde elektas presotajn librojn. Grandioza escepto estas hispano Régulo Pérez sur la insulo Tenerifo. Inter la jaroj 1952 kaj 1975 aperis sub la marko Stafeto entute 94 libroj. Tiaj geniaj eldonistoj naskiĝas ne ofte, eble unufoje en jarcento, – konstatas Lena Karpunina. Unu kaŭzo por la nelegemo de esperantistoj estas, ke oni ne instruas ĝian literaturon aŭ faras tion tre malofte. Tamen Vilmos Benczik kaj William Auld siatempe multon faris ĉi-kampe.
Pri la periodoj de la Esperanta literaturo skribis Jukka Pietiläinen kaj Geoffrey Sutton. Jam en la jaro 1984 William Auld prezentis kvar tempajn stadiojn literaturajn en la Esperanta Antologio, kaj nur heziteme li algluis por ili jenajn etikedojn: 1. Primitiva romantismo; 2. Matura romantismo; 3. Parnasismo; 4. Postparnasismo. Jukka Pietiläinen (1966-) prezentas mejloŝtonajn erojn el la centjara periodo 1887–1987 kaj demandas, ĉu jam antaŭvideblas la komenco de la kvina periodo. La iamaj antologioj ne ampleksis prozon, kiun devus inkluzivi novaj kolektoj. Tial la nomo de la kvina kolekto devus esti pli vasta. Geoffrey Sutton (1947-) faras pripensindan proponon tiurilate: “5. Eksperimenta poezio kaj Popularigo de la romano”. Ni ja konas gigantan literaturan enciklopedion de Sutton, eldonitan de Mondial anglalingve en Novjorko (2008).
Necesas ankoraŭ mencii Sten Johansson (1950-), kiu multflanke kaj rave prezentis la konatan svedan verkiston kaj tradukiston Stellan Engholm (1899–1960). La alia eseo de Johansson kun la titolo Bohemia amoro – Karolo Piĉ kaj Eli Urbanová sidigis min sub la noktan legolampon per forta altiro. Lakone mi konstatas: indas ekkonatiĝi. Mi rekomendas.
Tuj post la tralego de la nova literatura verko de UEA mi mendis rekte el Malto kelkajn publikaĵojn de Carmel Mallia. Kompreneble ankaŭ la Libroservo ĉe UEA en Roterdamo tiucele helpas. Tre sincere kaj dankeme mi manpremas al la respondeculoj de la Universala Esperanto-Asocio pro tio, ke maljuna veterano danke al la libro Pri homoj kaj verkoj entuziasmiĝis kaj plivigliĝis. Mirinde efikis ĉi tiu 143-paĝa perleto.
Jorma Ahomäki
Ĉi tiu recenzo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/12/recenzo-5/