Mark Zamenhof: Novaj dokumentoj, novaj enigmoj…

Mark ZamenhofAntaŭ 175 jaroj, la 27an de januaro (Gregorie: la 8an de februaro) 1837 en Suwałki (Pola Reĝolando en Ruslanda Imperio) en la familio de Fajba Voljfoviĉ kaj Rajna Percovna Zamenhof naskiĝis Motelj, pli bone konata kiel Mark Fabianoviĉ (Esperante: Marko) Zamenhof, la patro de la aŭtoro de Esperanto. Okaze de ĉi tiu datreveno La Ondo aperigas ĉi-jare serion da artikoloj, verkitaj surbaze de dokumentoj trovitaj en bibliotekoj kaj arkivoj.

En la oktobra Ondo vi povis konatiĝi kun tri dokumentaroj pri Marko Zamenhof, trovitaj en la Ruslanda Ŝtata Historia Arkivo (ruse РГИА = RGIA) en Peterburgo[1], kaj ĉi-foje ni daŭrigas la temon. Ni rememoru, ke RGIA estas unu el la plej grandaj kolektejoj de dokumentoj en la mondo. Ĝi enhavas pli ol sep milionojn da dokumentoj. La arkivo estas dividita je pli ol mil fondaĵoj (ruse: фонд), konsistantaj el multegaj fakoj (ruse: опись). En ĉiu fako estas pluraj dokumentaroj (ruse: дело = afero), kiuj konsistas el unu ĝis miloj da dokumentoj, kiuj povas esti unupaĝaj kaj plurcentpaĝaj.

En la fondaĵo №733 estas konservataj 109 mil 823 dokumentaroj de la Ministerio pri Popola Klerigo de Ruslando. La fako №189 de ĉi tiu fondaĵo enhavas 661 aferojn pri porjudaj lernejoj el la jaroj 1863–1881, inter kiuj estas la tri menciitaj “aferoj”[2] pri la patro de Doktoro Esperanto.

Bedaŭrinde, mankas nomindekso por la fondaĵo №733, kaj ne eblas facile trovi ĉiujn dokumentojn pri iu certa instruisto. Mi do decidis trovi almenaŭ la aferon pri la emeritiĝo de Marko. Dum unu plena labortago mi rigardadis mikrofilmojn de la manskribitaj enhavtabeloj de la pensiiĝaj fakoj, kaj fine mi trovis la fakon №139 kun aferoj pri instruistoj, kiuj emeritiĝis dum 1903–1904. Entute en la fako №139 estas 606 aferoj. La afero №521 havas harstarige plumpan titolon:

Laŭ la pledo de la estro de la Varsovia Lerneja Regiono, Afero pri rekono de la rajto je pensio de la eksa instruisto de la germana lingvo de la Varsovia reala lernejo, Ŝtata Konsilisto Motelj Zamenhof.

La afero enhavas 14 dokumentojn sur 20 paĝoj. Ni vidu, pri kio temas…

La estro de la Varsovia lerneja regiono Aleksandr Nikolajeviĉ Ŝvarc la 21an de novembro 1903 sendis pledon al la ministro pri popola klerigo, Vladimir Gavriloviĉ Glazov. Li skribis, ke la direktoro de la Varsovia reala lernejo[3] turnis sin al li

… por asigni al la eksa instruisto de la germana lingvo en la paralelaj fakoj de la nomita lernejo, Ŝtata Konsilisto, judismano Motelj /Mark/ Zamenhof, emeritan pension pro lia 35-jara ŝtata servado en la ofico instruista, en la plena sumo de lia plej granda jarsalajro, pagita al li en lia ofico, t. e. po 900 rublojn dum jaro.[4]

Peto de Ŝvarc
Tamen Ŝvarc frontis problemon, ĉar Zamenhof ne havis formalan rajton je la ŝtata pensio. Kiel ni scias el lia ofica listo[5], en 1858 li plenumis en la Grodna gubernia instruista komisiono ekzamenon por la ofico de instruisto en ŝtataj porjudaj lernejoj, kaj en 1875 li sukcese ekzameniĝis en la historia-filologia fakultato de la Imperiestra Varsovia Universitato kaj ricevis la rajton instrui la germana lingvon en ŝtataj gimnazioj kaj aliaj lernejoj[6]. Sed instrurajta atestilo ne sufiĉis por pensio. En la teritorio de la Pola Reĝolando estis regulo, ke la judaj instruistoj por ricevi ŝtatan pension devis havi universitatan diplomon. Tiun M. F. Zamenhof neniam ricevis.

Malgraŭ tio Ŝvarc, emfazinte, ke

Zamenhof dum sia tuta servado en la Varsovia lerneja regiono estis konsiderata kiel uzanto de ĉiuj rajtoj de la servado, estis promociita en la rangtabelo ĝis la Ŝtata Konsilisto <…> kaj konsiderante la longan kaj fervoran ŝtatan servadon de Zamenhof, kiu estis rekompencita … per Imperiestraj ordenoj[7]

petis la ministron rekoni la rajton de Zamenhof je pensio en la sumo egala al lia lasta salajro, t. e. 900 rubloj jare.

La kleriga ministerio subtenis la peton de la estro de la Varsovia lerneja distrikto kaj la 6an de decembro 1903 petis la financan ministerion asigni pension al Zamenhof[8].

La 7an de julio 1904 la vicministro de la financa ministerio, Miĥail Dmitrijeviĉ Dmitrijev, sciigis la klerigministron, ke la financa ministerio interkonsente kun la departemento pri la ŝtata kontrolo[9] proponis al la emerita komisiono de la gubernioj de la Pola Reĝolando asigni pension al Zamenhof, malgraŭ ties aparteno al la juda religio[10].

La 16an de julio la financa ministerio sendis al Ŝvarc informon[11] pri ĉi tiu decido.

La proceduro moviĝis malrapide, sed evidentiĝis, ke iu tre atente sekvas ĝin.

Ĉi tiu atenta interesato estis Sumer Davidoviĉ Goldljust, loĝanta en la Varsovia strato Dolgaja 18. La 5an de novembro 1904 li sendis al la kleriga ministerio peton, kiu sciigas al ni fakton ĝis nun nekonitan. Jen la teksto (en kiu mi korektis la plej krudajn mallogikaĵojn kaj erarojn):

Peto

Ĉi-kune mi kunsendas pagordonon, donitan la 16an de februaro 1890 de la Varsovia komerca juĝejo kun №342 por la akuzito Marko Zamenhof, loĝanta en Varsovio.

La akuzito Marko Zamenhof ĝis la komenco de la 1904a jaro servis kiel instruisto en la Varsovia reala lernejo, kaj surbaze de la salajro, kiun li tie ricevis, mi ĝis nun partoprenis en divido, fare de la Varsovia komerca juĝejo, de lia salajro inter liaj kreditoroj. Sed ekde la nuna 1904a jaro, la supre menciita Marko Zamenhof eksiĝis. En la pensia fako de la Varsovia fisko estas neniu mono por li.

Pro tio, mi havas la honoron tre humile peti vian Altan Generalan Moŝton:

1. Se ĉi tiu Marko Zamenhof nun ricevas pension, reteni ĝin surbaze de la kunsendata pagordono;

2. (a) kaj se la nomito nun ricevas neniun pension, (b) aŭ se ĉi tiu kazo apartenas al alia Ministerio, resendi la pagordonon al mi kun mencio de la loko, al kiu mi adresu min».[12]

Peto de Goldljust
Bedaŭrinde, la serĉado de la arkivo de la Varsovia komerca juĝejo ne estis sukcesa, kaj do dume ne estas eble konatiĝi kun la dokumento №342 de la nomita juĝejo. Estas evidente, ke la monpuno, ricevita de Zamenhof estis tre alta – ja eĉ lia konstanta pagado dum pli ol 13 jaroj ne sufiĉis por kovri la pagendan sumon. Kiun delikton li faris? Kiam la juĝejo komencis esplori la kazon? Kiom Zamenhof devis pagi? Ĉu pro ĉi tiu kazo lia filo Ludoviko skribis: “En la fino de 1889 ni restis sen kopeko!”[13]. Nova fakto. Kaj novaj enigmoj…

Alia novaĵo en la supra peto de Goldljust estas la nomo de nia protagonisto. Al la pli frue uzataj Mordeĥaj, Motelj, Mordĥe, Mordka, Mark, Markus (kaj aliaj eventualaj formoj) ĉi tie aldoniĝas Marko – ruse Марко. Tute identa kun la Esperanta nomformo!

Ni plufoliumu la aferon.

La kleriga ministerio pritraktis la aferon, kaj la 4an de decembro 1904 ĝi plusendis al Ŝvarc kaj al la estro de la Varsovia polico, barono Karl Stepanoviĉ Noljken, la peton de Goldljust kaj akompanajn leterojn[14] por laŭleĝe aranĝi pagadon el la pensio de Zamenhof al Goldljust.

Ŝvarc, ricevinte la leteron, esploris la kazon kaj respondis al la ministerio, ke Motel (Mark) Zamenhof dume ne ricevas pension, ĉar ankoraŭ ne estas klarigitaj liaj rajtoj por pensio dum lia laboro en elementaj lernejoj de la Vilna lerneja regiono, kaj do ne estas eble preni monon el lia pensio[15]. La kleriga ministerio la 31an de januaro 1905 sendis al barono Noljken klarigan leteron[16] kaj la pagordonon de la juĝejo por redono al Goldljust. Ve, ĉi tiu pagordono same kiel la kompleta servolisto de Mark Fabianoviĉ Zamenhof, pli frue resendita al Varsovio, verŝajne, malaperis dum la Dua mondmilito.

Aŭ eble ĝi ŝimas en iu neatendita loko?

Ĉu troviĝos pliaj dokumentoj pri Zamenhofoj? Nu, se ili troviĝos, tio okazos ne per si mem, sed nur se iu persiste serĉos ilin…

Aleksander Korĵenkov

Referencoj kaj notoj

1. Korĵenkov A. Tri dokumentoj pri Marko Zamenhof // La Ondo de Esperanto, 2012, №10, p. 18–21.

2. РГИА, ф. 733, оп. 189, д. 54, 160, 492.

3. Tiam la direktoro de la Varsovia reala lernejo estis princo Konstantin Moisejeviĉ Argutinskij-Dolgorukov, filo de generalo Moisej Zaĥaroviĉ Argutinskij-Dolgorukov, armeno, heroo de la Kaŭkaza milito (1817–1864) kaj pranepo de la fama Jozefo, Katolikoso (= Patriarko) de ĉiuj armenoj. Same kiel Marko Zamenhof, K. M. Argutinskij-Dolgorukov estis ŝtata konsilisto.

4. РГИА, ф. 733, оп. 139, д. 521, л. 1.

5. РГИА, ф. 776, оп. 20, д. 582, л. 3–7.

6. Legu pli en la artikolo: Korĵenkov A. Mark Fabianoviĉ Zamenhof, instruisto en ŝtataj lernejoj // La Ondo de Esperanto, 2010, №3, p. 3–6.

7. РГИА, ф. 733, оп. 139, д. 521, л. 2.

8. РГИА, ф. 733, оп. 139, д. 521, л. 3–5.

9. Ĉi tiu departemento (Государственный Контроль) estis speciala organo ĉe la Konsilio de ministroj. Ĝia tasko estis kontrolado de la ŝtata buĝeto kaj de la buĝetoj de la ministerioj. Tiutempe ĝin gvidis generalo Pavel Ljvoviĉ Lobko.

10. РГИА, ф. 733, оп. 139, д. 521, л. 6.

11. РГИА, ф. 733, оп. 139, д. 521, л. 7.

12. РГИА, ф. 733, оп. 139, д. 521, л. 8.

13. Zamenhof L. Mi estas homo. Kaliningrado: Sezonoj, 2006, p. 104.

14. РГИА, ф. 733, оп. 139, д. 521, л. 10, л. 11.

15. РГИА, ф. 733, оп. 139, д. 521, л. 12.

16. РГИА, ф. 733, оп. 139, д. 521, л. 14.

Legu ankaŭ

Korĵenkov A. Verkoj, kiuj donas honoron al la verkinto

Korĵenkov A. Verkoj, kiuj donas honoron al la verkinto (2)

Korĵenkov A. Tri dokumentoj pri Marko Zamenhof

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/12/mark/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi