Sukcesa KER-ekzameno en Moskvo

GrupfotoInter la plej impresaj aranĝoj, okazigitaj ĉi-jare omaĝe al la 125-jariĝo de Esperanto, estis la junia tutmonda KER-ekzameno, kies iniciatinto kaj ĉeforganizanto estas Katalin Kováts. Pro la bona organizado de la junia skriba ekzamensesio kun pli ol 30 ekzamenitoj Moskvo ricevis premion havi parolan parton de KER-ekzameno.

La parola parto de la ekzameno okazis en la Ruslanda ĉefurbo la 8-9an de decembro. Por akcepti la ekzamenon al Moskvo venis Katalin Kováts mem kaj la eksprezidanto de UEA Renato Corsetti.

Al la decembra ekzameno aliĝis pli ol 30 personoj: junuloj, aĝuloj, aktivuloj de la landa kaj Moskva movadoj. Komfortan hejmecan ejon por la dutaga streĉa laboro prezentis la ŝtata klasika lernejo №1199 en la sud-okcidenta parto de Moskvo. Du plenaj tagoj da streĉa, sed tre interesa kunlaboro en laboratoria, skriba kaj parola partoj en ĉiuj tri niveloj, laŭ anticipaj antaŭkalkuloj, montris tre pozitivajn rezultojn.

La nivelon C1 trapasis 16 personoj, kiuj esprimis la plej bonegajn sentojn pri la afableco de la ekzamenantoj kaj pri la perfekta etoso dum la tuta sesio. Oni esprimis deziron pli ofte ekzameniĝi kaj fari similajn sesiojn ne dum du tagoj, sed pli longe. Agrablaj kaj tre nekutimaj opinioj!

Mi dankas ĉiujn partoprenintojn, admiras la fervoran laboron de Katalin Kováts kaj Renato Corsetti dum la prepara periodo kaj dum la tuta ekzamensesio!

Svetlana Smetanina Organizinto de KER-ekzameno en Moskvo

Ĉi tiu artikolo aperos en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/12/ker/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi