TILE-7

SoĉiJam la sepan fojon la Esperanto-klubo Laro okazigis aŭtune en la nigramara urbo Soĉi tradiciajn Tagojn de Internacia Lingvo Esperanto (TILE). Ĉi-jare, komence de novembro venis al Soĉi 31 homoj el 12 lokoj de Ruslando.

Okazis multaj prelegoj pri esperantistaj kongresoj. Galina Belenjuk rakontis pri sia partopreno en UK kaj montris belajn foto-albumojn. Marina Kocarj detale rakontis pri la Itala Esperanto-Kongreso en Sicilio, ilustrante sian rakonton per fotoj el komputilo. Nina Omelĉenko prezentis sian vojaĝon tra Siberio kaj Mongolio. Anatolo Masenko rakontis pri Blindula Esperanto-Kongreso en Ukrainio. Vladimir Bespalov parolis pri la SAT-Kongreso en Jalto.

Blindula grupo plenumis multajn kantojn en Esperanto kaj ricevis aplaŭdojn. Marina Kocarj kaj Vladimir Derevjanko plenumis la kanton Bela Soĉi, komponitan de Derevjanko. Okazis ekskursoj tra la urbo kaj al Abĥazio, kaj vizito de la Arbo de Amikeco.

Vladimir Minin organizis konkurson de interpretistoj. Vladimir Bespalov informis pri esperantistaj radioj. Grupo el Uljanovsk prezentis filmon pri sia urbo kaj donacis Esperanton-kalendareton por la nova jaro.

Vladimir Bespalov

Ĉi tiu artikolo aperos en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/12/219tile/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi