Meksiko: La movado daŭre evoluas

Foto de Victor CesniInter la 16a kaj la 19a de novembro okazis la 12a Meksika Esperanto-Kongreso kun la ĉeftemo “Esperanto – 125 jarojn kunigante popolojn, fratigante kulturojn” en la urbo Querétaro, kiu troviĝas en la centro de la lando.

Temis pri rekorda evento, ĉar neniam antaŭe tiom multaj partoprenis la Meksikan Esperanto-kongreson. Estis entute 73 aliĝoj el 3 landoj: Brazilo, Usono kaj Meksiko (ĉeestis Esperanto-parolantoj el 16 diversaj meksikaj urboj de naŭ meksikaj subŝtatoj).

Gastigis la kongreson du gravaj universitatoj, en kiuj lokaj aktivuloj instruas la lingvon: la Lingva Fakultato de la Aŭtonoma Universitato de Querétaro (UAQ), la plej grava en Querétaro, kaj la Universitato pri la Ideoj.

Vendrede dum la interkona vespero oni ricevis la kongresan materialon, kune vespermanĝis, konatiĝis kun aliurbanoj kaj eksentis la Esperantan etoson.

Sabate ĉe la oficiala inaŭguro la direktorino de la Lingva Fakultato salutis la kongresanojn kaj dankis pro nia decido kongresi en UAQ. Ŝi speciale dankis la lokanojn Carlos Hernández kaj Sergio Romero, ĉar ili organizis Esperanto-kursojn ĉe la fakultato. Podianoj havis la okazon voĉlegi la salutojn de diversaj famaj organizaĵoj kaj personoj, kiel ekzemple Probal Dasgupta (prezidanto de UEA), Stefan McGill (prezidanto de ILEI), Renato Corsetti (eksprezidanto de UEA), Katalin Kováts (edukado.net) kaj Synnöve Mynttinen (helpantino kaj mecenato de la asocio). Fine la prezidantino de la Meksika Esperanto-Federacio (MEF) solene malfermis la kongreson.

Tuj poste la partoprenantoj havis la okazon partopreni plej diversajn prelegojn, staĝojn aŭ laborgrupojn. La veterano de la meksika movado, Fidel Figueroa parolis pri la kongresa temo kaj siaj spertoj ĉe la interfratiĝo de popoloj, Guadalupe Vega kaj Joaquín Rosillo instruis La Esperon. Vespere la homoj renkontiĝis en la ludsalono por lerni kaj praktiki la lingvon amuze, ili aniĝis al teamoj ĉefe dependante de persona intereso kaj lingva nivelo.

Tiun tagon ankaŭ okazis la ĝenerala asembleo de MEF, en ĝi reelektiĝis kiel prezidantino Mallely Martínez, kiu ankaŭ prezidis la asocion dum la lasta periodo, David López estas la nova ĝenerala sekretario, kiel kasistino restas Morayma Martínez. Krome integriĝis al la estrarteamo Ulises Franco kaj Erika Juárez kiel membroj.

Dimanĉe en la Universitato pri la Ideoj okazis kunsidoj de la Meksika ILEI-sekcio kaj de Meksika Esperanto-Junularo, kie oni faris planojn por la estonteco. Martin Schäffer parolis ĝenerale pri “Esperanto – 125 jaroj”, kaj Araceli Aguilar prelegis pri la vivo de Lidia Zamenhof kaj kion ŝi nun farus por la movado. La ĉefaj gvidantoj de la loka movado, Carlos Hernández kaj Sergio Romero prelegis pri speciala maniero de konatigo de Esperanto al la ekstera mondo kaj pri planlingvoj, respektive.

La ekstera publiko povis partopreni hispanlingvan prelegon pri Esperanto kaj rapidkurseton. La kulmino de la tago estis la altkvalita kultura vespero kun muzikaĵoj, pantomimo, dancoj kaj la multlingva ĵaza grupo Angelas Productions; tiam ankaŭ okazis la transdono de kelkaj KER-atestiloj al ĉeestantoj, kiuj faris sian skriban ekzamenon en junio.

Lunde okazis la fermo, en kiu la lokaj organizantoj de la kongreso transdonis la respondecon al aktivuloj de la ĉefurbo de la lando, kie okazos en novembro 2013 la 13a Meksika Esperanto-Kongreso.

Post adiaŭo de kelkaj, kiuj ne povis partopreni la ekskurson, la restantaj kongresanoj ekveturis al la “magia vilaĝo” San Bernal, kie ili povis ĝui la belegan rigardon de la tria plej granda monolito de la mondo “Peña de Bernal”.

Estis belega kongreso kun multaj partoprenantoj, aŭ kiel skribas la nova kongresano Armando Aguayo en tvitero: “La 12a Meksika Esperanto-kongreso estis amuzega!! Hieraŭ mi revenis al mia hejmo. Mi neniam forgesos la kongreson”.

Martin Schäffer, Mallely Martínez

Foto de Victor Cesni

Ĉi tiu artikolo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/12/219meksiko/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Meksiko: La movado daŭre evoluas

  1. Guadalupe Vega Acosta. diras:

    Mi fieras cxar mia filo Joaquín kaj mi instruis la himnon La Espero. Multaj komencantoj ne sciis ke ni havas himnon.

  2. Erika Gabriela diras:

    Mi pensas ke la XII Meksika Esperanto-Kongreso, estis tre interesa. Tiu estis la unua fojo ke mi iras al la kongreso, kaj tiu estis tre afabla evento. Mi sxatis iri, kaj mi esperas esti dum la venonta XIII Kongreso en 2013.
    Fartu bone!!!

Respondi