2013: Dat-revene kaj rememore

Feliĉa estas, kiu kun plezuro
Parolas pri la patroj, kiu ĝoje
Rakontas pri iliaj grandaj agoj
Kaj en la fino de la bela vico
Sin mem fiere vidas.

(Goethe, Ifigenio 5, 13)

La jaro 2012 staris sub la signo de la 125-jara ekzisto de Esperanto kiu trovis sian plej brilan manifestiĝon en la ekspozicio de Bavara Ŝtata Biblioteko.

Kiel en antaŭaj jaroj (La Ondo, 1/2010, 2/2011, 1/2012) ankaŭ sojle de 2013 ni retrovagigu la rigardon al la paseo, al la jaroj 1863 (150 jaroj), 1888 (125 jaroj), 1913 (100 jaroj), 1938 (75 jaroj) kaj 1963 (50 jaroj).

1863

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis: Ernest Archdeacon (03-28), Nikolaj Borovko (08-15), Émile Grosjean-Maupin (02-19) kaj la aŭtoro de la Volapük-himno, la posta jezuito kaj orientalisto Franz Zorell (09-29).

1888

Naskiĝis la filo de la aŭtoro de Esperanto, Adam Zamenhof (06-11), aperis la Dua Libro de Zamenhof kaj fondiĝis la unua Esperanto-grupo en Nürnberg.

1913

La 9a UK okazis en Berno en ĉeesto de Zamenhof retiriĝinta de sia publika rolo.
Antaŭ 100 jaroj mortis: Borovko (02-07), Gabór Bálint (05-25), hungara pioniro, kaj la franca socia aganto Carlo Bourlet (08-12). La sama jaro vidis la naskiĝojn de Damjan Vahen-Svetinov, Miyamoto Masao (01-08), Ludmila Jevsejeva (08-14), Štěpán Urban (10-04), Nikolaj Rytjkov (12-03), Carl Støp-Bowitz (12-08).

Gravaj libro-titoloj elirintaj en 1913 estis: El Parnaso de Popoloj (Grabowski), Tra l’ silento (poemaro de Privat), Mirinda amo (romano de Luyken) kaj du primovadaj verkoj: Historio de Esperanto (Zakrzewski) kaj Historio kaj teorio de Ido (Kotzin).

1938

La 30a UK okazis en Londono. Neniu historie grava verko aperis.

La jaro 1938 donacis al la Movado Perla Martinelli (06-30); kaj la morto forfalĉis el niaj vicoj: Stevan Živanović (01-20), Aleksandras Dambrauskas (02-19), Vasilij Devjatnin (03-28). Estis ekzekutitaj Vladimir Varankin (10-03) kaj Nikolaj Nekrasov (10-04).

1963

La 48a UK okazis en Sofio.

Mortis la hungara tradukisto Károly Bodo (01-21) (“Bodo – aspektas li infano”, – rondelis Kalocsay) kaj la hispana pioniro Frederic Pujulà (02-14).

La libro-merkato vidis la aperon de jenaj verkoj: Fabeloj IV (Andersen/Zamenhof), La Dia Komedio (Dante/Peterlongo), Aventuroj de pioniro (Privat), Vivo kaj opinioj de majstro M’saud (Ribillard), La naŭzo (Sartre/Bernard), Kiel akvo de l’ rivero (Schwartz), Duonvoĉe (Maŭra-Waringhien), Fundamento de Esperanto (Zamenhof/Albault).

Reinhard Haupenthal

Ĉi tiu artikolo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №1.
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2012/12/219jubileoj/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi