La Ondo fermis la jaron

La Ondo de Esperanto, decembro 2012La kovropaĝon de la decembra kajero de “La Ondo de Esperanto”, dissendita fine de novembro al la abonantoj, ornamas foto el la festa ceremonio en Aalen, en kiu la plej konata Esperanto-muzikeldonisto Floréal Martorell ricevis la 13an Esperanto-kulturpremion 2012 pro la kontribuo al la evoluo de la Esperanto-muziko. Al ĉi tiu evento estas dediĉita la ĉefartikolo de la lasta “Ondo” por 2012 kaj la listo de ĉiuj laŭreatoj de ĉi tiu plej prestiĝa Esperanto-premio.

En la movada sekcio “Eventoj” oni povas legi multajn informojn pri la esperantista agado en la mondo, interalie, pri lingva festivalo en Odeso, kongreso de handikapitaj esperantistoj en Ĉeĥio, Esperanto-semajno en Katalunio, Mont-Kabana Renkontiĝo en Kroatio, Postsomera Klaĉkunveno en Nederlando, jubileo de la Hameln-a “Ratkaptista Bando”, pri la inaŭguro de Esperanto-ponto en Bydgoszcz kaj de la hotelo “Esperanto” en Bjalistoko kaj pri multaj esperantistaj kongresoj, renkontiĝoj, festivaloj kaj ekspozicioj en diversaj landoj.

Intervjuo kun Martin Schäffer pri la Tutmonda Esperanto-Adresaro estas la ĉefa teksto en la sekcio “Tribuno”, en kiu la legantoj trovas ankaŭ monatan komentarion de Dafydd ab Iago, rakonton pri partopreno de Ruslanda entrepreno en Ĉinia ekspozicio, organizita de Stanislav Belov per Esperanto, prezenton de E@I-projektoj financitaj de la Eŭropa Unio kaj bibliografion pri la Zamenhofa bopatro Sender Zilbernik, kiun kompilis Reinhard Haupenthal.

Pri la Zamenhofa familio oni ekscias ankaŭ el la artikolo “Mark Zamenhof: Novaj dokumentoj, novaj enigmoj…” verkita de Aleksander Korĵenkov surbaze de liaj esploroj en la Ruslanda Ŝtata Historia Arkivo. La temon “historio” en la rubriko “Civilizo” daŭrigas akademiano Sergio Pokrovskij en sia artikolo, dediĉita al Ruriko, kiu kun du siaj fratoj antaŭ 1150 jaroj venis al Novgorodo por iĝi tie princo de Rusujo.

En la sekcio “Kulturo” per la artikolo de István Ertl pri la ĉina poeto Mao Zifu finiĝas la ciklo pri la plej interesaj Esperanto-poetoj, kadre de kiu en la rubriko “Nia trezoro” estis prezentitaj dek unu niaj plummajstroj ekde Zamenhof ĝis la ankoraŭ aktivaj poetoj. En la kultura sekcio estas ankaŭ kelkaj recenzoj de Esperanto-libroj kaj diskoj. La Moskva esperantistino Ludmila Novikova rakontas kiel realiĝis la Esperanto-albumo Okcitanio de la fama Patric, “la trobadoro de Okcitanio”.

En la fino estas la tradicia “Mozaiko” kaj fotoraportoj.

Pluraj tekstoj el la decembra “Ondo” estas legeblaj en nia retejo
(musklaku la titolbildon en la centro).

“La Ondo de Esperanto” estas redaktata en Kaliningrado (Ruslando) kaj presata en Olsztyn (Pollando). Ĝi estas abonebla por 2013 ĉe pluraj landaj perantoj kaj ĉe la libroservo de UEA kontraŭ 38 eŭroj (kun rabatoj por la orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio de “La Ondo” estas abonebla por la tuta jaro kontraŭ 12 eŭroj. La januara kajero jam estas presita kaj dissendita al la abonantoj.

Konatiĝu kun la abonkondiĉoj

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi