Patric ekkantis en Esperanto!

Patric (Foto de André Hampartzoumian)Vinilkosmo anoncis pri eldono de nova albumo en Esperanto: Okcitanio.

Floréal Martorell (Flo), la respondenculo de Vinilkosmo, nomis min unu el la “kulpantoj” pri la apero de la disko. Tio ĝojigas kaj timigas min samtempe. Ĝojigas pro tio, ke realiĝis mia delonga revo; timigas, ĉar eble la ideo pri tio, ke mem Patric, fama “trobadoro de Okcitanio”, kiel oni ofte nomas lin, kantu en Esperanto siajn kantojn, ŝajnos al iu “freneza”. Ja Patric neniam estis esperantisto, kaj miaj antaŭaj provoj kantigi lin en Esperanto estis malsukcesaj.

Ĉio ŝanĝiĝis pasintjare, kiam mi kaj Svetlana Smetanina, vicprezidanto de REU, partoprenis en IREM-11 (Interasocia Renkontiĝo de Esperantistoj de Mediteraneo), okazinta en aprilo 2011 en la sudfrancia urbo Seto (Sète).

Antaŭ la vojaĝo mi eldonis en Moskvo la kantaron Okcitanaj kantoj en Esperanto, kun 17 kantoj de Patric kaj kelkaj tradiciaj okcitanaj kantoj, al kiuj Patric donis duan vivon en siaj albumoj. Pri tradukado de la kantoj el la okcitana kaj la franca lingvoj laboris pluraj personoj. Laŭvortajn tradukojn faris rusinoj Svetlana Smetanina, Maria Novikova, Tatjana Loskutova. La ĉefan rolon en tiu ĉi prepara parto ludis francia esperantisto André Andrieu, sen kies kompetenta tradukado, redaktado kaj komentado de la kantotekstoj apenaŭ realiĝus la projekto. Mia tasko estis poezie aranĝi la tradukaĵojn.

Por tiuj, kiu ne estas konataj kun la kantoj de Patric, mi klarigas, ke Patric estas pseŭdonimo de fama okcitana bardo, verkanta kaj plenumanta en la okcitana kaj la franca lingvoj siajn kantojn, kiuj aperis en 18 albumoj. Li koncertas ne nur en Francio, sed ankaŭ en ĉiuj mondopartoj. La unuan fojon Patric aperis en Esperantujo en 1998, kiam li prezentis sian programon en la Nacia vespero de la 83a Universala Kongreso en Montpeliero. Li tiam kantis nur en la naciaj lingvoj, pro kio kongresano plendis en la Kongresa Kuriero: “Kio pleje ĝenis min, estis, ke mi nenion komprenis… Oni certe trovus homon, kiu koncize povus redoni la enhavon…”

Kaj post pluraj jaroj mi neatendite por mi mem decidis “reagi al la plendo” per tradukado de kantoj de Patric. Unue, mi ekde la unua aŭdo estis ravita pro la magiaj melodioj de la kantoj de Patric, kaj tiu amo restis en mia animo por la tuta vivo; due, danke al Interreto mi ekhavis eblecon akiri multajn albumojn de Patric kaj ricevi kune kun la diskoj la tekstojn de la kantoj. Tiel aperis ideo pri kantaro en Esperanto.

Kaj nur en Seto, kie mi konatiĝis kun Patric (li koncertis en IREM-11, kaj JoMo interpretis kelkajn kantojn por la publiko kaj plenumis du kantojn de Patric en Esperanto), aperis ideo pri albumo de Patric en Esperanto. Tiun ĉi ideon subtenis Flo kaj JoMo (Jean-Marc Leclerсq). Estis ili, kiuj sukcesis konvinki Patric-on kanti en Esperanto por la albumo Okcitanio. Krom Patric en la projekto partoprenis grupo de sudfranciaj esperantistoj, organizita de JoMo kiel koruso. Ili kantis kun Patric en tradiciaj popolaj okcitanaj kantoj.

La albumo ĵus aperis. Nun aperis ebleco konatiĝi kun fragmentoj de la registraĵoj kaj mendi la diskon ĉe Vinilkosmo

Diskoservo: http://www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd113&lng=e

Elŝutejo (mp3 kaj ogg): http:// www.vinilkosmo-mp3.com/patric-c-76_198.html

Elŝutejo (senperda formato flac): http://cd1d.com/fr/album/okcitanio

Ludmila Novikova

Foto de André Hampartzoumian

Vidu ekzemplon:

Ĝi kantas (Se canta) – Okcitanio – PATRIC по Vinilkosmo

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/11/patric/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi