La 10an de novembro 2012 forpasis eminenta ĉina esperantisto Li Shijun, internacie konata kiel Laŭlum.
Li Shijun naskiĝis la 29an de marto 1923 en kampara familio en la provinco Hebei, sed devis forlasi sian hejmon pro la invado de la japana armeo. Li laboris kiel ĵurnalisto kaj instruisto de la lingvoj ĉina, angla kaj Esperanto en mezaj kaj superaj lernejoj.
Kun Esperanto li konatiĝis en 1939 per broŝuro kaj en 1940 aliĝis al koresponda kurso. Post unu jaro li ekpartoprenis la movadon, propagandante kaj instruante la lingvon. En majo 1950 estis fondita la revuo El Popola Ĉinio, kaj li iĝis unu el la tri ĝiaj dungitoj. Danke al siaj kapabloj li poste fariĝis vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio kaj de la Ĉina Esperanto-Eldonejo, prezidanto de la Ĉina Esperanto-Instituto. Li emeritiĝis en 1989.
Li elĉinigis plurajn verkojn de Mao Zedong, porinfanajn bildrakontojn ktp, sed plej grandan rekonon li ricevis pro tradukoj de verkoj el la ĉina beletro, inter kiuj estas romanoj Aŭtuno en la printempo kaj Frosta nokto (ambaŭ de Bakin), Noktomezo (Mao Dun), Ĉe Akvorando (klasika romano, kutime atribuata al Shi Nai’an), Romano pri la tri regnoj (Luo Guanzhong), Kvar generacioj sub la sama tegmento (Lao She), Pilgrimo al la Okcidento (Wu Cheng’en); epopeoj Aŝma, Ŭang Guj kaj Li Ŝjangŝjang (Li Ĝji); dramo Qu Yuan (Guo Moruo); novelaroj Mirrakontoj de Liaozhai (Pu Songling), Ĉinaj klasikaj poemoj ilustritaj. Li Shijun kuntradukis verkojn antologiajn Ĉina antologio, Noveloj el antikva Ĉinio kaj Noveloj de Lusin, Poemaro de Li Bai k. a., verkis kaj kompilis vortarojn kaj lernolibrojn, verkis multegajn artikolojn kaj recenzojn por El Popola Ĉinio kaj aliaj gazetoj ĉinaj kaj alilandaj. Dum sia 40-jara laboro li tradukis por El Popola Ĉinio tekstojn kun ĉ. du milionoj da ideogramoj kaj poluris tradukojn kun kvar milionoj da ideogramoj.
Li estis membro de la Ŝtata Komisiono por Juĝo pri Kompetenteco de Superaj Tradukistoj. Pro sia ĵurnalisma agado ekde 1991 li ricevadis specialan subvencion, kiun la ĉina registaro donas al eminentaj fakuloj. Liajn meritoj estas rekonitaj ankaŭ en Esperantujo: membro de la Akademio de Esperanto (1983–2009), honora membro de UEA (2004), honora prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio, honora komitatano de la Ĉina Esperanto-Ligo. Laŭreato de la premioj de la Fondaĵo Grabowski (2003), de la Ĉina Tradukista Ligo (2010), de la Ĉina Esperanto-Ligo (2011) kaj de la premio de OSIEK pro la traduko de Ĉe akvorando (2011).
Ni funebras kaj kondolencas.
La Ondo de Esperanto,
La Balta Ondo,
Sezonoj,
Radio Esperanto
Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto: https://sezonoj.ru/2012/11/nekrologo/
Jen la speciala rubriko de la cxina ret-revuo EPCx, memore al la forpasinta Lauxlum.
http://branch.cipg.org.cn/mapleleaf-1-9/index.php