MKR revenis al Adriatiko

MKRPasintjare la Mont-Kabana Renkontiĝo (MKR) venigis siajn partoprenantojn al la belega pinto Stol je la Aŭstria-Slovenia limo, kie fine de septembro regis belega, kvazaŭ somera vetero. Ĉi-jara MKR okazis tri semajnojn pli poste, inter la 11a kaj 14a de oktobro, sed ĉe marbordo (la ejo estis nur 50 metrojn for de la maro!), en la nord-adriatika urbeto Lovran en Kroatio, kaj ĉiuj esperis ke la vetero estos almenaŭ same bela. Bedaŭrinde, tio ne realiĝis. Antaŭ MKR la vetero estis belega, post ĝi eĉ pli bela… sed dum ĝi pluvis ofte, kaj la ekskursoj al plej alta pinto de Istrio (Učka, 1401 m), kaj al la interesa roka pinto Sisol (835 m) ne estis tre agrablaj.


Tamen MKR havis siajn brilajn momentojn: la loĝado estis la plej luksa en ĉiuj 23 jaroj de la aranĝo, kun hotela standardo kaj nepriskribeble bela rigardo al la golfo de Rijeka kaj najbaraj insuloj. Krome, spite al la ŝanĝiĝema vetero, la marakvo ankoraŭ estis varma (21 gradoj), kaj la partoprenantoj uzis la eblon naĝi. Aldone, samtempe kun MKR en Lovran okazis tradicia festo “Marunada”, festo de kaŝtanoj, kiam oni rikoltas kaŝtanojn kaj preparas el ili bongustajn kukojn, kaj la tuta festo estas kompreneble aranĝita kun multe da muziko, vintrinkado kaj ĝenerala festema etoso.
MKRĈi-jaran MKR-on partoprenis 33 partoprenantoj el ok landoj, kaj la organizantojn speciale ĝojigis tio, ke ĉi-jare estis pli multe da gastoj el pli foraj landoj: Ruslando, Svedio, Germanio… MKR ja estas nur kvartaga aranĝo, ekde ĵaŭdo ĝis dimanĉo, kaj ne indas longe vojaĝi por tiel mallonga restado – sed ĉiam eblas organizi la vojaĝon tiel ke oni aldone vizitu ankaŭ aliajn interesaĵon de la regiono kaj lokajn esperantistojn.

Vanja Radovanović

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/11/mkr/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi