UEA: Elekto de komitatanoj B por 2013–2016

En 2013 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA por la periodo 2013–2016. Parto de ĝi estos elekto de komitatanoj B por reprezenti la individuajn membrojn (IM) en la Komitato de UEA. Laŭ la Statuto (art. 24) oni elektas unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da IM. Se la nombro de IM estos minimume 5001 je la 31a de decembro 2012, oni elektos ses komitatanojn B; se la nombro estos malpli granda, oni elektos kvin.

La 8a artikolo de la Ĝenerala Regularo de UEA preskribas:

Dek individuaj membroj el minimume tri diversaj regnoj rajtas proponi unu solan kandidaton el inter la individuaj membroj. Al la proponoj, subskribitaj de la proponintoj, devas esti aldonitaj, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaŭ biografieto kaj deklaro pri la movadaj celoj de la kandidato, kiuj kune ampleksu maksimume 150 vortojn.

Kompletaj proponoj atingu la Centran Oficejon de UEA (Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando) ĝis la 28a de februaro 2013. Validaj estos nur skribaj dokumentoj kun originalaj subskriboj (t. e. ne telefaksoj aŭ retmesaĝoj).

Ĉiu kandidato devas esti IM de UEA dum du jaroj antaŭ la elekto (t. e. 2011 kaj 2012) kaj resti IM tra la tuta oficperiodo. Salajrata oficisto de UEA ne rajtas esti komitatano. Komitatano, kiu persone ĉeestis neniun komitatkunsidon en la periodo 2007–2012, ne estas reelektebla.

Se la nombro de la kandidatoj ne superos la nombron de la elektotaj komitatanoj B, ĉiuj kandidatoj estos konsiderataj kiel elektitaj. Se la nombro de la kandidatoj estos pli granda, la individuaj membroj elektos siajn reprezentantojn per poŝta balotado.

Osmo Buller
Ĝenerala Direktoro de UEA

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2012, N-ro 481.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi