E@I-projektoj, financataj de EU

E@ILa 2012a jaro estis denove fruktodona por E@I rilate al novaj EU-projektoj. Estas aprobitaj tri el la ses monpetoj, en kiuj E@I estis envolvita. En ĉiuj tri E@I estos partnero – do ĝi ne kunordigos la projektojn, sed partoprenos en ili kiel partnero. Tio ankaŭ havas avantaĝojn, ĉar la kunordigado estas kutime la plej burokrata kaj temporaba afero, dum partnero povas plene koncentriĝi al la praktikaj laboroj.

1. lingvo.info. Temas pri rekonstruo de Lingva prismo, kiun E@I kreis (kunlabore kun kelkaj organizoj) en 2003. La paĝaro celas per interesa, amuza formo prezenti diversajn lingvojn, lingvan diversecon kaj prilingvajn temojn (lingva ekologio, ekonomio, lingva politiko ktp.).La projektideon komune ellaboris EEU, E@I kaj Studio Gaus el Germanio: EEU kiel kunordiganto kaj verkanto de la ampleksa monpeto kaj E@I kaj Studio Gaus kiel antaŭaj kreintoj de la paĝaro kies ideo estis la nova projekto. En sep el naŭ organizoj, partoprenantaj en la projekto, estas envolvitaj Esperantistoj! Do la projekto estos preskaŭ pure peresperanta. Kunlaboro de EEU kun E@I (kun grava helpo de ceteraj partneroj) povas trafe kontribui al plua konkreta helpo de la Esperanto-movado al malgrandaj kaj minoritataj lingvoj kaj al nerekta varbado por Esperanto, ĉar en ĝi inter informoj pri aliaj lingvoj troveblos ankaŭ informoj pri Esperanto. La retejo estos preparita en 17 lingvoj, inter kiuj ankaŭ Esperanto.

2. Global E-learning estas projekto kun la celo krei portalon – multlingvan, multmedian kurson pri tutmondaj temoj (angle: “global education”). Ĉefe temos pri ekologio, sed la ĉefa trajto estas konsciigi homojn, kiel interrilatas unuopaj aferoj en la nuna tutmondiĝanta epoko. Estos ankaŭ la temo de lingva ekologio. E@I planas ankaŭ realigi Esperanto-version de la retejo. Du el la kvar partneraj organizoj estas Esperantaj.

3. Speak and Learn estos poŝtelefona (kaj tabulkomputila) aplikaĵo, ebliganta lerni bazajn esprimojn kaj frazojn en diversaj lingvoj de la Eŭropa Unio. Planata estas plurplatforma aplikaĵo, kiu funkcios en ĉiuj nunaj operaciumaj sistemoj (Android, iOS, Windows 8). E@I planas aldoni Esperanton inter la elekteblaj lingvoj.

Krom eklaboro pri tri la novaj EU-projektoj, E@I plu realigas gravan lingvan retejon www.deutsch.info kun la celo krei senpagan retpaĝon por lernado de la germana. Estas planataj kursoj de la germana por la niveloj A1, A2 kaj B1, la kerno de la nivelo B1 estos precipe situacioj gravaj por enmigrantoj. Krom tio en la retejo troveblos informoj pri Germanio kaj Aŭstrio, precipe utilaj praktikaj informoj kaj konsiloj pri restado kaj laborado en ambaŭ landoj. La retejo funkcios en naŭ naciaj lingvoj kaj en Esperanto.

Bone funkcias ankaŭ la pasintjare realigita EU-projekto Slovak Online. Registriĝis jam pli ol 5000 uzantoj el 170 landoj. La retejon vizitis jam pli ol 200 mil unuopaj personoj, ĉiutage vizitas ĝin pli ol 1000 homoj. La retejo funkcias en ok lingvoj, inkluzive de Esperanto. Estas grave, ke la Eŭropa Komisiono elektis la retejon Slovak Online inter la plej bonaj projektoj (angle: “best practise projects“). Tio pruvas, ke la laboro de E@I iĝas pli ofte rimarkata ankaŭ de „ekstera“ mondo.

Ankaŭ en 2013 E@I lanĉos kelkajn novajn EU-projektojn. Jam komenciĝis detala pripensado de iliaj celo kaj enhavo. Espereble ankaŭ ili kontribuos al pli ofta videbligo de Esperanto en la [ne nur reta] mondo.

Peter Baláž
E@I-kunordiganto

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/11/218ei/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi