Tutmonda Esperanto-Adresaro

Martin Schäffer respondas

La 1an de novembro 2012 estis lanĉita nova adresaro por Esperanto-parolantoj ĉe la retpaĝo www.adresaro.org. Temas pri la Tutmonda Esperanto-Adresaro. Ĝin kreis la fondaĵo Esperanto Internacia, kiu laboras ĉefe por Esperanto-informado kaj -instruado. La Ondo de Esperanto pridemandis s-ron Martin Schäffer, kiu estis la ĉefa iniciatinto de la projekto.

Ĉu vi povas klarigi al ni la bazan ideon de la adresaro?

La ĉefa ideo de la adresaro estas doni al la Esperanto-uzantoj rimedon por kontakti unu la alian kaj serĉi kontaktojn. La adresaro estas iom speciala, ĉar ĝi kombinas plurajn ideojn, nome servon por personoj, kiuj serĉas korespondamikon, servon por Esperanto-vojaĝantoj kaj ĝeneralan adresaron, kiu permesas serĉon laŭ fakgrupoj, hobioj kaj aliaj kriterioj.

Bonvolu klarigi, kiujn specialajn eblecojn ofertas la adresaro?

En la “koresponda parto” eblas, ekzemple, elekti laŭ tradicia (poŝta) korespondado, laŭ reta korespondado aŭ laŭ reta babilado pere de Skajpo. En la “turisma parto” uzanto povas serĉi senkostajn tranokteblecojn, tranokteblecon kontraŭ eta pago, hotel-peradon, urbo-gvidadon, aŭ sendon de turismaj informoj. Krome vojaĝanto povas serĉi personojn, kiuj helpas dum restado en iu urbo aŭ kiuj pretas je renkontiĝo por konatiĝi kaj komune trinki aŭ manĝi ion.

Kiuj personoj realigis la projekton?

La ĉefa iniciatinto estis mi. La ĉefprogramisto estis Dima Ŝevĉenko el Ruslando, sed krome helpis multaj aliaj personoj per konsiloj, ideoj kaj kontrolado de la paĝo.

Ĉu vi opinias, ke la nova retejo estos tre populara?

Nu, mi supozas ke relative multaj homoj registriĝos, ĉar ĝi ofertas plej diversajn servojn kaj serĉeblecojn, kiuj ne ekzistas ĉe aliaj retpaĝoj. Menciindas, ke la aliĝo estas tute senkosta. Ankaŭ ekzistas la ebleco aliĝi kiel “Amiko”. Personoj, kiuj aliĝas kiel “Amiko” kontribuas finance (ĉefe idealisme) por subteni la projektojn de la fondaĵo, sed “Amikoj” ankaŭ havas etajn avantaĝojn. Ili ekzemple povas vidi la plenajn kontaktinformojn de la aliĝintoj (se ili permesis tion).

Unuflanke la apero kaj ekfunkciado de la Adresaro vastigas oferton en Esperantujo, aliflanke ĝi eble malpliigos la uzantaron de similaj projektoj, ekzemple, de Pasporta Servo…

Prave vi skribas, ke pere de la nova oferto Esperantujo fariĝas pli bunta. Pasporta Servo estas tre bona projekto, kiu specialiĝas pri la oferto de senkostaj tranokteblecoj. Mi multe helpas al Pasporta Servo kaj estas Landa Organizanto por pluraj latinamerikaj landoj. Simple, estas rekomendinde registriĝi en la du retejoj. Laŭ mia opinio tio vere ne estas problemo, ĉar estas facile registriĝi. Oni ĝenerale bezonas malpli ol dek minutojn. Serĉantoj de senkostaj tranokteblecoj simple serĉu en la du paĝoj. En aliaj kazoj la Tutmonda Esperanto-Adresaro ofertas plej diversajn serĉeblecojn kaj ofertojn.


Kiujn projektojn ĝis nun subtenis Esperanto Internacia?

Menciindas, ke Esperanto Internacia estas relative nova fondaĵo, do ne eblis subteni multajn projektojn. En la mallonga ekzistotempo la fondaĵo danke al mecenatoj tamen subtenis diversajn projektojn, kiel ekzemple informan kaj instruan vojaĝon al Nikaragvo, eldonadon de informbroŝuro pri Esperanto por Malto, gazetaran agadon okaze de la jubileo en Meksiko, Esperanto-kurson en la nacia universitato de Nikaragvo kaj standon ĉe la kongreso de la Tutmondaj Verduloj en Senegalo. Aktuale ĝi subtenas la seminariojn de Scio sen Bariloj kaj Mireille Grosjean en Benino kaj Senegalo. Krome la estraro jam decidis pozitive subteni la unuan Indonezian Kongreson de Esperanto. Fariĝante “Amiko”, uzantoj de la adresaro subtenas rekte tiajn agadojn.

Ĉu vi jam havas ideojn pri plibonigo de la adresaro?

Jes, jam ekzistas multaj ideoj, kiujn ni planas realigi. Nun tamen ankoraŭ ne estas klare, kiuj ideoj estas relative facile realigeblaj el programista vidpunkto. En la dezir-listo estas ekzemple mapsistemo, la ebleco enmeti la familian situacion por tiuj, kiuj deziras tion, versio por poŝtelefonoj, sistemo por aŭtomate presi la gravajn informojn (se la homoj tion permesas), enmeto de serĉo laŭ lingvoj kaj lingvo-konoj, serĉado de lingvoamikoj aŭ -helpantoj. Krome ekzistas la ideo, ke ankaŭ personoj, kiuj ne parolas Esperanton povas oferti tranokteblecojn por Esperanto-parolantoj. Tio speciale gravas en ofte vizitataj turismaj lokoj. Alia ideo estas, enmeti al la adresaro liston de landaj asocioj kaj fakasocioj.

Kaj pri la movado? Ĉu ĝi ankaŭ servos al la movado?

Nu, jam la faciligado de kontaktoj, laŭ mia opinio, helpas al la movado. Krome ekzistas ankaŭ rekta helpo. Uzantoj havas la eblecon montri la pretecon helpi al la movado per plej diversaj agoj. Krome ekzistas la intenco ebligi listigon de Esperanto-organizaĵoj (landaj asocioj, lokaj grupoj, fakasocioj). Fine Esperanto-organizaĵoj povus uzi la adresaron ankaŭ por la propra membroadministrado.

Ni dankas pro la intervjuo, gratulas pro la iniciato kaj deziras sukceson al la Tutmonda Esperanto-Adresaro kaj al la fondaĵo Esperanto Internacia.

Legu ankaŭ intervjuon pri Esperanto Internacia

Ĝi estas artikolo el la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/11/218adresaro/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

12 Responses to Tutmonda Esperanto-Adresaro

  1. Valdas Banaitis diras:

    Nu… Kiel chiam
    la komentado dauris nur unu monatoj kaj ne plu vekis intereson dum tutaj 2 jaroj…
    Chu ankau Esperanto mem estas provizora? Nu, ghi evoluis al normala lingvo, sekve ghi ankau mortos kiel normala lingvo nur de malmultaj flue parolata. Char ankau ghia lerneblo unuhora restis provizora, dum 125 jaroj ne komprenita pro la neadekvata priskribo misgvida (la damnaj 16 reguloj!)

  2. dennis keefe diras:

    La nova retpagho http://www.adresaro.org lanchita de Martin Schaeffer antau kelkaj semajnoj jam komencas trapasi la sojlon de praktika uzebleco. Mi mem provis la retejon chi vespere de Chinio, retumante de unu lando al alia, trovante homojn kiuj volas paroli Esperanton, praktiki Esperanton, helpi vojanghantojn, kaj ech gastigi ilin en siaj hejmoj.

    Kvankam, kiel Roland Rotsaerts bone atentigas, la registrada proceduro estas iom peza, la dezajno kaj utiligebleco estas je tre alta nivelo. Mi gratulas.

    Andreas Kuenzli prave diras, ke estas risko, ke chi tiu retejo, kiel multaj aliaj en Esperantujo povas perdi elanon kaj iam malaperi. Tamen, rigardante and uzante la retejon, mi dirus, ke la sistemeco kaj simpleco estas tiel bone faritaj, kiel tiuj de Libera Folio kaj de la Balta Ondo, ke la retejo http://www.adresaro.org havos longan vivon.

    La helpo-ideo menciita de Andreas ankau povas esti utila. Li indikis la retadreson de tre tre longa, simpla adresaro de Esperantistoj listigitaj lau landoj http://forum.17marta.ru/index.php?topic=5634.0 Tralegante la liston, mi pensas, ke multe da tiuj adresoj estas eble eksaj, sed eble valoros la penon ghentile kaj afable kontakti tiujn homojn kaj demandi chu ili interesighas esti listigita che ADRESARO. Nepre evitu spamadon, kompreneble.

    Lau mia kalkulo estas nun eble 300 uzantoj de ADRESARO. Ech kun tiu nombro, vi konstatos, ke se vi vojaghos al Europo, al la Amerikoj au al Azio, vi jam povas facile trovi homojn kiuj parolas Esperanton kun kiuj vi povas paroli, kaj eventuale peti helpon por trovi loghadon en hotelo, au ech, kiel en la Pasporta Servo, resti che ili.

    Por fini, mi eble rekomendus, ke la retdirektoro de la retejo chiam pensu pri rapida ekuzo por la membroj. Ekzemple, por vidi la eble 40 au 50 membrojn de Francio, mi devis vidigi la nomojn en grupoj de dek, kaj ech tiuj dek utiligis multe da vertikala spaco. Provu mem. Se vi volas trafoliumi la membraron de Francio, vi ne povas fari tion rapide. Nun estas 40 membroj en tiu lando; imagu la frustrighon de uzantoj kiam estos 400!

    Resume, mi pensas, ke kun iom da flego por la retejo, http://www.adresaro.org povas ighi unu el la plej elstaraj kaj praktikaj retejoj de Esperantujo.

    Amike,

    Dennis Keefe

  3. S.Rrynduch diras:

    Lau miaj rimarkoj dum pli ol 50 jaroj, mi spertis, ke multaj Esperanto-parolantoj ne volas esti ecx menciitaj, tamen provi estas pli bone ol kritiki cxu nenion fari.

  4. A. Kuenzli diras:

    Chi tie mi hazarde trovis iun sufiche ampleksan adresaron kun retadresoj (kies validecon necesus kontroli), kiun vi eble povas utiligi por viaj celoj.

    http://forum.17marta.ru/index.php?topic=5634.0

  5. Kiel eblas ricevi la uzantnomon kaj pasvorton por eniri en la adresaron?

  6. A. Kuenzli diras:

    Mi timas, ke via (laŭdinda) projekto baldaŭ alfrontos kaj suferos la samajn problemojn kiel ĉiuj samtipaj projektoj antaŭe.

    Ekzistas la delegita reto de UEA (Jarlibro) kun ĉiuj esencaj kontaktadresoj kaj ekzistas Pasporta Servo, kiu disponas pri longa tradicio, eĉ se kun krizo de tempo al tempo. Mi dubas, ke ekzistas la kapacito por novaj adresaroj. Kion fari ekzemple kun tiuj e-istoj, kiuj jam ne plu deziras havi kontakton kun aliaj e-istoj? Ĉu starigi por ili apartan adresaron?

    Mi ne celas malkuraĝigi vin, sed mi donas nur bonan konsilon por pripensi. Eble vi tamen devus iom bremsi vian entuziasmon kaj kvindek foje sinsekve demandi vin mem antaŭ komenci ĉu tio kion vi celas fari vere havas ian sencon kaj utilon kaj ĉu vi havas la daŭrajn fortojn por honorofice (kiel mi supozas) okupiĝi pri tiu projekto, ankaŭ post 1, 2, 3, 5 jaroj? Kredoj kiel “Nu, jam la faciligado de kontaktoj, laŭ mia opinio, helpas al la movado” estas neniondiraj kaj povus montriĝi tro idealismaj aŭ eĉ trompaj en la praktiko.

    Kiel ajn. Ekzistas multaj vojoj al Romo (aŭ al la Eo-movado). Prefere oni plibonigu la ekzistantan movadan infrastrukturon. Sed mi komprenas ankaŭ, ke iuj entuziasmuloj volas fari ion novan kaj propran, se la kunlaboro kun aliaj montriĝus malfacila aŭ malebla.

  7. Tchikpe Privas diras:

    Mi salutas kaj subtenas tiun gravan projekton de Martin Schäffer. Al la projekto mi deziras grandan sukceson. Mi esperas ke ghi pliefikos ol Pasporta Servo kiu, videble, estas tro malmulte konata/fidata/uzata. Mi deziras ke chiuj esperantistoj kontribuu por mondskale konigi tiun novan kaj interesan projekton. Esperanto progresos kaj disvastighos nur se ghi utiladas al ghiaj lernantoj.

  8. Tchikpe Privas diras:

    Mi salutas kaj subtenas tiun gravan projekton de Martin Schäfer kaj al ghi deziras grandan sukceson. Mi esperas ghi pliefikos ol pasparta servo

  9. Stano Belov diras:

    Bonega ideo! Fakte tio estas plej simpla vojo utiligi Esperanton. Mi mem antaŭ almenaŭ du jaroj pensis pri tio. Do mi nepre registriĝu en la retejo.

  10. Mi ĵus registris min; jen kelkaj spertoj. Estas sufiĉe komplika proceduro (sed tio apenaŭ eviteblas por serioza projekto). La helpinformoj estas iom malfacile legeblaj (etlitere, grize sen kontrasto). Nur post dua provo mi sukcesis enigi informojn pri hobioj ktp. Tiu listo estu iom pli bone ellaborita (mi ekz. vidas ‘ekonomio’ kaj ‘IKEF’, kiuj estas samaj, sed mankas ‘bibliotekoj’. Estas la ebleco serĉi laŭ fakaj kriterioj kiuj estas grava por mi.

  11. Hanz diras:

    Mi subtenas la agadon por popularigi la uzadon de Esperanto tra la mondo.

  12. V.B. diras:

    Helpu Dio al nia bovido lupon finronĝi 🙂

Respondi