Membronombroj, agado kaj ekstera informado

UEA konstatas pluan malkreskon

Antaŭ kelkaj semajnoj Osmo Buller informis en la publike legebla komitata listo de UEA, ke ĉi-jare estos supozeble ĉ. 400 individuaj membroj malpli ĉe UEA, kaj ke pro tio la jarfina nombro eble restos sub la limo de 5000. Aldoniĝis la alvoko, ke “necesas varbi membrojn, kiom ajn malmoderne tio eble sonas”, dum “komentarioj nun ne helpas”. Regis silento dum kelkaj tagoj, kiun finis Claude Nourmont per la konstato, ke “varbi por varbi” estas “ne tro promesplena afero” kaj ke oni bezonas “proponojn, kiuj povas entuziasmigi la homojn”. Propono por logi Esperanto-parolantojn ne venis, sed iom poste oni ekdiskutis krei membrokategoriojn por eksteruloj ne parolantaj Esperanton, kio trovis iom da subteno.

Eble estas ŝoko, kiam asocio ene de unu sola jaro konstatas malkreskon de la membronombro de 400 el 5300, do perdon de ĉ. 8%. Sed necesas konsideri, ke la membronombroj de UEA forte ondumas depende de la loko de Universala Kongreso, por kiu membroj ricevas altan rabaton. La ĉi-jara UK en Vjetnamio havis kompreneble relative malmultajn partoprenantojn kompare kun eŭropaj kongresoj kaj sekve ankaŭ ne estis aparta instigo membriĝi, kontraste kun la antaŭa jaro, kiam UEA kongresis en Kopenhago kaj konstatis kreskon de 33 individuaj membroj.

Dum la lastaj sep jaroj estis meza malkresko de ĉ. 169 membroj kaj dum la lastaj 25 jaroj, ekde 1987, de mezume 95 membroj jare aŭ -1,6%. Eble ĉe UEA oni alkutimiĝis al tiu konstanta membroperdo kaj sekve aldone al la Ĝenerala Direktoro (kiu devas zorgi pri la financa ekvilibro kaj la salajroj de la dungitoj inkluzive de la propra) ŝajne neniu vere maltrankviliĝis.

Certe ne tro ĝojiga por UEA entute. Kelkaj eĉ kredas, ke la membronombroj de la asocioj estas indiko pri la ĝenerala grandeco de Esperantujo – aserto, pri kiu mi forte dubas. Tro multaj estis en la pasintaj jardekoj la progresoj ekster UEA – ĉe muziko, en ekstereŭropo, ĉe denaskuloj kaj dum la lastaj jaroj plej videble en la interreto. Supozeble nur la procentaĵo de la asociemuloj inter la Esperanto-parolantoj malkreskas. Multaj ne vidas, kial gravus membri en asocio.

Oni povas konstati, ke la membreco ĉe UEA estas ligita al la ricevado de paperaj eldonaĵoj kiel gvidlibro, jarlibro aŭ revuo Esperanto. Tute ĝenerale paperaj gazetoj multe perdis dum la pasinta jardeko kaj devis lasi iom de sia loko al retaj eldonaĵoj. Ĝis nun UEA ofertas neniun nurretan membrokategorion – nek eblas ricevi jarlibron aŭ revuon nur retpoŝte, nek ekzistas kategorio, kiu ebligus nurretan legadon de gazeto aŭ de delegita datumbazo sen ricevo de papera eldono. Osmo Buller skribis, ke “varbado pro varbado” estas baza tasko en organizaĵo – sed organizaj fakuloj asertas ankaŭ, ke organizaĵo adaptiĝu al la daŭre ŝanĝiĝanta mondo. La nunaj membrokategorioj estas la samaj ekde jardekoj.

Rilate al la ligado de homoj al la asocio la reta oferto supozeble ludas gravan rolon. Rimarkindas, ke la Facebook-paĝo de UEA havas ĉ. 3 mil ŝatantojn, dum la ĝenerala Facebook-grupo “Esperanto” nun havas pli ol 10 mil, la duoblon de la individua membraro de UEA. Tiu fakto kaj la multloka videbleco de Esperanto en la reto ankaŭ forigas la tradician argumenton, ke necesas per la membronombroj montri la parolantojn de nia lingvo. Ne plu. Ekzistas tiom da ofertoj en la reto, ke evidentas, ke ili havas siajn uzantojn – Vikipedio, Firefox, Google Translate, Tatoeba, subtekstigitaj filmoj kaj TED-prelegoj, filmetoj, kantoj ktp. Eble Esperantujo pli kaj pli alproksimiĝas al la stato de naciaj lingvoj, kie membras en lingvo-asocioj nur malgranda elcentaĵo de la parolantoj (ĉ. 1 el 2000 en Germanio). En Litovio kaj Hungario ĉ. 1 el 30 ĝis 50 Esperanto-parolantoj nombritaj en la censoj estas Individua Membro de UEA, do ankoraŭ multe pli ol ĉe naciaj lingvoj…

Sed eble oni devas aliĝi al UEA por vivteni la Universalan Kongreson, ĉu? Nu, la UK-oj estis organizitaj jam antaŭ la ekesto de UEA kaj certe troviĝos organizaj modeloj ankaŭ kaze ke UEA tion ne plu aranĝos. Simile pri la libroservo. Aliaj argumentas, ke necesas havi internacian reprezentanton de Esperantujo. Ne ĉiuj estas plene konvinkitaj pri tio, sed evidente eblas paroli en la nomo de ĉiuj Esperanto-parolantoj ankaŭ, se membras nur dekono de ili.

Eble ni rigardu la komencon de UEA – laŭ la Enciklopedio de Esperanto la kerna celo estis “la plifaciligo de la ĉiuspecaj rilatoj inter diverslingvanoj kaj la kreo de fortika ligilo de solidareco inter ĝiaj anoj”. Hodiaŭ tio ŝajne funkcias eĉ sen asocio.

Mia iama espero pri membreco estis, ke la asocioj sukcesas “disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto”, kiel tekstas la unua laŭstatuta celo de la nuna UEA. Bedaŭrinde tio ne funkcias kaj ne videblas evoluo en tiun direkton. Oni povas demandi sin, kio pli zorgigu nin: La meza malkresko de 1,6% de la membroj jare aŭ la fakto, ke UEA, kiu havas jaran buĝeton de duonmiliono da eŭroj, ŝajne uzas nur ĉ. 10 mil eŭrojn por ekstera informado. Iom malmulte, se oni atente relegas la cititan laŭstatutan celon de UEA.

Lu Wunsch-Rolshoven

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №11.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/10/217lu/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

8 Responses to Membronombroj, agado kaj ekstera informado

  1. Kara Valdas BANAITIS, vi iom dubas, ke la uzado de Esperanto kreskis dum la pasinta jarcento. Multaj indikoj subtenas ĝuste tion, ke okazas daŭra kresko, almenaŭ dum la pasintaj jardekoj. Ĉu vi havas taŭgan statistikon la temo? Kp. ekzemple http://eo.wikipedia.org/wiki/Statistiko_de_Esperantujo#Kresko

  2. Valdas BANAITIS diras:

    Oni argumentas, ke Esperanto chiam pli transloghighas en Interreton, en la virtualan transmondon, sed shajnas, ke ankaw tie ghia rolo shrumpas. Min dawre embarasas manko de komentoj kaj ech absoluta silento post gravaj mesaghoj. Aw la forumo tuj chesas kaj restas abandonita. Kie do povas viglighi la movado, se ghi senmovas kiel en la chielo, tiel ankaw sur la tero. Iam estis promeskartetoj, poste la koresponda epoko, poste kongresoj, kiuj degeneris al turismaj entreprenoj. Ni certe bezonas perestrojkon kaj revizion de la vojo irita

  3. Valdas BANAITIS diras:

    Realighas la profetajho de Zamenhof el la antawparolo de La Unua Libro el antaw 125 jaroj:”Sed la nombro de la entuziasmuloj atingos certan ciferon kaj haltos, kaj la malvarma indiferenta mondo ne volos oferi sian tempon por tio, ke gxi povu komunikigxadi kun tiuj cxi nemultaj,—kaj tiu cxi lingvo, simile al la antauxaj provoj, mortos, alportinte absolute nenian utilon”. Tiu antauwdiro temis pri Volapuk, kiu ankoraw nun vegetas, kaj la UZADO de Esperanto stagnas jam tutan jarcenton, tra kiu bakighis pli ol dek milionoj da eternaj komencantoj – paradoksa fenomenoj pri la plej facila lingvo.
    En la komenco per 8 lingvoj,kaj tra la tuta jarcento 18 eldonoj de Fundamenta Krestomatio riperis, ke tralerninte la gramatkon en la dawro de unu horo chiu estas preta improvize uzi kaj plukrei tiun chi faru-meman lingvon. En 1903 en la eseo “Esenco kaj estonteco de la ideo de LI” li ripetis tion 8-foje en unu teksto. Kaj parolante pri Esperanto li chiam intencis nur (mem)LERNadon (en la antawparolo ech 40-foje) kaj li neniam aplikis “INSTRUi” al Esperanto. La miskompreno okazis eble pro tio, ke en la rusa kaj pola lingvoj unu homofona radiko ampleksas ambaw signifojn, sed chefe pro tio, ke sian unikan ligvokrean modelon li priskribis kamufle per “normalaj” gramatikaj terminoj, kiuj misgvidis lian adeptojn al la inerto de lingvodidaktiko de normalaj fremdlingvoj. Okazis paradokso – senbalastan lingvon kun intime nuda gramatiko oni instruas per retrudo de balasta gramatiko kaj arte prokrastas la ghuon de krea UZADO.
    Kial fanfaroni pri nia 100%bilingva komunumo, kiu ne konas kaj ne aprecas “sian” literaturon? Cxu almenaw en la kluboj oni praktikas la lingvon aw solece awskultras vochlibrojn? Esperanto en Esperantujo nur vegetas, kiel la “shtataj” lingvoj de Irlando kaj Lukashistano.Trala pasintaj 125 jaroj venkis nur Tok Pizin en Papu-Nov-Gvineo.

    Valdas Banaitis el Litvo – la patrujo de Zamenhof kaj bopatrujo de Esperanto.
    Celebre al la jubileo de la Unua Libro evidentighis, ke 50% de Esperanta teksto okupas 125 pecoj de gramatika vortetaro, kaj la cetera 50%ono estas leksikaj vortoj kun uniformoj el 8 gramatikaj fonemoj (menciitaj nur de Andrea Gacond en 1967). Antaw du jaroj Andreo Cherpillod elfosis Cherpillod da vortetoj pli je tuta cento, sed tiuj estis ne gramatikaj, sed nur interjekcioj aw leksikaj afiksoj.

  4. Ian Fantom diras:

    Afablece, eble, kaj eble ne. Tio estas spekulacio.

    Sed kiam oni havas ekzemplojn de direktita malafableco oni turnu sian atenton al tio, ne al spekulacio. Rilate al lokaj kluboj laux mia sperto cxiuj kutime estas afablaj gxis iu volas aktivi aux fari dangxerajn demandojn, kiel “Cxu tiuj kontoj estas kontrolitaj?”. En unu klubo estis virino tiom malgxentila ke novuloj tutsimple forturnigxis.

    Abundas ekzemploj en kiuj deca diskutado estas sabotita de troloj. Sed kial ignori dokumentitan esploradon? Vi jxus ilustris la problemon.

  5. Eble afableco estas – surprize – iom kerne de la problemoj de la Esperanto-asocioj: Laŭ mia impreso UEA volas esti afabla al la membroj en la diversaj kategorioj kaj al la libroaĉetantoj; tial oni fiksas ne sufiĉe altajn kotizojn por la diversaj kategorioj, kiuj supozeble ne kovras la verajn sumajn kostojn, inkluzive de la kostoj por laborhoroj (necesas aldoni ankaŭ la proporcian tempon de la ĝenerala direktoro, kontisto ktp.) kaj la kalkulendajn kostojn por la uzo de kvadratmetroj en la oficeja domo. Estiĝas deficitoj, kiujn oni kovras el la kapitalo (kiun siavice nutras la donacoj kaj heredaĵoj ekde po certa sumo). Se nun venas peto uzi monon por informado (aŭ por instalado de novaj membrokategorioj), oni ne aŭdacas pro la jama “deficito”. (Kaj oni ne aŭdacas altigi la membrokotizojn pro timo de falo de la membronombroj, dum supozeble kotiza altigo ebligus elspezojn por informado kaj do longavide ankaŭ alportus Esperanto-parolantojn kaj membrojn.)

    Alia sekvo de afableco estas, ke (je loka nivelo) por Esperanto-kursoj oni kutime prenas malaltajn aŭ neniujn kotizojn. Sekve oni apenaŭ havas monon en la kaso por informado kaj varbado, pro kio oni ne havas sufiĉajn nombrojn da kursanoj. Ankaŭ la kursestroj estas tre afablaj kaj kutime laboras sen honorario; se ili enspezus, ankaŭ ili povus doni al iu kaso, kiu servus speciale por (zorge planataj) elspezoj por informado kaj varbado.

  6. Ian Fantom diras:

    Estas al mi strange, ke homoj nur spekulacias pri malkresko de membraro en Esperanto-organizajxoj kaj ignoras detalajn esplorrezultojn kiam ili haveblas.

    Similan malkreskon en membraro oni trovas ankaux en la landaj asocioj, do oni povus supozi, ke el detala analizo de unu landa asocio oni povus ion lerni pri la aliaj, kaj pri UEA. Sed la homoj ne volas auxdi.

    La malkresko de membraro en mia lando depost 1992 estis ecx pli spektakla ol tiu de UEA. Post jardeko da stagnado la membrociferoj subite malkreskis en rekta linio, celante nulon en la jaro 2010. En la jaroj antaux 2010 estis dufoje enfluo de membroj el aliaj asocioj kiuj malfondigxis. En tiu periodo la asocio perdis du trionojn de siaj membroj.

    Du jarojn post tiu ekmalkresko ekis kverelado en la asocio (mi ne estis enplektita). Ne temis tutsimple pri malsamaj ideoj kiel antauxeniri; malantaux tiu disputado estis kasxemo kaj obstaklado kiun spertis la eksigxinta gxenerala sekretario, kiu kampanjis por uzo de la kapitalo por varbado. Gxenerale la membroj sciis dum la nauxdekaj jaroj, ke estas io malgxusta, sed neniu povis kompreni kio.

    Mi miris pri la vervo de iuj ‘disidentoj’ kiuj plendegis pri la maniero en kiu ili estis traktitaj kiam ili venis al la asocio kun ideoj aux projektoj. Plejparte la Estraranoj estis amikoj miaj, kaj mi estis nekomprenema.

    Fine mi okupigxis dum unu jaro da plentempa laboro por priesplori la kauxzojn de la membroperdo. Por tiuj kiuj ne konas min, mi klarigu, ke mi kompetentas pri scienca metodo, kiel atestas universitata diplomo pri fiziko kaj tri magistraj disertacioj. Gxis mi faris tiun esplorlaboron mi estis respektata kaj populara membro de la Esperanto-movado kaj la Esperanto-komunumo en mia lando. Post mia esplorprojekto cxio sxangxigxis.

    Mallonge dirite, la dokumentoj kaj atestoj klare montris, ke kernaj aktivuloj estis konstante margxenigataj. Kiel diris la demisiinta gxenerala sekretario al la jura konsilisto (angle): “Rilate al tiu komitato, vi estas nevidebla viro, kiel estas iu ajn kiu aktive provas antauxenigi Esperanton”. Samtempe la kasisto konstante diris malveron al la membroj pri la kapitalo, nome ke dum tiu periodo gxi estas eluzata kiam fakte gxi dauxre kreskegis.

    Tamen nur la neinterpretitajn faktojn pri la kontoj mi liveris al la Prezidanto; la ceteron mi kviete katalogis, kaj surbaze de tio verkis 12 raportojn pri diversaj aspektoj de la asocio. La rezulto estis ke tuj ankaux mi farigxis malbonvena en la asocio. Nur pro tio mi elparolis ekstere de la asocio. Nur en 2011 la kasisto fine akceptis, ke miaj ciferoj estas gxustaj, kaj do estis pruvite, ke la kasisto misreprezentis la financan situacion dum tiu periodo.

    Dum la plej lastaj jaroj mi vidis de ekstere similajn signojn ankaux en UEA, kvankam mi tuj diru, ke mi havas nenian kialon suspekti ion misan rilate al la financa flanko de UEA. Ni cxiuj scias, ke estas io malgxusta. La membroj gxenerale opinias, ke cxiuj en la centro de la asocio estas afablaj kaj amikaj, kvankam, iuj kiuj metas kritikajn demandoj ne cxiam ricevas gxentilajn respondojn. Estas evitemo ecx pri bazaj aferoj. Iuj el ili ne agas kvazaux ili volus antauxenigi Esperanton. Sed neniu volas auxdi pri la brita esplorado.

    Estas nuntempe simila disputado en multaj landoj, kaj oni devus demandi sin, kio estas komuna. Cxu povus esti simila kauxzo ankaux en aliaj landoj? Certe tiu sperto ne estis la unua okazo en Britio. En 1971 subite la kreskado farigxis rapida malkreskado, gxuste du jarojn antaux ol ekis publika disputado. Neniu volas ecx pripensi la eblecon, ke tiu malkresko povus iel ajn rilati al la fakto ke la oficejo cxesis respondis al leteroj.

    Anstatauxe la homoj preferas prezenti spekulacion kvazaux gxi estus fakto, ignorante veran analizon de la dokumentoj kaj atestoj. La sola scienca studo pri la interna funkciado de UEA estas tiu de Johano Derks. Tiu demonstras kelkajn aferojn kiuj igas min suspekti, ke la situacio en UEA povus iel rilati al tiu en mia landa asocio. Se membroj tro fidas funkciulojn en iu ajn asocio oni ne devus surprizigxi pri la fina rezulto.

    Ni rigardu unue la homajn rilatojn cxe la gvidantoj de la asocio, en la Estraro kaj en la Centra Oficejo. Kiel ili reagas al kritikaj demandoj?

  7. Penelope Vos diras:

    Dankon, Lu, pro viaj pensigaj vortoj.

    Por mi, la kialo por membrigxi al UEA estas por esti parto de ion pli granda ol mi mem, por plenumi la Zamenhofan promeson.

    Do, gravas ke UEA faras efikajn projektojn tiucele.

    Eble, nova modelo estas enkondukinda: Jen http://startsomegood.com/ kiu estas ilo por anonci kaj klarigi, kaj raporti pri bonfarajn projektojn. La organizteamo ofertas malgrandaj dankesprimoj por malgrandaj subtenado, kaj pli grandaj por pligrandaj.

    La retejo estas en la Angla sed Guglo tradukos, kaj eble pli da lingvoj estos aldonata. Se UEA multe uzas gxin, eble Esperanto aperos kiel prioritato tiurespekte.

    Cxu cxiuj kiuj kontribuas igxu membro de UEA?

    Eble pli da projektoj okazus se homoj havis la eblecon subteni kion ili konsideras plej subtenindan.

    Nu, tro da “ebloj”, mi konscias, sed mi ne havas ion pli certan por sugesti.

    Amike,
    Peni

  8. Renato Corsetti diras:

    Lu pravas, laŭ mi. Mia zorgo estas kiel teni UEA-n en la centro de la movado kaj kiel laŭgrade ŝanĝi la buĝeton por ke ĝi iĝu almenaŭ 50-elcente poresperanta asocio.

    Amike

    Renato

Respondi