Rusa antologio: Poemoj de Aleksej Pleŝĉejev

Alekséj Nikolájeviĉ Pleŝĉéjev (Алексей Николаевич Плещеев) naskiĝis la 22an de novembro (Gregorie: la 4an de decembro) 1825 en neriĉa, sed glor-historia nobela familio en Kostroma. Li ekstudis en suboficira lernejo, poste en la Peterburga universitato, sed ne finis la studojn kaj en 1845 dediĉis sin al literaturo. Tiutempe li aliĝis al la socialisma rondeto de Miĥail Petraŝevskij. Same kiel multaj rondetanoj (ankaŭ Dostojevskij, kiu dediĉis al Pleŝĉejev sian romanon Blankaj noktoj), en 1849 li estis arestita kaj mortkondamnita, kaj antaŭ la ekzekuto ricevis pli mildan punon – servadon en armeo. En 1856 li oficiriĝis, eksarmeaniĝis, edziĝis, renobeliĝis, poste ekloĝis en Moskvo kaj Peterburgo. Li laboris en redakcioj de tiutempaj literaturaj gazetoj ĝis 1890, kiam, ricevinte grandegan testamenton, li ekloĝis en luksa apartamento de la Pariza hotelo Mirabeau. Aleksej Pleŝĉejev mortis la 26an de septembro (la 8an de oktobro) 1893.

En 1846 aperis lia unua poemaro, en kiu estis la poemo Antaŭen!, kiu famigis lin kiel revolucian poeton, kaj en la ombro de tiu renomo restis liaj postaj poemoj lirikaj, porinfanaj verkoj, noveloj, dramoj kaj multaj tradukoj el la franca kaj germana. Sed dekoj da liaj poemoj disvastiĝis tra la tuta Ruslando kiel kantoj kaj romancoj, danke al Ĉajkovskij, Musorgskij, Rimskij-Korsakov k. a. Eble lia alvoko “… en forgeso pri kverel’ kaj malkonsent’, / obee al la alta instruad’ de Kristo, / en unu famili’ kuniĝu ĉiu gent’!”, proksimaj al similaj versoj de Puŝkin kaj al verkoj framasonaj, trovos ŝaton de la esperantista legantaro.  (AlKo)

ELEGIO

(laŭ kanto de iu franca poeto)

Jes, mi vin amas, ĉarma kreitaĵ’ tenera,
Vi estas pala stel’ en nuboj de vesper’,
arom’ de rozo, spiro de ventet’ leĝera,
aŭ son’ de trista kant’, sonanta ĉe river’;

Amata kiel sonĝo, dolĉa sinforgeso
Sur mara bordo apud susuranta kan’, –
Sen larmoj, sen ĵaluz’, sen streboj al eksceso;
jen mia am’ al vi – rev’ pri pasinta van’…

Rigardas mi al vi, pasinta emocio
en mian menson venas, forgesita am’,
kaj ĉio longe jam per dub’ mokita, ĉio
de duboj forpuŝita, ne revenos jam.

Senzorga ĝu’ por mi ne estas la destino:
Jen kuŝas antaŭ mi longega morna voj’;
Kaj hastas mi admiri vin, ho infanino,
Almenaŭ por moment’ ripozi de malĝoj’.

1846

POST LEGADO DE ĴURNALOJ

Deprime legas mi la sangoplenajn paĝojn,
kun vortoj pri konfliktoj gentaj, pri minac’ –
samkiel vidas mi deprime la vizaĝojn
en familio, kie regas plu malpac’.

Profunde amas mi Patrujon kaj tutkore
deziras mi, ke ĝi floradu en prosper’,
sed fremdajn gentojn mi ne traktas malfavore,
en mia kor’ ne estas loko por koler’.

Rakonto pri herooj en batal-kruelo
min per ekstazo brula ne vigligas jam;
kaj sendas ardajn preĝojn mi al la ĉielo,
ke al malmolaj koroj nun descendu am’.

Ke pasu tagoj de koler’, malĝoj’ kaj tristo,
ke, en forgeso pri kverel’ kaj malkonsent’,
obee al la alta instruad’ de Kristo,
en unu famili’ kuniĝu ĉiu gent’!

1854

NASKIĜLANDE

Klinas sin malĝoje
Ĉe ravin’ saliko,
Kaj ravino-fundo
Plenas de urtiko.

Orfan tombon flanke
Mi sur kampo vidis:
Sian tristan sorton
Iu mem decidis!

Ŝtipsimile nigras
Fore jen domaĉo;
Ĉu l’ povrul’ devenis
El tiu vilaĝo?

Tie – laborego,
Premo senespera…
Kaj naturo ĉie
Estas plej mizera!

Kavoj kaj montetoj,
Mutas la kamparo;
Super ĝi flugadas
Krie monedaro…

Ŝiras mian koron
Tiu ĉi imago…
Tristas mi fremdlande,
Ankaŭ hejme – plago.

1862

* * *

Savitas jam laŭ via volo
Kor’, laca pro batala streĉ’.
Jen via am’ – por mi konsolo,
Kaj vortoj – la plej sankta leĝ’!
Azilon mornan vi surtere
Transformis tuj al la eden’,
Al viv’ min vekis vi, kaj vere
Redonis la kvieton jen.
Nun mi denove sentas ĝojon,
Rigardas rekte kun aŭdac’,
En viv’ malkovris novan vojon,
Laŭ ĝi rapidas mi sen lac’!

1879

Tradukis el la rusa Valentin Melnikov

Ĉi tiuj poemoj aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/10/216ra/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi