Antaŭ 175 jaroj, la 27an de januaro (Gregorie: la 8an de februaro) 1837 en la urbo Suwałki (Pola Reĝolando en Ruslando) en la familio de Fajba Voljfoviĉ kaj Rajna Percovna Zamenhof naskiĝis Motelj, pli bone konata kiel Mark Fabianoviĉ (Esperante: Marko) Zamenhof, la patro de la aŭtoro de Esperanto. Okaze de ĉi tiu datreveno La Ondo jam aperigis artikolon[1] pri liaj pedagogiaj verkoj, surbaze de la librokolekto en la Ruslanda Ŝtata Biblioteko (Moskvo). Nun ni prezentas pliajn dokumentojn pri Marko Zamenhof, kiuj estis trovitaj en la Ruslanda Ŝtata Historia Arkivo (Sankt-Peterburgo).
Ruslanda Ŝtata Historia Arkivo (ruse РГИА = RGIA) estas unu el la plej grandaj kolektejoj de dokumentoj en la mondo. Ĝi enhavas pli ol sep milionojn da dokumentoj. La kolekto estas dividita je pli ol mil fondaĵoj (ruse: фонд), konsistantaj el multegaj fakoj (ruse: опись).
En la fondaĵo №776 estas konservataj dokumentoj de la Ĉefa Administrejo pri Presaferoj de la Ministerio pri Internaj Aferoj de Ruslando, ofte nomata la Polica Ministerio. En la 20a fako de la 776a fondaĵo troviĝas 1539 dokumentaroj el la jaroj 1878–1895. Inter ili estas la dokumentaro (ruse: дело = afero) №582 pri “allaso de la instruisto de la germana lingvo Zamenhof al laboro en la Varsovia Cenzura Komitato”[2]. Ĉi tiu afero entenas 11 dokumentojn inkluzive de “Formulara listo pri la ŝtatservado de la instruisto de la germana lingvo de la Varsovia 1a Vira Progimnazio[3] Mark Fabijanoviĉ Zamenhof”, kompilita je la 25a de februaro 1883.[4] Ĉar mi trovis ĉi tiujn dokumentojn nur en oktobro 2009, mi ne povis uzi ilin en la unua eldono de Homarano[5], premiere prezentita fine de julio 2009 en Bjalistoko. Sed surbaze de la afero №582 mi verkis studojn pri la kariero de Marko Zamenhof en ŝtataj lernejoj[6] kaj pri lia cenzurista agado[7], kaj en 2011 mi utiligis la trovitajn dokumentojn en la dua eldono de Homarano[8].
El la servolisto ni scias, ke Marko Zamenhof ricevis hejman edukadon kaj en 1858 plenumis en la Grodna gubernia instruista komisiono ekzamenon por la ofico de instruisto en ŝtata lernejo por judoj.
Tiuj lernejoj (ruse: еврейские казённые училища) estis fonditaj en Ruslando, por ke judoj povu ricevi ne nur la tradician religian kleron, sed ankaŭ la ĝeneralan, kiu helpus al ili integriĝi en la socio. Sed, ricevinte la instrurajton, la 21-jara Marko ne uzis la rajton kaj dediĉis sin al pli enspezigaj librotenado kaj privata instruado. Nur ok jarojn poste, la 3an de aprilo 1866, li eklaboris kiel instruisto de la rusa lingvo kaj aritmetiko en la 2a Bjalistoka lernejo por judoj. Lia ŝtata salajro estis tre malgranda: nur 160 rubloj jare, sed samtempe li plu laboris private. En la ŝtata porjuda lernejo li instruis ĝis la 5a de novembro 1873.
En la ŝtat-oficistaj listoj mankas privataj okupoj, pro kiuj la ŝtato ne pagis salajron, nek donis ordenojn kaj pensiojn. Tamen en RGIA estas troveblaj iom da informoj pri privataj instruistoj – ja la ŝtato ne povis plene lasi edukadon de siaj ŝtatanidoj al arbitro de entreprenemaj klerigistoj, kaj tiuj siaflanke petadis de la ŝtato subvenciojn, impostajn avantaĝojn k. s.
En majo kaj novembro 2010 mi denove iris Peterburgen por serĉi en RGIA spurojn de Marko Zamenhof en la fondaĵo №733, kie estas entute 109 mil 823 aferoj de la Ministerio pri Popola Klerigo de Ruslando. Mi trovis kvar aferojn, kiuj koncernas la patron de Doktoro Esperanto. Tri el ili estas en la fako №189, kiu enhavas 661 aferojn pri porjudaj lernejoj el la jaroj 1863–1881. Ni vidu ilin laŭvice.
JUNA INSTRUISTO VERKIS LERNOLIBRON
En Bjalistoko Marko Zamenhof realigis sin en la kleriga sfero ne nur kiel pedagogo kaj organizanto, pri kio oni scias el pluraj fontoj, sed ankaŭ kiel aŭtoro. En la arkivo ni trovas aferon №54 kun la titolo “Pri peto de la judo Zamenhof pri subvencio por presado de la lernolibro de la germana lingvo, kompilita de li”[9]. Ĝi konsistas el du dupaĝaj dokumentoj. En la unua dokumento la Bjalistoka loĝanto Markus Zamenhof (Маркусъ Заменгофъ) la 16an de februaro 1864 petas la Ministron de Popola Klerigo, Lian Altan Generalan Moŝton, Efektivan Ŝtatan Konsiliston Aleksandr Vasiljeviĉ Golovnin doni monon por eldoni sian lernolibron de la germana. En la dua dokumento, datita la 7an de aprilo 1864, la ministro rifuzas, ĉar jam estas eldonita granda nombro da lernolibroj.
Tiutempe Marko Zamenhof estis nur 27-jara, kaj poste li daŭrigis siajn klopodojn, kaj ni scias, ke lia Lernolibro de la germana lingvo por rusa junularo[10] estis prespermesita la 5an de decembro 1870 kaj aperis en 1871 en Varsovio. Ĝi havis 14 eldonojn, la lasta aperis en 1899; Krome aperis almenaŭ sep eldonoj de lia lernolibro de la germana por la dua studjaro kaj almenaŭ ses eldonoj por la tri studjaro[11].
SUKCESA SUBVENCIPETO
Oni scias, ke en Bjalistoko Marko Zamenhof eklaboris unue kiel librotenisto kaj hejma lingvoinstruisto en la riĉa Bjalistoka familio Zabludovskij. La 21an de aŭgusto 1864[12] li fondis privatan lernejon-internulejon (девичiй пансiонъ) por judaj knabinoj, en kiu li mem instruis[13]. En 1865 en ĝi lernis 63 knabinoj. La duklasa lernejo de Motelj Fabijanoviĉ (Мотель Фабиянович) Zamenhof konkurencis kun simila lernejo de Avraam Samujloviĉ Kagan kaj Lev Avraamoviĉ Plonskij kun 83 lernantinoj en 1865[14]. Pri ĉi tiu lernejo de Zamenhof oni povas ekscii en la afero №160 el la fako №189 de la 733a fondaĵo. La afero havas iom mallertan titolon “Afero de la Departemento de la Popola Klerigo koncerne la peton de la kuratoroj observantaj la funkciadon de la popolaj lernejoj en Bjalistoko pri ĉiujara pagado de subvencio el la kandela imposto[15] al Zamenhof, posedanto de porknabina lernejo en Bjalistoko”[16].
Ĉi tiu afero, komencita la 13an de majo 1866 kaj finita la 15an de septembro 1873, enhavas 18 dokumentojn sur entute 20 folioj.
La unua dokumento, skribita sur ambaŭ flankoj de du folioj, eble estas la plej interesa, ĉar ĝi pozitive karakterizas Zamenhofon kaj ties lernejon, kaj ni aperigas ĝin komplete, kun korekto de nur kelkaj mallertaĵoj – ja eĉ tiuj judoj, kiuj okupiĝis pri edukado en la juda urbeto Bjalistoko ne kapablis verki ruse same bonstile kiel la rusaj verkistoj.
Al Lia Alta Generala Moŝto,
Sinjoro Ĉefprokuroro[17] de la Sankta Sinodo
kaj Ministro de la Popola Klerigo,
grafo Tolstoj
De la subskribintaj kuratoroj, elektitaj de la Bjalistoka Juda Komunumo por observado de la funkciado de Popolaj Lernejoj en Bjalistoko.
Humila Raporto
En la urbo Bjalistoko ekde aŭgusto 1864 funkcias privata Porjuda knabina lernejo, en kiu lernas preskaŭ 80 junulinoj, inter kiuj 18 sen pago, posedata de la instruisto Motelj Zamenhof, tre konscience efektiviganta la aferon de instruado de infanoj kaj ĝuanta ĝeneralan favoron de la loĝantoj de la urbo Bjalistoko, pri kio raportis s-ro Direktoro de Bjalistokaj Lernejoj la 29an de novembro 1865, en la dokumento №965, al Sinjoro Estro de la Vilna Lerneja Regiono.
En ĉi tiu raporto s-ro Direktoro de lernejoj, sekve de la peto de la Bjalistoka Juda Komunumo, farita de la Bjalistoka Negocisto de la 1a gildo[18] Volkovyskij, kaj pro sia propra konvinko pri la senduba utileco de ĉi tiu lernejo, petis ĉiujare pagi al Zamenhof 300-rublan subvencion el la kandela imposto, ĉar la malgranda monsumo, kiun la Lernejestro kolektas de la lernantoj, tute ne kompensas la konsiderindajn elspezojn de la lernejo. Sed ĉi tiu subvencipeto dume restas neplenumita, ĉar s-ro Estro de la Vilna Lerneja Regiono en sia letero al s-ro Grodna Guberniestro sciigis, ke ĉar la Ministerio de la Popola Klerigo pro la malgranda sumo de la Kandela imposto rifuzas doni subvenciojn al privataj lernejoj kaj, ne vidante la eblecon doni ĉi tiun subvencipeton al la pritrakto de la Ministerio, petis s-ron Grodnan Guberniestron helpi en serĉado de lokaj rimedoj por subteni ĉi tiun lernejon. Pro tio s-ro Grodna Guberniestro en decembro 1865 ordonis al la Bjalistoka Urbestraro proponi al la Bjalistoka Juda Komunumo ekokupiĝi pri serĉado de lokaj rimedoj por subtenado de ĉi tiu Lernejo. Poste la Bjalistoka Urbestraro, per sia tagordero №1092 de la 22a de aprilo ĉi-jara, sciigis al ni, ke laŭ ĝia propono la Bjalistoka Juda Komunumo kompilis komunuman decidon pri tio, ke ni, kiel elektitoj por observado pri starigo kaj funkciado de porjudaj Popolaj lernejoj en Bjalistoko, pledu pri ĉi tiu afero en la Ministerio de Popola Klerigo, ĉar tute mankas lokaj rimedoj por doni la petitan subvencion al la Lernejestro Zamenhof.
Konsiderante, unuflanke, la pozitivan utilon, kiun alportas la privata Lernejo de Zamenhof en la grava afero de la rusa edukado de Judaj knabinoj en Bjalistoko, kiun utilon rekonas kaj la Lerneja kaj la Gubernia Estraroj, kaj, aliflanke, konsiderante neeblon de plua ekzistado de ĉi tiu utila kaj bezonata Lernejo sen ekstera helpo, kaj konsiderante, ke siaflanke la Bjalistoka Juda Komunumo krom la ĉ. 1900-rubla sumo, ĉiujare pagata kiel la kandela imposto, havas grandajn elspezojn por la du popolaj lernejoj fonditaj en Bjalistoko kaj por la refondita ĉe la urba Talmudtorao[19] duklasa instruado de la rusa lingvo por la malriĉaj Judaj Knaboj, pro kio la Komunumo ne plu havas rimedojn por subteni privatajn lernejojn, kiuj tamen laŭ la leĝoj povas ricevi subvenciojn el la kandela imposto, kaj konsiderante ke la alia Lernejo por Judaj knabinoj, posedata de Kagan kaj Plonskij en Bjalistoko, nun ĝuas subvencion el la menciita imposto, ni kuraĝas humile peti Vian Altan Generalan Moŝton fari decidon pri disponigo de ĉiujara 300-rubla subvencio el la sumo de la kandela imposto al la Lernejestro Zamenhof por administrado de ĉi tiu establo tre utila por ĉiuj, por ebligi per tio al Zamenhof plu administri la menciitan lernejon, kiu estas ne nur tre utila, sed ankaŭ ĉiuflanke modela.
David Mikeleviĉ Zabludovskij
Isaak […]ckoviĉ Nejmark
Mendelj Voljfoviĉ Rajnes
Lejzer Ŝmuleviĉ Poljak
La 10an de majo 1866
u. Bjalistoko[20]
La postaj dokumentoj enhavas, interalie, konsenton de la ministerio[21], kiun subskribis la vicministro grafo Ivan Davydoviĉ Deljanov, posta ministro (1882–1897) kaj baptopatro de Nikandr Vasiljeviĉ Zjusmen, kiu, kiel ĉefcenzuristo de jidaj kaj hebreaj eldonaĵoj, en 1888 intrigos por eksigo de Marko Zamenhof el ties cenzurista posteno en Varsovio[22], kaj plurajn aliajn dokumentojn, inkluzive de la kvitanco[23] pri ricevo de 300 rubloj, subskribita de Marko Zamenhof (vidu ĉi-sube).
La du lastaj dokumentoj en ĉi tiu afero estis faritaj en septembro 1873, kiam la Zamenhofa familio estis sojle de forveturo al Varsovio.
La 6an de septembro 1873 Miĥail Afanasjeviĉ Malinovskij, vicestro kaj administranto de la Vilna Lerneja Regiono, kiu ampleksis kelkajn okcidentajn guberniojn de Ruslando, surbaze de la peto de la direktoro de la Bjalistokaj lernejoj, Pjotr Osipoviĉ Ronĉevskij, petis la klerigan ministerion disponigi al Zamenhof 150 rublojn pro la senĉesaj malsanoj[24] en la familio. La agado de Marko Zamenhof, kiu estis samtempe instruisto en la 2a Bjalistoka porjuda popola lernejo kaj posedanto de la lernejo por judaj knabinoj, estis nomita “utila <…> kaj en la instruado de la juda junularo kaj en la sfero de pedagogia literaturo”[25]. Jam la 15an de septembro la ministerio konsentis kun la subvencipeto[26]. Cetere, ĉi tiu sumo estis konsiderinde granda por provinca instruisto – la saman sumon li estis ricevanta pro instruado dum la tuta lernojaro en la ŝtata porjuda lernejo.
MARKO Z. CEDAS SIAN LERNEJON
En la 189a fako de la 733a fondaĵo de RGIA, estas ankoraŭ unu afero, kiu interesas nin – afero №492 “Pri transdono de la Bjalistoka lernejo por judaj knabinoj, posedata de Zamenhof, al la instruisto Gvirc kun pagado de ĉiujara 300-rubla subvencio”[27]. La afero konsistas el nur du dokumentoj.
La unua dokumento estas letero de la estro de la Vilna Lerneja Regiono, Nikolaj Aleksandroviĉ Sergijevskij, sendita la 11an de oktobro 1873 al la kleriga ministerio. El ĝi ni ekscias, ke unu jaron pli frue, la 8an de aŭgusto 1872, komence de la lernojaro 1872/73, Marko Zamenhof, kun permeso de la estro de la Vilna Lerneja Regiono, ŝanĝis la proprietecon de sia propra knabina lernejo al komuna posedo kun sia kolego kaj samnaciano Iosel Noĥimoviĉ Gvirc[28], kiu, same kiel li, instruis ankaŭ en la Bjalistoka
ŝtata porjuda lernejo.
Ni ekscias ankaŭ, ke unu jaron poste Zamenhof, kun preteksto de sia malbona sano, petis permeson transdoni sian lernejon al plena posedo de Gvirc. La estro de la Vilna Lerneja Regiono, apogante sin je la opinio de la direktoro de la Bjalistokaj lernejoj Pjotr Osipoviĉ Ronĉevskij taksis la instruiston Gvirc kapabla sole administri la lernejon kaj petis la ministerion transdoni la lernejon de Zamenhof kaj Gvirc al plena posedo de Gvirc kun plupagado de la 300-rubla subvencio[29].
Evidente, tiutempe la poŝto funkciis multe pli bone ol nuntempe, ĉar jam post naŭ tagoj, la 20an de oktobro 1873 la vicministro Deljanov permesis transdoni la lernejon al Gvirc kaj konservis la 300-rublan subvenciadon, kiun ĝuis Marko Zamenhof – pri tio tekstas la dua dokumento en la afero №492[30].
Forcedinte sian privatan instruadon, Marko Zamenhof komence de la lernojaro 1873–1874 daŭrigis sian instruistan laboron en la 2a Bjalistoka ŝtata lernejo por judoj. Sed li laboris nelonge. La 5an de novembro 1873 li ricevis la petitan forpermeson el la ŝtata servo[31]. Li ne plu havis privatajn kaj ŝtatajn devojn kaj povis iri kun sia familio al Varsovio por daŭrigi tie sian ŝtatoficistan karieron en la Ministerio de Popola Klerigo, sed jam en gimnazia nivelo.
Krom la tri supre prezentitaj dokumentoj en la 189a fako inter pli ol cent mil aferoj de la klerig-ministeria arkivo (fondaĵo №733) estas ankoraŭ unu, kiu enhavas tre surprizajn informojn pri Mark Fabianoviĉ Zamenhof, pri kiuj pli frue skribis neniu esploranto de la Zamenhofa familio. Pri tio temos en unu el la sekvaj Ondoj.
Aleksander Korĵenkov
REFERENCOJ KAJ NOTOJ
1. Korĵenkov A. Verkoj kiuj donas honoron al la verkinto // La Ondo de Esperanto, 2012, №2, p. 20–21; 2012, №3, p. 12–13.
2. РГИА, ф. 776, оп. 20, д. 582.
3. En progimnazioj, establitaj en Ruslando en 1864, oni instruis laŭ la programo de la unuaj kvar gimnaziaj klasoj.
4. РГИА, ф. 776, оп. 20, д. 582, С. 3–7.
5. Korĵenkov A. Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L.
Zamenhof. Kaliningrado; Kaunas, 2009.
6. Korĵenkov A. Mark Fabianoviĉ Zamenhof, instruisto en ŝtataj lernejoj // La Ondo de Esperanto, 2010, №3, p. 3–6.
7. Korĵenkov A. Vera trezoro de oficista saĝo: la Varsovia cenzuristo M. F. Zamenhof // La Ondo de Esperanto, 2010, №4, p. 10–14.
8. Korĵenkov A. Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L.
Zamenhof. 2a eld., kor. Kaliningrado; Litova Esperanto-Asocio, 2011.
9. РГИА, ф. 733, оп. 189, д. 54.
10. Заменгоф М. Учебник немецкого языка для русского юношества. Курс первый. Варшава, 1871.
11. Korĵenkov A. Verkoj kiuj donas honoron al la verkinto //
La Ondo de Esperanto, 2012, №2, p. 20.
12. Zbigniew Romaniuk surbaze de informoj en la Grodna arkivo montras, ke la lernejoj de Zamenhof kaj de Kagan kaj Plonskij funkciis jam en 1862, kaj ke Zamenhof skribis denuncojn al polico (Romaniuk Z. Zamenhofowie w drodze do i w Białymstoku. Brańsk, 2009, p. 24.)
13. Адрес-календарь служащих в Гродненской губернии лиц гражданского, военного и духовного ведомств на 1867 год. Гродно, 1867, С. 92.
14. Памятная книжка Гродненской губернии на 1866 год. II. Отдел статистический. Гродно, 1866, С. 49. (La familia nomo estas indikita kiel Замейнгофъ = Zamejnhof).
15. Kandela imposto (свечной сбор). Imposto, kolektata de judismanoj kaj uzata por klerigo de ili. La ŝtataj porjudaj lernejoj estis financataj el ĉi tiu imposto, kaj la resto estis donata al privataj lernejoj por judoj.
16. РГИА, ф. 733, оп. 189, д. 160.
17. Ĉefprokuroro (Обер-прокурор). Reprezentanto de la Ruslanda Imperiestro en la Sankta Sinodo de la Rusortodoksa Eklezio. Grafo Dmitrij Andrejeviĉ Tolstoj havis ĉi tiun oficon dum 1865–1880, kaj dum 1866–1880 li estis ministro pri popola klerigo. (Poste li estis ministro pri eksteraj aferoj.)
18. Gildo (гильдия). Rango de komercistoj depende de la posedata kapitalo. La komercistoj de la plej alta, 1a gildo (kun la deklarita kapitalo pli ol 50 mil rubloj) rajtis havi eksteran komercon, posedi marŝipojn ktp. Tiutempe en Ruslando 2% da komercistoj apartenis al la 1a gildo, 5% al la 2a gildo, kaj 93% al la 3a gildo.
19. Talmudtorao (талмудтора). Elementa religia lernejo por malriĉaj judoj.
20. РГИА, ф. 733, оп. 189, д. 160, Л. 1–2.
21. РГИА, ф. 733, оп. 189, д. 160, Л. 7.
22. Korĵenkov A. Homarano, 2a eld., p 51–54.
23. РГИА, ф. 733, оп. 189, д. 160, Л. 18.
24. “… en mia infaneco mi tre ofte estadis malsana”, – skribis Lazarj Markoviĉ Zamenhof (Zamenhof L. Mi estas homo / Komp. A. Korĵenkov. Kaliningrado, 2006, p. 103).
25. РГИА, ф. 733, оп. 189, д. 160, Л. 19.
26. РГИА, ф. 733, оп. 189, д. 160, Л. 20.
27. РГИА, ф. 733, оп. 189, д. 492.
28. РГИА, ф. 733, оп. 189, д. 492, Л. 1.
30. РГИА, ф. 733, оп. 189, д. 492, Л. 2.
31. РГИА, ф. 776, оп. 20, д. 582, Л. 4.
Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/10/216mark/
Dankon pro la impona prezento de la Patro de la Filo. Mankas nur io same sensacia pri la Avo.
Tamen vi provokis alian ideon por omaghi la strategian lokon en kiu vi rezidas.Temas pri reaperigo de la 10. Заменгоф М. Учебник немецкого языка для русского юношества. Курс первый. Варшава, 1871.-
Lernolibro de la GERMANA lingvo por rusa junularo law tre sukcesa metodo de M.F.Zamenhof”.
Bonega okazo de Germanrusa interligo, komuna projekto kaj ebla subteno de EU, Germanlando kaj RF 🙂
El la cititaj recenzoj videblas ke la Filo dawrigis la fosadon de la sulko, indikita de la Patro – uzebligon de substantivo kaj verbo, maksimuman komprenigon al la lernanto kaj forfiltradon de tio, kio mankas en la libreto, kio estas neglektinda kiel negrava (nenecesa). La Filo dawrigis, kion ne finis la Patro ankaw pri la frazeologio.
Kurioza estas la fakto, ke nur hebreo kapablis plej adekvate realigi la ideon de internacia lingvo per tiom grandaj penoj. Supozeble neniu el la mil projhektoj de universala lingvo estis promociata ekde infana agho kun tia sindedicho kaj ofero dum 30 jaroj de la restinta vivo. Lia gento produktis plurajn pighinajn lingvoj – la Jidishon, Ladinon, iun persan kaj araban, revivigis ivriton. Novgbinea pighino Tok Pizin estas komparebla kun la iniciato de Zamenhof. Ne vane K.Linton nomis ghin “Esperanto de Melanezio”
Ankaw Kaliningrado estas kurioza loko. Tie aperis la unuaj presitaj libroj en Orienta Ewropo, La unua litova en 1547, (kvankam en Vilno jam en 1522 en cirila skribo, dum la unua litova nur en 1595). La unua beletra verko litova de mondkultura valoro estis verkita de Albertina studinto Donelaitis (post 15 monatoj Litovio celebros la 300-jaran jubileon de lia naskigho. Antaw jaro Kaliningrada poeto Sergej Isajev eldonis tre originalan rusan tradukon de tiu poemo sub nova titolo “SEZONOJ” (vremena) anstataw la tradicia (pory goda). Li restarigis la awtentikan tekston de pastoro Donelaitis kaj tradukis ankaw liajn fablojn kaj germanlingvajn verko. Sergwj Isajev ighis lawreato de tradukista premio de Rusia Federacio. Litovoj tamen ne kapablis esperantigi tiun prestighan verkon kaj kiel kutime pretergapos la jubileon…
Redankon! Plia “dokumentaro” estos prezentita en la novembra “Ondo”.
Imponas via daŭra esplorado pri Z-familio kaj la bazoj, sur kiuj naskiĝis la ideoj de Zamenhof. Dankon pro tiuj ĉi pliaj dokumentoj!