La 15a studjaro de la Interlingvistikaj Studoj

UAM: István Ertl lekcias (Foto: Goro Christoph Kimura)


Por tiuj, kiuj studas ĉe la interlingvistika fako de UAM (Universitato Adam Mickiewicz), la tria semajno de septembro signifas surlokan sesion en Poznano. Tiujn, kiuj volas sperti riĉan internacian kulturan programon dum la semajnfino, Arkones (jam la 28a!) allogas.

Ĉe la Interlingvistikaj Studoj de UAM komenciĝis la 15a studjaro: la dua jaro de la kvina grupo. La persistaj partoprenantoj alvenis el pluraj landoj (Hungario, Svislando, Germanio, Ruslando, triopo el Pollando kaj kvaropo el Brazilo).

Kiel kutime okazis kvar kursoj: pri interlingvistiko prelegis Věra Barandovská (al la elstara kaj sindedića interlingvistino la grupo gratulis pro ŝia jubileo) István Ertl prezentis la Esperanto-literaturon de la 3a periodo, Michael Farris traktis semantikon kaj morfologion kaj Ilona Koutny okupiĝis pri la Esperanta sintakso. Post la merkredaj ekzamenoj dum la komuna vespero kelkaj prezentis propran aŭ tradukitan verkon.

Al Arkones kontribuis ankaŭ la gestudentoj de la Interlingvistikaj Studoj: Guilherme Jardim per prezento de Brazilo, Ivan Colling per diskuto pri Kartezio, Anina Stecay legis sian krimnovelon kaj Mirejo Grosjean traktis Afrikon. Same la ĉeestabntaj instruistoj kontribuis: Zbigniew Galor traktis kulturan ekskludon, István Ertl (redaktoro) raportis pri Beletra Almanako kaj Ilona Koutny prelegis pri (ne)eŭropeco de Esperanto. Ni ĉiuj povis ĝui la aliajn abundajn programojn.

Prof. Ilona Koutny, akademiano
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

Legu artikolon pri la antaŭa sesio.

Ĉi tiu artikolo aperos en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №11.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/09/uam-3/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi